sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)



1. Rifuĝintoj en interretaj kafejoj


Laŭ la unuafoja enketado pri tiel nomataj “rifuĝintoj en interretaj kafejoj” fare de la ministerio pri bonfarto kaj laboro, klariĝis, ke estas 5400 rifuĝintoj en interretaj kafejoj en la tuta Japanio. Oni telefonis al 3246 tiaj kafejoj kaj ricevis respondojn de 1173. Laŭ la analizo de la ministerio ĉirkaŭ 5400 senhejmaj homoj loĝas en kafejoj. El ili 2700 estas partatempaj aŭ neregulaj laboristoj, 1300 estas laborserĉantaj senlaboruloj kaj 900 estas ne-laborserĉantaj senlaboruloj kaj 300 estas regulaj laboristoj. Laŭ aĝo, 20-29-jaruloj okupas 26.5%, 50-59-jaruloj 23.1%. Tiuj du generacianaroj enhavas pli multajn neregulajn laboristojn kaj markas pli altajn proporciojn de senlaboreco.


Laŭ aliaj enketoj en Tokio kaj Osako, 40% el 265 senhejmuloj spertis surstratan vivon, 40% spertis tranokton en rapidservaj restoracioj kaj 32% en banejoj nomataj “saŭnoj”. Estas malfacile al ili lui apartamenton pro tio, ke unue ili ne havas sufiĉan ŝparmonon por parta antaŭpago, due ili ne estas certaj pri postaj lupagoj kaj trie ili ne povas trovi garantianton por luado. Eĉ kiam ili trovas laboron, ili ne povas lui la ĉambron sen adreso por enskribi en la dokumenton.


Laŭ alia enketo al 10 laborperantaj firmaoj, ili peras meznombre 65000 laboristojn tage, el kiuj 54000 laboras sub la kontrakto de malpli ol unu monato, kaj el tiuj 54000, 51000 homoj laboras tagpage. Ili laboras averaĝe 14 tagojn kaj akiras 133000 enojn (831 eŭrojn) monate. 68,8% el ili estis malpli ol 35-jaraj.


La ministerio analizas iliajn vivojn jene : “Ĉar ili ne havas laboron, ili ne povas havi sian loĝejon. Ĉar ili ne havas sian loĝejon, ili ne povas havi laboron. Ni devos peti de neregistaraj organizoj helpon al ili pri loĝejo, laboro kaj mono.


(la 28an de aŭgusto 2007)


2. Neplenaĝaj senhejmuloj


Laŭ la esploro de la ministerio de bonfarto kaj laboro en januaro 2008 estas 18564 senhejmuloj loĝantaj en parkoj kaj riverbordoj. Laŭ la aĝoj,


26.7% : 55-59-jaruloj


21.1% : 60-64-jaruloj


15.9% : 50-54-jaruloj


Ilia averaĝa aĝo estis 57.5-jaroj. Ĉifoje unuan fojon oni trovis neplenaĝajn senhejmulojn.


Kialoj de senhejmuliĝo estas :


31.4% : laborlokoj malmultiĝis.


26.6% : iliaj kompanioj bankrotis aŭ ili estis maldungitaj.


70.1% neniam petis publikan helpon kaj 3.2% estis rifuzita al la peto.


68-jara viro loĝanta riverborde de Sumida diras : “La registaro de Tokio preparis ĉambron por senhejmulo kontraŭ 3000 enoj (19 eŭroj), tamen pro la manko de laboro mi ne povis pagi tiun sumon, kaj mi ne havis alian elekton krom reveni ĉi tien. Ĉiun tagon mi vicas por senpaga manĝoservo kaj iel postvivas”.


3. Nominalaj administrantoj


28-jarulo promociis al administranto de oportuna vendejo 9 monatojn post kiam li estis dungita. Li estis ĝoja pro tio, sed atendis lin severa ordono de la kompanio. Li devis labori preskaŭ tagnokte sen libertempo sub la kontrolo. Malgraŭ tio, lia salajro malmultiĝis, ĉar li nun estis administranto, ne simpla dungito, kaj ne havas rajton ricevi monon por sia kromlaboro. Li estis tipa “nominala administranto”. Post 5 monatoj li estis prognozita kiel depresi-suferanto. Li kolerege diras : “La kompanio laborigis min kiel sklavo. Mi estis tiel premita psike, ke mi ne povis dormi”.


4. 81 sinmortigoj pro tro da laboro


La ministerio pri bonfarto kaj laboro publikigis la nombron de sinmortigoj, malsanoj kaj akcidentoj agnoskitaj kiel dumlaboraj en 2007. Laŭ ĝi, 952 homoj petis de la ministerio la agnoskon kiel depremaj pro tro da laboro (16.2% pli multe ol en 2006, duoble multe ol en 2003). 268 el ili estis agnoskitaj kiel tiaj. El ili estis 81 sinmortigintoj (80 viroj kaj 1 virino) konsistantaj el dudekdu 40-49-jaruloj, dudekunu 30-39-jaruloj, deknaŭ 50-59-jaruloj kaj dekkvin 20-29-jaruloj ktp. El la 81 homoj, 20 homoj kromlaboris 100-119 horojn monate kaj 11 homoj 80-99 horojn ktp., sed 12 sinmortigintoj kromlaboris malpli ol 40 horojn. Eĉ se la kromlaborhoroj estas ne tiel multaj, okazas sinmortigo pro la premo de laboro.


932 homoj petis la agnoskon kiel cerb- aŭ kormalsanaj, kaj 392 estis agnoskitaj kiel tiaj (10.4% pli multe ol en 2006, kaj la rekorda). El la 392, 142 (70% de kiuj estis 40-59-jaruloj) estis agnoskitaj kiel mortintoj pro tro da laboro. 54 homoj kromlaboris 80-99 horojn kaj 25 homoj kromlaboris 100-119 horojn. 101 homoj okupiĝis pri transportado kaj 74 homoj pri fabrikado.


La Japania Konstitucio garantias feliĉon al la popolanoj


En la Japania Konstitucio proklamita en 1947 post la malvenko en la Azia Pacifika Milito estas jenaj artikoloj pri la vivo kaj laboro de la popolanoj. (Teksto de s-roj M. INOUE kaj R. Hasegaŭa)


Artikolo 13a


Ĉiu popolano estu respektata kiel individuo. Liaj rajtoj de vivo, de libereco kaj de klopodo por feliĉo devas esti, se ne kontraŭe al publika bono kaj propspero, maksimume respektataj en leĝfarado kaj en aliaj aferoj de regado.


Artikolo 18a


Neniu persono estu metata sub iun ajn specon de sklaveco nek sub kontraŭvolan penigan laboron, escepte de puno pro krimo.


Artikolo 19a.


Libereco de penso kaj konsienco estu netuŝeblaj.


Artikolo 22a.


1) Ĉiu persono havu liberecon elekti kaj ŝanĝi sian loĝlokon kaj ankaŭ elekti sian profesion, se ne kontraŭa al la publika bono kaj prospero.


Artikolo 25a.


1) Ĉiu popolano havu la rajton ĝui sanan kaj kulturan vivon de minimuma grado.


2) En ĉiu vivsfero la Ŝtato klopodu por progreso kaj plivastiĝo de socia bono kaj prospero, socia sekureco kaj ankaŭ de publika higieno.


Artikolo 27a.


1) Ĉiu popolano havas la rajton kaj devon labori.


2) Normoj pri salajro, laborhoro, ripozo kaj aliaj laborkondiĉoj estu regulitaj per leĝo.


3) Infanoj ne estu ekspluataj.


Artikolo 28a.


La rajto de laboristoj sin organizi kaj iliaj rajtoj de kolektiva intertrakto kaj aliaj kolektivaj agadoj estu garantiataj.


Ekde la proklamo de la konstitucio ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj, japanaj popolanoj kaj laboristoj batalis por plenumigi al la konservativa registaro la promesojn de la konstitucio, kaj tio parte sukcesis. Pri la artikolo 25a estis akuzo fare de s-ro Asahi Ŝigeru loĝanta en la nacia sanatorio, kiu ricevis subvencion de la registaro por “ĝui sanan kaj kulturan vivon de minimuma grado”, sed en efektiveco tiutempe li ricevis nur 600 enojn monate (en 1957, eble laŭ la nuna valuto 6000 enoj=38 eŭroj) por siaj ĉiutagaj aĵoj laŭ la regularo, ke la subvenciito ricevu, ekzemple, unu kalsonon jare kaj unu faskon da tualetpapero monate. Li plendis, ke tiu subvencio ne garantias “la vivon de minimuma grado”. Li venkis en la distrikta kortumo de Tokio, sed malvenkis en la alta kortumo de Tokio kaj denove malvenkis en plej supera kortumo, tamen lia akuzo havis grandan influon al la posta politiko kaj la registaro devis klopodi plibonigi la vivstaton de la popolanoj. Ankaŭ laboristoj batalis kaj plibonigis laborkondiĉojn, altiginte salajron kaj mallongiginte laborhorojn.


Tamen venis drasta ŝanĝo fine de la 1990aj jaroj. En la 80-aj jaroj Japanio ege prosperis kaj ĉiuj epikure ĝuis riĉan vivon, sed tio ne daŭris longe. Baldaŭ venis stagnado kaj regreso, kaj la ekonomia mondo ĉiel serĉis rimedon eskapi el tiu malespera stato : tio estis unue maldungoj de laboristoj kaj poste utiligado de neregulaj laboristoj ekspedataj de tiucele fonditaj laborperad-firmaoj. Tiuj laboristoj estis/as tre oportunaj por kompanioj, ĉar dungintoj povos laborigi ilin malmultekoste kaj maldungi ilin facile, kiam ekonomio estos ne bona. La registaro kaj la industria mondo, ignorinte la leĝaron, kiu protektas laboristojn, en 1999 aprobigis leĝaron pri libera sendo de laboristoj, kaj pli poste tiu sistemo disvastiĝis al pli diversaj kampoj. Multaj entreprenoj bonvenigis la leĝaron por tranĉi la laborkoston. Multaj anstataŭigis regulajn laboristojn per neregulaj. Furoro de poŝtelefono akcelis tiun tendencon, kaj dungintoj povis kolekti laboristojn per telefono nur por tiutaga laboro. Ankaŭ la perantaj kompanioj ekspluatas laboristojn. Eĉ grandaj, mondfamaj kompanioj tiamaniere, kontraŭleĝe, dungas laboristojn por sia profito. Laboristoj iĝis simple laborfortoj, varoj, ne homoj. En laborejoj oni vokas ilin ne per la nomo sed per vorto “haken” (sendito). Nun triono de la laboristoj laboras kiel ne-regulaj aŭ partatempaj laboristoj kun malmulta salajro kaj kun timo de eventuala maldungiĝo.


Antaŭ la “liberigo de laborfortoj”, japanoj neniam pensas pri sia maldungiĝo. Ili laboris kiel gefiloj sub patreca kompaniestro. En tia familetosa laborejo ili lojale laboris en unu kompanio dum sia vivo. Ĉiuj kredis, ke ili apartenas al la mezklaso, estante ne tre riĉaj sed ne tre malriĉaj. La socio estis tre stabila, sed nun ĝi iĝas pli kaj pli malstabila pro maldungoj, neregula kaj partatempa laboro kaj manko de laborlokoj. Japanoj dividiĝis en du grupojn : riĉularo kaj malriĉularo sen mezklasanaro.


Komenciĝo de kontraŭbatalo


Malriĉaj laboristoj emis sin kritiki pri sia mizera situacio. Ili emis pensi, ke pro manko de sia persona kapablo ili havas malfacilon trovi bonan laborlokon aŭ adaptiĝi bone al la situacio, tamen fakte la industria mondo kaj la registaro estas kulpaj. Nun laboristoj komencis rimarki tiun fakton kaj ofte ili organizas manifestaciojn. Lastatempe estas jenaj bataloj kaj venkoj :


1. S-ino Takahaŝi Mika (24-jara), kiu laboris por ĉenrestoracio Cubohaĉi en Hokajdo, organizis laboristan sidikaton. Ŝi postulis de la kompanio pagon por sia dumnokta laboro kaj venkis. (laŭ ĵurnalo Akahata, la 13an de aprilo 2008)


2. Laboristoj, laborantaj por ĉenrestoracio Sukija, akuzis la prezidanton s-ron Ogaŭa, postulante pagon por ilia kromlaboro. Kiam partatempaj laboristoj estis maldungitaj, ili organizis sindikaton, kaj en septembro 2007 la kompanio konsentis nuligi la maldungojn kaj pagi por ilia kromlaboro, sed ĝi ne plenumis la promesojn. Pro tio tiuj laboristoj akuzis la kompanion. (laŭ ĵurnalo Akahata, la 9an de aprilo 2008)


3. Ĉiĉeronoj akuzis vojaĝkompanion


S-ino Ooŝima Juki (43-jara) plendis kontraŭ kompanio Hankjuu-Travel-Support ĉe tribunalo, postulante pagon por sia kromlaboro. Multaj ĉiĉeronoj laboras sub la kontrakto de “fiksa laboro”, nome vojaĝkompanioj pagas nur por fiksitaj horoj, pretekstante, ke estas malfacile kalkuli, kiom da horoj ĉiĉeronoj laboras dum la vojaĝo. Ŝi diras : “Sub tia kontrakto ĉiĉeronoj laboras jam translimiĝe. Ni devos ŝanĝi tian sistemon”. (laŭ ĵurnalo Mainiĉi, la 23an de majo)


Laboristoj venkis


1. Japana McDonald


La 20an de aprilo Japana McDonald publikigis, ke ĝi decidis pagi al du mil “nominalaj administrantoj” por ilia kromlaboro. Tamen anstataŭ tio ĝi nuligos la pagon por administrado al ili, do la sumo de ilia salajro probable ne multiĝos. Krome ĝi intencas malmultigi kromlaboron kaj tio povos kaŭzi kaŝitan kromlaboron de la administrantoj nomata “volontula laboro”.


2. Toyota decidis pagi por “kaizen”


Mondfama aŭtomobilkompanio Toyota enkondukis “kaizen” (plibonigon) kiel la volontulan agadon en 1964, celante, ke ĉiuj laboristoj partoprenu en la plibonigo de laborkondiĉoj kaj laborprocedo. En tiu partoprenis ĉiuj 40 mil laboristoj. Toyota pagas por du horoj da tiu agado, sed ne por pli da horoj. En decembro 2007 la distrikta kortumo de Nagojo verdiktis, ke morto de 30-jara laboristo de Toyota estis kaŭzita de tro da laboro. Kaj ĝi menciis, ke tiu “kaizen” estas laboro sub la kontrolo de la kompanio. Toyota devis ŝanĝi sian politikon pri tiu agado.


Dum 8 jaroj ĉirkaŭ la jaro 2000, mi laboris en universitato. Tiun tempon la ekonomia situacio estis tre malbona kaj kompanioj komencis anstataŭigi regulajn laboristojn per neregulaj, do estis tre malfacile al ili trovi laborlokon. Pro senespero iu studentino ĉesis trovi laborlokon, ĉar ŝi malsukcesis en ĉiuj ekzamenoj pro tro da kandidatoj. Aliaj multfoje vizitis kompaniojn en diversaj lokoj. Ĉu ili sukcesis kaj laboras kiel regulaj laboristoj ? Kiam mi legas novaĵojn pri senesperaj junuloj, mi ĉiam rememoras ilin. Mi havas koleron kontraŭ la registaro, kiu ĉiam sekvas la postulon de la industria mondo. Ĝi neniam zorgas pri vivoj de ordinaraj homoj. Ĝi vidu la realon en la socio, kie multas malsanuloj kaj mortintoj pro tro da laboro kaj senhejmuloj dormantaj en kafejo kaj sur strato. Japanaj laboristoj estas en la sama situacio, kiel antaŭ la dua mondmilito en Japanio aŭ eĉ post la industria revolucio en Britio, kiam laboristoj devis labori multajn horojn kvazaŭ sklavoj.


HORI Yasuo


(la 26an de majo 2008)


El Sennaciulo, majo-junio 2008

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)

puce Tahira Masako : Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio (artikolo)

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830

puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)

puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)

puce Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.

puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !

puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)

::: Ĉiuj :::



Supren