Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 17an de majo 2008 . Ĝis nun estas 651 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Dimanĉo, la 22a de julio. Koncerto : El voĉoj de l’belo.
puce koncerto de FaMo : mardo, la 24an de Julio
puce Koncerto de la Liberecanoj
puce Teatraĵo : el verkoj de Verda Majo

Koncerto de la Liberecanoj

JOMO

La muzikgrupo “Liberecanoj” ekzistas ekde 1996. Ludas en la grupo kvin muzikistoj : 2 virinoj kaj 3 viroj. En Parizo, la 26an de Julio vespere, ni vidos kaj aŭskultos :

  • Jean-Marc Leclercq (JOMO) : kanto, gitaro, balalajko.
  • Pierre Bertrand : gitaroj.
  • Gérard Bordes : drumo.
  • Irina Lebedeva : kanto, gitaro.
  • Muriel Pelca : baso.

Sian muzikstilon ili mem nomas “kozaka rokenrolo”. Eblas tiel kompreni, ke la koncertoj de “Liberecanoj” estas gajaj, bonetosaj, viglaj,…

Dum la spektaklo eblas aŭdi, krom Esperanto, multajn fremdajn lingvojn : polan, rusan, ukrainan, jidan, slovakan, ciganan, ktp...

La grupo aperigis ĉe la fama eldonejo Vinilkosmo kompaktdiskon, kies titolo estas : ”JOMO kaj Liberecanoj” , en kiu ili ludas revoluciemajn anarkiismajn kantojn kun pli elektra stilo ol nun ; ĉar ili poste evoluis al pli folka ludmaniero per enkonduko de diversaj akustikaj instrumentoj.

“Liberecanoj” aperas ankaŭ en la lasta albumo de Jomo, dediĉita al muziko de Orienta Eŭropo (slava, jida, cigana). Ili jam koncertis en diversaj landoj : Francio, Belgio, Danlando, Germanio, Ĉekio, Pollando, Italio, Kroatio, Hungario kaj Finlando.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip