sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Petro Levi : Kio estas burĝo ?



Laŭ la kunteksto kaj la uzanto de la vorto, tiu ĉi kiel preskaŭ ĉiuj vortoj de ĉiuj lingvoj havas plurajn diversajn sencojn, kiujn bona vortaro ĝenerale nur resumas, kaj inter kiuj uzanto de la lingvo pli malpli inteligente elektas.

1. Urbano, civitano (tio estas la origina senco, devenanta de "burgo", domaro foje mem ĉirkaŭata de palisaro aŭ eĉ fortika muro, kiu konstruiĝis en la mezepoko ĉirkaŭ kastelo de sinjoro (aŭ "senjoro" por esprimiĝi pli pedante).

2. Mezklasulo, ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo.

3. Homo, apartenanta al la klaso, kiu posedas la kapitalon kaj ekspluatas la laboristaron.

4. Homo politike neprogresema, ne deziranta ŝanĝi la sociordon.

Laŭ tiuj difinoj, oni povas rimarki, ke la "identeco" de burĝo neniel estas enskribita en la genoj de la homo. Ĝi estas socia rilato kaj pli malpli koncernas la konscion de la homoj vivantaj en difinita formo de socio. Oni do tre bone povas burĝiĝi, eksburĝiĝi, akiri aŭ malakiri "burĝan pensmanieron" ktp. Neniam ekzistis hermetikaj limoj inter la klasoj, nek inter la pensmanieroj. Ĝenerale, en SAT-diskutoj oni komprenas la vorton "burĝo" en la senco 3 (II-1 de NPIV), sed tiu senco ofte estas infektita de la aliaj sencoj.

Burĝa per si mem signifas nek bona nek malbona : tio dependas de la vidpunkto ; tio precipe dependas de klasa nescienca vidpunkto. "Bona burĝa kuirarto" estas bonkvalita kuirarto.

"Forlasi la burĝan vojon" foje estas pli facile, ol oni kutime pensas. Riĉa burĝo mismastrumas aŭ elspezas sian tutan kapitalon (aŭ sian porcion de kapitalo), vole nevole rompas kun sia burĝa medio kaj falas en malriĉecon aŭ eĉ mizeron : li eksburĝiĝis. Tamen malgraŭ sia eksburĝiĝo, li plej ofte konservas sian burĝan menson aŭ pensmanieron kaj tial amare nostalgias.

Ekzistas alia maniero "eksburĝiĝi". Ĝin aludas la "Manifesto de la Komunistoj". Membro de la burĝa klaso povas intelekte studi la kapitalistan socion, ekkompreni, kien ĝi evoluas kaj intelekte aliĝi al ideoj, kiuj respondas ne al lia nuna stato, sed al la stato de lia klasa kategorio en antaŭvidebla estonteco. Ekzemploj de tiaj "eksburĝoj" estas Karl Marks, universitatano, Friedrich Engels, ekskomercisto, Lenin, advokato, Kropotkin, princo, ktp.

Por proleto burĝiĝi estas pli malfacile, ĉar kiel diris antaŭ kelkaj jaroj franca kapitalisto pri la orienteuropanoj, kiuj revas iĝi kapitalistoj, "por fariĝi kapitalisto ne sufiĉa estas la deziro esti tia". Unu el la plej honestaj procedoj konsistas en tio, edziĝi je la filino de riĉa kapitalisto. Tiu procedo estas rezervita al malgranda bonŝancularo. Alia procedo konsistas en tio, rekte heredi post riĉa kapitalisto : tiun procedon uzis Le Pen, kiu heredis post sia amiko Lambert, posedanto de cementfabrikoj en Haitio. Tiel li fariĝis miliardulo. Oni povas ataki bankon kaj, se oni plensukcesas, tuj konfidi la ŝtelitan monon al banko, por tiel fari el la ŝtelita mono kapitalon. Tiu procedo postulas "kvalitojn", kiujn feliĉe malmultaj homoj posedas... Oni ankaŭ povas aĉeti loteribileton, kaj havi unu ŝancon el kelkaj milionoj gajni sufiĉe grandan loton por fari el ĝi kapitalon. Ĉiuokaze, burĝiĝo por proleto nepre estas neordinara aventuro.

En iamaj socialismaj landoj okazis simila fenomeno. Karieristoj, respondeculoj de komunista partio aŭ altnivelaj teknikistoj, misuzis sian postenon por ŝteli la kolektivon. La kontraŭrevolucio, impulsita de kelkaj el tiuj perfiduloj sub la falsa preteksto demokratigi la socion (kiun ili kontribuis maldemokratige saboti), donis al ili la eblecon ĵeti la maskon kaj aperi subite kiel novaj riĉuloj, kiuj estas vivantaj pruvoj pri la "supereco" de kapitalismo super socialismo. Rektaj viktimoj de tiu "primitiva akumulado" (grandskala rabado) estas pli kvalifikitaj ol mi por priskribi la fenomenon. Tiuj, kiuj ne sufiĉe frue profitis la okazon, devas nun perdi la esperon pri tio : la disponeblaj okazoj jam estas uzitaj kaj restas por vera burĝiĝo preskaŭ nur la sama procedo, kiel en okcidentaj landoj.

En Francio, la striktasencaj laboristoj ankoraŭ formas almenaŭ 30 % de la "aktiva" (= laborkapabla) loĝantaro. Iom post iom malaperis multaj kamparanoj, posedantoj aŭ luantoj kaj eksplutantoj de sia bieno : ankoraŭ plimulto en la loĝantaro ĉe la fino de la Dua Mondmilito, ili estas nun ankoraŭ malpli ol unu miliono kaj ilia nombro daŭre malkreskas. Aŭ la malaperintoj mortis sen idaro, aŭ ilia idaro akiris la terkulturajn entreprenojn de aliaj, aŭ ilia idaro urbaniĝis kaj salajruliĝis. Same okazis pri la etkomercistoj, kiuj lasis lokon al kelkaj grandaj kapitalistaj kompanioj, posedantaj butikegojn tra la tuta lando. Same okazis pri la unuopaj metiistoj : malfruegas la malkompetenta teknokrato, kiu asertis, ke la francoj "timas la polajn tubistojn" : bonvenaj estus tiuj ĉi, ĉar iliaj konkurencantoj nun kruele mankas en Francio ! Koncentriĝis, dum la t.n. "tridek gloraj jaroj" (esprimo elpensita de profesia apologiisto de la kapitalismo por priskribi prosperan periodon de Francio, kiu daŭris ĝis genia liberalisma politiko ĉesigis ĝin) la dungeblecoj en la oficaj laboroj. Okazis multaj aliaj similaj ŝanĝoj, kiuj rezultis en tio, ke multaj laboroj, iam faritaj de sendepende laborantaj etburĝoj, estas nun farataj de salajruloj. Tiu fenomeno estas tiel interpretita de burĝideologoj, ke "la laborista klaso jam ne plu ekzistas, ĉiuj proletoj burĝiĝis !" Ĉu ankaŭ burĝiĝis la malstabiligitaj laboristoj, kiuj laborante ne enspezas sufiĉe por pagi loĝejon eĉ modestan ? Ĉu ankaŭ burĝiĝis tri milionoj da francaj senlaboraj salajruloj ? Ĉu ili akiris "burĝan identecon" ? Nur ludante per la vortoj oni povas tion aserti.

Vero estas, ke multaj ne akiris konscion de civitanoj, membroj de ekspluatata klaso. Al daŭrigo de tia "fremda konscio", kiu baras al necesa socia ŝanĝego, helpas burĝaj ideologoj, kiuj babilas pri morto de la ideologioj kaj fino de la klasbatalo. Al la celo de SAT apartenas la tasko, per utiligo de Esperanto kulture kontribui mondskale al venko super tiaj iluziigaj dogmoj.

junio 2005


Vidu ankaŭ :
- Kio estas burĝo ?, teksto de Lanti’ el Vortoj de Kamarado E.Lanti (24-VI-1926).

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Pri klasbatalo kaj la universala signifo de la vorto(artikolo)

puce Petro Levi : Ĉu komunismo mortis ? (artikolo)

puce Petro Levi : Kio estas burĝo ?

puce Lucien Laurat : Aŭstro – marksismo (artikolo)

puce Faustino Castaño : Adiaŭ Marcelino

puce Komunista Manifesto

puce Strittmatter : Batalo kontraŭ la ruĝaj kovertoj (artikolotraduko pri koruptado en Ĉinio)

puce Marksistaj Interretaj Arkivoj -Esperanto

puce Djemil Kessous : Klasbataloj kaj socia progreso




Supren