Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . Ĝis nun estas 2475 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de decembro 2012
puce La 06an de decembro 2012
puce La 10an de decembro 2012
puce La 17an de decembro 2012
puce La 23an de decembro 2012
puce La 31an de decembro 2012

La 23an de decembro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 23an de decembro 2012

Vojaĝo al la gubernioj Mijagi kaj Iŭate

Ekde la 12a ĝis la 15a de decembro mi vojaĝis al urboj laŭ la Pacifika Oceano en la gubernioj Mijagi kaj Iŭate. Hodiaŭ mi raportos pri tiu vojaĝo.

PNG - 402.1 kb

Vidu la mapon. Mi ekvojaĝis ekde la urbo Kesennuma, trapasinte la plinordajn urbojn Rikuzen-Takada, Oofunato, Kamaiŝi, Oocuĉi, Jamada kaj Mijako, ĝis la distrikto Taroo, norda parto de Mijako.
Kunvojaĝantoj estis 9, el kiuj 5 estis esperantistoj.

1. Urboj restariĝantaj kaj ne restariĝantaj
Troviĝas granda diferenco pri restariĝo inter la urboj, kiujn ni vizitis.

Mijako, nenie vidiĝis damaĝoj
Ekster la centra parto de la urbo troviĝas lokoj laŭ la marbordo, kie domoj malaperis, sed tiuj lokoj ne estas tiel vasta. En la urbo, la urbodomo situanta tuj apud la maro estis inundita ĝis la alteco de 3,4 metoroj, kaj la cumamaj ondoj atingis la stacidomon tra la ĉefaj stratoj, sed nun ĉio estas restarigita kaj ni ne povis vidi la spurojn de la cunamo.

PNG - 67.5 kb

Memortabulo en la urbodomo. La horloĝo haltis je la tempo de alveno de la cunamo. La ondoj atingis preskaŭ la plafonon.

Jamada, kie ni povis vidi restariĝon
La ondoj atingis la piedon de la urbodomo, do ĝis tiu loko ĉiuj domoj estis inundite forviŝitaj, tamen ni povis vidi restariĝon. La kialoj estas, ke tiu urbo havas fiŝhavenon kaj tie venas ŝipoj kaj la rilatantaj instalaĵoj estas rekonstruitaj, kaj ke la urbodomo estas ne difektita. En la urbo troviĝis provizoraj vendejoj.

Rikuzen-Takada, Oocuĉi kaj Minami-Kesennuma, kie ni tute ne vidis restariĝon
En Rikuzen-Takada kaj Oocuĉi, kiuj frontas al la golfeto, ĉio estis perdita inkluzive de la urbodomo. Oni nun malkonstruas restantajn betonajn konstruaĵojn, do pli kaj pli vastiĝas herbejoj. Tre mizere staras urbodomo en tiuj du urboj. Kvazaŭ kaŝite ĉe la montetoj kaj marbordoj troviĝis multege da rubaĵoj.

PNG - 178.3 kb

Oocuĉi. Ekster la kontraŭtajda digo troviĝis montoj da rubaĵoj.

En la urbo Rikuzen-Takada la hotelo Capital kaj granda vendejo Takada-Macubara restis en la sama stato kiel tuj post la cunama atako. Ene de la vendejo granda pinarbo ankoraŭ restis kaj betona muro pendis de la plafono. Ĉio estas sama kiel en la lasta jaro, krom refunkciinta benzinstacio.
La sola pinarbo nomata “Pinarbo de Espero” el 70000 pinarboj, kiuj staris laŭ la marbordo, jam mortis kaj estis hakita, kaj nun granda truo troviĝas tie, ĉar oni eĉ la radikon elfosis. Oni havas planon restarigi tiun pinarbon post kemia konservado. Tamen kiam mi vidis tiun truon, mi sentas, ke ankaŭ en mia koro ekestas truo.

PNG - 145.8 kb

Pejzaĝo de la urbo Rikuzen-Takada de la stacidomo. Dekstre vidiĝas la urbodomo kaj antaŭ ĝi estas la duone malkonstruita urba halo. Ĉiuj homoj mortis, kiuj rifuĝis al ĝi. Dekstre estas superbazaro Maiya. Ene ankoraŭ restas rubaĵoj same kiel tuj post la cunama atako.

Ĉirkaŭ la stacidomo de Minami-Kesennuma, la situacio estis simila. _ La cunamo venis de la haveno, glutis la stacidomon kaj plu iris enlanden 300 metrojn. Tiu distrikto estis la plej prospera, sed nun neniu restis krom difektitaj betonaj konstruaĵoj, kiuj atendas malkonstruadon.

PNG - 208.5 kb

De la stacidomo al la haveno

Multaj loĝkvartaloj estas jam ne loĝeblaj
La registaro malpermesas konstruadon de domoj en inunditaj lokoj.
En la distrikto Katagiŝi en la urbo Kamaiŝi 90 domoj estis detruitaj kaj restis nur konstruaĵo de la elementa lernejo, kiun oni nun malkonstruas.
Baldaŭ nenio restos, kiu rememorigas al la loĝantoj la antaŭan vilaĝeton.
La eksaj loĝantoj ne rajtas konstrui domon en la antaŭa loko, tial ĉiuj loĝas en provizoraj domoj ekster la distrikto. Ili devas sendependiĝi en tri jaroj, sed estas dubinde, ke ili povos fari tion, ĉar mankas al ili loko por domkonstruado kaj certe ankaŭ mono.
En la urbo Oocuĉi preskaŭ nenio vidiĝis en la antaŭa loĝkvartalo krom herbejoj kaj lagetoj. La tero sinkis kaj en iuj lokoj ŝprucas akvo el akvoduktoj. Oni jam ne povas rekoni sian terenon. Pripensante la kordoloron de eksaj loĝantoj, mia koro fariĝis plena de malĝojego.

PNG - 154.8 kb

Lagetoj en la eksa loĝkvartalo. Antaŭe oni ne povis vidi la pordegon de la kontraŭtajda digo de ĉi tie, sed nun ĉio estas klare videbla.

2. Fervojoj detruiĝis
Ni volus vojaĝi per trajno, sed tio ne eblis. Ĉie laŭ la marbordo la trajnlinioj estis rompitaj. Stacidomoj estis perditaj kaj sur la kajoj restis nur flavaj zonoj por blinduloj.

PNG - 65.5 kb

La stacidomo de Rikuzen-Takada. Vidiĝas montetoj da rubaĵoj.

PNG - 158.1 kb

Malaperinta fervoja ponto sur la rivero Oocuĉi. En la rivero ni vidis multajn salmojn.

PNG - 97.1 kb

Antaŭ la stacidomo Ŝiŝiori-Karakuŭa sidas granda fiŝŝipo 60 metrojn longa kaj 330 tunojn peza.

Post kiam ni vidadis detruitajn stacidomojn, ni vidis trajnon kuri ĉe la stacidomo Taroo. La domo de la stacio estis detruita, sed la reloj situis en plialta loko nedifektite. Kiel ni estis ĝojaj ! Ni supren kuris al la kajo kaj vidis relojn ne rustintajn. De la kajo ni vidis la urbon, kaj tie etendiĝis sendoma herbejo.

PNG - 117.7 kb

3. Renkontiĝoj
Tooni en la urbo Kamaiŝi
Por vojaĝi en Toohoku, ni profitis la okazon de la koncerto por kuraĝigi lernantojn en la vilaĝo Tooni. Tiu ĉi estas la dua koncerto, kaj en ĝi Carol el Usono ludis harpon. Ni donacis al la lernantoj monon kaj kukon.
Lernejestroj de la elementlernejo kaj mezlernejo same diris en siaj salutoj, ke la lernantoj tre vigle kaj senprobleme vizitas la lernejon, sed ĉu tio estas vera ? Iliaj gepatroj perdis laboron, kaj ili mem certe suferas pro la teruro de la cunamo.
Mi donacis grandan foton de mano donacitan de Marie-ho, instruistino de Marseille, Francio. Ĝi estas artaĵo de belga fotisto, kaj kiam ŝi trovis ĝin, ŝi sentis, ke la mano volas iri al Japanio. Tuj post la katastrofo ŝi komencis sendi donacojn al la lernejoj, nome desegnaĵojn fare de siaj lernantoj. Tio estas tre bona provo internacia, sed bedaŭrinde la japana flanko ne estas tiel serioza. Mi esperis, ke tiu amikiĝo estos unu el la bonaj aferoj ekestintaj el la katastrofo, sed mi timas, ke tio ne daŭros longe.

PNG - 165.2 kb

S-ino Hasegaŭa Joŝie
S-ino Hasegaŭa loĝis en la distrikto Tooni ĝis la katastrofo. Ŝi perdis domon, ŝipojn, laborejon, sekve laboron. Ŝia filo ne fartas bone post la katastrofo pro koŝmaro, kaj translokiĝis al la ĉefurbo Morioka. Ŝi venis al la koncerto, kaj prezentis al ni la detruitan havenon. Ŝi rakontis al ni sperton, kiam venis la cunamo.
“Kiam okazis la tertremo, mi timis grandan cunamon, kaj hastigis al mia edzo kune rifuĝi, sed mia edzo ne aŭskultis min, eksteren rigardante el la dua etaĝo. Ni konstruis ŝipon antaŭ ne longe, do li volas vidi, kio okazos al ĝi. Tamen kiam ni vidis, ke la fundo de la maro aperis pro la cunamo, ni decidis rifuĝi. Dume ni vidis maljunulojn kaj kuraĝigis ilin kune rifuĝi, sed ili rifuzis, dirante : “Ni estas maljunaj. Ne zorgu pri ni, kaj vi mem rifuĝu”.
Ni apenaŭ sukcesis forkuri de la cunamo. Poste ni savis multajn homojn el la ondoj de la cunamo. Nun ni vivas nur por mia filo, kiu volas fariĝi sciencisto”.

Estrino de la hotelo Hoorai en la urbo Kamaiŝi
Kiam venis la cunamo, ni grimpis sur la najbaran monteton preskaŭ nudpiede. Kiam finis la cunamo, ni provis reveni rekte al la hotelo, sed tio ne eblis. Ni transiris la monteton kaj revenis. Sed dume ni vivis en la frosto, do dum la sekvantaj kvar tagoj mi ne havis senton en la suba korpo. Mi estas ĝoja, ke vi venis al nia hotelo. Ni ne petas helpomaterialojn, sed esperas, ke vi ne forgesos nin.

Fine mia decido
Mi ne forgesu,
Iŭate, Mijagi
kaj Fukuŝima,
kiel sincera homo,
kiel mia starpunkto.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio