sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Vinko MARKOV : Kio pri la SAT-aninoj ? (artikolo)



Reage al mia artikolo pri « kelkaj rimarkindaj SAT-anoj » en la SAGO 11, mi ricevis atentigon, ke en mia listo troviĝas eĉ ne unu virino. Oni same prave povus rimarkigi, ke mi citis preskaŭ nur ekzemplojn de homoj vivintaj en Eŭropo, kaj eĉ montris apartan preferon al tiuj, kiuj pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Francio. Mi cetere menciis ĉefe homojn, kiuj elstaris sur la verkista tereno, kio, kvankam relative kutima, ne estas tre ekvilibra sinteno. Efektive en Esperantio oni ĝenerale gloras ĉefe la « verkistojn », kvankam tute eblas esti bona esperantisto eĉ fajfante pri literaturo. (Feliĉe eĉ estas, ke oni ankaŭ uzas la lingvon en aliaj kampon, kvankam ne sufiĉe laŭ mia gusto...). Verŝajne unu el la kaŭzoj de tiu diskriminacio estas, ke la laŭdantoj plejofte mem estas papernigrigistoj, kaj tial pli malpli nekonscie emas elstarigi siajn kolegojn kaj modelojn.


Kaj eĉ en SAT, kie oni eble tamen iom pli atentas pri la meritoj de tiuj, kiuj konstruis la libroŝrankojn por siaj kolegoj, oni pli kutimas nombri librojn kaj artikolojn ol kuiritajn vespermanĝojn kaj lavitajn plankojn. Tamen ambaŭ ne estas ĉiam disigeblaj. Multaj el tiuj, kiuj havis la oportunecon pasigi longan tempon ĉe sia skribotablo povis tion fari nur ĉar ili havis kompreneman kunulinon, kiu akceptis zorgi pri la hejmo (kaj eventuale pri la infanoj) intertempe. Mi ne eniros ĉi tie debaton pri la oportuneco de tiu taskodivido, kiu estas la ekskluziva problemo de la koncernatoj, sed nur intencis klarigi, kial mia ĉi-foja listo estos malpli riĉe dokumentita kaj eĉ pli arbitra ol la antaŭa.


En la virina krestomatieto, « En katenoj de la maljusteco  », eldonita de SAT en 1929, nur 2 el la 19 kontribuaĵoj fontas el virina plumo. Ĉu dedukti el tio, ke la tiamaj SAT-aninoj fajfis pri la temo ? Eble ili simple ne sentis la bezonon batali « por siaj rajtoj » en la asocio. Ili ja havis voĉdonrajton, kaj povis partopreni en asociaj gvidorganoj, dum en multaj ŝtatoj (inkluzive de Francio), nur la viroj rajtis baloti por elekti politikulojn. Aliflanke, konstateblas laŭ la Sennaciuloj el la 30aj jaroj, ke la SAT-aninoj kapablis foje vigle polemiki inter si, pri aparte virinecaj temoj (ĉu subiĝi al la modo, ktp...). Ni nun venu al kelkaj pli precizaj ekzemploj.


Ellen Kate Limouzin (1879-1950), onklino de la verkisto Georgo Orŭel, estis la edzino de Lanti. Ŝi renkontis lin unuafoje dum la SAT-kongreso en Kaselo (1923), kaj poste, en 1925, instaliĝis en lia hejmo, « por helpi lin en sia laboro »... Dum iom pli ol dek jarojn ŝi eltenis tiun viron, kiu postulis multan paciencon, kvankam li mem tute ne posedis tiun kvaliton (se kredi la klaĉojn de Bert de Vit en iama Sennaciulo, sed tio ŝajnas tute bone kongrui kun aliaj atestoj pri la personeco de Lanti). Fine ŝi reiris al Londono, kie ŝi retrovis sian nevon, kaj plu kontaktis kun la esperanta movado, post kiam Lanti forlasi ŝin por vagadi ĉirkaŭ la mondo ekde 1936.


Glodino (Simone Glodeau), edzino de Ludoviko Glodo, unu el la fondintoj de SAT, estis unu el la pilieroj de SAT-Amikaro. Ŝi interalie redaktis la broŝuron « Une humanité, une langue », kiu plu haveblas ĉe la SAT-Amikara libroservo. Pri ŝi mi ne povas skribi multe pli interalie pro tio, ke ŝi petis antaŭ sia morto, ke oni ne publikigu nekrologon pri ŝi. Mi suspektas, ke ŝi ne estis la nura, kiu havis similajn kapricojn, certe tre efikaj por pruvi sian modestecon, sed vere mallojalaj (kvankam iel stimulaj kaj ekscitaj...) por la kompatinduloj, kiuj iam provus laŭspuri siajn antaŭulojn.


Ethel Prent dum multaj jaroj zorgis pri la porinfana bulteno de SAT, « Nia voĉeto ». Ŝi ankaŭ estis unu el la motoroj de SATEB (ekvivalento de SAT-Amikaro en Britio). Al ŝi ni krome ŝuldas la kreon (tamen kun la helpo de ŝia edzo), de du aktivaj kamaradoj, kiuj daŭrigas ŝian laboron.


Inter la ĵus malaperintaj kamaradinoj eblas citi la nomojn de Ruth Roberts (1911-2004), aktivulino el la Manĉestra E-grupo, konata pro siaj radikalaj ideoj, kiu prizorgis la liberecanan frakcion de SAT, kaj Suzano Kalas (Callas), (1912-2003), longatempa respondeculino pri la liberpensula frakcio de SAT.


Nuntempe la situacio tendencas iĝi iom pli ekvilibra, aŭ almenaŭ pli nuancita. Eĉ troviĝas kamaradinoj por plendi, ne malprave, pri la troigoj de iuj fanatikaj virinistoj, kaj pri la sensencaj provoj el la speco de tiu artikolo, kiu vane celas komplezi parton el la legantaro per la plej hontindaj rimedoj. Mi tamen esperas, ke aliaj montriĝos pli necedemaj ol mi, kaj ke neniu virista premgrupo sukcesos, ekzemple, altigi la proporcion de barbuloj ĉe la lago, sur la lasta duonpaĝo de nia revuo...


el La SAGO, aprilo-majo 2005, rubriko "El la SAT-movado"

Sama rubriko :


puce Vinko Markov : Ja egalaj, sed ne samaj (artikolo)

puce Internacia Tago de l’ Inoj je la 8a de marto

puce Vinko MARKOV : Kio pri la SAT-aninoj ? (artikolo)

puce Vinko Markov : Ĉu ni daŭre edziĝu ? (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : La obskuraj kuirejoj (artikolo pri sorĉistinoj en la historio)

puce Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj en banejo

puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

puce Jeanne Rubiner : Superpatrinoj (artikolo pri virpatrinoj)

puce Informoj de la unuiĝo "Terre des femmes" : Endomaj mistraktadoj

puce Kai Strittmatter : Lastaj lotusfloroj (artikolo pri malgrandaj piedoj en Ĉinio)

puce Enketo pri inaj rajtoj en diversaj landoj

puce Suharta Teresia : Peticio al la japana registaro

puce Usona sindikatino sur pentraĵo : "Ni kapablas- kaj ni atingos la celon en gloro. "




Supren