Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . Ĝis nun estas 678 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj
puce Kiel atingi la kongresejon ?
puce Kiu estis Jean Zay (Johano Zajo) ?
puce Loĝeblecoj
puce Provizora programo
puce Urĝe enskribiĝu al perbusaj ekskursoj !

Kiu estis Jean Zay (Johano Zajo) ?

Johano Zajo naskiĝis en Orleano de juda patro kaj protestanta patrino. Li aktivis sine de JLR (Junularmovado Laika kaj Respublika). Li iĝis ĵurnalisto kaj advokato. En januaro 1936, li ekokupis la postenon de sub-sekretario ĉe la Prezidento de Ministraro. Aktiva membro de la Popola Fronto, li iĝis ministro pri Nacia Edukado, apogita de Leono Blumo (Léon Blum). Inter 1936 kaj 1939, li multe laboris por la demokratio en la lerneja kaj eksterlerneja kampoj kunlabore kun Léo Lagrange. Li pliigis la stipendiojn por lernantoj en elementa lernejo, li pluigis la devigan lernotempon ĝis 14 jaroj, li faris el sporta edukado devigan fakon kaj kreis la « C.R.O.U.S. » (KRUS), Centro Regiona por Socia Helpo al Studentoj. Li kreis multajn klasojn, kantinojn kaj porinfanajn feriejojn. Li ankaŭ naskis la « ENA »-n (nacia lernejo por administrado), la Kanan festivalon, la « CNRS »-n (la nacia centro por scienca esplorado) kaj busbibliotekojn. Li estis ano de la Orleana sekcio de la Ligo por la Homrajtoj.

La duan de septembro 1939, li eksiĝis el sia ministra posteno por reeniri la francan armeon. Li atingis Nordafrikon kun interalie Pierre Mendès France. Oponanto al reĝimo de Viŝio (porgermana franca registraro sidanta en la urbo de Vichy) kaj dizertanto, li estis arestita de la milico, kondamnita kaj enkarcerigita la dekkvaran de aŭgusto 1940. Revenigita en Francio en Clermont-Ferrand, li estis kondamnita al deportado. Johano Zajo estis malliberigita en Marsejlo. En junio 1944, la milicistoj forrabis kaj mortigis lin dum la transportado al la malliberejo de Melun.

Administra cirkulero de 1938

« La instruado de Esperanto estas aprobita en la publikaj lernejoj kadre de soci-edukaj agadoj. La lernantoj kiuj deziras lerni esperanton estas instruitaj ene de la lernejo de nepagita fakinstruisto. »

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip