sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)



"Esperanto kaj ideologioj : kiel rolis kaj rolu la esperanto-movado politike ?" estis la temo de altnivela simpozio organizita je la 20-a de Oktobro 2001 far Willem Rasschaert, Jakvo Schram en kunlaboro kun la Esperanto-klubo La Progreso en Gent, Belgio. Prezidis Jan Superter, unu el la fondintoj de la Flandra Esperanto Ligo, tre serioza esperant-lingva eldonejo. Prelegis la germana lingvistikisto Detlev Blanke, la franca zamenhofologo François Degoul, la italo Renato Corsetti, tiama vicprezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de la Sennacieca Asocio Tutmonda. La hispandevena belga aŭtoro pri la laborista esperantista movado, Alberto Fernández, faris treege utilan prelegon, konstatante la negativan sintenon de la ĉefaj socialistaj teoriistoj, kaj defendante la reciprokan bezonon de socialismo kaj esperanto. Lia prelego ni prezentas ĉi tie.


(Rimarko : En la suba teksto foje aperas ’Internacia Lingvo’ majuskle, foje ’internacia lingvo’ minuskle. La majuskla formo implicas kaj emfazas ke temas pri la ideo, koncepto aŭ principo de komuna, neŭtrala, konstruita internacia lingvo.)


Unue mi rakontos anekdoton.

Ĵus post la dua mondmilito, en 1947, –mi tiam estis 17-jara– mi hazarde malkovris Esperanton kaj tuj eklernis ĝin kun grandega fervoro. La ideo de Internacia Lingvo estis por mi io grandioza. En tiu sama periodo mi fariĝis membro de la loka socialista junularmovado. Iun tagon mi renkontis unu el la naciaj gvidantoj de tiu movado. Li estis homo klera kun bona reputacio kaj li informis min pri baldaŭ okazonta internacia renkontiĝo de socialistaj gejunuloj. Mi tiam kun naiva entuziasmo diris : "Ho ! Sed tio estos belega okazo por propagandi Esperanton !".

Kiel li reagis ? Unue, li laŭte ridis. Poste, tre serioze li respondis : "Esperanto estas io malbona !"

Mi restis muta. Kvazaŭ fulmo min trafis. Kaj mi nenion komprenis : kiel povus lingvo por internacia komunikado, lingvo por plifaciligi kontaktojn inter la popoloj, lingvo kapabla klerigi la laboristan klason, lingvo por kontraŭbatali ŝovinismon – kiel tia lingvo, en la kapo de serioza kaj kompetenta socialisto, povus esti ’io malbona’ ?

Stranga nekompreno

En la postaj jaroj, kiam mi iom post iom ekkonis la esperanto-movadon kaj ĉefe kiam mi iomete aktivis en la laborista esperanto-movado, mi ofte rememoris tiun anekdoton kaj mi konvinkiĝis, ke tiu homo estis verŝajne misinformita aŭ fuŝinformita de iuj esperantistaj zelotoj, aŭ ke li estis viktimo de antaŭjuĝoj. Aŭ eble li estis nur skeptika kaj konsideris Esperanton naiva utopiaĵo ? Sed mi ankaŭ spertis, ke li ne estis sola inter gvidantoj kaj respondeculoj en la loka kaj landa socialisma movado por montri malintereson kaj nekomprenon pri la laborista esperantismo. Tio povas aspekti strange ĉar ja ekzistas pluraj komunaj karakterizoj inter, unuflanke, la baza socialisma ideologio kaj, aliflanke, la principo de internacia lingvo kaj ties signifo por la laboristaj esperantistoj. Jen kelkaj ekzemploj de tiuj komunaj karakterizoj :

* unue, en ambaŭ vivas internaciismaj ideoj pri unueco de la laboristoj en la mondo

* due, socialismo estas ligita al scienca planado de la socio, kaj Esperanto, kiel konstruita lingvo, bone kongruas kun tiu koncepto

* trie, komuna internacia lingvo, kiel Esperanto, iel subfosas la nacian lojalecon, do la ŝovinismon kiu mem nutras militismon kaj kapitalismon – du malamikoj de socialismo

* kvare, la praktika uzo de Esperanto estas grava por la edukado de laboristoj, do, por ilia emancipado, kiun socialismo same alstrebas. [1]

Konklude, la socialisma ideologio estas principe tre akordigebla kun la demokratia spirito de Esperanto. De kie venas tiu nekompreno inter ambaŭ ? Kio funde malglatas ?

Ĉu kulpas la oftaj misprezentoj aŭ netaŭga informado el esperantista medio por tion klarigi ? Aŭ la same oftaj antaŭjugoj kaj skeptikismo de la t.n. ’ekstera mondo’ ? Certe, ambaŭ faktoroj nekontesteble intervenas sed en tiu ĉi kazo multe pli gravas io alia, io principa – nome mankas en la ĝenerala marksisma ideologio aproba sinteno rilate al Internacia Lingvo. [2] Per aliaj vortoj, la oficiala doktrino de la ĉefaj marksismaj teoriistoj estas neniel favora por la koncepto de Internacia Lingvo ĝenerale kaj ties konkreta formo en la lingvo Esperanto. Mi konfesas, ke nur antaŭ deko da jaroj mi tion eksciis kaj tiam komprenis la konsekvencojn.

Ni foje ekzamenu tion tre koncize.

Iom kontraŭ, apenaŭ por

JPEG - 118.7 kb


Unue ni sciu ke, en la epoko de la t.n. ’utopia socialismo’ la ideo de iu ’monda lingvo’ aŭ ’universala lingvo’ tamen apartenis al la nebulaj konceptoj pri estonta socialisma socio. Unu el la tiutempaj plej influaj figuroj estis la politika filozofo kaj fama franca anarkiisto Pierre Joseph Proudhon (1809-1864) kiu eĉ iom fantaziis pri iu langue universelle. [3]

Samtempulo de Proudhon estis Karl Marx (1818-1883), la ĉefa fondinto de la ’scienca socialismo’, la ’marksismo’. Marx estis ne sole filozofo sed ankaŭ radikala ekonomiisto kaj revolucia gvidanto, kun klaraj, funde ellaboritaj konceptoj pri la evoluo de la socio. Do, ni ne devas miri, ke li akre kritikis la utopiaĵojn de Proudhon kaj eĉ mokis liajn diletantajn klopodojn pri ’universala lingvo’. [4]

JPEG - 45.4 kb


En la ampleksa verkaro de Marx oni apenaŭ trovas iun mencion aŭ aludon pri dezirindeco de komuna internacia lingvo, eĉ ne kiel eventuala ligilo inter la laboristaj movadoj de diversaj landoj [5] kiuj, ekde 1864, klopodis internacie kunlabori en la ’Internacia Laborista Asocio’, kiun historiistoj nun nomas ’Unua Internacio’ (ĉar poste venis ankaŭ Dua, Tria kaj Kvara Internacio).

Same kiel Proudhon, ankaŭ Marx vivis en epoko antaŭ la apero de praktike funkcianta internacia lingvo, kiel Esperanto. Tio ne validas por la marksisme inspiritaj ideologoj, kiujn mi nun rapide prezentos.

Lenin (kaŝnomo de Vladimir Iliĉ Uljanov) (1870-1924), la fondinto de la Bolŝevika Partio, de Sovetunio kaj de la Tria Internacio, estis ne sole efika kaj sukcesa revolucia gvidanto sed ankaŭ grava kontribuanto al la socialisma teorio, la t.n. ’leninismo’. Kiel rilatis Lenin al la ideo de internacia lingvo generale, kaj al Esperanto speciale ? Ekzistas onidiroj laŭ kiuj Lenin estis favora al la koncepto de internacia lingvo, eĉ ke li sciis Esperanton... sed tio estas verŝajne pura fantazio. Oni fakte ne scias pri iu dokumento en kiu Lenin sin klare esprimas por aŭ kontraŭ la ideo de internacia lingvo. [6]

JPEG - 30.2 kb


Li, do, ne aktive interesis sin pri la problemo. Ni eĉ povas dedukti ke li kontraŭis la ideon ĉar, kiam en 1918 la urbestro de Stokholmo lin demandis ĉu la soveta registaro pretus aliĝi internacian konvencion pri la enkonduko de mondlingvo en ĉiuj lernejoj (en tiu kazo temis pri Esperanto), Lenin lakone respondis "Ni jam havas tri mondlingvojn, kaj la rusa estos la kvara !". [7] La ’tri mondlingvoj’ tiam estis la angla, franca kaj germana aŭ hispana.

Mi tamen devas insisti pri grava nocio en la idearo de Lenin, nome lia principo pri egalrajteco, lingve kaj kulture, de ĉiuj nacioj kaj popoloj en la vastega Sovetunio. Neniu privilegio por kiu ajn lingvo aŭ nacio. [8] Tio estis politika koncepto kiu legitimis la ekziston de laborista, progresema esperanto-movado en la juna Sovetunio kaj kiu permesis ĝian rimarkindan kreskon en la 20-aj jaroj kaj komence de la 30-aj.

Lingvo detruenda

Post la morto de Lenin en 1924, la gvidadon de Sovetunio transprenis Stalin (kaŝnomo de Jozef Djugaŝvili) (1879-1953). Kiel ni scias, Stalin estis diktatora ŝtatestro de Sovetunio kaj ĉefa gvidanto de la monda komunismo dum preskaŭ 30 jaroj. Dum la jaroj 1937-38 laŭ ordono de Stalin okazis en Sovetunio la t.n. ’Granda Purigo’, kun centmiloj, eble milionoj da viktimoj, depende de la fontoj. En tiu tragedio ankaŭ pereis preskaŭ la tuta Esperanto-movado.

Sed kial la esperantistoj estis eliminataj ? La respondo, kompreneble, estas pli kompleksa kaj nuancita ol mi nun skizos. [9] La ’Granda Purigo’ celis havigi al Stalin absolutan potencon super ĉiuj strukturoj de la ŝtato. Tio implicis, ke la Komunista Partio havu tre rigoran monopolon pri informado. Esperantistoj, per siaj multaj eksterlandaj kontaktoj, kapablis trarompi tiun informado-monopolon. Sekve, ili estis danĝeraj kaj tial devis malaperi. Sed alia faktoro estis aldona motivo por silentigi la esperanto-movadon en tiu epoko. Komence de la 30-aj jaroj estis ellaborita tre forta, centra ŝtatpotenco en Sovetunio, kun la rusa kiel oficiala lingvo por la tuta lando. Sekve, ne plu validis la principo de Lenin ke en socialisma ŝtato ĉiuj ĝiaj lingvoj havu la samajn rajtojn. En tiu atmosfero de rusa ŝovinismo la ideologia bazo de la sovetia esperanto-movado fariĝis malkomforta kaj ĉiu agado por Esperanto suspekta. Sed ankaŭ la tradicia internaciismo de la sovetiaj esperantistoj subite fariĝis same suspektinda depost kiam, en tiu periodo, en Sovetunio estis definitive decidite ne eksporti la revolucion al aliaj landoj sed unue konstrui socialisman socion en Sovetunio mem.

Povas aspekti strange ke Stalin, en sia teoria kontribuo al marksismo, ankaŭ sin esprimis pri la lingva problemo en la estonta tutmonda socialisma socio. Ni povas jene resumi lian vidpunkton : [10]

– Antaŭ 1930, Stalin opiniis ke en la epoko de komunismo la naciaj lingvoj kunfandiĝos en unu komunan lingvon, do en ’ion novan’. Tio estis konforma al la tiam gvida lingvistika skolo en Sovetunio – kaj relative favora por la ideo de konstruita internacia lingvo.

– En 1950 li estis pli imperiisme inspirita kaj deklaris ke, kiam du lingvoj kruciĝas, unu rezultos kiel venkinto, konservas sian gramatikon kaj bazan leksikon (...) dum la alia lingvo iom post iom formortas. En tiu koncepto kompreneble ne plu estas loko por la ideo de komuna internacia lingvo.

Tio pri Stalin. Nun sekvas du aliaj, tre influaj marksistoj.

Intelekta malŝato

JPEG - 43.2 kb


Antaŭ la unua mondmilito la ĉefa teoriisto de la germana socialdemokratio estis Karl Kautsky (1854-1938). Li vaste popularigis la marksisman idearon sed samtempe tre skeptikis pri la bolŝevika revolucio en Rusio. Kautsky, kiel unua, metis la demandon de la mondlingvo en la marksisman teorion. [11] Hazarde li faris tion en 1887, t.e. en la jaro kiam Zamenhof eldonis sian projekton de Internacia Lingvo. Kion tiam Kautsky diris ? Esence, li forlasis la ideon pri supernacia, universala lingvo –kiu ja estis heredaĵo de la utopia socialismo– kaj samtempe ekskludis la eblecon, ke lingva unueco kreiĝos per artefarita lingvo. Li plue opiniis, ke la malapero de malgrandaj lingvoj estas neevitebla rezulto de la ekonomia progreso. Fakte, tiu ortodoksa marksisma teorio de Kautsky montris malkomprenon pri la aspiroj de malgrandaj nacioj. Kautsky estis tre influhava kaj oni povas rigardi lian vidpunkton kiel la bazon de la esence negativa sinteno de marksistoj al la demando de neŭtrala internacia lingvo.

JPEG - 33.5 kb


Tridek jarojn poste, en 1918, la italo Antonio Gramsci (1891-1938) reprenis la tezojn de Kautsky sed ĉi foje eksplicite kritikis kaj severe kondamnis Esperanton mem. [12] Gramsci estis vere originala kaj multflanka marksisma teoriisto kun internacia famo kaj unu el la fondintoj de la Komunista Partio de Italio. Li opiniis, ke ’serioza’ marksisto ne interesiĝu pri Esperanto ĉar –mi iom krude resumas– Esperanto estas antaŭtempa, netaŭga kaj eĉ nebezona :

– Antaŭtempa, ĉar Esperanto rilatas al utopioj de la pasinteco kaj ĝi celas jam nun solvi la problemon de la multlingveco, kio fakte estas utopia salto al malproksima estonteco

– Netaŭga, ĉar Esperanto estas plene artefarita, do ’mekanika’, ne havas historian tradicion, nek literaturon, nek subtilan esprimpovon kaj tial ĝi ne povas sukcesi

– Nebezona, ĉar Gramsci vidas en la estonteco iun ekzistantan lingvon kiel ’venkinta’ sed en la nuntempo rifuzas atribui al Esperanto eĉ nur rolon helpan ; nebezona, plie, ĉar –same kiel Kautsky– Gramsci neglektas la aspirojn de la malgrandaj nacioj kaj, inspirita de intelektula elitismo, eĉ opinias ke la subaj popoltavoloj ne tiom bezonas internaciajn kontaktojn...

Ni povas resumi tiun rapidan superrigardon per la konstato ke la gvidaj marksismaj teoriistoj neniel favoris la ideon de iu ’antaŭtempa’ Internacia Lingvo ĝenerale, ankaŭ ne de la ’nuntempa’ artefarita Esperanto. Tiu baza negativa sinteno de la plej altaj marksismaj aŭtoritatoj kompreneble estis serioza handikapo por la disvastiĝo de Esperanto en laboristaj medioj. Tamen, en la mezaj tavoloj de la laborista movado tiu malaprobo rilate al Esperanto ne estis ĝenerala kaj, kiam ĝi manifestiĝis, ĝi ofte estis pli pragmata ol principa. Eĉ aŭdiĝis voĉoj favoraj, ankaŭ de renomaj gvidantoj. Mi mencios nur du ekzemplojn kie por-uloj kaj kontraŭ-uloj publike alfrontis unu la alian. Publika kontraŭstaro

En 1907 okazis Internacia Socialista Kongreso en Stutgarto. [13] Du francaj socialistoj –unu el ili estis la fama oratoro Jean Jaurès– metis proponon en la tagordon, ke Esperanto estu uzata en la oficialaj dokumentoj de la Internacia Socialista Oficejo en Bruselo. Tiu relative modesta propono fiaskis, ĉefe pro tre akra kontraŭstaro de germana socialdemokrato. Cetere, tiu malakcepto estis malbone digestita far socialdemokratoj en la esperantista mondo kaj kelkaj el ili –inter kiuj la tiama esperanto-pioniro Edmond Privat– protestis per publika letero en kiu ili substrekis la kontraston inter la principa internaciismo de socialistoj kaj ties reala konduto. [14] Vana protesto.

Dua ekzemplo, ankaŭ el 1907, rilatas al la unua Internacia Anarkiista Kongreso kiu tiam okazis en Amsterdamo. [15]

Unu el la gvidaj partoprenantoj estis la belga anarkiista aktivulo Emile Chapelier. Chapelier estis samtempe agema esperantisto, i.a. kunlaboranto al la Internacia Socia Revuo kaj aŭtoro de pluraj studoj pri la rilato inter anarkiismo kaj la Internacia Lingvo. Por la kongreso Chapelier preparis detalan raporton pri la esenco, utilo kaj perspektivoj de Esperanto. Sed pro manovroj en la tagordo li ne rajtis prezenti tiun raporton. Krome, Chapelier, kune kun la itala anarkiista veterano Errico Malatesta, proponis al la Kongreso rezolucion ne sole por instigi la anarkiistojn, almenaŭ la plej aktivajn, lerni Esperanton sed ankaŭ por postuli ke la Anarkiista Internacio uzu Esperanton kiel laborlingvon. Tiu rezolucio estis malakceptita. La Kongreso montris sin pli pragmatisma ol idealisma kaj akceptis alian rezolucion kiu "alvokas ĉiun kamaradon lerni almenaŭ unu vivantan lingvon".

Kaj tamen, malgraŭ la manko de ideologia subteno en la marksisma ideofluo, jam frue en la 20-a jarcento Esperanto hezite disvastiĝis en laboristaj rondoj. Kleraj, idealisme orientitaj homoj intuicie sentis ke Internacia Lingvo estas neevitebla parto de estonta socialisma socio. Ili ankaŭ komprenis, ke praktika utiligo de Esperanto donos pli konkretan signifon al la internaciismaj pretendoj de la laborista movado. Por ili, la alvoko ’Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu !’ estis ne vakua slogano, sed io vere alstrebinda.

La unuaj laboristaj esperanto-grupoj estis tre batalemaj. Sufiĉas, por tion konstati, ekzemple legi la programon de la ’Internacia Asocio Paco-Libereco’. Tiu estis la unua proleta internacia esperanto-asocio, fondita en 1906. Jen ĝia programo :

* Lukti, per publikaĵoj, kontraŭ Armeo kaj Militarismo, Kapitalismo, Alkoholismo, kontraŭ dogmoj kaj antaŭjuĝoj kiuj malhelpas la plibonigon de la socia vivo

* Propagi la internacian lingvon Esperanto inter liberpensuloj, internaciistoj, socialistoj kaj anarkiistoj

* Disvastigi inter esperantistoj la pensofluon de anti-militarismo, socialismo kaj anarkiismo. [16]

Tiu revolucia fervoro fariĝis eĉ pli ambicia en 1910, kiam la sama asocio, sub la nova nomo ’Liberiga Stelo’, jene adaptis sian programon : ’lukti kontraŭ Alkoholismo’ fariĝis ’lukti kontraŭ Religio’ (kio cetere ne estas pli facile...) kaj la modesta ’plibonigo de la socia vivo’ estis radikale sanĝita al ’renverso de la kapitalisma socio’. [17]

Eble ni povas nuntempe moki la bataleman patoson de tiu programo, sed ĝi estis plene konforma al la ideofluo de la tiutempa laboristaro kiu plejparte vivis en mizeraj kondiĉoj. ... kaj fundamentaj konceptoj

Kiel ni vidas, la internacia lingvo Esperanto estis ĉi tie konsiderata kiel instrumento por atingi socialan idealon. Tio estas tre klare kaj sobre resumita en principo-deklaro de la Ĉeĥoslovaka ’Laborista Esperantista Asocio’. En 1912 la revuo Kulturo de tiu asocio jene difinis ĝian ideologion :

– Unue ni estas socialistoj, nur poste esperantistoj. Nia ĉefa celo estas la praktika uzado de Esperanto je la servo de la internacia socialismo.

– La kultura kaj politika sinteno de esperantisto ne povas esti malgrava afero, sed la vera esperantismo –kiel maturiĝinta ideo– devas esti parto de la pensmaniero de ĉiu progresema homo, antiklerikala, antinaciisma, antimilitarisma kaj socialisma

– Por ni, la Internacia Lingvo estas ilo por atingi niajn idealojn, ne celo. [18]

Tiu principo-deklaro emfazas ion tre gravan, nome ke Internacia Lingvo estas esenca parto de progresema mondkoncepto, ke Internacia Lingvo ne povas sukcese disflori en kiu ajn mondo. Ĉi tiuj konceptoj pri la rolo kaj signifo de la Internacia Lingvo burĝonis en diversaj variantoj en laboristaj grupoj antaŭ la unua mondmilito. Ili estis la idea fono por la kresko kaj disfloro, inter ambaŭ mondmilitoj, de forta laborista esperanto-movado, paralele kun la t.n. ’neŭtrala’ movado. En tiu sama epoko SAT –Sennacieca Asocio Tutmonda– ne sole ĝuis sian apogeon sed ankaŭ transvivis akrajn ideologiajn konfliktojn inter siaj diversaj frakcioj, el kio rezultis skismaj internaciaj organizaĵoj de, sinsekve, anarkiistoj, komunistoj kaj socialistoj. Sed tiu ege interesa periodo ne apartenas al mia prelego, ankaŭ ne la tragikaj eventoj kiam la laborista esperantismo estis brutale subpremita en nazia Germanio aŭ silente sufokita en Sovetunio sub Stalin. Same ne estas parto de mia prelego la ideologia degenerado de la laborista esperantismo post la dua mondmilito kaj ĝia plejparta malapero.

Du pensigaj ideoj

El tiu tumulta epoko inter ambaŭ mondmilitoj mi tamen volas elstarigi du interesajn ideojn. Ili estos mia resuma konkludo.

JPEG - 19.7 kb


La unua ideo estas eldiro de la franca verkisto kaj revoluciulo Henri Barbusse (1873-1935). En 1922 aperis la SAT-broŝuro ’For la Neŭtralismon !’, verkita de Eugène Lanti –la fondinto de SAT– por pravigi la ekziston de laborista esperanto-movado, aparte de la neŭtrala movado. Sur la titola paĝo de tiu broŝuro troviĝas jena citaĵo de Barbusse :

"La burĝaj kaj mondumaj esperantistoj estos pli kaj pli mirigataj kaj terurigataj de ĉio povanta eliri el tiu talismano : instrumento donanta al ĉiu ajn homo la eblecon interkompreniĝi". [19]

Barbusse ne estis esperantisto, nur simpatianto, sed –se ni forgesas la bombastan tonon de liaj vortoj– li klare komprenis ke la plena, mondskala utiligo de neŭtrala internacia lingvo havos tre profundajn konsekvencojn ne sole je nivelo internacia sed ankaŭ ene de la socio. Konsekvencoj pri kiuj ne-socie engaĝinta esperantisto apenaŭ estas konscia. Konsekvencoj kiuj rekte minacas konservativan mondbildon. Ĉu la nun monde uzataj lingvoj ĝuos la samajn privilegiojn kiel nuntempe ? Ĉu ne malpliiĝos ilia kultura kaj ekonomia premo super la cetera mondo ? Krome, ŝovinismo kaj ekstrema naciismo – ĉu ili ne riskas perdi siajn plej krudajn formojn ? Kaj, kiam pli vastaj tavoloj de la popolo disponos pri praktika internacia komunikilo, ĉu tio ne estos paŝo al plia demokratio ? Cu ĝi ne erodos la kulturan elitismon de certa intelektularo ? Ĉu... ? Sufiĉas : internacia lingvo, kiel Esperanto, neniel estas senkulpa hobio ! Ĝi kapablas funde influi nian mondbildon. Tion, ekzemple, tre klare komprenis la nazioj kiam ili, en 1936, oficiale malpermesis Esperanton per la argumento ke "... internacia miksita lingvo estas kontraŭa al la bazaj konceptoj de naziismo". [20]

Per aliaj vortoj : Internacia Lingvo estas ideologie tre ŝarĝita, en sia plejprofundo ĝi ne estas io neŭtrala ! Ni tamen komprenu, ke tiu ideologia fono estas relativa kaj dependas de la rolo kiun oni al la Internacia Lingvo volas atribui, kaj en la nuntempo, kaj en la estonteco. Ju pli ambicia tiu rolo, des pli pezos la ideologia flanko de la Intemacia Lingvo kaj des pli da idea kontraŭstaro ĝi renkontos de ekstere.

JPEG - 32.9 kb


La dua interesa ideo kiun mi anoncis estas iel komplementa al la unua. Ĝin esprimis, komence de la 30-aj jaroj, la aŭstro Franz Jonas (1899-1974). Jonas estis tiam la ĉefa gvidanto de la bone organizitaj laboristaj esperantistoj en Aŭstrio. Krome, li havis fortan personecon, estis politike aktiva kaj post la dua mondmilito li fariĝis socialista urbestro de Vieno kaj poste, de 1965 ĝis 1974, eĉ prezidento de Aŭstrio. En 1933, kiam SAT trapasis ideologian krizon pro la foriro de la ortodoksaj komunistoj, Jonas opiniis ne plu senchava la ĉeeston de socialistoj ene de SAT kaj li decidis krei propran organizaĵon, nome ISE, t.e. ’Internacio de Socialistaj Esperantistoj’. Per tiu organizaĵo li esperis povi pli bone influi la Duan Internacion (de socialistoj) al subteno kaj utiligo de Esperanto. [21] Jen la kerno de lia rezonado :

"Socialismo nepre bezonas Internacian Lingvon, ĉar socialismo estas nur internacie realigebla". [22]

La konvinko, ke socialismo estas nur internacie realigebla, laŭ mia opinio, estas funde prava, sed ĝi ne rekte koncernas nian temon. La dedukto, ke internacia socialismo nepre bezonas Internacian Lingvon estas tute logika, ĉar sen komuna Internacia Lingvo tia internacia ordo konservus kulturan diskriminacion, do ne-egalrajtajn popolojn, do ĝermojn de ŝovinismo – kaj tio ne plu estas socialismo. Internacia Lingvo estas esenca por alporti pli demokratan bazon en internaciajn rilatojn. Cetere, kiu ajn progresema mondkoncepto kiu celas konstrui mondon pli justan por ĉiuj, estas apenaŭ realigebla se ĝi ne inkluzivas pozitivan aliron al la ideo kaj realigo de Internacia Lingvo. Ambaŭ estas interligitaj. Ili sin reciproke bezonas.

Pri la aŭtoro : Alberto Fernández

JPEG - 28.9 kb


Alberto Fernández naskiĝis en Hispanio (1930) sed en 1937, dum la Hispana Civila Milito, li ekziliĝis kaj la sorto kondukis lin al Gent (Belgio) kie li studis inĝenieran fakon. Deksesjara li memstudis Esperanton supraĵe, sed pli funde ekde 1960, okaze de la SAT-kongreso en Gent. Inter 1960 kaj 1980 li aktivis ĉe la Gentaj Laboristaj Esperantistoj kaj estis membro de SAT kaj de Mondpaca Esperantista Movado (MEM). En 1971 aperis ĉe Stafeto lia originala verko Senĝenaj dialogoj – popularscienca esploro de fundamentaj demandoj. Dum deko da jaroj li kunlaboris kun la esperantlingva gazeto Heroldo kiel recenzanto, kiel aŭtoro de la rubriko ’Scienco Aktuala’ kaj kiel redaktoro de pluraj ’Sciencaj Suplementoj’.

Ekde 1980 li nur sporade partoprenis en la Esperanto-movado sed ĝin tamen interesite daŭre observadas. Tio stimulis lin en 1995 verki en la nederlanda informan libron Esperanto : Kritika rigardo al la Internacia Lingvo, kiun eldonis Masereelfonds, flandra progresema organizaĵo. En 1998 li daŭrigis per pli detala historia skizo, ankaŭ en la nederlanda, Apero kaj velkado de la Laborista Esperantismo, kiun eldonis la faka revuo Brood en Rozen de la flandra instituto AMSAB (Arkivo kaj Muzeo de la Socialista Laborista Movado). Dum tiu esplora laboro lin forte impresis la ideologia signifo kaj graveco de (la) Internacia Lingvo, kaj tio instigis lin prelege partopreni la studtagon.

Ppapera eldono en la revuoj "Internaciisto" (de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) kaj Sennacieca Revuo, jaro 2003.

Aperis traduko de iu artikolo en la franclingva suplemento de La SAGO (revuo de SAT-Amikaro), n-roj 50 k 51 (2008-2009) :

- Socialisme et espéranto

[1] FORSTER, Peter G (1982) – The Esperanto Movement, The Hague-Paris-New York : Mouton Publ. (speciale la ĉapitro ’Socialism and Esperanto’)

[2] LINS, Ulrich (1990) – La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto, dua eldono, Moskvo : Progreso, pp 316-323

[3] Lins (1990) p320

[4] (4) RÀTKAI, Àrpád (1978) – Socialismaj teorioj kaj la internacia laborista asocio pri la universala lingvo vidu ĉe BLANKE, Detlev (red.) (1978) – Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado, Budapest : Hungara Esperanto-Asocio (entenas dekon da studoj de ses diversaj aÅ­toroj, 228 pp), p23

[5] LINS, Ulrich (1987) – Marxismus und Internationale Sprache, en ’Studoj pri la Internacia Lingvo’, ĉe DUC GONINAZ, Michel (red.) (1987) – Studoj pri la Internacia Lingvo, Gent : AIMAV (naŭ diversaj aŭtoroj, Esperanto-Angla-Franca- Germana, 155 pp), p38

[6] PODKAMINER, Semjon N (1978) – Lenin kaj Esperanto (en ’Socipolitikaj aspektoj ...’ vidu ĉe Blanke 1978), p38

[7] Lins (1990), p338

[8] Podkaminer (1978), p42

[9] Lins (1990), pp 383-403

[10] (10) Lins (1990), p450 kaj DUC GONINAZ, Michel (1993) – La lecionoj de ’La danĝera lingvo’, en ’Sennacieca Revuo’ 1993, Paris : SAT, p2

[11] Lins (1987), pp38-39 kaj Lins (1990), p326

[12] (12) Lins (1987), pp34,39 kaj Lins (1990), p332, kaj BLANKE, Detlev (1990) – Lerni el la historio (komentoj pp532-543 en kaj pri la libro ’La danĝera lingvo’ de U. Lins), pp536,538

[13] Lins (1987), p32 kaj Lins (1990), p55

[14] BRUIN, Gerrit Paulus de (1936) – Laborista esperanta movado antaŭ la mondmilito, Paris : SAT, pp30-31 (temas evidente pri la unua mondmilito)

[15] MOULAERT, Jan (1995) – Rood en Zwart. De anarchistische beweging in Belgie 1880- 1914. (Ruĝa kaj Nigra – La anarkiista movado en Belgio 1880-1914), Leuven : Davidsfonds, pp289,295

[16] de Bruin (1936) p21

[17] de Bruin (1936) p22

[18] de Bruin (1936) pp 7-8

[19] LANTI, Eugène (1922) – For la Neŭtralismon !, dua eldono 1928, Paris : SAT, frontpaĝo

[20] Lins (1990) p119

[21] (21) Lins (1990) p276

[22] BORSBOOM, Eduard (1976) – Vivo de Lanti, Paris : SAT, p117


Publikigita en papera eldono en la revuoj "Internaciisto" (de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) kaj Sennacieca Revuo, jaro 2003.


Aperis traduko de iu artikolo en la franclingva suplemento de La SAGO (revuo de SAT-Amikaro), n-roj 50 k 51 (2008-2009) :
- Socialisme et espéranto

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Jakvo Ŝram : Kion signifas por mi Esperanto (prelego)

puce Petro Levi : Esperanto kiel kultura mondolingvo el vidpunkto de franca komunisto (eltiraĵo de prelego)

puce Michel Duc Goninaz : La lecionoj de “La danĝera lingvo” - esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco” (artikolo)

puce Alberto Fernandez : La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo (artikolo)

puce Ludoviko Renn : Esperanto-literaturo (artikolo)

puce Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la periodo 1911-1941

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj postmodernismo (artikolo)

puce David Kelso : Esperante pri kio, efektive ? (prelego)

puce Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray) : Ĉe du lingvaj ekstremoj (antaŭparolo por la esperanta eldono de traktaĵo pri ateologio)

puce Djémil Kessous : Raŭmismo kaj novliberalismo (artikolo)

puce T-ĉemizo : Internacia solidareco




Supren