sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Jorge Martin

Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro



JPEG - 46.3 kb
Manifestacio en San Pedro, la 8an de julio


Frumatene, dimanĉon la 28an de junio 2009, 200 soldatoj ĉirkaŭis la restadejon de la Hondura prezidanto, Manuelo Zelajo (Manuel Zelaya). Post 20-minuta batalado kontraŭ la 10 membroj de lia persona gvardio, la prezidanto estis arestita. Li tiam estis aviadile forpelita al Kostariko, kie li okaze de gazetara konferenco denuncis puĉo instigitan de « dekstraj oligarĥoj ». Li ankaŭ vokis la loĝantaron mobiliziĝi surstrate, kaj promesis reveni.


La rekta kaŭzo de ĉi-tiu reakcia ŝtatrenverso estas la referendumo, kiun Zelajo deziris organizi pri la starigo de Konstituciiga Asembleo. La Parlamento, regata de la dekstro, la plej altaj gvidantoj de la armeo kaj la Supera Kortumo kontraŭstaris ĉi tiun projekton.


Zelajo gajnis la prezidentajn balotojn de 2005 nome de la Liberala Partio de Honduro. Li ricevis nur iom pli da voĉoj ol la kandidato de la Nacia Partio. Li mem estas riĉa terposedanto, sed la akriĝantaj klaskonfliktoj en ĉi tiu eta mezamerika ŝtato puŝis lin alpreni kelkajn decidojn favore al la malriĉuloj, laboristoj kaj kamparanoj. Li referencis al « bolivarismo ». Rapide, li perdis la subtenon de sia propra partio, modere dekstra, kaj do estis devigata alianciĝi kun laboristaj kaj kamparanaj organizoj. Jen tio, kion li diris en intervjuo al la hispana ĉiutaga gazeto El País : « Mi deziris fari kelkajn ŝanĝetojn en la novliberala skemo. Sed la riĉuloj nenion cedas – eĉ ne unu centimon. Il ne volas rezigni pri la plej eta parto de siaj riĉaĵoj. Do, por ŝanĝi la situacion, nepre necesas aktivigi la popolon. »


Honduro estas unu el la plej malriĉaj latinamerikaj landoj. 50% el la loĝantoj vivas sub la sojlo de malriĉeco. 20% el la loĝantoj ne kapablas legi kaj skribi. Pli ol miliono da loĝantoj – el la 7,8 milionoj, kiujn enhavas la lando – devis migri al Usono por serĉi laborpostenon. En tiuj kondiĉoj, eĉ la plej moderaj progresemaj reformoj neeviteble frontis la abruptecon de la reganta klaso, de la terposedantoj kaj de la amaskomunikiloj.


Inter la progresemaj reformoj de la registaro, estis kampanjo por alfabetigo, inspirita de la kubaj kaj venezuelaj ekzemploj, provo plibonigi la sanstaton de la plej malriĉaj popolaj tavoloj (per aliro al malpli kostaj kuraciloj kaj disponigo de stipendioj por studi medicinon en Kubo), malaltigo de la interezkvotoj por la etfarmistoj kaj 60%-a plialtigo de la minimuma salajro.


La registaro ankaŭ alprenis decidojn kontraŭ kelkaj el la plej okulfrapaj privilegioj de la hondura reganta klaso. Li rompis la monopolon de la multnaciaj entreprenoj pri importado de mazuto, per interkonsento kun la kompanio Petrocaribe, bazita en Venezuelo. Zelajo ankaŭ agis kontraŭ la multnaciaj farmaciaj entreprenoj, kiuj kontrolas 80% de la venditaj medikamentoj en Venezuelo, kaj vendas ilin kiel eble plej altpreze. Tiucele, Zelajo subskribis kontrakton kun Venezuelo kaj Kubo por importi generikajn – do malpli kostajn – versiojn de la plejofte uzitaj medikamentoj. La prezidanto ankaŭ denucis la monopolon de la reganta klaso super la amaskomunikiloj kaj ĉesigis la ŝtatan subvenciadon al la trustoj de la amaskomunika industrio.
Sur la internacia tereno, Zelajo aliĝis al ALBA (ALternativo Bolivarana por Amerikoj), kiu estas regiona alianciĝo iniciatita de la venezuela registaro.


Ĉiuj tiuj agoj kontribuis al kreskigo de la populareco de Zelajo inter la plej malriĉaj tavoloj de la loĝantaro – kaj samtempe nutris la malamikemon de la loka reganta klaso, kiu de du jarcentoj regis la landon (kongrue kun la usonaj interesoj). Dum la plej granda parto de la dudeka jarcento, Honduro estis « Bananeja respubliko » ĉefe regata de la kompanio United Fruit, kiu kontrolis la plimulton el la plej bonaj kamparaj teroj en la lando kaj ekspluatis ilin kiel propran posedaĵon, sen zorgi pri la opinio de la oficialaj landaj registaroj. De tempo al tempo, usonaj mararmeanoj intervenis por faligi registarojn, kiuj provis limigi la povon de United Fruit. La formala sendependeco de la lando estis nur trompilo. Fakte regis la usona imperiismo. Usonaj mararmeanoj intervenis en Honduro en 1903, 1907, 1911, 1912, 1919, 1924 kaj 1925. En 1911, la nova landa prezidanto estis rekte nomumita de usona intertraktanto. En 1930, kiam eksplodis akra striko en la bananejoj, usona militŝipo estis sendita por subpremi ĝin.


Honduro ankaŭ havas riĉan historion pri liberalaj prezidantoj, kiuj, ĉar ili provis timemajn reformojn, estis faligitaj de ŝtatrenverso – kun la subteno kaj rekta partopreno de Usono. Tiel okazis al prezidanto Vincento Mejía (1929 – 1933), ansataŭita de la diktaturo de generalo Carías Andino. Tiu ĉi konservis la povon ĝis 1949. Same okazis al prezidanto Villeda Morales, kiu, post ekigo de tre limigita agrara reformo, estis faligita de la ŝtatrenverso de López Arellano. Apogite de Usono, Arellano regis la landon de 1965 ĝis 1974. Fine, dum la 1980aj jaroj, Honduro iĝis la ĉefa deirbazo de la kontraŭrevoluciaj milicoj, organizitaj de Usono, kiuj batalis kontraŭ la sandinista revolucio en Nikaragvo.


Fronte al la kontraŭo de la kapitalisma klaso kaj de imperiismo, Zelajo esperis elturniĝi organizante referendumon pri la kunvokado de Konstituciiga Asembleo, laŭ la modelo de Venezuelo, de Bolivio kaj de Ekvadoro. Li proponis organizi referendumon, dimanĉon la 28an de junio, por decidi ĉu alia referendumo estu organizita, kadre de la venontaj ĝeneralaj elektoj en venonta novembro, por kunvoki Konstituciigan Asembleon. Sed la Parlamento kaj la Supera kortumo delklaris ĉi tiun konsultadon neleĝa. La Supera militkomandantaro rifuzis subtenis la praktikan organizadon de ĉi tiu konsultado, antaŭ ol aresti Zelajon, la 28an de junio.


La reganta hondura klaso ne perdis tempon. La urĝostato kaj malpermeso eliri el hejmoj estis dekretitaj. La parlamento tuj elektis novan prezidanton, Roberto Micheletti, kiu ĝis tiam estis la prezidanto de la parlamento. Maldekstraj aktivuloj kaj gvidantoj de laboristaj kaj kamparanaj organizoj estas arestitaj aŭ arestendaj, laŭ ordono de la kongreso.


La ambasadoroj de Venezuelo, de Kubo kaj de Nikaragvo estis detenitaj de maskitaj soldatoj, kiuj batis ilin antaŭ liberigo. Ekzakte kiel dum la puĉo de aprilo 2002 en Venezuelo, la elsendado de la ŝtata televidkanalo – Canal 8 – estis haltigita de la puĉistoj, kiuj ankaŭ publikigis falsan demisi-leteron de Zelajo.


Estas klare, ke Usono sciis pri la preparo de ĉi tiu puĉo. La parlamentaj ĉefoj diskutis pri tio kun respondeculoj de la usona registaro. Malvarmigitaj de la sperto post la puĉo de 2002 en Venezuelo, la usonaj strategiistoj ŝajne konsilis al ili prefere elekti « konstitucian puĉon » (do malebligi la starigon de la referendumo), sen iri ĝis arestado de Zelajo. Malgraŭ ĉi tiuj eblaj taktikaj malsamopiniecoj, la usona registaro kaj la honduraj kapitalistoj tamen interkonsentas pri la celo de la ŝtatrenverso : malebligi al Zelajo resti ĉe la povo kaj daŭrigi sian politikon el socialaj reformoj.


La reago de Obamao al la ŝtatrenverso estis tre modera. Li vokis « ĉiujn politikajn kaj sociajn agantojn de Honduro respekti la demokratiajn normojn kaj la aŭtoritaton de la leĝo », aldonante ke la situacio « devas estis solvita pacisme, sen ekstera interveno ». Tiel, dum prezidanto demokrate elektita estas eksterleĝe arestita kaj forpelita el sia lando, Obamao vokas « ĉiujn politikajn kaj sociajn agantojn » respekti la demokratiajn normojn. Tio estas kaŝa subteno al la argumento de la puĉistoj, laŭ kiuj Zelajo perfortis la leĝon, provante okazigi referendumon.


Resume, la starpunkto de la imperiistoj estas jena : ni forĵetas la puĉon, sed ni subtenas ĝian celon. Kiel klarigis la reakcia gazeto El País, « la vera demando estas la fortorilato en latina Ameriko. Se Zelajo ebligus sian re-elektiĝon, ĉavismo antaŭenirus en centra Ameriko. » Tio estas perfekte klara. El País konsideras ke la puĉo ne estis la plej bona metodo, sed plene subtenas la celon bloki la antaŭeniron de « ĉavismo » en la regiono.


La eventoj en Honduro entenas du lecionojn. Unue, la reganta klaso eĉ ne povas toleri la plej timemajn sociajn reformojn. La batalo por publika sanservo, por edukado, por agrara reformo, por dungado kaj loĝado nur povas sukcesi kadre de batalo por socialismo. Due, ne eblas plenumi veran revolucion sen tuŝi la burĝan ŝtataparaton, kiu ĉiam estos uzita, pli-malpli frue, kontraŭ la volo de la plimulto.


La sindikataj organizoj de Honduro vokis al ĝenerala striko kontraŭ la puĉo. Tio estas taŭga reago. Nur amasa mobiliziĝo de laboristoj kaj kamparanoj povas fiaskigi la puĉon. Voko al la bazo de la armeo ankaŭ estus necesa, por instigi la soldatojn rifuzi la ordonojn de siaj oficiroj. Hugo Ĉavo vortigis tion jene : « Soldatoj, malplenigu viajn pafilojn kontraŭ la reganta klaso, ne kontraŭ la popolo ».


Ni devas senŝancele subteni la kamparanojn kaj laboristojn de Honduro kontraŭ ĉi tiu ŝtatrenverso. Ni vokas al la internacia laborista movado por ke ĝi esprimu sian kontraŭstaron al ĉi tiu puĉo. Interalie, la kamparanaj kaj laboristaj organizoj de Centrameriko kaj de Meksikio havos unuarangan rolon. Manifestacioj antaŭ la ambasadejoj certe kuraĝigus la Honduran popolamason.


Laŭ artikolo de Jorge Martin, publikigita la 29an de junio 2009


Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)

puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)

puce Petro Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)

puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)

puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)

puce W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)

puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto

puce Pro kio mortas la homoj

puce Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)

puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro




Supren