Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 20an de aprilo 2017 . Ĝis nun estas 2473 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de decembro
puce La 07an de decembro
puce La 09an de decembro
puce La 11an de decembro
puce La 15an de decembro
puce La 19an de decembro
puce La 23an de decembro
puce La 31an de decembro

La 09an de decembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 9an de decembro

Mia draste ŝanĝita vivo post 3.11 Transmigrado de Fukuŝima al Saitama

Anonima lernantino 16-jara :

Ekde la 11a de marto mia vivo tute ŝanĝiĝis. Mi translokiĝis de mia urbo Namie en Fukuŝima al la gubernio Saitama. Nun mi pli kaj pli alkutimiĝis al la vivo ĉi tie, pro kio mi iom post iom povas retrorigardi mian pasintan vivon post la tertremo kaj pripensi mian estontecon. Unuflanke mi volas pli bone alkutimiĝi al la nuna vivo, sed aliflanke, sentante, ke la nuna vivo fariĝas mia ĉiutagaĵo, apartiĝo de mia hejmo maltrankviligas min.

Okazis la granda tertremo

Je la 14a horo kaj 46 minutoj okazis la tertremego de la Orienta Japanio. Kiam mi estis lernanta historion en la klasĉambro en la unua etaĝo, aŭdiĝis malagrabla bruo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis, kaj kun ĝi andiĝis aliaj bruoj el diversaj lokoj. Tiuj, eligante el poŝtelefonoj, avertas la alvenon de tertremo. Post kelkaj sekundoj venis tremoj, do ni kaŝis nin sub la tablojn kaj atendis la finon de la tremado. Komence la tremo estis malgranda, sed venis pli kaj pli da skuoj. Mi sentis min moviĝi ambaŭflanken kun la tablo. Mi bone memoras la plorkriojn de miaj panikitaj amikoj. Mi estis realtive trankvila kaj pensis, ke fine venis tiel nomata “Tertremo apud la gubernio Mijagi”.
Kiam finis la tertremo, ni fuĝis en la sportejon, sed ni estis maltrankvilaj pro oftaj postaj tremoj. Lernantoj en la 3a kaj la 4a etaĝoj subenvenis. Fine venis unu lernantino en la rulseĝo kun instruisto. Kiel maltrankvila ŝi estis, estante sola en la ĉambro dum kelkaj minutoj !
En la poŝtelefono de mia amiko mi vidis la scenojn de la cunamo, kiuj donis al ni tiel grandan ŝokon, ke ni perdis niajn voĉojn. Eĉ ni, kiuj spertis tiun grandan tertremon, ne povis kredi, ke tiel granda cunamo efektive okazas.
Feliĉe mi povis kontakti miajn gepatrojn, sed troviĝis ne malmultaj, kiuj ne povis fari tion. En tiu tago ni tranoktis en la lernejo, ĉar la nacia vojo al la lernejo estis inundita kaj en la lernejo elektro kaj akvo bone funkciis, dum oni ne sciis, kio okazis kaj okazos hejme. Sed kiam miaj gepatroj diris al mi, ke mi restu en la lernejo, rigardante multajn reveni hejmen, mi sentis min kvazaŭ forlasita de mia familio,.
En mia urbo Namie troviĝas la distrkto Ukedo, fama pro fiŝkaptado. Kiam mia instruisto informis al ni kiel onidiron, ke Ukedo malaperis, mi opiniis, ke tia afero neniam povas okazi, sed kiam mi vidis mian amikon el Ukedo plori, mi devis akcepti la realon, kaj bedaŭras, ke mi povas fari nenion.

Nia vagada vivo komenciĝis

Tiun nokton okazadis tertremoj ĉiun kelkan minuton, tial mi ne povis dormi, dume mi pensis pri miaj familianoj kaj hejmenrevenintaj amikoj. La sekva tago estis longa tago. Gimnastikejo de mia lernejo fariĝis kadavrejo. Mi sciis, ke mia domo situanta ĉirkaŭ 10 kilometrojn proksime de la nuklea centralo n-ro 1 estis inkludata en la malpermesita zono. Poste kun miaj gepatroj, kiuj venis al la lernejo, mi rifuĝis al la domo de mia parenco situanta 20 kilometrojn fore de la centralo. En tiu domo kolektiĝis ĉirkaŭ 20 homoj, sed je la 15a horo kaj 36 minutoj okazis eksplodo de la reaktoro, kaj ni denove rifuĝis ĉe la familio loĝanta pli malproksime.
Kiam ni estis tie, mi havis la plej malfacilan tempon, ĉar ni ne konis tiun familion. Ni ne povis bani sin, nek uzi poŝtelefonon. Sed mi komprenis, ke mi ne devas plendi pri tio, kaj konvinkigis min, diarnte al mi, ke ĉiuj havas similan malfacilon. En tiu distrikto troviĝis kelkaj rifuĝejoj, kiujn mi vizitis por vidi la staton kaj por serĉi miajn amikojn, sed mi bedaŭris veni, ĉar en la gimnastikejoj kaj lernejaj ĉambroj estis tiel plenaj de homoj, ke ili ne povis eĉ kuŝi, kaj krome necesejoj estis tre malpuraj. Ĉe la enirejoj oni montris nomojn, el kiuj homoj serĉis siajn familianojn kaj konatojn. Ĉar tiu tertremo okazis posttagmeze, familianoj, estante en apartaj lokoj, ne povis facile kontakti unu la alian.

Al la gubernio Ibaraki

Poste, postlasinte niajn geavojn, kiuj volis resti en Fukuŝima, ni translokiĝis al la domo de mia onklo en la gubernio Ibaraki, najbara gubernio de Fukuŝima. Tiun tempon mankis benzino en la tuta orienta Japanio, kaj ankaŭ nia aŭtomobilo haltis survoje pro manko de benzino. Ni dormis en la aŭtomobilo, kaj en la sekvanta mateno, ni veturis per ĵus funkciinta trajno al Ibaraki.
En la hejmo de mia onklo ĉio estas normala, tute malsame kiel en mia urbo kaj en la rifuĝejoj. Mi sentis min tre fremda en tiu vivo. En Fukuŝima nur malmultaj vendejoj estis malfermaj, tial ni devis veturi al malproksimaj urboj, timante elĉerpiĝon de benzino, sed ĉi tie ĉiuj vendejoj funkciis. Tiam unuan fojon mi povis kontakti miajn amikojn per poŝtelefono, kaj iom sentis min trankvila, sed kiam mi pensis pri miaj amikoj en rifuĝejoj kaj geavoj en Fukuŝima, mi sentis min peka, demandante min, ĉu mi sola rajtas vivi en tiu bona stato.

Al la gubernio Saitama

Poste, juĝinte, ke ni ne povos baldaŭ reveni al Fukuŝima, ni venis al la gubernio Saitama, kie loĝas mia onklo. Ni celis loĝi ĉi tie iom longe, do mi serĉis superan mezlernejon, kiun mi vizitos. Tio donis al mi ne malgrandan streson, ĉar decidi novan lernejon signifas, ke mi ne povos facile reveni al Fukuŝima, tial en mia koro naskiĝis emo prokrasti la decidon. Mian lernejon en Fukuŝima mi mem elektis, sukcesis eniri post diligenta preparado kaj vizitis unu jaron, do mi amis ĝin. Lernantoj en la nova lernejo certe elektis ĝin same kiel mi, do mi timis, ke ili akceptos novajn lernantojn kiel min kun varma koro, sed miaj novaj samklasanoj estis tre bonkoraj. Mi atendis, ke ili demandos min pri la tertremo, cunamo kaj la akcidento de la reaktoroj, sed ili preskaŭ nenion demandis. Nun mi pensas, ke tio venis de ilia zorgo pri mi, sed ne estas ĝene nek dolorige al mi respondi pri tiuj aferoj. Mi eĉ volis, ke mi parolu al ili pri miaj spertoj.

Kvar monatoj pasis

Jam pasis kvar monatoj post la tertremo. Mi apartiĝis de samklasanoj de mia eksa lernejo kaj de aliaj amikoj de miaj infanaj tagoj. Mi sentas min malĝoja, ne havante/onte ŝancon renkontiĝi ilin tiom longan tempon aŭ eĉ dum mia vivo.
Mi perdis miajn amikojn, mi devis havi streson en la nova lernejo, mi devis nove komenci ĉion, mi ne povis repreni valorajn posedaĵojn el mia hejmo, kaj la urbo kaj la gubernio tre malrapide restariĝas. Ĉion malbonan kaŭzis la elektra centralo. Se ĝi ne ekzistus, mi povus vivi same kiel antaŭe, tiamaniere mi ofte pensas, sed foje venas alia opinio.
Ja ni perdis multon pro la nuklea centralo, sed antaŭ la akcidento ĝi donis multon al ni. La urboj evoluis dank’ al la centralo. Labori por TEPCO estis honorinde, tial multaj volis labori por la kompanio. Eĉ nun multaj laboras en la centralo por la riparado, inkludante patrojn de miaj amikoj. La centralo estis nia najbaro, kaj sen ĝi multaj ne povus vivteni sin.
Kiam mi forlasis Fukuŝima-on, mi unuan fojon rimarkis, ke Fukuŝima estas grava por mi. Nun ĝi fariĝis fama pro la akcidento, sed mi ne volas ĝian tiamanieran famiĝon. Fukuŝima estas provinca gubernio sed plena de bela naturo kaj bongustaj manĝaĵoj. Mi volas, ke la tertremo ne rompu tradiciajn festojn kaj kulturaĵojn. Mi volas, ke Fukuŝima fariĝu loko, kiun multaj eksterlandanoj volas viziti. Tio ne eblos tuj, sed certe en la proksima estonteco. Por tio mi volonte kunlaboros, kaj ĝis tiu tempo mi strebe lernos en tiu ĉi loko.
(Tradukita el la organo de la Nova Angla Edukado, la novembra numero 2011)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio