Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 11an de marto 2017 . Ĝis nun estas 2473 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 29an de aprilo

PNG - 94.3 kb

Letero de s-ino Hukagaŭa Kazumi (42-jara)

Kiam okazis la tertremo de Hanŝin en 1995, mi estis en la 9a etaĝo en Koobe. Mi pensis, ke milito komenciĝis kaj bomboj eksplodis, tial mi restis tie en stuporo dum kelkaj horoj, kaj fine estis savita de mia amiko el la proksimiĝanta fajrego. En universitato mi lernis francajn kantojn kaj tiam mi agadis kun alikampaj artistoj, sed la tertremo rabis al mi la tutan intereson pri tiuj aferoj. Du semajnojn post la tertremo, mi ekpensis, ke mi povos kanti japanajn malnovajn kantojn. Mi prove kantis al miaj amikoj. Ili tuj entuziasmiĝis. Ni tre ŝatis tion. Ni komencis viziti detruitajn stratojn kaj kantis. Preterpasantoj kun masko kaj dorsosako haltis kaj sidiĝis ĉirkaŭ nin. Ni kantis, kaj ili kantis kune, kaj fine tio fariĝis granda kantado kun larmoj.
En malfacila situacio ĉe ni restas nur io, kio ekzistas en la profundo de nia koro. Scio, kiun ni akiras en la posta vivo, defalas. Tiam ni bezonis tiujn kantojn. En la rifuĝejoj, kiam ĉiuj havas malfacilon, kantu tiujn kantojn kune.
Nun mi ofte havas koncertojn pri tiuj kantoj en lernejoj kaj maljunulejoj.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 22an de aprilo)

Ni havas kantojn nomatajn “kantoj aprobitaj de la ministerio de edukado”. Antaŭe en ĉiuj elementaj lernejoj tiuj kantoj estis devigaj, tial la plejparto de la popolanoj povas kanti ilin. La plej amata kanto estas “Hejmloko”. Kiam homoj aŭskultas ĝin, ili certe emociiĝas, rememorinte siajn junajn tagojn, kaj maljunuloj nepre larmas. Ĉi-foja cunamo detruis belajn hejmurbojn kaj vilaĝojn, tial tiu kanto des pli emocias aŭskultantojn. Jam en televido mi multfoje vidis homojn larmi je tiu kanto.

Kuna kantado
rememorigas al ni
karan hejmlokon,
belan sed jam perditan,
kun espero por morgaŭ

歌声でみなの心に蘇る
うましふるさと明日への希望

Kanto-kafejo
(letero de s-ino Ĉiba Mieko 62-jara, el la rubriko « Letero al la redaktantoj » en la ĵurnalo Akahata la 25an de aprilo)

La 10an de aprilo ni, 20 korusanoj de Koruso de Sendai, organizis Kanto-kafejon. 60 partoprenantoj kaj ni 20 arde kantadis dum 2 horoj kun kantisto Kitagaŭa Tecu. Ĉiuj venis ĉi tien kun sia doloro, sed kiam ni ekaŭskultis melodion de la unua kanto, ĉiuj laŭte kriis : “Ni vivas !” Kantoj kaj melodioj eniris en nian koron same kiel akvo en sekan sablon. Ni kantis kaj kantis. ... Kiam ni havas esperon por la morgaŭo, ni ne rompiĝas. Ni ĉiuj vivas kune ! Kantoj havas grandan forton. Kune kanti havas pli grandan forton ! La regiono Toohoku neniam malvenkos ! Ni kune komencu paŝi antaŭen eĉ malrapide !

* En la 1960-aj jaroj multe furoris « Kanto-kafejoj » en la tuta Japanio, en kiu partoprenantoj, pagante kafon, kantis kune kun kanto-gvidanto. Nun tiutempaj junuloj emeritiĝas/is kaj denove ekfuroras tiu kanto-kafejo. S-ro Kitagaŭa Tecu eble ne kantis tiutempe, sed agadas longe kiel fama kantisto en la demokratia movado.

Larmoj je la lerneja kanto
La 21an okazis ceremonio por novaj lernantoj de la elementa lernejo Ookaŭa en la najbara lernejo Iinokaŭa. La lernejo Ookaŭa estas tiu lernejo, kiun atakis la cunamo kaj kies 70% de la lernantoj mortis aŭ malaperis. Unu el la tri novaj lernantoj estis Hiracuka Tooma.
Li havas aŭ havis fratinon Koharu, kiu estis en la 6a lernojaro de la sama lernejo kaj finus la kurson tie en marto, sed la cumano forprenis ŝin. Al la ceremonio akompanis Toom-on lia patrino Naomi. Ŝi decidis ne plori dum la ceremonio, sed tio ne eblis. Kiam ŝi aŭdis la lernejan kanton, kiun ŝia filino ofte kantis, ŝi ne povis reteni siajn larmojn.
Mezlerneja uniformo de Koharu atendas ŝin en la ĉambro. Rigardante ĝin, Tooma diris al sia patrino : “Mia fratino iris al la paradizo. Mi lernos diligente, ankaŭ por ŝi”.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 22an de aprilo)

PNG - 11.4 kb
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio