Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 20an de aprilo 2017 . Ĝis nun estas 2473 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de julio 2012
puce La 12an de julio 2012
puce La 19an de julio 2012
puce La 30an de julio

La 05an de julio 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj. Legu plu...

La 05an de julio 2012

Vizito al la urbo Minami-Sooma

Per buso ni atingis la urbon Minami-Sooma situas ĝuste norde de la malpromesita zono de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. Ĝis la 16a de aprilo estis malpermesite viziti ĝin, ĉar ĝi estis poluita tiel forte. Pro tiu malpermeso, ties loĝantoj ne povis eniri en ĝin por ordigi la damaĝitan urbon. Mi kaj Bharat Ghimire el Nepalo prenis buson de 6:35 matene de la urbo Fukuŝima. Antaŭ la akcidento oni povis atingi ĝin per trajno laŭ la Ĵooban-linio de Tokio, sed pro la akcidento la linio estas blokita inter Hirono kaj Minami-Sooma. Senaŭtomobilaj loĝantoj devas dependi de tiu tage kvinfoja busservo. La buso kuris tra la vilaĝo Iitate, kies loĝantoj jam rifuĝis pro densa radioaktiveco, kaj la kampoj estis tute kovritaj de herbaĉoj. Antaŭ la akcidento la vilaĝo estis unu el la plej belaj vilaĝoj en Japanio, kaj tiuj kampoj produktis bongustan rizon. Tiu dezerta pejzaĝo estis tre doloriga por japanoj, kiuj kunvivas kun rizo kaj rizplantoj.

Ĝenerala situacio de la urbo

Antaŭ la urbodomo de Minami-Sooma atendis nin s-ro Ŭatabe Kan-iĉi, asembleano apartenanta al Japana Komunista Partio. Mi trovis lian nomon en la interreto kaj petis lin konduki nin en la urbo, ĉar mi antaŭvidis, ke sen aŭtomobilo kaj ĉiĉerono, ni ne povos viziti vizitindajn lokojn en tiu urbo.

JPEG - 117.1 kb
Minami-Sooma

Ruĝaj estas inunditaj distriktoj.

En la ĉambro de la asembleo li montris al mi mapon kaj klarigis resume la nunan situacion de la urbo jene : La plejparto de la urbo situas en la radiuso de 30 kilometroj for de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, tial multaj rifuĝis al najbaraj gubernioj. La urbo supozas, ke nur 10000 el pli ol 70000 loĝantoj restis en la urbo post la akcidento. Mortintoj pro la katastrofo estis 936 kaj malaperintoj 3. El tiuj mortintoj 305 estas “mortintoj rilataj al la katastrofo”, nome mortintoj pro rifuĝiĝo pro la nuklea akcidento. Se ne okazus la akcidento kaj ili ne bezonus translokiĝi, ili ne mortus. Iuj el elektraj kompanio arogante diraĉas, ke pro radioaktiveco neniu mortis. Ja ili estas prava, sed kion ili opinias pri tiuj rilatantaj mortoj ? La urbo multe suferis pro la tertremo kaj la cunamo. El 23898 familioj, 3730 suferis pro perdo aŭ detruiĝo de sia domo, kaj el 8400 hektaroj da kampoj, 2722 hektaroj estas perditaj. Estas malpermesite kultivi tiujn nedamaĝitajn kampojn, do agrikulturo en la urbo tute damaĝiĝis. Forteco de radioaktiveco nun ne estas tiel alta : La plej malalta loko : 0,08 mikro-sivertoj La plej alta loko : 2,317 mikro-sivertoj *Mia urbo Maebaŝi : 0,03

Vizito al lernejoj

Unue s-ro Ŭatabe kondukis nin al la elementa lernejo Kaŝima en la distrikto Kaŝima, la plej fora de la nuklea centralo en la urbo. Sur la tereno de tiu lernejo staris provizora konstruaĵo, en kies unua etaĝo estis la mezlernejo Odaka (kies antaŭa konstruaĵo fariĝis neuzebla pro radioaktiveco) kaj en la dua etaĝo la elementaj lernejoj Mano (pro la cunamo) kaj Fukuura (pro la tertremo). En la dua etaĝo oni dividis unu klasĉambron en du kaj en ĉiuj 12 duonĉambroj malmultaj lernantoj lernis, ĉar multaj gepatroj timis malbonan influon de radioaktiveco al siaj gefiloj kaj ne revenis en la urbon. La lerneja korto ŝajnis stranga kiel sablejo. Oni skrapis surfacon kaj remetis novan, ne poluitan sablon. Certe oni povis malmultigi radioaktivecon, sed la korto ne estis taŭga por lernantoj ludi en ĝi.

Maljunulejo Joŝŝi-Lando

JPEG - 33.1 kb
Maljunulejo Joŝŝi-Lando

Ni veturis laŭ la marborod. S-ro Ŭatabe klarigadis : “Antaŭe ĉi tie troviĝis 30 domoj”, “Antaŭe ĉi tie troviĝis 80 domoj” ktp., sed en tiuj terenoj neniu restis, eĉ mi ne povis trovi bazojn de tiuj malaperintaj domoj. Fore ni vidis konstruaĵaron kun verdaj tegmentoj. “Tiu estas Joŝŝi-lando, maljunulejo. Tie mortis pli ol 80 homoj”. En la granda halo vidiĝis spuron de ondoj. Ili ne atingis la plafonon, tial ĝi estis blanka kun iom da grizaj ŝprucaĵoj, sed la muroj estis nigregriza. Pentraĵo sur la muro kliniĝis kaj nigriĝis. En malgrandaj ĉambroj, kie maljunuloj loĝis, troviĝis koto kaj velkintaj herbaĉoj. Bharat unuan fojon vidis tian pejzaĝon, do kun surprizo li demandis : “Ĉu la loĝantoj povus postvivi la cunamon, se ili fuĝus al la tegmento ?” Tamen neniu antaŭvidis la cunamon kaj la tegmento estas ne ebena, do oni ne preparas sin fuĝi al la tegmento. Estas ne eble transporti maljunulojn tien. Kuzo de s-ro Ŭatabe loĝis en alia maljunulejo, sed pro radioaktiveco li devis translokiĝi al kelkaj lokoj, kaj nun loĝas hazarde en mia urbo Maebaŝi. Malfortaj homoj ĉiam fariĝas viktimoj. 80 maljunuloj, el kiuj certe multaj ne povis mem paŝi, mortis ĉi tie, kaj postvivintoj devis translokiĝi al aliaj lokoj. Dume troviĝs mortintoj pro tiu severa translokiĝo.

La kvartalo Odaka

Tiu ĉi kvartalo estis en la malpermesita zono, do ankoraŭ restas forlasitaj aŭtomobiloj kaj detruitaj domoj. Ni vidis sur la strato du aŭtomobilojn sidi sur la strata barilo. En la centra parto de Odaka troviĝis kastelo “Ukifune (flosanta kastelo) antaŭ la japana moderniĝo. Tiu loko estis marĉo kaj la regantoj konstruigis la kastelon en tiu loko, tial la kastelo ŝajnis flosi sur la akvo. La tero en tiu kvartalo estas mola, tial multaj malnovaj konstruaĵoj falis pro la tertremo. Kelkaj domoj restis falintaj sur la stratoj. Loĝantoj ne povis eniri en tiun kvartalon, do ili ne povis reordigi la urbon.

JPEG - 44.1 kb
domoj restis falintaj sur la stratoj

Troviĝas librovendejo, kies frontaj fenestroj tute detruiĝis. Troviĝas taksikompanio, kie haltis tri taksioj ekde tiu tago. Tegmento de malnovaj domoj kun parte falintaj tegoloj sidis sur la strato. Barbirejo funkciis. S-ro Ŭatabe eniris kaj parolis kun la barbisto. Antaŭ la kukejo Ŭatanabe estis nigra tabuleto, sur kiu skribiĝis “Ni restarigu Odaka-n. Mi nepre revenos ĉi tien”. En la bicikloparkejo de la stacidomo Odaka restis multaj bicikloj de lernantoj. Ili ne povis fuĝi per biciklo, do postlasis tiujn.

Drenita tereno Idagaŭa

Ni veturis pli suden, nome proksimen al la centralo kaj tie etendiĝis granda lago. Laŭ s-ro Ŭatabe antaŭ 80 jaroj ĉi tie troviĝs marĉon, kiun oni polderigis kaj transformigis en belajn kapojn de rizplantoj. Nun unu riparita pumpilo funkcias, sed ŝajnas al ni, ke tio estas tre senfrukta laboro. Eĉ se oni elpumpus la tutan akvon el tiu tereno, oni ne povos reakiri belajn kampojn. Tie kaj ĉi tie troviĝas detruitaj aŭtomobiloj, eĉ fajrobrigada kamiono. Mi kaj Bharat rigardadis la lageton sen vortoj. La naturo havas grandan potencon. Ŝajne homoj konkeris la naturon kaj faris belajn kampojn el la marĉo, sed la naturo ĉiam volis reveni al la antaŭa stato, kaj profitante tiun tertremon, ĝi rekonkeris la homojn.

JPEG - 63.1 kb
Idagaŭa

La domo de s-ro Ŭatabe

Ni duonĉirkaŭis la lagon kaj revenis al la nacia vojo n-ro 6, kaj tie estis la limo de 10-kilometra zono de la centralo. Ni ne povas eniri pli suden. La domo de s-ro Ŭatabe troviĝis apud la monteto. Ĝi estis 80-jara, sed nenie difektiĝis. Nur radioaktiveco el la centralo malpermesis lin reveni al la domo. Nun li povas reveni sed ne povas tranokti. Li enkondukis nin enen. En iu ĉambro estis du kestoj da ludiloj kaj pupoj por siaj genepoj. Liaj gefiloj forkuris kun siaj familianoj. Unu iris al la gubernio Jamagata, kaj la alia fuĝis al la suda insulo Ŝikoku kaj diras, ke li ne revenos dum la venontaj 20 jaroj. S-ro Ŭatabe, kiel asembleano, devas zorgi pri la loĝantoj, do nun li loĝas en la distrikto Kaŝima en la sama urbo, luinte apartamenton. Li estas malĝoja, ke liaj genepoj forlasis lin kaj ne havas ŝancon ofte renkonti ilin. Ĉar li havis laboron posttagmeze, ni adiauis lin ĉe la urba muzeo, kie ni vidis ekspozicion pri la tradicia Ĉevalĉas-festo. Fine de julio en la urba ĉevalejo ĉeval-amantoj konkuras en la unua tago, kaj en la dua tago interbatalas en kiraso kaj kostumo de tradicia samurajo por la sanktaj flagoj ĵetitaj en la ĉielon. Tiu festo estas vere tradicia, kaj tiu festo estas vivcelo de multaj loĝantoj. Eĉ en la lasta jaro, kiam multaj homoj perdis sian domon, ĉevalon kaj kostumon, okazis la festo, kvankam malgrandskale, sed ĉi-jare okazos normalskala festo. Tiu festo forte apogas la loĝantojn, per kiu ili certe reakiros la antaŭan vivon.

En la urbo

Ni revenis al la urba centro. Ni vizitis la bibliotekon kaj tie ni vidis malgrandan foto-ekspozicion pri bestoj forlasitaj en la malpermesita zono. Tie estis jenaj fotoj : skeltonoj de bovinoj forlasitaj en la bovinejoj, amase mortintaj bovinoj, kreskinta bovino kun nazŝnuro enmordinta sur la nazon, vagantaj bovidoj, kiuj naskis post la akcidento, porkoj, hundoj kaj katoj. Kiam tiuj vivantaj bovinoj estas kaptitaj, ili estas mortigitaj. Tiuj bestoj estas kompatindaj, sed ankaŭ bovistoj kaj porkistoj estas kompatindaj. Certe ili havas peksenton al tiuj amindaj bestoj, kaj tio povas konduki ilin al sinmortigo aŭ perdo de vivcelo. En la urbo ni renkontis jenajn homojn. Jen estas iliaj rakontoj : 1. Maljunulino : Kiam okazis la akcidento, ni enbusiĝis, tute ne sciante, kien ni iros, kaj fine atingis en la vilaĝo Kataŝina en la gubernio Gunma. Tiu estas montara vilaĝo kaj ni estis surprizita pro profunda neĝtavolo. Ĉi tie malofte neĝas, do ni fuĝis en malvarma vestaĵo kaj eĉ en sandaloj. Ni loĝis en hotelo en skiejo ĝis julio 2011. La loĝantoj estis tre bonkoraj. 2. Maljuna viro : Mi loĝas en la gubernio Saitama. Hieraŭ mi venis ĉi tien por renkonti mian fraton. Li perdis sian domon pro la cunamo kaj loĝas en provizora domo. Li perdis sian kutiman vivritmon, kaj kelkajn tagojn antaŭe li estis trovita sur la strato. Lin atakis cerba malsano. Li feliĉe ne mortis sed vivas en hospitalo. 3. Sake-vendisto : Mi revenis ĉi tien jam fine de marto 2011. Mi fuĝis en alia urbo, sed miaj amikoj diris al mi telefone : “Se ni ne revenos, nia urbo mortos”. Do mi kun kelkaj amikoj revenis, sed mallumaj kaj senhomaj stratoj estas terurigaj.

En la urbo Fukuŝima

JPEG - 45.2 kb
En iu parko mi trovis dozometron

La 5an ni revenis al la urbo Fukuŝima. Ni renkontis esperantistinon kaj iom turismis en la urbo. En iu parko mi trovis dozometron, kiu montris 0,267 sivertojn. En la urbo en multaj lokoj troviĝas dozometroj por ke loĝantoj sciu, en kia stato ili vivas. Tamen kiel granda estas tiu cifero ! Tiu cifero estas 10-oble pli granda ol tiu en mia urbo. Revenite hejmen, mi sendis mesaĝon al alia amiko en Fukuŝima pri tiu eltrovo, kaj pli surprize ŝi skribis al mi jene : “En tiu parko la cifero estas malgranda. En mia loko la cifero estas 1,30, kaj apude troviĝas elementa lernejo. Vere TEPCO kaj la registaro estas senkapablaj”. La registara normo de radioaktiveco estas 0,114. Lernantoj en tiu lernejo ĉiun tagon elmetiĝas al tiom da radioaktiveco. Infanoj ricevas pli da influo de radioaktiveco, do kio okazos al ilia korpo, neniu scias, kaj kiam ili fariĝos malsanaj, ili ne povos postuli kompenson al TEPCO kaj la registaro, ĉar estos malfacile pruvi kaŭzecon de la nuklea akcidento al ilia malsano. Fukuŝima-anoj estas forĵetitaj de la registaro. Mi serĉis en interreto, kiom da radioaktiveco troviĝas en la vilaĝo Iitate, tra kiu ni veturis per buso al la urbo Minami-Sooma : Civitana halo Ŭarabidaira : 5,299 Supera mezlernejo Iitate-filio : 4,348 Elementa lernejo Usuiŝi : 2,529 Urbodomo de Iitate : 0,791 La urboj apud la centralo ests pli poluitaj. Vere vivo kaj terenoj estas perditaj al la loĝantoj, kaj ankaŭ al ni, ĉiuj japanoj. Ni ne plu povos vojaĝi al tiu bela regiono, ni ne plu povos gustumi bongustaĵojn el tiu regiono, ni ne plu, ne plu, ne plu. Kia tragedio !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio