Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 11an de marto 2017 . Ĝis nun estas 2473 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an-03-an de aprilo 2013
puce La 08an de aprilo 2013
puce La 11an de aprilo 2013

La 01an-03-an de aprilo 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 1an-3an de aprilo 2013

Minami-Sanriku – Kesennuma – Rikuzen-Takata

Dum la pasintaj 2 jaroj, mi multe vojaĝis en la damaĝita regiono Toohoku, kaj nun restas nur kelkaj urboj, kiujn mi ankoraŭ ne vizitis. Minami-Sanriku estis unu el tiuj urboj.

Minami-Sanriku
La 1an de aprilo mi atingis la urbon Sendai, la plej granda urbo en la regiono, kaj de tie mi uzis senpagan busservon de la hotelo Kanjoo. Post du horoj mi atingis la hotelon, tre luksan. Ĉiuj ĉambroj alfrontas la Pacifikan Oceanon, do mi povis ĝui belegan pejzaĝon. Ĉe la fenestro venis mevoj, al kiuj mi povis doni manĝaĵojn. Tio estis nekutima, bonega bonvenigo. La kotizo estis malmultekosta, 10500 enoj (105 eŭroj) inkluzive de luksaj vespermanĝo kaj matenmanĝo.
Mi trovis tiun ĉi hotelon per interreto. Poste mi trovis, ke seriaj kvin artikloj pri la hotelestrino Abe Noriko aperis en la ĵurnalo Mainiĉi ekde la 26a de februaro. Mi tre kortuŝiĝis pri la artikoloj kaj senpacience atendis la viziton al tiu hotelo. En la artikoloj estis skribitaj jenaj aferoj :

Ŝia patro perdis ĉion en la cunamo de 1960, kiu venis de Ĉilio, do kiam li intencis konstruigi hotelon, li elektis altan lokon kun solida grundo, sed en ĉi-foja cunamo la hotelo estis inundita ĝis la dua etaĝo. Tiutempe estis en la hotelo 350 homoj : gastoj, laboristoj, rifuĝintaj urbanoj. La hotelo prizorgis ilin.
Kiam solviĝis akvo-problemo, la hotelo proponis al la urbo, ke ĝi estu rifuĝejo por familioj kun infanoj kaj por komercistoj. S-ino Abe opiniis, ke se tiuj familioj translokiĝos al aliaj urboj, ili baldaŭ perdos emon reveni al sia urbo, ĉar infanoj alkutimiĝos al la nova cirkonstanco. Kaj ŝi deziris, ke komencistoj rapide refunkciigu siajn vendejon kaj fabrikon por ke la urbanoj ne fuĝu al aliaj lokoj pro vivmaloportuneco.
La hotelo akceptis 600 homojn el la urbo, ne kiel gastojn, sed kiel samurbanojn. Ŝi organizis kurson pri trikado, voĉlegadon de libroj por infanoj, teumadon kaj eĉ klason por lernantoj helpe de studentoj. En septembro 2011 ĉiuj rifuĝintoj dise translokiĝis al provizoraj domoj. S-ino Abe komencis busservon inter distriktoj de provizoraj domoj kaj la hotelo por ke ili daŭre havu amikajn rilatojn.
Kiam la hotelo normaliĝis, ŝi sciis, ke turistoj hezitas turismi en damaĝitaj lokoj, do ŝi komencis busservon al tiuj lokoj kun ĉiĉeronoj. Ŝi volas, ke oni lernu el tiu grandega, senprecedenca katastrofo okazinta unu fojon dum mil jaroj.
Por vigligi la urbon, oni devas inviti homojn el ekstere. Tio estas rolo de turisma industrio. De longe ŝi estas ĝoja, kiam ŝi aŭdas, ke turismo vigligas la urbon, kaj nun ŝi estas pli ĝoja ol antaŭe, kiam ŝi aŭdas tiun eldiron.
(Fino de la citaĵo)

Kiam mi atingis la hotelon, ankoraŭ estis antaŭ la 4a horo, do mi vizitis la centran parton nomatan Ŝizugaŭa de la urbo Minami-Sanriku. En la urbo neniu restis krom tri konstruaĵoj, nome la urba oficejo por prevento kontraŭ malfeliĉaĵoj, 4-etaĝa hotelo kaj 3-etaĝa konstruaĵo de iu kompanio.

PNG - 230.1 kb
La urba oficejo por prevento kontraŭ malfeliĉaĵoj. Antaŭe ĝi estis blanka, sed nun ruĝa kaj sketela.

Ambaŭflanke de tiu urba oficejo, antaŭe ekzistis du tri-etaĝaj, lignaj ĉefoficejoj, sed tiuj estis inundite momente malaperis en la cunamon. Sur la tegmento de tiu kontraŭmalfeliĉaĵa oficejo fuĝis 40 homoj, sed ili ĉiuj estis englutitaj de la ondegoj, kiujn postvivis nur 10 el ili. F-ino Endoo Miki, kiu alarmadis la urbanojn per laŭtparolilo kontraŭ la grandega cunamo, malaperis kun sia superulo. Multaj urbanoj dankas al ŝi pro ŝia kuraĝo.
Antaŭ la cunamo en la urbo loĝis 17600 homoj (5300 familioj). El tiuj 600 mortis, 250 ankoraŭ ne estas trovitaj kaj 3300 familioj perdis sian domon. El 107 pacientoj kaj funkciuloj de la hospitalo Ŝizugaŭa, kiu situis tuj apud la urba oficejo, 72 mortis. Nun la rifuĝintoj loĝas en 2195 provizoraj domoj, el kiuj 486 troviĝas en la najbara urbo, ĉar mankas terenon en la urbo.

PNG - 277.5 kb
Tute difektita stacidomo de Ŝizugaŭa. Nun herboj kreskas sur la kajoj.

En la damaĝitaj urboj mi kutimas viziti la stacidomon. En tiu urbo troviĝis la stacidomo Ŝizugaŭa de la trajnlinio Kesennuma. La stacidomo kaj reloj malaperis, kaj la kajoj kuŝis inter herboj. Multaj stacidomoj laŭ tiu linio suferas pro simila damaĝo. Profitante tiujn damaĝojn, la trajnkompanio Japana Relo de la Orienta Japanio volas malfunkciigi tiun ĉi malprofitan linion. Nun oni konstruas busvojon sur la eksa relvojo, kaj parte la buso kuras sur tiu vojo. Oni nomas tiun sistemon BRT, ne en la japana lingvo sed en la angla. Eble ĝi signifas Bus-rapid-transporto. La kompanio provas trompi loĝantojn per tiu ŝajne moderna angla nomo. Revenante al la hotelo, mi diris al la taksiŝoforo : “Vi certe estas malĝoja, ke vi perdos la trajnlinion”. Li respondis kun kolera mieno : “Tio ne estas la afero de ĝojo aŭ malĝojo, sed la afero de vivo. Sen trajno, ni ne povos vivi. Lernantoj ne povos viziti lernejon. Tio estas la afero de homaj rajtoj”.
Mi iris trans la stacidomo kaj vizitis la provizoran butikan kvartalon. En ĝi 30 vendejoj estis malfermaj. Mi vizitis foto-vendejon kaj aĉetis du librojn pri la katastrofo, kiujn eldonis s-ro Satoo, fotisto en tiu vendejo. En unu el tiuj libroj troviĝas tri fotoj de tiu kontraŭmalfeliĉega oficejo. En la unua, vidiĝas pli ol 30 homoj sur la tegmento, en la dua la oficejo estas en la ondego, kaj en la tria fotita en la venonta tago la konstruaĵo estas skeleta. Li skribas en la libro : “Fotadi la urbon ĝis la restariĝo estas mia misio, ĉar mi kreskis kiel fotisto en tiu ĉi urbo”. Foliumante tiujn librojn, kiel ofte mi larmis !
En la venonta mateno mi turismis en la urbo per la buso de la hotelo. La hotelo preparis tri grandajn busojn, kaj tiuj estis plenaj de turistoj, kiuj tranoktis en la hotelo. Troviĝis ne malmultaj geknaboj. Iliaj gepatroj kaj geavoj opinias, ke la vizitoj al cuname damaĝitaj urboj estas bonegaj okazoj por la edukado al la infanoj.

Kesennuma
En la venonta mateno mi veturis per tiu BRT al la urbo Kesennuma. Laŭ la vojo ĉie vidiĝis damaĝoj de la cunamo.
Mi vizitis la distrikton Suda Kesennuma, kiu estis la plej prospera distrikto en la urbo, sed nun nenio restas krom kelkaj betonaj konstruaĵoj.
Mi traserĉas la lokon por trovi restantajn aĵojn. Tiuj aĵoj pli klare montras la tragdion de la cunamo. Tie mi trovis parte rompitan tason, elektran bukligilon eble uzitan de virino laboranta en la drinkejo, kaj horloĝon, kies montriloj haltis je la tempo de la cunamo. Mi jam kolektis multajn tiajn aĵojn, kaj kune kun la fotoj mi montras en la najbara poŝtoficejo en mia urbo.

En la alia haveno de Kesennuma, mi trovis nove malfermitan malgrandan butikon de vestaĵoj. Antaŭe tiu vendejo estis granda kaj prospera, sed la cunamo rabis ĉion de la posedantaj geedzoj, tamen ili ne malvenkis, kaj denove komencis paŝi antaŭen. La edzo versis jenan poemon por kuraĝigi sin.

Ne malvenku MI !

Por ke mi vere restariĝu,
ne dependu de aliaj homoj, sed de mi.
Ne malvenku MI !

Daŭras tagoj en mallumo kaj sen espero,
Mia koro preskaŭ rompiĝis,
sed mi ne malvenkis kaj antaŭeniras paŝon post paŝo.
Iuj mokas min pro tiu malgranda paŝo, sed
Ne malvenku MI !

La plej granda malamiko estas, certe, mia malforta koro.
Mi batalas subpremate kvazaŭ mi estus en la fronto,
eĉ de mia tendaro venas kugloj al mi,
Sed mi paŝas kaj paŝas,
eĉ rampante, eĉ ne laŭ la rekta vojo,
trairante la pikdratojn de malnova modo,
Ne malvenku MI !

Mi kuraĝigu min ne por konsoli min,
sed por sendepende kaj fiere mem stari,
Kiam mi staras, eĉ mallerte kaj eĉ malbele,
tio estas mia brava figuro.
Mi demetu malnovan kirason de ŝablonaj pretekstoj,
kaj kuraĝiĝu min senhezite,
Jes, ne malvenku MI !

Amo al la familio, amo al la hejmurbo, amo al la homaro,
tiujn amojn ĉiuj individuoj tenas,
Restariĝo grandskala komenciĝas de tiu ĉi angulo,
Varmon en la manoj etenditaj al mi
mi volas redoni en miaj manoj iun tagon,
Por tio, ne malvenku MI !

Rikuzen-Takata Survoje al Rikuzen-Takata mi vizitis la stacion Ŝiŝiori-Karakuŭa, ĉar antaŭ ĝi sidas granda fiŝŝipo. Ĝi sidas tie same de du jaroj. La urbestro de Kesennuma volas konservi la ŝipon, sed la posedanto volas malkonstrui ĝin, eble pro asekurmono. Jam malaperadas atestantaĵoj de la cunamo, do mi opinias, ke tiu ŝipo estus konservita por ke oni faru muzeon ĉi tie. Suferantoj volas forgesi la tragedion, sed samtempe ili timas, ke homoj forgesos ilin. Por memori la tragedion, oni bezonas iujn konkretajn aĵojn. Por tio tiu ĉi ŝipo estas plej taŭga.

PNG - 194.2 kb
Antaŭe tiu ĉi distrikto estis plenaj de domoj, sed la duono estis bruligita kaj la alia duono estis malkonstruita. Antaŭ la stacidomo nenio restas.

Mi atingis la “Pinarbon de miraklo/espero” en la urbo Rikuzen-Takata. Tiu arbo estas unu sola postvivinto de la cunamo el la 70 mil pinarboj starintaj laŭ la marbordo, sed ankaŭ ĝi mortis pro salita grundo. Oni bedaŭris tion kaj decidis arte konservi ĝin. Oni tranĉis la trunkon en sep partojn, faris turuon kaj metis en ĝin karbonan ŝafton. La haŭto estis kovrita de kemiaĵo kaj la folioj estas plastaj imitaĵoj. Antaŭ la dua datreveno, tiu pinarbo estas denove starigita ĉe la antaŭa loko.

PNG - 316.1 kb

Poste mi paŝis al la centra parto de la urbo, sed io estis stranga. Ankoraŭ staris granda turisma vendejo, sed malaperis 7-etaĝa luksa hotelo. Norde etendiĝis lagetoj, en kiu ripozis multaj mevoj. Trans la lagetoj troviĝis montoj da rubaĵoj. Sed malantaŭ tiuj, nenio troviĝis. Tie devis esti la urbodomo kaj la granda superbazaro, sed ankaŭ tiuj malaperis. Dum la pasintaj kvar monatoj la pejzaĝo tute ŝanĝiĝis.
Antaŭe ĉiuj turistoj celis la urbodomon kaj preĝis por la mortintoj. Ankaŭ mi venis por tio, sed tie etendiĝis nur ebena tero. La urbo transformiĝis en herbejon kaj lagetojn. Tiu estis la pejzaĝo antaŭ la homa civilizacio.

PNG - 183.3 kb
Mevoj ripozas. Restis fore nur unu konstruaĵo. Ĝis la tegmento de tiu konstruaĵo venis ondoj de la cunamo.

Laŭ la registara plano oni konstruos kontraŭcunaman digon 12,5 metrojn altan laŭ la marbordo kaj altigos la ternivelon maksimume je 10 metroj ĝis 2018, kaj poste konstruos domojn kaj vendejojn. Ĉu tio eblas ? Ĉu homoj volas loĝi en tia loko ? Ĉu la domoj sur tia tero estas sekuraj ? La urbanoj volas reakiri antaŭan belan marbordon, plantante pli multajn pinarbojn ol antaŭe. Se oni konstruos tiel altan digon, kie estos spaco por pinarboj ? Mizera estos tiu “Pinarbo de miraklo”, kiu staros sola apud la altega digo !
Rigardante tiun malĝojan pejzaĝon, mi sentas min malĝojega. Mi decidis reveni ĉi tien kiel eble plej ofte por vidi, kiel la urbanoj, ne malvenkite, restarigos la urbon. Ankaŭ mi ne malvenkos ĝis mi vidos esperon en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio