Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . Ĝis nun estas 2475 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 17an de marto

PNG - 56.5 kb

Hodiaŭ matene estis tre malvarme kaj ventis forte. En mia domo, kiam mi vekiĝis, la temperaturo estis 1 grado. Toohoku-regiono situas pli norden, do estis pli malvarme.
Tagmeze la temperaturo en mia ĉambro estis 7 gradoj. Estis tro malvarme, ke mi vestis min kiel ninĵa.

En la 3a reaktoro kaj en la konservejo de la nukleaj bastonoj de la 4a reaktoro jam akvo forvaporiĝis kaj radioaktiveco ekstereflugas. Je 9:43 oni verŝis 7,5 tunojn da akvo sur la 3an reaktoron kvarfoje per helikopteroj, sed la efiko estas dubinda, ĉar la akvo ne multe trafis ĝin. Oni planis ĵeti akvon en la 3an reaktoron de ŝpruckamionoj 50 metrojn fore de la reaktoro, sed pro tro forta radioaktiveco oni ĉesis plenumi tiun planon. Fine vespere je 19:55 oni komencis fari tion. Por plenumi tiun akvoĵetadon, defendkorpusanoj kaj policanoj devas riski sian vivon, sed la situacio estas tiel kriza, ke la registaro devis fari tiun decidon.
*Japanio ne havas armeon, sed armesimilan defendkorpuson. La konstitucio malpermesas posedi armeon, ĉar ĝi malpermesas militon.

JPEG - 58.7 kb
Alklaku por vidi plengrandan bildon

Vivoj en rifuĝejoj pli kaj pli malfacilas, ekzemple :
- 1. En la gubernio Fukuŝima 14 maljunuloj en la hospitalo mortis.
- 2. Rifuĝintoj kolektas neĝon por necesejoj.
- 3. En al urbo Kamaiŝi en la gubenio Iwate estas ege malvarme. En iu rifuĝejo restas nur 140 litroj da petrolo, t.e. kvanto por du tagoj. Gaso mankas. Homoj manĝis varman manĝaĵon nur dufoje dum la pasintaj 6 tagoj. Oni ne povas enmanigi medikamentojn pro manko de benzino por aŭtomobiloj.
- 4. En la urbo Kesennuma en la gubernio Iwate, iu benzinstacio disdonis petrolon senpage, sed ne eblis plu pro manko de benzino por pumpi rezervitan petrolon.
- 5. En la urbo Mijako en la gubernio Iwate, 70% de la rifuĝintoj en iu rifuĝejo estas pli ol 70-jaraj, sed ne estas kuracisto por ili.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio