Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 10an de oktobro 2008 . Ĝis nun estas 704 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Frateco en la vivpraktiko
puce Komentoj al Komunista manifesto
puce Kristanismo kaj patriotismo
puce La liberecana socio
puce La Nuna stato de l’evoluismo
puce La Revolucio de ĉinio
puce la Universalismo
puce La Vojo al scienco de estonto
puce Natura nutrado
puce Skizo pri ekonomia geografio
puce Skizo pri filozofio de l’homa digno
puce Ĉu socialisma libereco aŭ kapitalisma servuteco ?

Kristanismo kaj patriotismo

Verkis : Leo Tolstoj

Tradukis : I. Maĉernis

Unua eldono, 1931

112p

formato 151 x 117

prezo : 1€25

mendu

Priskribo : Eseo de la elstara rusa verkisto pri la evoluo de naciismo en eŭropa politiko ĉirkaŭ 1893. La libro entenas ampleksan postparolon de la tradukinto.

Recenzo :

Malgraŭ la nomo de la aŭtoro kaj la fakto, ke tiu libro aperis en la literatura serio de la tiama « Biblioteko de Sennaciulo », tiu teksto pli similas eseon ol novelon. Tolstoj verkis ĝin en 1894, reage al franco-rusaj festoj, kiuj okazis la antaŭan jaron. Li klare priskribas kiel la registaroj de ambaŭ landoj artefarite provokis subitajn elmontrojn de aparta amo inter ambaŭ popoloj, kun la kaŝita celo unuigi ilin kontraŭ la komuna germana malamiko. Vere impresa estas la klarvideco de la aŭtoro, kiu antaŭvidas la Unuan mondbuĉadon, kiu komenciĝos dudek jarojn pli poste. Liaj klarigoj pri la artefariteco de patriotismaj sentoj kaj ilia utiligo por subigo de popoloj al la kapitalisma sociordo certe ne instruos multon al niaj kamaradoj, kiuj supozeble jam estas konvinkitaj pri tio, kvankam tiuj problemoj plu estas aktualaj.

Plej interesaj estas la du lastaj ĉapitroj de tiu eseo, en kiuj Tolstoj asertas, ke por forigi la malnovan sociordon estas necesaj neniaj heroaĵoj aŭ eksterordinaraj novaj ideoj : nur sufiĉas, ke ĉiu homo ĉesu mensogi kaj konduti malsaĝe nur ĉar li timas agi malkonforme al la kutimo. Verŝajne tiu solvo aperos iom naiva aŭ utopia al kelkaj el niaj realismemaj kamaradoj. Tion ankaŭ opiniis la anonima verkinto de la « Antaŭparolo de la eldonantoj », kiu citas la vortojn de Lenin :

Cetere Tolstoj komprenis absolute nenion rilate al agadmetodoj efikaj kaj necesaj por apliki en la batalo, diktita de la malpardonema logiko de logiko de l’historio...

Nun denove la reakciaj fortoj plej draste subpremas la laboristaron en la tuta mondo, kaj la "efikaj" klasbatalaj rimedoj proponitaj de Lenin certe allogos pli kaj pli da homoj. Respondi al kapitalisma perforto per revolucia perforto... Agi anstataŭ senfine debati kaj verkadi senutilajn librojn... Jen laŭ mi danĝeraj ideoj, kiuj pli kaj pli ofte cirkulas en progresemaj rondoj. Mi ne rediros la argumentojn de Tolstoj, sed instigas ĉiujn realismemulojn legi kaj pripensi ilin.

Eble kelkajn el la legantoj tiklos la titolo, kaj la oftaj referencoj de la aŭtoro al kristanismo. Tamen espereble eĉ SAT-anoj konscias pri la fakto, ke la celoj de sincera religiemulo estas la samaj kiel tiuj de sincera socialisto. Ambaŭ kredas necesaj la pacan unuigon de la homaro kaj la starigon de harmonia sociordo.

Ankaŭ interesa estas la postparolo de la tradukinto, kiu atentigas pri la timo de naciistoj pri unutoneco de mondo, en kiu restos nur unu popolo (kaj unu lingvo). Sen malamikoj kontraŭ kiuj batali, al kio utilas la vivo ? Tiam la homoj disponos pri pli da libera tempo por dediĉi al kreaj aktivecoj. Kaj ofte en tiaj kazoj oni konscias pri la malriĉeco de sia inspiro, kaj preferas inventi novajn disputkaŭzojn, por forgesi ke oni ne kapablas elpensi ion novan. Ŝajnas, ke la profunda kaŭzo de ĉiuj konfliktoj estas la homa neinventemo. Tial la plej revolucia ago estas kreado.

Vinko Markov, el Sennaciulo, majo 2004

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip