sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










NikSt

Dimitrij Sneĵko estis la unua

(biografiaj informoj)



Li estis bonega homo kaj arda esperantisto. Kaj li havis "feliĉon", "honoron" esti la unua, kiun englutis la "infera maŝino" de stalina teroro en 30-aj jaroj en Sovetio. Temas pri D. Sneĵko. Ĉu vi memoras mian unuan rakonton pri malĝoja sorto de sovetia esperantistaro ("Sennaciulo", No. 2. 1990, p.18-19, 23) ? Oni rakontis tie, ke li estis fakte la unua (esperantisto), kiun kaptis terura stalina buĉadmaŝino, por ke tiu ĉi poste (kaj sufiĉe baldaŭ) englutu ĉiujn aliajn. Ekde li komenciĝis la ĉeno de arestoj. Li estis la unua ĉenero...


Kiu li estis ? Kia li estis ? Kia estis lia sorto ?


Jen kion oni povas legi pri li en la "Enciklopedio de Esperanto" (Budapest 1934/1986, p. 497).


"Sneĵko Dimitrij, sovetiano, blankruso. kuracisto. nask. 24-an de septembro 1903 en Orŝa. Esperantisto de 1918. Membro dc CK SEU, aktiva E-funkciulo en Blankrusujo, multe laboris por organizo de kolektiva E-korespondado, E-radiodisaŭdigoj el Minsk k.a. Verkoj : skizoj pri historio de laborista E-movado, anatomia vortaro, lernolibro de E. por blankrusoj, vortaroj E-B kaj B-E (ankoraŭ ne eldonitaj). Lastatempe li multe laboris por organizo de medicinista sekcio de SEU".


Pli detale oni povas ekscii pri li el la oficiala organo de SEU el 30-aj jaroj "Meĵdunarodnyj Jazyk" (Internacia Lingvo), kaj aparte el No. 7/1934, speciale dediĉita al agado de Bjelorusia filio de SEU okaze de ĝia 10-jara datreveno. Jen kion ĝi diras :


"Dimitrij Semjonoviĉ Sneĵko naskiĝis en 1903, en u.Orŝa (Vitebska gubemio) en familio de poŝt-telegrafa oficisto. Li komencis labori ekde 1918, unue kiel telegram-liveristo, poste kiel sortimentisto kaj kontrolisto de telegramoj. En 1922 oni sendis lin lerni. Li finis medicinan fakultaton de Bjelorusia Ŝtata Universitato kaj poste (1934) laboris kiel altgrada sanitara inspektoro ĉe CSPSB (Centra Konsilio de Sindikatoj de Bjelorusio), asistanto ĉe katedro de laborhigieno en Bjelorusia medicina instituto, membro de loka komitato ĉe sekciburoo de scienclaboristoj k.a. En E-movado aktivas ekde 1918. Aktive laboris en u. Gomelj, Minsk (cefurbo de Bjelorusio). Membro de C.K. de SEU, de ties medicina sekcio, kunlaboranto de "Sur posteno", "Meĵdunarodnyj Jazyk" kaj multaj aliaj bjelorusiaj ĵumaloj kaj gazetoj".


Kune kun Jan Klys, li estis fondinto kaj gvidanto de la Bjelorusia filio de SEU kaj sub lia gvidado la filio dum 10 jaroj (1923-1933) fariĝis unu el la plej multnombraj kaj dinamikaj E-organizaĵoj kadre de SEU. Post liberigo de Bjelorusio (Blankrusio) el okupado kaj ekstarigo de sovetia potenco komence de 1920, sur la teritorio ekzistis eĉ ne unu E-organizaĵo. Sporade aperintaj malgrandaj organizaĵoj kaj rondetoj funkciis sen iu ajn ligo kun SEU. Nur en 1923 en Bjelorusio ekaperis unuaj SEU-rondetoj. En februaro de la sama jaro, C.K. de SEU enoficigis sian delegiton ("upolnomoĉennyj") en BjelSSR (li estis D.Sneĵko) laŭ decido de C.K. SEU (de 19.02.1923) No. 37 : "Apartigi S.S.R. de Bjelorusio el Okcidenta Federacio. "Upoinomocennym" (Respondeculo) pri organizado de la Federacio de S.S.R.B. enoficigi k-don Sneĵko (membro de SAT No. 606). [Bult. CKSEU, 1923, No. 3 (9),p.4].


Fine de 1923 oni jam organizis Orgburoon (Decide de CK de SEU de 11.6.1923 ; No.80 :


"Pri provizora buroo de Bjelorusia Federacio de SEU : Aprobita en konsisto - D. Sneĵko, I.Klys, G. Rejhert, I. Baranovskij kaj D. Dobrovoljskij). Januare de 1924 oni organizis Centran Buroon de Bjelorusia filio. En januaro 1923 aperis propra informbulteno, kies celo estis kunigi/interligi apartajn esperantistojn, E-grupojn, rondetojn kaj komitatojn.


Komence de 1925 Centra Buroo jam gvidis 37 E-rondetojn kun regionkomitatoj en Bobrujsk kaj Minsk kaj 8 delegitojn surloke. Samtempe Bjelorusia SEU-filio, unua en Sovetio, komencis grandskale uzi Esperanton por celoj de IPK (Intemacia Proletara Korespondado). Kaj en tiu kampo oni atingis tre bonajn rezultojn. En 10 jaroj oni sendis eksterlanden pli ol 23 mil leterojn el kiuj ĉ. tri mil estis publikigitaj en eksterlanda gazetaro kaj precipe - en fabrik kaj uzinĵumaloj. Dum la periodo oni ricevis el aliaj landoj pli ol 19 mil leteroj, el kiuj ĉ. 6 mil estis publikigitaj, tralegitaj per radio, dum kunsidoj en fabrikoj kaj uzinoj. Ankaŭ oni sendis abunde eksterlanden ne nur leterojn sed ankaŭ milojn da libroj, gazetoj, ĵumaloj. Tiu ĉi aktiva agitlaboro ege helpis disvastigi "veron pri USSR", organizi "unuecan laboristan fronton sub standardoj de kompartioj". Dekoj da eksterlandaj korespondantoj sub influo de la agado iĝis "aktivaj batalantoj por proletara revolucio, enirante kompartion".


E-elsendoj de minska radiostacio komenciĝis ekde februaro 1926. Jam en majo 1926 oni fondis socialan radiosekcion ĉe Bjelorusa SEU filio kaj jam fine de 1926 la elsendoj okazis 4-foje monate (ĉiusemajne, lunde je la 20-a horo dum 45 minutoj). En 8 jaroj entute okazis 555 radioelsendoj. Oni speciale fieris pro tio, ke la t.n. "laborista kerno" de la organizaĵo egalis je 60 % de la tuta membraro, la "parti-komsomola kerno" - ĝis ĉ. 56 %. Oni preparis la eldonon de granda hebrea-Esperanta vortaro (M. Kac), E-Bjelorusan kaj B-E vortarojn (D. Sneĵko), antologio de bjelorusia proletara literaturo. Oni organizis bjelorusian fakon de IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj E-Verkistoj), oni eldonis informbultenon por ligo kun lokaj organizaĵoj, presitan PEK-bultenon "Soveta Blankrusio". Kaj finfine "Bjelorusia SEU-filio estis unu el la pioniraj kaj plej aktivaj organizoj en demaskigo de "lantiismo" en SAT, en malkovro de ĝia kontraŭlrevolucia, kontraŭsovetia naturo, en batalo por fondo de IPE (Internacio de Proletara Esperantistaro). La ĉefa motoro de la grandega agado, de la forta organizo, estis nia heroo - energia, aktivega, nelacigebia, Dimitrij Sneĵko.


Leterojn kun stampilo - "Dim. Sneĵko, Minsk, poŝtkesto 33" - oni povis trovi preskaŭ en ĉiuj landoj sur ĉiuj kontinentoj. "Ĉiu esperantisto de la terglobo bonege scias, kiu estas Dimitrij Sneĵko. Ekzistas neniu E-organizo en la tuta mondo (krom neŭtralistaj kaj ĝenerale kontraŭrevoluciaj), en kiuj li ne laborus", - laŭdis lin artikolo en la 7-a numero de "Meĵdunarodnyj Jazyk" en 1934.


Li estis tre bonanima kaj simpatia homo. Jen kion ekmemoras pri renkontiĝoj kun li malnova esperantisto Georgij Korotkeviĉ :


"Tiutempe (1932-1935) mi lernis en Moskva teknikumo pri fremdaj lingvoj, kies vicdirektoro estis Vladimir Varankin, membro de C.K de SEU. Laŭ lia iniciato, ni ĉiuj lernis Esperanton, kiel duan lingvon (la unuaj estis aŭi la germana aŭi la angla). Ĉar tiam C.K. de SEU ne havis propran ejon, oni kutime havis kunvenojn kaj renkontiĝojn en unu el aŭlditorioj aŭ en klubo de la teknikumo (subteretaĝe), kie ankaŭl junaj kaj maljunaj esperantistoj kolektiĝis por babili. Nun mi jam ne memoras, kiam ĝi estis, ĉu dum kunveno aŭ dum babilrenkontiĝo, inter ni aperis blonda juna barbulo, kiu sin prezentis : "Dimitrij Sneĵko". Kiam ni ekkonatiĝis kun li, priparolante pri multo, ni ĉiuj eksentis ian varmegan simpation al li. lu eĉ bonanime baptis lin "blankneĝulo" (rekta traduko de lia familia nomo). Kaj por mi, blankruso, estis tre ĝojige ekscii, ke li estas gvidanto de bjelorusaj esperantistoj.


Ankaŭ la fakto ke ĉiuj niaj samlandanoj-verkistoj kaj poetoj aŭ mem estas esperantistoj aŭ tre simpatias al la lingvo. lom poste (eble en 1934) mi skribis al li pri malagrabla fakto, kiun mi eksciis, kiam mi vizitis dum ferioj mian avinon en Bjelorusio. Ŝia najbaro, reveninta el milittendaro, rakontis al mi, ke en taĉmento kie li militservis, komisaroj agitas ruĝarmeanojn lerni Idon, kiu laŭ ilia opinio devas anstataŭi Esperanton.


Mi jam scias, kia grandampleksa kaj malgracia estas la lingvo kompare kun Esperanto, kaj mi pri tio skribis al li. Tamen mi ne ricevis respondon. Krome, mi ne ekĝojus pri ĝi, ĉar tiam, post fino de lernado en la teknikumo, mi estis sendita militservi al RKKA (Ruĝa Armeo). Kiam mi komencis militservi en Narkomato (Ministerio) pri defendo, estraro nia strikte ordonis al ni : ĉesi ĉiujn rilatojn/kontaktojn kun esperantistoj kaj kaze de ricevo de iuj leteroj (precipe de eksterlandaj esperantistoj), fordoni ilin al komandantaro por neniigo. Tiel miaj amikeco kaj kontaktoj kun esperantistoj estis ĉesigitaj dum multaj jaroj. Kaj mi neniam poste aŭdis pri k-do Sneĵko".


Jes, tia estis Dimitrij Sneĵko - juna, energi- kaj vivoplena, ĉiam bonhumora, ĉie ĝustvenanta kaj nelacigebla. Tamen li estis ankaŭ la sama D. Sneĵko, kiu uzante denuncleterojn al redakcio en siaj artikoloj frakasis malamikojn duspecajn : neutralistojn, sennaciistojn, filatelistojn, kolektantojn. Nome, tiu sama D. Sneĵko verkis en oficiala organo de SEU "Meĵdunarodnyj Jazyk" en 1930 :


"Ni purigu niajn vicojn de fremduloj !"


Nia laboro trairas en la tempo, kiam kaj en urboj kaj en vilaĝoj iras kruela klasbatalo. Kaj en urboj kaj en vilaĝoj, malgrafl ĉiuj rezistoj - venkmarŝo de proletaro konstruas novajn vojojn por socialisma konstruado. En SEU-vicoj ankoraŭ estas nemalmulte da elementoj, fremdaj al celoj de SEU. Fojfoje la elementoj evidente malutilas al SEU-laboro, subfosante ties aŭtoritaton inter eksterlandaj laboristaj E-organizaĵoj kaj unuopaj k-doj. Sur paĝoj de Bulteno de C.K. oni jam priskribis kelkajn okazaĵojn. Ni postulas de lokaj organizaĵoj severan anigon en SEU-vicojn. Ni devas fermi vojon al kulakaj elementoj, strebantaj penetri en nian organizaĵon (ŝajne por havi membrokarton).


Ni scias pri unu kazo de uzo de SEU-membrokarto cele eniri en sindikaton kaj ricevi laboron, fare de por ni fremda elemento. Pro tio ni devas havi pli da atentemo dum varbado de novaj membroj de SEU. Ni devas jam delonge efektivigi malnovan decidon pri aranĝo de anigo al SEU tra komitatoj kaj burooj de SEU-ĉeloj.


Per tio ni purigos SEU-on de maldezirindaj elementoj, subfosantaj nin elinteme".


Kaj malamikoj, kiel eksteraj, tiel ankaŭ internaj, abundegis. Sovetunio troviĝis en ringo de malamikecaj ŝtatoj, de kie iradis senĉesa minaco al la unua en mondo, juna socialisma ŝtato. Oni jam tute forgesis pri la Tutmonda Oktobro, pri la Tutmonda revolucio. En Eŭropo antaŭenmarŝis faŝismo, kaptante unu landon post la alia. En laboristmovado regis "disvago kaj vagado". Multe fiagis gvidantoj de "social-faŝismo" (tiel oni nomis socialdemokratojn). La lando streĉis siajn tutajn fortojn, por preparigi al estonta milito, al frakaso de malamikoj, al atako kontraŭ ekstera minaco.


Levis la kapojn intemaj malamikoj, interna kontraŭrevolucio. Ĉie oni viziis deflankiĝojn, komplotojn, teroristajn aktojn, sabotadojn kaj diversiojn. Tamen, Stalin kun siaj fikunuloj plej multe timis tiun "Judason" Trockij, kiuj entranĉeiĝis eksterlande kaj de tie, el sekura distanco, teksis intrigojn, senĉese kritikante, senmaskigante, subfosante aŭtoritaton de la "Gvidanto de tuta homaro - Stalin", kaj semante dubojn kaj panikon en vicojn de "feraj batalantoj". Ĉion oni ĵetis al serĉado kaj batalo kontraŭ malamikojn. Ĉiujn organizaĵojn, instancojn, instituciojn, tutan potencegan agitaci-propagandan aparaton oni orientis al la celoj. La ŝtata paranojo atingis siajn kulminojn.


Konforme al la ĝenerala linio de l’partio (RKPb), la C.K de SEU kondukis la analogan politikon. Oni donis precizajn, nedusencajn ordonojn al tuta esperantistaro :

— ĉesi tutan poresperantan propagandon kaj agitadon,

— malpermesi ĉiujn aliajn E-organizaĵojn, precipe E-klubojn, vegetarajn E-manĝejojn (kiel "postrestaĵo de malnobla pasinto") ;

— ĉiujn fortojn de sovetia esperantistaro oni devas ĵeti al helpo de partio en realigo de ties politiko, de ties ĝenerala plano ; konduki laboron en uzinoj, fabrikoj, sociaj organizoj (kaj neniukaze por Esperanto sed nur per-Esperanto). Malpermesi iun ajn individuan korespondadon kun eksterlandaj esperantistoj, en kiu ne temas pri venkoj de socialismo en Sovetio, pri novaj atingoj en realigo de "promfinplano" (planoj de produktado kaj vendado), pri senmaskigo de malicaj manovroj de ĉiuspecaj perfiduloj kiel en tutmonda E-movado (neŭtralistoj, lantiistoj, "esperfaŝistoj" ktp.), tiel ankaŭ en laborista movado (unuavice, malicaj malamikoj de proletaro - t.n. "Social-faŝistoj". Precipe oni distingis "malnoblajn perfidulojn", tiujn sovetiajn esperantistojn, kiuj korespondis kun redakcioj de "malamikaj" gazetoj - "Heroldo de Esperanto", "Sennaciulo" k.a.), kiuj komunikis siajn adresojn por korespondado, cele de personaj rilatoj, kolektado de poŝtmarkoj k.s. Tamen, tiuj el ili, kiuj provis verki veron pri reala vivo en la lando, petis pri helpo (kiel ekz. k-do Baĵenov el urbo Ĉita), estis la veraj malamikoj. Tie ĉi ekzekuto estis rapida kaj senkompata. La "malamikojn" oni ne nur forpelis el vicoj de SEU (kiel tio okazis kun "perfiduloj"), sed ankaŭ senindulge "forbruligis per inkandeska fero" - plej ofte kun helpo de "l’organoj" (NKVD k.s.). Interalie, en la procezo de "senmaskigo" de tiuj kaj aliaj sovetiaj "k-doj" aktive helpis eksterlandaj "samideanoj" el redakcioj de la "malamikaj" gazetoj, sidejoj de "malamikaj" organizoj (SAT k.a.).


Unuvorte, sovetia esperantistaro (SEU) aktive helpis al Stalin kaj al liaj fikunuloj konstrui kaj plifortigi tiun terormaŝinon, kiu finfine englutis ilin mem. Kaj tion preteriris neniu el la gvidantoj de tiama SEU. Tamen, se E. Drezen kaj V.Varankin (kiel personoj kun antaŭrevolucia - gimnazia aŭ alta - klereco) faris tion sufiĉe malofte, kaj sufiĉe milde, elektante esprimojn, la juna generacio : G. Demidjuk, N. Incertov, R. Nikoljskij k.a. ne havis limigojn kaj ne ĝenis sin sur paĝoj de oficialaj organoj de SEU "Meĵdunarodnyj Jazyk", "Bulteno de CK de SEU" (poste "Sur Posteno") - tutan "proletaran" terminologion, kiun ili sciis. Aparte min ĉarmas "specterminologio" kiun uzis Jelena Sazonova (edzino de E. Drezen), senmaskigante malnoblegajn malamikojn de sia edzo. Neniu vira autoro uzis tiel fortajn esprimojn.


La sama sorto ne preteriris ankaŭ nian heroon, D. Sneĵko, kiu teorie (en gazetoj) kaj praktike (en sia Respubliko), same senŝanceliĝante kondukis la "ĝeneralan linion" de C.K. de SEU.


Li estis plena de planoj. Plenigante demandaron de revuo "Meĵdunarodnyj Jazyk" en 1934, D. Sneĵko respondas :


"Oni havas kion fari kaj necesas multon fari. Nun mi verkas originalan romaneton "33 dokumentoj", en kiu mi volas montri refandprocezon de homo en aktivan simplan (senrangan) soldaton de Kominterno - konstruisto de socialista senklasa socio kaj rolon de Esperanto en la procezo. Mi verkas artikolon pri proletara E-literaturo kaj pri taskoj de IAREV. Ankaŭ mi finas tradukon en Esperanton kelkajn artikolojn de V. Lenin por la 16-voluma artikolaro, post kio mi aliĝos al tradukistbrigado por traduko esperanten de "Antologio de bjelorusaj proletaj verkistoj".


Kaj jen fine sonoris ankaŭ horo de tiuj ĉi "kavaliroj" de sovetia esperantismo. Ni nun ne scias, kial oni elektis lin kiel la unuan. Eble pro tio, ke D. Sneĵko estis unu el plej energiaj, plej aktivaj inter sovetia esperantistaro, li estis elektita kiel unu el la unuaj esperantistaj viktimoj de la nova stalina (legu : Jeĵova) inkvizicio. Aŭ, kiel oni tiam vaste kaj fiere skribis en sovetia gazetaro, li estis la unua kiu eksentis "forton kaj senindulgecon" de "Jeĵovaj pugnogantoj" (vortludo en la rusa kun lia familia nomo). le sur la plej alta nivelo oni decidis pri la sorto de esperantistaro, ia centro sendis la konvencian signalon, kiu iris malsupren - al plenummekanismoj ) por senkondiĉa efektivigo. Kiel oni faris tion teknike ? Nun ni povas vidi tion tute klare el la oficialaj dokumentoj.


Jen ekzemple kion oni povas legi en la 1-a eldono de la fama libro de d-ro U. Lins "Danĝera lingvo", pri komenco de persekutoj kontraŭ esperantistoj en Sovetio :


"La fino venis abrupte : unua fulmobato okazis jam en 1935, kiam membro de Centra Komitato de SEU, D.S. Sneĵko el Minsk, estis subite malliberigita kaj kondamnita al kvinjara punlaboro.(Li revenis fizike kaj morale frakasita, blindigis kaj baldaŭ mortis)".


Bedaŭrinde, en multaj libroj pri historio de Esperanto-movado ankoraŭ oni trovas kelkajn gravajn erarojn kaj malgustaĵojn. Pro tio mi strebas ĉiam baziĝi strikte sur dokumentoj (prefere oficialaj). Mi ne scias, kie s-ro U.Lins trovis la donitaĵojn pri D. Sneĵko kaj kiom fidelaj estas la fontoj.


Sed, kvankam la informo pri k-do D. Sneĵko ne plu troviĝas en la 2-a eldono de "La danĝera lingvo", ĝi jam iĝis firma scienca fakto kaj kiel tia jam komencis "vivi" sur paĝoj de multnombraj prihistoriaj E-libroj. Tamen antaŭnelonge mi ricevis, je mia peto, oficialan respondon de Prokurejo de Bjelorusia SSR pri la sorto de k-do D. Sneĵko. Kaj kiel oni povas vidi, en la dokumento estis montritaj iom aliaj informoj, krome, en ĝi oni ankaŭ povas vidi, kia estis la "kulpo" de Sneĵko kaj liaj kamaradoj.


Jen la traduko de la teksto :


"Prokurejo de USSR
Prokurejo de Bjelorusia SSR
220849, u. Minsk
sir. Internacionaljnaja 24
22.02.1990, No. 13/936-89


Estimata NikSt !


Ĉe kontrolo de via letero, veninta el KPK (Komisio pri Partikontrolo), ĉe kiu nun estas Komisio pri rehonorigo de viktimoj de amasreprezalioj el 30-aj kaj 50-aj jaroj], oni determinis sorton de du esperantistoj : Eljkind I.I. kaj Sneĵko D.S.


Eljkind I.I. kaj Sneĵko D.S. estis kondamnitaj fare de speciala juĝkolegio de Supera Juĝistaro de BSSR, la 7-an de majo 1936, laŭ art. 72 de Krimkodo de BSSR al 3 jaroj de mallibereco [art. 72 —Kontraurevolucia propaganda kaj agitado " - oni povis esti kondamnita gis 10 jaroj de punlaboro]. La esenco de akuzo, kiel ĝi estis formulita en la ordono pri persekuto kaj en la verdikto de tribunalo konsistis je tio, ke ili uzis Esperanton, unu el la rimedoj de internacia proleta korespondado, kiel kanalon por akiro de kontraŭrevolucia trockiista, faŝista kaj burĝa literaturo, disvastigis ĝin inter esperantistoj.


Al Eljkind oni prezentis akuzon pri tio, ke la supre menciitan literaturon li disvastigis inter esperantistoj.


Sneĵkon oni akuzis, ke korespondante kun eksterlandaj korespondantoj laŭ esperanta linio, li regule ricevadis de ili kontraŭrevolucian, faŝistan literaturon, disvastigis ĝin inter esperantistoj. En novembro 1935, li ricevis de Eljkind kontraŭrevolucian gazeton, eldonatan en Parizo sub redaktado de kontraŭrevoluciulo, trockiisto, Lanti. La gazeton "Jeretik" (ruse "Herezulo") Sneĵko disvastigis inter esperantistoj, tamen post aresto de Eljkind, li ĝin detruis.


Eljkind konfesis, ke el Holando li ricevis la gazeton "Jeretik" por konatiĝo kun artikoloj de kontraŭsovetia enhavo, kaj ke li donis ĝin legi al Kirjuŝin (Pavel Kirjuŝin - juĝisto, membro de sekretariejo de C.B. de Bjelorusia SEU-filio, aktiva gvidanto de IPK dum kelkaj jaroj). Gazeton "Heroldo de Esperanto" laŭdeganta faŝismon, li donis legi al Fjodorov (I.Fjodorov - pseŭdonomo "Janko Maŭr" - esperantisto, fama verkisto de porjunulara novelaro) kaj al Kirjuŝin.


Post pristudo de la dokumentaro oni konstatis, ke en ĝi mankas informoj, surbaze de kiuj la tribunalo faris konkludon pri kontraŭrevolucia karaktero de uzitaj gazetoj. Oni ne povis pruvi, ĉu la gazeto "Jeretik", detruita de Sneĵko, estas analoga laŭ enhavo kun la rusa traduko de la gazeto aldonita al dokumentaro. Mankas informoj, ĉu ili disvastigis kontraŭsovetiaĵojn.


Konsiderante ĉion, la Supera juĝislaro de BSSR fare de Prokurejo de BSSR, la 30-an de novembro 1989 enmetis proponon por la nuligo de la verdikto kaj ĉesigo de la proceso.


En la dosiero troviĝas jenaj interesaj informoj :


Sneĵko Dmitrij Semjonoviĉ, naskita en 1903 en urbo Orŝa de Vitebska regiono, bjeloruso, senpartiano. Ĝis 1921 li laboris en Gomela telegrafo, ekde 1922 lernis en Minska medicina inslituto.Ekde 1919 ĝis 1921 li apartenis al Gomela organizajo de anarkiistoj-komunistoj.


Post finstudoj en la instituto li laboris kiel altgrada sanitara inspektoro de CSPSB. La edzino - Sneĵko-Sjevjerjanova Marija Jevsejevna, nask. en 1901, laboris kiel kuracistino de infana polikliniko. Hi havis 7-jaran filinon Nina. Sneĵko estis membro de Bjelorusia unio de esperantistoj kaj membro de C.K. de SEU.


Eljkind Ilja Isaakoviĉ, nask. en 1898, en vilaĝo Ratutici de Borisovskij regiono, hebreo, membro de KP(b)B, finis 7 klasojn, loĝis en urbo Minsk kaj laboris kiel estro de sektoro pri E-elsendoj de Bjelorusia radio. Gis 1934 laboris kiel seruristo en uzino Voroŝilov. La edzino, Eljkind Emma Solomonovna, laboris kiel purigistino en esplorinstituto pri sanprotektado.


Jen kion skribis pri li la revuo "Meĵdunarodnyj Jazyk" No. 71 1934 :


"Dinastia honora prolelaro, malnova laboristo de uzino Voroŝilov, heroo de la 1-a kvinjara plano kaj sperta esperantisto, membro de C.K. de SEU. Tiaj kiel k-do Eljkind" estas la skeleto de nia organizo. Tiuj homoj ne forlasos korektan vojon de servado per Esperanto al afero de Revolucio, ne ŝanĝos ĝin je malgrava tempopasigo. Nur 20% de Eljkindoj en nia organizo, kaj nia afero estos nevenkebla".


Eljkind estis arestita la 26-an de januaro 1936, Sneĵko la 5-an de februaro 1936. Aliaj por vi interesaj informoj, koncerne tiujn personojn mankas en dosiero.


Fakestro, I.I. Suĥoverĥ."


Do, nun ni scias, kial li estis arestita kaj kion oni imputis al li kaj al liaj samsortanoj. Tamen tiatempe neniu el esperantistoj sciis ion pri ĉio ĉi, kaj, kiel tute prave skribas U. Lins :


"Sed tiu unua rimarkinda aresto ankoraŭ ne maltrankviligis la plej multajn sovetiajn esperantistojn. Plene fidante la justecon de la reĝimo, ili konkludis, ke verŝajne Sneĵko iel ŝarĝis sin per kulpo".


Kaj nun ni scias, kia sorto atendis tutan sovetian esperantistaron kaj milionojn da senkulpaj civitanoj, kiujn englutis "infera maŝino" de amasa teroro en 30-aj, 40-aj kaj 50-aj jaroj. De tie oni povas kompreni, kial D. Sneĵko estis liberigita nur en 1955 kaj poste baldaŭ mortis (en 1959) en urala urbo Permj. Tamen, almenaŭ je tiu akuzo, nun li estas tute senkulpigita. Jen kion oni povas legi en la dokumento, kiun mi ricevis de la sama instanco :


"Estimata NikSt !


Je via petskribo mi informas vin, ke laŭ decido de Prezidio de Supera Juĝistaro de BSSR de la 20-a de marto 1990, kriminala proceso kontraŭ Sneĵko D.S. kaj Eljkind I.I. estis finita pro absoluta manko de pruvoj pri ilia krimo.


Fakestro : I.I. Suĥoverĥ
"


Jen tiel "feliĉe" finiĝis historio de vivo kaj sorto de unu el la plej famaj kaj aktivaj sovetiaj esperantistoj el 20-aj kaj 30-aj jaroj. Ni forgesu nek lin, nek aliajn esperanlistojn, nek iliajn sortojn. Iliaj vivoj kaj malĝojaj sortoj servu al ni kiel bona ekzemplo kaj signifoplena memorigo pri minacoj de totalismo, por ke ĉio ĉi neniam plu ripetiĝu.


NikSt


el Sennaciulo, marto 1992

Sama rubriko :


puce Dimitrij Sneĵko estis la unua

puce Vinko Markov : Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj

puce Léo Robert : Henri Ménard, pliera subtenanto de ICEM-ESPERANT0

puce Marcelo Redoulez : Memore al Johano-Luko Berĝono

puce El letero de interbrigadisto Francisko Haiderer

puce Johano Aber (Habert) 1875-1937 (Nekrologo)

puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)




Supren