Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . Ĝis nun estas 2475 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 11an de marto 2011

La plej granda tertremo en nia historio

La 11an de marto 2011

Je la 14a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011 okazis la plej granda tertremo en nia historio.
Kiam ĝi okazis, mi estis en la najbara poŝtoficejo por sendi postaĵon al mia brazila amiko. Kiel kutime la juna poŝtistino kuris al la kesto, en kiu ŝi konservas novajn poŝtmarkojn por mi. Mi estas poŝtmarko-amantoj kaj eĉ sen mia mendado ŝi konservas nove emisiitajn poŝtmarkojn por mi. Ŝi kunportis kaj ekmontris tiujn kaj komencis babili, tiam mi sentis teruran movon de la planko. Ĝi moviĝis malrapide kiel sur granda ondo kaj daŭris longe, eble unu minutojn. Kutimaj tertremoj skuas delikate kaj tuj ĉesas, sed tiu ĉi tertremo estis ne normala. Mi sentis min terurita. Troviĝis kelkaj homoj en la oficejo kaj ĉiuj rigardis ĉirkaŭen kun maltrankvila mieno. Mi kaŝis min sub la tablo, sed aliaj nur daŭre staris. “Malnormala tertremo !” “Povis okazi granda tertremo ie en Japanio !” “Mi neniam spertis tian grandan tertremon !”, ĉiuj eldiris siajn opiniojn. Dume okazadis malgrandaj tertremoj kaj terurigis nin.
Mi loĝas en la urbo Maebaŝi, 100 kilometrojn nord-okcidente de Tokio, meze de la Honŝuu-Insulo. Ĉi tiun urbon malofte atakas tertremoj, malofte atakas tajfunoj. Ni estas eĉ fieraj pro la sekureco de mia gubernio. Oni diras, ke niaj gubernianoj estas plej malbone preparas sin kontraŭ eventualaj grandaj katastrofoj. Tial mia unua penso estis, ke ie okazis granda tertremo, eble en la najbara gubernio Niigata, kie antaŭ kelkaj jaroj sinsekve okazis grandaj tertremoj. Tamen la televido en la poŝtofocejo anoncis, ke ĝi okazis en la regiono Toohoku.
Mi ĉesis aĉeti poŝtkartojn, ĉar la oficistino estis tro timigita, ke ŝi ne povis plu labori. Mi tuj hastis al mia 93-jara patrino, kiu loĝas sola 300 metrojn fore de la oficejo. Hejme ŝi sidis trankvile. Ŝi diris, ke kiam okazis la tertremo ŝi apogis sin, tenante la pordon. Mi ĉirkaurigardis kaj kontrolis, ĉu okazis io en la domo. Mi nur trovis kelkajn bildojn kliniĝintaj, sed neniu alia nekutimaĝo estis trovebla.

JPEG - 30.9 kb

Mi revenis hejmen. Mia edzino vidis televidon pri la tertremo kaj ĉirkaŭ ŝi estis falintaj pupoj. La televidilo estas metita en la libroŝranko kaj sur la supra breto estis montritaj multaj diverslandaj pupoj, meze de kiuj sidis la pupo de Zamenhof. Plejparto de tiuj falis sur la plankon kaj d-ro Zamehof staris sur sia kalva kapo. Ankaŭ en aliaj lokoj pupoj falis kaj bildoj kliniĝis, sed ne estis okazinta serioza afero krom la nefunkcio de gaso-sistemo. Ĝi havas kontraŭtertreman sistemon kaj aŭtomate haltis. Do mi eksteren iris kaj refunkciigis ĝin.
Tamen mia amiko, kiu loĝas en alia kvartalo de mia urbo, skribis jene : “Ĉi tie elektro ne funkciis. La granda strato, kiu kutime estas lumega kun multaj vendejoj, estis tute malluma, nur kun lumoj el aŭtomobiloj. Je la 1a kaj 45 minutoj matene elektro ekfunkciis, sed pro maltrankvilo mi ne povis bone dormi.”
Poste mi vidadis televidon ĝis mia enlitiĝo meznokte. Unue televido montris la alvenon de cunamo en la riveron Natori apud la urbego Sendai. La grandega, blanka ondo alprokisimiĝis al la buŝo de la rivero kaj rapide supren penetris. Ĝi devojiĝis el la rivero kaj glutadis belajn kampojn, kiujn oni kultivis generacion post generacio. La pintoj de la cumano estis kvazaŭ langoj de drako kaj senkompate damaĝis tiujn. Sekve televido montris cunamon, kiu enpenetris en la flughavenon Sendai, kiu situas tuj apud la maro, do la ondego facile disvastiĝis en la tuta tereno de la flughaveno.
Televido montris incendion en la benzinujoj en la golfo de Tokio. Kaj la plej kortuŝa estis la bildo en la urbo Kesennuma. Grandaj ondoj kuris en la havenan urbon, ŝovante kaj englutante ĉiujn en sia vojo, kaj baldaŭ la ondo reen kuris. Rigardante tiun bildon, mia edzino ploregis, ĉar domoj flosantaj koliziis kontraŭ la fosto kaj momente pecigite malaperis. Certe ne estis homoj en la domo, sed ĉio perdiĝis, kion la loĝantoj amas kun sia kara memoro.
Alia terura afero estas difekto de la nuklea centralo de Hukuŝima, kiu situas ĉe la maro en la gubernio Hukuŝima. Laŭ la registaro, la funkcio de akvo-liverado por malvarmigi la nukleaĵon estis difektita. Vespere la registaro ordonis la evakuon de la loĝantoj ekster la radiuso de 3 kilometroj. En Japanio estas ĉirkaŭ 60 nukleaj centraloj, kaj la elektraj kompanioj ĉiam insistis, ke ili konstruis tiel forte tiujn centralojn, ke tiuj povas rezisti kontraŭ la plej fortaj tertremoj, sed jam en 2007 en la tertremo en la gubernio Niigata unu centralo estis difektita, kaj denove tiun ĉi fojon la alia. Ĉu la kompanio povos daŭre insisti la sekurecon de la nukleaj centraloj en la vulkana insularo Japanio ?
Vespere en Tokio multaj homoj havis malfacilon. Ili ne havis rimedon por hejmeniri, ĉar ĉiuj transportad-servoj haltis. Multaj atendis buson, sed ĉiuj stratoj estis plene ŝtopitaj. Trajnoj ne funkciis. La registaro rekomendis, ke homoj ne revenu hejmen kotraŭ malfaciloj, sed restu kaj tranoktu ie en sekura loko. Ĝi malfermis lernejojn kaj publikajn halojn por tiuj nereir-povantoj. Mi multe kompatis ilin, ĉar ankaŭ mi povus esti inte ili. La 10an mi revenis hejmen el Nepalo. Se mia reveno estus unu tagon malfrua, mi estus envolvita en tiu kaoso kun granda valizo. Mi estis bonŝanca, sed eble estis multaj malŝanculoj, kaj precipe mi timis pri eksterlandaj turistoj en Tokio. Ĉu japanoj bonkore traktis ilin ?
Ĝis la meznokto la nombro de la mortintoj estis ĉirkaŭ 60, sed mi antaŭvidis, ke la nombro superos 1000, ĉar informoj el diversaj urboj ne atingis la registaro. Laŭ la bordo de la pacifika Oceano situas multaj malgrandaj havenoj funde en la golfeto, kaj tiuj certe estas tre malfortaj kontraŭ tiu granda cunamo. Mi povus helpi la suferantojn, sed mi havis neniun rimedon, do mi kun malĝoja sento enlitiĝis.

Pri la tertremo la registaro klarigis, ke la skalo estis 8,8 magnitudoj, la plej granda tertremo en nia historio. Laŭ la klarigo de iu TV-stacio, troviĝas 4 nestoj de tertremo laŭ la bordo de la regiono Toohoku kaj ĉi-foje ĉiuj kvar samtempe aktivis. Neniuj sismologoj antaŭvidis tion. Pro tiu grandskaleco ĉiuj orientaj kaj nordaj gubernioj, de Tokio al Aomori, ricevis damaĝon. Eĉ en mia gubernio unu virino mortis pro falinta tegoloj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio