Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . Ĝis nun estas 678 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
Esperanto

En la sama rubriko

puce Esperanto ? Kio estas tio ?
puce Kio estas SAT ?
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Kio estas SAT ?

SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado.

SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas, laŭ sia nomo, sennacieca, tio estas, tute ne gravas la nacio nek ŝtato al kiu ĝiaj anoj apartenas, kaj la asocio ne havas naciajn filiojn. Ĝi tamen kunlaboras je nacia nivelo kun la t.n. Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), kiuj informas pri Esperanto kaj zorgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

SAT estas TUTMONDA asocio kun SENNACIECA strukturo. Tio signifas, ke homoj rekte aliĝas individue, kaj ne tra alia (nacia) organizo, kiel ekzemple landa asocio. En SAT tute ne estas priatentata la nacieco de la membroj.

Konkrete, SAT plenumas siajn celojn per :
- faciligo de rektaj ideinterŝanĝoj inter membroj pere de gazetoj, debatoj dum la jarkongreso, retaj dissendolistoj ktp...
- disponigo de kleriga materialo sub la formo de gazetaj artikoloj, libroj kaj broŝuroj, kaj ampleksa TTT-ejo

1. Eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo. L.-L. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto

2. La spirita kontaktiĝo inter la diverslandaj proletoj fakte okazas nur pere de poliglotaj intelektuloj. Tial la agado de SAT, celanta kunigi, intimigi senpere la laborulojn tutmondajn, estas esence revolucia. Eŭgeno Lanti, fondinto de S.A.T.

3. SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens-, kaj agadkapablo (devizo de SAT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip