sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)


JPEG - 47 kb
Valo


«  En nia lando ne estas plu malriĉuloj. Ĉiu estas nutrata, ĉiu almenaŭ manĝas laŭ sia apetito  ». Kiomfoje mi aŭdis tiajn vortojn el la buŝo de homoj, kiuj ne scias, pri kio ili parolas, ĉar ili ĝuas bonan apetiton kaj povas ĝin satigi, kaj neniam suferis malsaton.


Tamen ili posedas televidon. Ili scias, ke amasoj da homoj mortas pro malsato. Sed tio okazas en tiel foraj landoj, ke ŝajne tio ne koncernas ilin. La « tria mondo » estas por ili kvazaŭ abstraktaĵo.


Kaj ili ne scias (aŭ ne volas scii ?), ke en ilia lando mem, en ilia urbo, preskaŭ ĉe ilia pordo, ekzistas « kvara mondo », kiu, se ne mortas, tamen kaŭras en mizero. Se, kiel mi, ili ĉiumatene irus al la urba bazarhalo, ili vidus ĉirkaŭ ĝi, sidantaj sur la trotuaro, plurajn almozulojn el ambaŭ seksoj kun tabuleto, sur kiu ili legus : « Mi malsatas ». Eble ili dirus : « Sentaŭguloj, malpenemaj, kiuj preferas almozpeti ol perlabori sian panon per praktikado de honesta medio ». Sendube ekzistas kelkaj tiaj individuoj, profesiaj almozuloj, sed pli multaj estas la veraj senlaboruloj, kiuj dum monatoj kaj jaroj vane serĉadis hipotezan dungon. Tiuj ricevas kelkan tempon magran kromsalajron, poste ŝtatalmozon po 40 frankoj tage, poste neniom plu. Kiel tiuj ĉi sin vivtenadus, se ne per ŝtelado aŭ almozoj ? Ĉu per « nigra laboro » ? Sed ankaŭ sur tiu ĉi labormerkato ekzistas akra konkurenco.


Ni scias, ke tia « kvara mondo » nun vivas en ĉiuj « riĉaj » landoj. Ni vidis sur niaj televid-ekranoj, en Usono, senlaborulojn ofte dece vestitajn (ĉar ili estas freŝdataj malriĉuloj) vicatendi kun malplena bovlo en la mano ĉe popolaj supdisdonejoj. Tiaj spektakloj estas videblaj apud ni, bone nutrataj homoj, apud luksaj restoracioj, en kiuj riĉuloj ofte elspezas plurajn centojn da frankoj por unu vespermanĝo. Ĉu tio estos ankoraŭ longtempe tolerebla ?


La 3-an de novembro (1986), en televida elsendo, mi aŭdis korŝirajn atestojn de senesperaj senlaboruloj. Tie estis ankaŭ pastro Petro. Ĝenerale mi ne multe ŝatas klerikojn, sed antaŭ tiu ĉi mi demetas mian ĉapelon. Pastro Petro parolis ne longe, sed dense. Li estas ne nur sentimentala bonfaranto, cetere efika, sed ankaŭ inteligenta klera homo, kiu serioze, funde esploris la demandon. Kaj kion li konkludis ? La nuna tutmonda krizo ne estas cikla krizo kiel la antaŭaj. Ĝi estas daŭrema. La homaro venis en novan stadion de sia evoluado. Ne temas pri pasema epidemio, sed pri kronika malsano, tute nova, por kiu necesas eltrovi tute novajn kuracrimedojn.


Ĝuste tion, antaŭ duonjarcento, profetis Jacques Duboin. Kaj li proponis solvon : « Kiam ne plu estas necese pagi laboriston, por ke li produktu, la ŝtato devige pagu lin, por ke li konsumu. »


Tiel longe, kiel oni ne volos tion kompreni, tiel longe kiel la politikaj instancoj kaj partioj restos ĉe siaj malnovaj konceptoj, la tria kaj kvara mondoj dronos en pli kaj pli profunda mizerstato.


Valo (Rajmundo Laval’), el la kompillibro Vortoj de Valo kun studoj kaj artikoloj, Broŝurservo de SAT, eld. 1995, p.107-8. Aperis originale en Laŭte ! en januaro 1987.


Franclingva traduko legeblas sur la retejo de SAT-Amikaro (franclingva laborista esperanto-asocio).