Debato pri enmigrado
Homaro-estonto kaj semo-estonto … Kiaj ?
Klasbatalo mia amiko, klasbatalo mia malamiko
Liberaj programoj : iloj por socia emancipado
Malarmado : agi estas neceseco
Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
Personoj en Handikapigaj Situacioj
Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo, socipolitika situacio en TanzanioKlasbatalo, ĉu valora ideo aŭ nur vorto el libroj pri ekonomio ? Evidente ĝi estas valora ideo kaj samtempe nur vorto el libroj pri ekonomio.
Dum 42 jaroj mi laboris en fabrikoj inter samsortanoj, la aliaj laboristoj. Samtempe mi estis delegito de la sindikato. Progresema maldekstra sindikato kiu enhavis en la statuto ke ĝi batalas por forigo de klasoj.
Tamen, inter revo kaj realeco troviĝas profunda abismo, tial prelego pri "Klasbatalo mia amiko, klasbatalo mia malamiko". Ĉar inter la revoj pri klasbatalo de la intelektuloj kaj la realeco kiun travivas la laboristoj la abismo estas eĉ multege pli profunda.
La prelego prezentas opinion de unuopulo. Nek rilatas pri dogma vero sed pri simplaj eroj el la vivo de simpla laboristo kiu havis la fieron kaj kuraĝon memstare pensi.
La diskuton enkondukos Jakvo Schram