Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 20an de aprilo 2017 . Ĝis nun estas 2473 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 09an de aprilo

JPEG - 78.4 kb
Sakuro en sia kulmino

Damaĝo de la tertremo de la 7a de aprilo
Tiu ĉi tertremo donis denovan baton al la regiono Toohoku.
- Mortintoj : 3
- Vunditoj : 230
- Elektra paneo : 4 milionoj da domoj
Multaj fabrikoj jam komencis aŭ baldaŭ komencos funkcii, sed pro tiu ĉi tertremo la funkcio haltis aŭ funkciigo malfruiĝas.

Distribuo de apogmono
Jam kolektiĝis 128 miliardoj da enoj kiel apogomono al la Ruĝa Kruco kaj Asocio de kolekto de apogmono, kaj oni decidis jene distribui la monon :

Por unu mortinto aŭ malaperinto350000 enoj (3500 eŭroj)
Por domo detruita 350000 enoj
Por domo duonedetruita 180000 enoj
Por unu familio en la radiuso de 30 kilometroj de la nuklea centralo 350000 enoj

Ĉiuj gubernioj kaj urboj volas rapide distribui la monon, sed iuj urboj perdis sian funkcion, do ne eblas rapide fari tion.

Tragedia jaro por fiŝaĵamantoj
En la damaĝitaj gubernioj estas multaj bonaj fiŝhavenoj. En ĉiuj havenoj ŝipoj estis rompitaj kaj bruligitaj, retoj estas perditaj, fiŝfabrikoj estas detruitaj kaj multaj laboristoj kaj fiŝistoj mortis aŭ malaperis. Unuvorte ĉiuj havenoj perdis sian funkcion. Laŭ la Buroo de marindustrio 6 mil kelkcent fiŝŝipoj estas perditaj kaj cent kelkdek havenoj estas detruitaj. Instalaĵoj por kulturado de ostroj ka undario tute detruitaj. La damaĝoj en la gubernio Iŭate kaj Mijagi ne estas bone konataj, do la kvanto de damaĝoj pligrandiĝos.

El tiuj havenoj multaj fiŝoj kaj marherboj venis al niaj manĝotabloj. Jen estas la listo de fiŝoj kaj numeroj en la parentezoj montras, kiun vicon tiu gubernio okupis en Japanio pri la kvanto de tiu fiŝkaptado.
- Sajroj : Mijagi (2a), Hukuŝima (3a), Iŭate (4a)
El tiuj tri gubernioj venas 30% de la tuta kvanto de kaptitaj sajroj en Japanio.
- Salmoj kaj trutoj : Iŭate (2a), Mijagi (3a)
- Kacuonoj (speco de skombro) : Mijagi (3a)
- Tinusoj : Mijagi (4a)
- Skombroj : Ibaraki (2a)
- Sardinoj : Ibarki (3a)
- Ŝarkoj : Mijagi (1a) (por supo el naĝilo)
El Mijagi venas 30% de la tuta kvanto.
- Kulturundario : Iŭate (1a), Mijagi (2a)
El tiuj du gubernioj venas 80% de la tuta kvanto.
- Kulturostroj : Mijagi (2a) Iŭate (4a)

Tiuj kaptitaj fiŝoj unue venas al Tokio, de kiu ili iras al ĉirkaŭaj gubernioj en la regiono Kantoo. Sur mian manĝotablon ĉiun vesperon venas fiŝaĵoj, sed poste ne venos tiom ofte kaj la prezo de fiŝoj ĝenerale plimultkostiĝos. Fiŝoj iras ankaŭ al eksterlando kiel gravaj eksportaĵoj, sed pro la damaĝo al la fiŝindustrio en Toohoku kaj pro timo pri radioaktiveco eksporto certe ŝrumpos.

PNG - 10.5 kb
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio