sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Pottier & Degeyter : La Internacio (himno de la laboristaro tutmonde)


JPEG - 146.3 kb
Laborista Esperanto Grupo-Leipzig, majo 1925

La Internacio estas himno de la tutmonda laboristaro. Ĝian tekston verkis Eŭgeno Pottier, ĝian muzikon komponis Petro Degeyter.

Eŭgeno Pottier, franca teksaĵ-laboristo kaj proleta poeto, naskiĝis en 1816 en Parizo. Jam en sia juna aĝo li aliĝis al la laborista movado, kaj ĝis la fino de sia vivo restis poeto de la franca proletaro. Dum la Pariza Komuno en 1871 li batalis sur la barikadoj. Post la falo de la Komuno, Pottier estis devigita rifuĝi. En tiuj mallumaj tagoj li verkis la "alarmon" de la batalanta proletaro.

Pottier pasigis kelkajn jarojn en ekzilo, poste li povis reveni en Francion. Lia poemvolumo "La kantoj de l’ revolucio", en kiu estis legebla ankaŭ la Internacio, povis aperi nur en 1887, kaj nur tiam turniĝis la interesiĝo de la verkistoj kaj de la publiko al tiu ĉi talenta proleta poeto.

En 1888, post la morto de Pottier la poemaron tralegis Petro Degeyter, muzikkomponisto, kiu ankaŭ devenis el proletfamilio. Li naskiĝis en 1848 en Flandrio, de francaj gepatroj. Li estis ankoraŭ infano, kiam liaj gepatroj reiris en Francion. Kaj ekloĝis en Lille. Degeyter elektis el la poemaro la plej belan kaj plej batalspiritan poemon de Pottier, kaj komponis por ĝi melodion.

Tiel naskiĝis la Internacio kaj estis unuan fojon prezentita al la laboristoj de Lille. La himnon baldaŭ ekkonis ĉiuj francaj laboristoj, kaj ĝi disvastiĝis ankaŭ ekster Francio.

El la Esperantolernolibro de dr-o Szerdahelyi, Budapeŝto 1968



Jen la esperanta versio, tradukita de la ukraina
anarĥiisto kaj SAT-ano J. Zilberfarb

Leviĝu, en mizer’ dronanta,
Sklavar’ malsata de la ter’ !
Raci’ nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l’ liber’.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament’ de l’ tirani’
Kaj nian novan ni konstruos :
Ne nuloj-ĉio estu ni !

Rekantaĵo (dufoje) : :Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond’,
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond’ !

Ne la cezar’, nek dia volo
La savon portos de l’ tiran’,
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man’.
Por ke pereu la rabuloj,
Por liberiĝu la spirit’.
Varmegan feron la forĝuloj,
Ni forĝu mem sen intermit’.

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci’ ;
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani’.
Sufiĉe da suferricevo.
Laŭ egaleca la leĝar’
Neniu estas rajt’ sen devo,
Nek iu devo sen rajtar’.

Apoteoze abomenaj
La reĝoj de minar’ kaj rel’
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel’.
En kas’ konservis la friponoj
Produktojn niajn de l’ labor’,
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.

Estrar’ nin trompis artifike,—
Por ni do —pac’ ! por ĝi —milit’ !
Rompinte la armeojn strike
Ni lasu l’ vicojn sen hezit’.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni, —
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi’.

Nur ni laborarmeaj eroj
De l’ urboj kaj de la kampar’,
Posedas rajton pri la tero !
Vi iru for, parazitar’ !
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel’,
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel’.

Leviĝu, en mizer’ dronanta,
Sklavar’ malsata de la ter’ !
Raci’ nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l’ liber’.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament’ de l’ tirani’
Kaj nian novan ni konstruos :
Ne nuloj-ĉio estu ni !

Ne la cezar’, nek dia volo
La savon portos de l’ tiran’,
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man’.
Por ke pereu la rabuloj,
Por liberiĝu la spirit’.
Varmegan feron la forĝuloj,
Ni forĝu mem sen intermit’.

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci’ ;
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani’.
Sufiĉe da suferricevo.
Laŭ egaleca la leĝar’
Neniu estas rajt’ sen devo,
Nek iu devo sen rajtar’.

Apoteoze abomenaj
La reĝoj de minar’ kaj rel’
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel’.
En kas’ konservis la friponoj
Produktojn niajn de l’ labor’,
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.

Estrar’ nin trompis artifike,—
Por ni do —pac’ ! por ĝi —milit’ !
Rompinte la armeojn strike
Ni lasu l’ vicojn sen hezit’.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni, —
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi’.

Nur ni laborarmeaj eroj
De l’ urboj kaj de la kampar’,
Posedas rajton pri la tero !
Vi iru for, parazitar’ !
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel’,
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel’.

elŝuti :

Laborista Esperanto Grupo-Leipzig, majo 1925
JPEG - 771.6 kb, 1604 x 1032 pixels