sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)

tradukis Djemil Kessous)


JPEG - 127.3 kb

Anonima : "Pigrado estas la arto ripozi antaŭ ol oni estas laca."


Neniam iu ajn devus labori. La laboro estas la fonto de preskaŭ la tuta mizero en la mondo. Ĉiuj plagoj, kiujn vi povus nomi, venas de tio, ke oni laboras aŭ vivas en mondo dediĉita al la laboro. Cele al la halto de la sufero, ni devas haltigi la laboron.


Tio ne signifas, ke ni devas ĉesigi ĉian agadon. Tio signifas la kreadon de nova vivmaniero bazita sur la ludo ; alidirite iu luda revolucio. Per "ludo", mi ankaŭ komprenas feston, kreadon, kunmanĝadon, kunvivadon, kaj eble arton. Ludo estas pli grava ol infan-ludo, tiom riĉiga, kiom tiu lasta povas esti. Mi alvokas kolektivan aventuron en ĝenerala ĝojo kaj libera reciproka vigleco. Ludo ne estas pasiveco. Sendube ni ĉiuj bezonas iom pli da tempo por la pura pigreco kaj por la senstreĉiĝo ol tiu, kiun ni povas ĝui nun, kia ajn estas nia laboro aŭ enspezo, sed post kiam ni estas ripozitaj de dunga lacego preskaŭ ĉiuj el ni volas agadi. Oblomovismo (nenion farado) kaj Stakanovismo (histeria laboro) estas ambaŭ flankoj de la sama senvalora mono.


La luda vivo estas tute neakordigebla kun la nuna realeco. For tiu "realeco", nigra truo ensorbanta la vivpovon ĝis tiu plej eta parto de l’vivo, kiu apenaŭ diferenciĝas de l’nura vivtenado ! Strange - aŭ eble ne - ĉiuj malnovaj ideologioj estas konservemaj ĉar ili kredas je la laboro. Kelkaj el ili, kiel marksismo kaj la plimulto da anarkiismaj tendencoj, kredas je la laboro tiel furioze, kiel ili kredas je preskaŭ neniu alia afero.


La liberaluloj asertas ke ni devus ĉesigi la dungadan discriminacion. Mi asertas ke ni devas ĉesigi la dungadon. La konservemuloj subtenas la leĝojn de rajto je laboro. Sekve de Paul Lafargue, la petola bofilo de Marx, mi subtenas la rajton je pigreco. La maldekstruloj aprobas la plenan dungadon. Kiel la surrealistoj, krom ke mi ne ŝercas, mi aprobas la plenan sendungadon. La trockistoj aktivas favore al la konstanta revolucio. Mi aktivas favore al la konstanta festo.


Sed, se ĉiuj ideologistoj (kiel ili tion faras), subtenas la laboron – ne nur ĉar ili planas ke la aliuloj plenumu ilian laboron – por ĝin eksplicite diri ili estas strange hezitemaj. Senfine ili parolados pri la salajro, la horaroj, laborkondiĉoj, ekspluatado, produktiveco, efikeco… Ili plezure pritraktos ĉion ekskluzive de la laboro mem. Tiuj spertistoj, kiuj sin oferas por pensi anstataŭ ni, malofte liveras iliajn konkludojn pri la laboro, rilate ties elstarecon en ĉies vivoj. Ili ĉikanas inter si pri detaloj. La sindikatoj kaj mastraro interkonsentas, ke ni devus vendi la tempon de niaj vivoj kontraŭ la nura vivtenado, kvankam ties prezon ili marĉandas. La marksistoj pensas ke la burokratoj nin mastrumu. La libertarianoj pensas ke la negocistoj nin mastrumu. Feminis(in)oj ne zorgas kiu mastrumu dum la mastroj estas inoj. Klare tiuj ideologovendistoj havas seriozajn diferencojn pri la partigo de la potenco, la potencrabaĵo. Estas ankaŭ tiom klare ke neniu el ili havas ian ajn obĵeton kontraŭ la potenco mem kaj ĉiuj el ili volas ke ni daŭrigu la laboron.


Eble vi demandas vin ĉu mi estas ŝerca aŭ serioza. Mi estas ŝerca kaj serioza. Ludi ne estas ludaĉi. Ludoj ne estu bagateloj, kvankam bagatelo ne estas trivialeco : la plej ofte ni devus trakti bagatelon serioze. Mi ŝatus, ke la vivo estu ludo, sed ludo kun grava vetaĵo. Mi volas daŭre ludadi.


MIZERO DE LA SALAJRECO, RICECO DE LA LUDO


La alternativo al la laboro ne estas nura senokupeco. Esti ludema ne signifas esti dormema. Tiom, kiom mi amegas la plezuron de l’duondormo, tio ne estas tiel gratifika kiel kiam ĝi interpunkcias aliajn plezurojn kaj ŝatokupojn. Nek pli promocias mi la sekuran valvon de l’mastrumita horardisciplino nomita "libertempo" ; for tion ! Libertempo estas mallaboro komisie de la laboro. Libertempo estas la tempo dediĉita por refortiĝi post la laboro kaj por provi forgesi ĝin, freneze sed senespere. Multe da homoj revenas de siaj ferioj tiel tristaj, kiel ili ŝajnas reiri al la laboro ĉar ili ne povas plu ripozi. La ĉefa diferenco inter laboro kaj libertempo estas ke en la laboro vi havas pagon por via alieneco kaj nervoziĝo.


Mi ne vortludas kun iu ajn. Kiam mi diras, ke mi volas aboli la laboron, mi ekzakte opinias kion mi diras, sed mi volas raporti kion mi pensas klarigante miajn terminojn per nefakaj rimedoj. Mia minimuma difino de la laboro estas trudtasko, nome devigata produktado. Ambaŭ vortoj estas esencaj. Laboro estas la produktado devigita per ekonomiaj aŭ politikaj rimedoj, per la karoto aŭ la bastono (la karoto estas nur la pluiĝo de l’bastono per aliaj rimedoj). Sed la tuta kreado ne estas laboro. La laboro neniam estas farita por si mem, ĝi estas farita pro la atendo kelkan produkton aŭ rezulton, kiun la laboristo (aŭ pli ofte kelkaliulo) ricevas de ĝi. Jen kial la laboro estas necesa. Ĝin difini estas ĝin malestimi. Sed la laboro estas ĝenerale eĉ pli malbona ol tio, kion ties difino starigas. La dinamiko de interna superregado por la laboro inklinas laŭtempe fariĝi totala. En la socioj de invadinta laboro, inkluzive de ĉiuj industriiĝintaj landoj, ĉu kapitalismaj aŭ "komunismaj", la laboro nepre akiras aliajn kvalitojn, kiuj plifortigas ĝian abomenindecon.


Kutime la laboro estas dungado, nome salajra laboro, kio signifas sin vendi kredite – kaj tio estas eĉ pli vera en la "komunismaj" landoj, kie la ŝtato estas preskaŭ la nura dunganto kaj ĉiu homo dungito, ol en la kapitalismaj landoj. Tiel 95% da laborantaj usonanoj, laboras por iu (aŭ io) alia. En Sovetunio aŭ Kubo aŭ Jugoslavio aŭ iu ajn alia simila ŝtato, kiun oni povus citi, la rilata fenomeno alproksimiĝas 100%. Nur la enmiksitaj kamparaj landoj de l’tria mondo - Meksiko, Hindio, Brazilo, Turkio -, portempe ŝirmas notindajn arojn da kamparanoj, kiuj pluigas la tradician aranĝon de multaj laboristoj dum la lastaj jarmiloj : la pagado impostojn (trudmonon eĉ tributon) al la ŝtato aŭ renton al parazitaj bienuloj kontraŭ ia trankvileco. Eĉ tiu kruda interkonsento komenciĝas ŝajni bona (preferinda al la salajrata sklaveco). Ĉiuj industriaj (kaj oficaj) laboristoj estas dungitoj, kaj sub tiu speco de kontrolo kiu certigas ilian servuton.


Sed la moderna laboro havas pli malbonajn sekvojn. La homoj ne nur laboras, ili havas "ĝobojn". Persono plenumas unu produktan taskon sur ekskluziva bazo. Eĉ se la tasko havas ian kvanton de intera intereso (kreskanta nombro da ĝoboj ne tion havas), la unutoneco de ĝia deviga ekskluziveco elĉerpas ĝian ludan kapablecon. Tasko, kiu povus logi la energion de kelkaj personoj dum prudenta limigita tempo, por sia plezuro, estas nur ŝarĝo sur tiu, kiu devas ĝin plenumi kvardek horojn semajne sen nenio direnda pri la maniero, laŭ kiu ĝi devas esti farita por la profito de proprietuloj, kiuj kontribuas per nenio al la entrepreno, kaj sen perspektivo por partigi la taksojn aŭ maldensigi la laboron inter tiuj, kiuj devas ĝin reale fari. Jen la vera mondo de la laboro, mondo de burokratikaj bagateloj, de seksaj persekutoj kaj diskriminacioj, de stultaj estroj ekspluatantaj kaj persekutantaj siajn subulojn, kiuj, laŭ ia ajn racia aŭ teknika kriterio, devus gvidi la funkciaron. Sed la kapitalismo envere subigas la racian maksimumigon de l’profito kaj produktiveco al la postulego de la organizeca kontrolo. La mizero, kiun multaj laboristoj spertas en la laboro estas la sumo de diversaj indignaĵoj, kiun oni povus nomi "disciplino". De tio, Foucault verkis kompleksajn analizojn sed ĝi estas sufiĉe simpla. La disciplino konsistas el la aro de l’totalismaj kontroloj en la laborloko - voktado, rutina laboro, devigitaj laborritmoj, produktokvotoj, pordokontrolo ene kaj ele. La disciplino estas tiu sama afero, en kio la fabriko, la oficejo kaj la vendejo partoprenas kun la prizono, la lernejo kaj la frenezulejo. Ĝi estas iu fakto historie originala kaj terura, kiu superintus la kapablecon de tiaj iamaj demonaj diktatotoroj, kiaj Nerono, Ĝinĝis-Ĥano kaj Ivano la terura. Tiaj malicaj, kiaj ili estis, ili nur ne havis la maŝinaron por kontroli siajn regatojn tiel totale, kiel faras la modernaj despotoj. La disciplino estas la diabla moderna kontrolmetodo, ĝi estas noviganta entrudiĝo, kiun oni devos malpermesi kiel eble plej rapide.


Tiel estas la laboro. Ekazkte mala estas la ludo. La ludo ĉiam estas memvola. Kio alimaniere povus esti ludo, tio estas laboro se ĝi estas trudata ; jen baza aksiomo. Bernie de Koven difinis ludon "interrompo de la konsekvencoj". Tio estas neakceptebla se ĝi implicas, ke ludo estas malkonsekvenca, frivoleca. La problemo ne estas ke ludo estas sen konsekvenco ; tio celas senvalorigi la ludon. La problemo estas ke, se estas iuj konsekvencoj, ili estas senpagaj. Ludi kaj doni estas streĉe ligitaj, ili estas respektive la kondutecaj kaj interŝanĝecaj flankoj de la sama impeto, la ludinstinkto ; ambaŭ havas aristokratan malestimon por la rezulto. La ludanto eltiras ion ludante ; tial ŝli ludas. Sed la esenca rekompenco estas la sperto de la agado mem (kiu ajn ĝi estas). Kelkaj aliaj atentemaj studintoj de la ludo, kiel Johano Huizinga (Homo Ludens), ĝin difinis nur ludpraktiko, ludludado, aŭ aro de sinsekvaj reguloj. Mi respektas la erudicion de Huizinga sed absolute forĵetas ties striktajn difinojn. Estas multe da bonaj ludoj (ŝakoj, pilkludoj, Monopoly, briĝo) kiuj estas regataj de reguloj, sed la ludo estas notinde pli ampleksa ol la nura ludpraktiko. Interparolado, sekso, danco, vojaĝo, tiuj agadoj ne estas regataj de reguloj sed ili certe estas ludoj, se io ajn estas tia. Kaj eĉ reguloj povas esti priludataj tiom facile kiom io ajn alia.


MODERNA SKLAVECO KAJ ANTIKVA LIBERECO


La laboro ofendmokas la liberecon. La oficiala vidpunkto estas ke ni havas rajtojn kaj vivas en demokratio. Aliaj malŝanculoj, kiuj ne estas liberaj kiel ni, devas vivi en policaj ŝtatoj. Tiuj viktimoj, en la plej bona okazo, obeas la ordojn kia ajn estas ties arbitreco. La potenco ilin gardas sub konstanta kontrolo. La ŝtataj burokratoj kontrolas eĉ la plej malgrandajn detalojn de la ĉiutagaga vivo. La oficistoj ? kiuj ilin persekutas responsas nur antaŭ siaj superuloj, publikaj aŭ privataj. Ambaŭflanke la disidentecon kaj malobeon oni punas. Denuncistoj regule raportas al la aŭtoritatuloj. Ĉion ĉi oni supozas malbonega afero.


… Kaj tia estas ĝi, kvankam nenio alia ol priskribo de l’modernaj laborlokoj. Liberaluloj, konservativuloj kaj libertarianoj, kiuj veadas pri la totalismo estas papagoj kaj hipokrituloj. Estas pli da libereco en ia ajn diktaturo iomete malstaliniĝinta ol en ordinara usona laborloko. Vi trovas la saman specon de hierarkio kaj disciplino en fabriko aŭ oficejo ol en prizono aŭ monaĥejo. Fakte, kiel Foucault kaj aliuloj montris, la prizonoj kaj la fabrikoj aperis samtempe kaj ties kreintoj zorge kaj reciproke interpruntis siajn kontrolmetodojn.


Laboristo estas partatempa sklavo. La mastro decidas kiam estas alvenenda, elirenda kaj kion fari tiutempe. Li diras al vi kiom da laboro estas farenda kaj kiom rapide. Li rajtas pluigi tiun kontrolon ĝis ekstremaj humiligoj, reglamentante laŭvole la vestaĵojn, kiujn vi surmetos, kaj kiom ofte vi povos iri al la necesejo. Escepte de iomete da okazoj, iale ajn, li povas forĵeti vin… aŭ neniale. Li spionigas vin de voktistoj aŭ de fidenuncistoj, li plenigas dosieron pri ĉiu dunginto. Rebati nomiĝas "neobeemeco" ekzakte kiel se laboristo estus knabaĉo kaj tio ne nur vin forpelas sed ankaŭ vin senigas de senlaboreca monsubteno. Ne aprobante ambaŭ okazojn, oni devas noti ke la infanoj, ĉu en familio ĉu en lernejo, ricevas ekzakte la saman traktadon, pravigitan tiuokaze per ilia senmatureco. Kion ĝi signifas pri iliaj gepatroj kaj instruistoj ambaŭ laborantaj ?


La aĉiga sistemo de superregado, kion mi ĵus priskribis, reglamentas la duonon de la vekhoroj de multe da virinoj kaj de la ampleksa plimulto da viroj dum la plej granda parto da ties vivoj. Iele, nomi nian sistemon demokratio, kapitalismo aŭ, eĉ pli bone, industrialismo, ne estas tro falsa sed ĝiaj pli realaj nomoj estas fabrikfascismo kaj ofica oligarkio. Kiu ajn asertas ke tiuj homoj estas "liberaj" mensogas aŭ estas stulta. Vi estas tion, kion vi faras. Se vi faras tedan, stultan, unutonan laboron estas ŝancoj por ke vi fariĝos tedulo, stultulo aŭ unutonulo$. La laboro estas bonega klarigo de la insida kreteniĝo ĉirkaŭanta nin, multe pli ol tiel stultigaj mekanismoj kiel televidado kaj edukado. La homoj, kiuj estas enregimentitaj sian tutan vivon, kaptitaj el sia lernejo por la laboro kaj neglektitaj de sia familio ekde sia vartejo dum la infanaĝo ĝis la ekstremo de sia vivo, estas kutimigitaj al la hierarkio kaj mense slavigitaj. Ilia kapableco al aŭtonomio estas tiom atrofiita kiom ilia timo de la libereco estas inter iliaj malpli neraciaj bazaj fobioj. Ilia obeemo trejnita en la laboro transiras ĝis la familioj, kiujn ili fondas, tiel reproduktante ĉiamaniere la sistemon en politiko, kulturo kaj en ĉiu alia afero. Ekde kiam vi sufokis la vivpovon de la homoj laboreje, ili probable submetiĝos al la hierarkio kaj spertistoj en ĉiuj kampoj. Ili estas kondiĉitaj por tio.


Tiom ni estas ligitaj al la mondo de la laboro, kiom ni ne povas vidi kion ĝi okazigas al ni. Ni devas referenci al eksteraj observantoj de aliaj periodoj aŭ aliaj kulturoj por taksi la ekstremecon kaj la patologiecon de nia nuna situacio. Estis periodo en nia propra pasinteco, kiam la "laboretiko" estus nekomprenebla kaj eble Weber iel pravis kiam ties aperon li ligis kun iu religio, la kalvinismo, kiu estus probable taksita fetiĉisma rito se ĝi aperus hodiaŭe anstataŭ kvar jarcentoj antaŭe. Iel ajn, ni nur devas ĉerpi en la antikva saĝeco por meti la laboron en perspektivo. Niaj antaŭuloj konsideris la laboron por tio, kio ĝi estis, kaj iliaj konceptoj superis, malgraŭ la strangecoj de l’kalvinistoj, ĝis la industrialismo kiu triumfis kun la beno de tiuj lastaj profetoj.


Ni imagu momenton, ke la laboro ne igas la homojn stultaj submetituloj. Ni imagu, malestime al iu ajn kredinda psikologio kaj al la ideologio de ĝiaj subtenantoj, ke la laboro ne efikas sur la formiĝon de l’karaktero. Kaj ni imagu ke la laboro ne estas tiom teda, laciga kaj humiliga, kiom ni ĉiuj scias ke ĝi estas reale. Eĉ tiel, la laboro estus ankoraŭ primoko al ĉia humanisma kaj demokrata aspiro, nur ĉar ĝi sinproprigas tiom da nia tempo. Sokrato asertis ke la manlaboristoj fariĝas malbonaj amikoj kaj civitanoj ĉar ili ne havas tempon por plenumi la devojn de la amikeco kaj civitaneco. Li pravis. Pro la laboro, ni konstante rigardas niajn horloĝojn, kion ajn ni faras. La nura afero "libera" en la tiel nomata libertempo estas ke ĝi nenion kostas al la mastroj. La libertempo estas plejparte dediĉita al la pretigado por la laboro, la irado al la laboro, la reirirado de la laboro kaj la ripozo pro la laboro. La libertempo estas eŭfemismo$ por la aparta esenco laŭ kiu la laboro kiel produktfaktoro ne nur transportas sin mem proprakoste ĝis kaj de la laborloko sed ankaŭ prizorgas ĉefan responson por sia propra bontenado kaj rekreado. Tion ne faras la karbono kaj la ŝtalo, nek la uzinmaŝinoj kaj la skribaparatoj. Sed la laboristoj tion faras. Edward G. Robinson en unu el siaj gangsterfilmo ekkrias "laboro estas por la stultuloj". Ambaŭ Platono kaj Ksenofono atribuas al Sokrato, kaj evidente partoprenas kun li, konscion pri la detruivaj efikoj de la laboro sur la laboriston kiel civitanon kaj homan estulon. Herodoto identigis la malestimon al la laboro kiel atributon de la klasikaj grekoj dum la zenito de ties kulturo. Se paroli pri nura romia ekzemplo, Cicerono diris ke "kiu ajn donas sian laboron kontraŭ mono, tiu vendas sin mem kaj enviciĝas ĉe la sklavoj". Tia verdiremo estas rara nuntempe, sed nuntempaj primitivaj socioj, kiujn ni kutime malestimas, liveris proparolantojn, kiuj instruis la okcidentajn antropologojn. La kapaŭku de okcidenta Iriano, laŭ Posposil, havas koncepton de ekvilibro en la vivo kaj tiurilate laboras nur unu el du tagoj ; la ripoztago nomiĝas "la reakirado perditan forton kaj sanon". Eĉ tiom malfrue kiom en la 18a jarcento, kiam ili estis de longe enkondukitaj en la vojon de nia nuntempa aĉejo, niaj prauloj estis almenaŭ konsciaj pri tio, kion ni forgesis : la postan flankon de la industriiĝo. Ilia religiema devoteco al "Sankta Lundo" – tiele dediĉita al la kvintaga semajno 150 aŭ 200 jarojn antaŭ ĝia leĝa sankcio, estigis la malesperon de la unuaj fabrikposedantoj. Longa tempo necesis antaŭ kiam ili submetiĝis je la sonorilo, antaŭanto de la horloĝo. Fakte dum unu aŭ du generacioj necesis anstataŭigi adoltajn virojn per virinoj kutimigitaj al obeemo, kaj geinfanoj, kiuj povis esti modeligitaj por konveni al la industriaj bezonoj. Eĉ la ekspluatataj kamparanoj de la ancien régime (antaŭkapitalisma tempo) rekaptis gravan tempon de ilia servuto. Laŭ Lafargue, unu kvarono de la kampara kalendaro estis dediĉita al la dimanĉoj kaj feriaj tagoj kaj la Ĉajanovaj figuroj de la vilaĝoj en cara Rusio, verdire socio ne multe progresema, same montras unu duonon aŭ kvinonon de l’kamparaj tagoj dediĉitan al la ripozo. Obseditaj de produktiveco, ni videble estas ege malantaŭe de tiuj arkaikaj socioj. La ekspluatataj muĵikoj sin demandus kial ni ĉiuj tiom laboras. Ankaŭ ni devus demandi tion al ni.


Por bone kompreni la amplekson de nia difektiĝo, tamen, ni observu la fruan kondiĉon de l’homaro, sen regado de l’privata proprieto, kiam ni vagadis kiel ĉas-plukistoj. Hobbes supozis ke l’vivo, tiam, estis danĝera, brutala kaj mallonga. Aliaj konjektis ke l’vivo estis batalo, malespera kaj senĉesa, por la vivtenado, milito daŭrigita kontraŭ kruelan naturon kun morto kaj ruiniĝo atendanta la malŝanculon aŭ iun ajn, kiu ne estus sufiĉe armita por la defio de l’porviva batalo. Envere, tio estis nur la reflekto de timo pri eventuala displitiĝo de l’registara decidpovo fare de komunumoj malkutimigitaj agadi sen ĝi, kiel en la Hobbesa Anglio dum la enlanda milito. Tamen, la samlandanoj de Hobbes jam renkontis alternativajn formojn de socio kiuj montris aliajn vivmanierojn – aparte en Nordameriko – sed tiuj ĉi estis jam tro malproksimaj al iliaj propraj spertoj por esti kompreneblaj (la subaj klasoj, pli proksimaj al la indianaj kondiĉoj, tion komprenis pli bone kaj ofte ĝin trovis alloga ; dum la 17a jarcento, anglaj koloniantoj transpasintaj al indianaj triboj aŭ kaptitaj dum milito rifuzis la reiron. Sed la indianoj ne tiel transpasis al blankulaj kolonioj kiel okcidentgermanoj kiuj tranpasus la berlinan muron al la orienta parto). La "pluvivo de la plej adaptita", la versio laŭ Thomas Huxley de la darvinismo, estis pli bona atesto pri la Viktorina Anglio ol pri la natura selektado, kiel elmontris la anarkiisto Kropotkin en sia libro Interhelpo, kiel faktoro de l’evoluo. (Kropotkine estis scienculo, geografo, kiu havis senvolontan konvenecon por studi sur eksperimenta tereno dum sia deportado en Siberio ; li sciis pri kio li parolis). Kiel multaj sociaj kaj politikaj teorioj, la historio, kion pritraktas Hobbes kaj siaj sekvantoj estis envere nevola aŭtobiografio.


La antropologo Marshall Sahlins eksplodigis la Hobbesan miton en artikolo titolita "la origina abundeca socio"$, studante la karakterizaĵojn de nuntempaj ĉas-plukistoj. Iliaj laboroj daŭras notinde malpli ol niaj kaj estas malfacile distingeblaj de tio, kion ni konsideras ludo. Sahlins konkludis ke "ĉas-plukistoj laboras malpli ol ni kaj, prefere ol daŭra laboro, intermitas la priserĉado nutraĵon, abundas la libertempo kaj estas pli granda kvanto da podormado, tage kaj persone, ol en ĉiu ajn alia socio". Ili laboras averaĝe kvar horojn tage, se oni supozas ke tio estas "laboro". Ilia "laboro", kiel ĝi aspektas al ni, estas lerta laboro, kiu trejnas ilian fizikan kaj intelektan kapablon ; nesperta laboro, kiel diras Sahlins, ne eblas krom dum industrialismo. Tiel ĝi taŭgas al la difino de ludo far Friedrich Schiller : la nura okazo kiam la homo realigas sian tutan homecon lasante plenan "ludon" (liberecon) al ambaŭ flankoj de sia duobla naturo, la penso kaj la sento. Kiel li asertas "la animalo laboras kiam la manko estas la ĉefa fonto de ĝia agado, kaj ludas kiam la pleneco de ĝiaj fortoj estas la ĉefa fonto, kiam la superabunda vivo estas ĝia propra stimulanto al aktiveco" (moderna versio, dubinde rilata al disvolviĝo, estas la opono far Abraham Maslow inter "nesufiŝeca" kaj "kreskeca" motivoj). Ludo kaj libereco havas, rilate produktadon, la saman signifon. Eĉ Marx, kiu apartenas al la produktivisma panteono (malgraŭ siaj bonaj intencoj), notis ke "la reĝlando de la libereco komencas nur kiam estas transpasita la punkto antaŭ kiu la laboro estas devigata far la neceseco kaj la ekstera utileco". Li neniam povis sufiĉe identigi tiun punkton, feliĉan okazaĵon, kiel ĝi estas : la abolo de la laboro. Estas iom paradoksa, tamen, batali por-laboristoj kaj kontraŭ-laboro – sed ni povas.


La aspiro iri, reen aŭ transen$, al vivo sen laboro evidentiĝas en ĉiuj seriozaj sociaj aŭ kulturaj historioj de la preindustria Eŭropo, inter ili "Anglio en transiĝo" (England in transition) de Dorothy George kaj "Popola kulturo en frua moderna Eŭropa" (Popular Culture in Early Modern Europe) de Peter Burke. Ankaŭ trafa estas la eseo de Daniel Bell, "La laboro kaj ties plendoj" (Work and his discontents), la unua teksto, mi kredas, kiu tiom amplekse referencas al "ribelo kontraŭ la laboro", kaj klariĝas kiel grava korekto al la memkontentiĝa normale asociita verko kun kiu ĝi estis arigita, La fino de la ideologio (The End of Ideology). Nek la kritikantoj nek la laŭdantoj notis ke la tezo de l’fino de la ideologio de Bell signis ne la finon de la socia tumulto sed la komencon de nova nekonata periodo ne trudita nek alarmita de ideologio. Estis Seymour Lipset (en "Politika Homo"), ne Bell, kiu anoncis en la sama momento ke la fundamenta problemo de la industria revolucio estas solvita, nur kelkaj jaroj antaŭ kiam la post- aŭ meta-industriaj plendoj de studentkolegio ĉasis Lipset-on de Berkeley Universitato ĝis la rilativa (kaj portempa) trankvileco de Harvard.


Kiel Bell rimarkas, Adam Smith en La riĉeco de l’nacioj, malgraŭ sia entuziasmo por la merkato kal la divido de la laboro, estis pli konscia (kaj pli honesta) pri la aĉa flanko de la laboro ol iu ajn el siaj modernaj epigonoj aŭ iu ajn ano de la ekonomika skolo de Chicago. Kiel Smith observis : "La inteligenteco de la plimulto da homoj estas necese kondiĉita de ties ordinara funkcio. La homo kies vivo trapasas farante iom simplajn operaciojn ne havas okazojn por ekzerci sian inteligentecon… Ĝenerale li iĝas tiel stulto kaj nescianto, kiel tio eblas por homa estulo". Jen, per kelkaj krudaj vortoj, mia kritiko de la laboro. Bell, skribanta en 1956, la ora tempaĝo de la Eisenhowera stulteco kaj usona memkontenteco, identigis la neorganizitan kaj neorganizeblan konfuzon ekde la 1970aj jaroj kiel tiun, kiun neniu politika tendenco povas kontroli, kiu ne povas esti ekspluatita kaj sekve estas ignorita. Tiu problemo estas la ribelo kontraŭ la laboro. Ĝi ne figuras en iu ajn teksto de la laissez-faire-aj (liberalaj) ekonomikistoj – Milton Friedman, Murray Rothbard, Richard Posner – ĉar laŭ iliaj vortoj, kiel oni diras en la TV felietono Star Trek, "tion oni ne kalkulas" (it does not compute).


LA GENOCIDA LABORO


Se tiu aro da argumentoj, instruita per la amo de la libereco, fiaskas pervadi la utilismajn eĉ paternalismajn humanistojn, estas aliaj, kiujn ili ne povas ignori. La laboro nocas vian sanon. Fakte, la laboro estas amasmurdo aŭ genocido. Rekte aŭ ne, la laboro mortigos pli ol ĉiujn homojn, kiuj legas tiun libron. Inter 14.000 kaj 25.000 laboristoj estas jare mortigitaj en laboro en Usono. Pli ol du milionoj estas kripligitaj. 20 aŭ 25 milionoj estas vunditaj. Kaj tiuj ciferoj estas bazitaj sur ege konservativa takso pri kio estas labordamaĝo. Sekve ili ne nombras la ĉiujaran duonmilionon da kazoj de profesiaj malsanoj.


Mi rigardis medicinan libron pri profesiaj malsanoj, kiu entenas 1.200 paĝojn. Eĉ tio apenaŭ skrapas la supraĵon. La disponeblaj statistikoj nombras la evidentajn kazojn, kiel tiujn 100.000 ministojn, kiuj havas silicozon, de kiuj 4.000 mortas ĉiujare, kvoto da akcidentoj ja pli alta ol tiu de la aidoso, ekzemple, kiu kaptas tiom da atento de la amaskomunikiloj. Tio spegulas la implicitan supozon laŭ kiu aidoso trafas perversulojn kiuj povus kontroli siajn agadojn dum karbonminado estas sanktega aktiveco ekster pridemando. La statistikoj ne montras tiujn dekojn da milionoj da homoj, kies vivdaŭro estas kurtigita de la laboro – kio ankaŭ signifas tamen homicidojn. Vidu la kuracistojn, kiuj konsentas labori ĝismorte dum siaj kvindekaj jaroj. Vidu ĉiujn aliajn labormaniulojn (workaholics).


Eĉ se vi ne estas mortigita aŭ kripligita laborante reale, tio povus bonege okazi al vi kiam vi iras al la laboro, reiras de la laboro, serĉas laboron, aŭ kiam vi provas forgesi la laboron (ekz. aŭte). La granda plimulto da viktimoj de la aŭtomobilo estas ĉu plenumantaj unu el tiuj aktivecoj devigitaj de la laboro, ĉu la suferintoj de tiuj ĉi. Al tiu kreskinta kadavrkonto estas aldoninda la viktimoj de la industria poluado kaj la emoj instigitaj de la laboro al alkoholismo kaj drogkonsumo. Ambaŭ kanceroj kaj kormalsanoj estas modernaj patologioj normale estigitaj, rekte aŭ ne, de la laboro.


Sekve, la laboro institucias la homicidon kiel vivmanieron. La homoj pensas ke la kamboĝanoj estis frenezaj ĉar ili sin amasbuĉis, sed ĉu ni iel diferenciĝas ? La Pol-Pota reĝimo almenaŭ havis vidadon, kvankam malklaran, pri egaleca socio. Ni multmaniere mortigas homojn cele al vendi hamburgerojn (Big Macs) kaj Cadillacs al la postvivantoj. Niaj kvardek aŭ kvindek miloj da mortintoj jare pro veturilakcidentoj estas viktimoj, ne martiroj. Ili mortis por nenio – aŭ prefere ili mortis por la laboro. Nu la laboro valoras nenion, certe ne la morton.


Malbona novaĵo por la reformistoj : iu ajn provo de reguliga flikado nenion valoras en tiu mort-aŭ-vivo kunteksto. La federa administracio por sekureco kaj sano (usone : OSHA) estis kreita por kontroli la koran parton de l’problemo, la sekurecon en la laborloko. Eĉ antaŭ kiam Reagan kaj la supera kortumo paralizis ĝin, OSHA estis farso. Laŭ la origina kaj malavara (ordinaraj) normoj de la Carter-a periodo, iu laborloko riskis sperti lotecan inspekton de OSHA ĉiun 46an jaron.


La ŝtata kontrolo de la ekonomio ne estas solvo. La laboro, se tio eblas, estas multe pli danĝera en ŝtatsocialismaj landoj. Miloj da rusaj laboristoj estis mortigitaj aŭ vunditaj konstruante la moskvan metroon. Historio eĥoas sovetajn nuklearajn katastrofojn kiuj similigas Tree Mile Island akcidenton al kampada ekzerco por elementa lernejo. Aliflanke, la senregulado nuntempe laŭmoda (rim. skribita en 1985 kaj ankoraŭ laŭmoda kiam ni tradukas tiun tekston) ne alportos solvon kaj probable pligravigos tiun problemon (vidu piednoton n° 20$). Laŭ sanitara kaj sekureca vidpunkto, inter aliaj, la laboro spertis siajn plej nigrajn tagojn kiam la ekonomio estis la plej proksima al laissez-faire (liberalismo).


Historiistoj kiel Eugene Genovese konvinkige asertis ke la salajrataj laboristoj en nordamerikaj ŝtatoj kaj en Eŭropo spertis pli aĉan situacion ol la sklavoj de l’sudaj plantejoj – kiel apologiistoj de la antaŭmilita sklaveco tion gurdas. Neniu rearanĝo de la rilatoj inter burokratoj kaj privataj entreprenistoj ŝajnas fari ioman diferencon laŭ produkta vidpunkto. Serioza apliko de la normoj, eĉ malprecizaj, de OSHA, eventuale paralizus la ekonomion. Tion ŝatas la juraplikantoj, tiel ili neniel ajn provas rigori kontraŭ la plimulto da deliktuloj.


KIEL EKSTERMI LA LABORON


Tio, kion mi diris, ne devus esti kontestita. Multaj laboristoj estas ŝtopnutritaj per laboro. Laborloke, estas altaj kaj kreskantaj kvotoj de forestismo, laborŝanĝado (turn over), ŝtelado, sabotado, sovaĝaj strikoj kaj ĝenerale de pigrado. Tiel, estas eble iu movado al konsciiĝo kaj ne nur viscera reĵeto de la laboro. Sed ĝisnune la supera sento, universala inter la mastroj kaj ties asistantoj kaj ankaŭdissemitaj inter la laboristoj mem, estas la neceseco kaj la fataleco de la laboro.



Mi ne samopinias. Nun eblas aboli la laboron kaj ĝin anstataŭigi, laŭmezure kiel ĝi havas utilajn celojn, per nova speco de multaj liberaj aktivecoj. Aboli la laboron necesas trafi la problemon laŭ du direktoj, kvanta kaj kvalita. Unuflanke, kvante, ni devas detrui amase el la laborkvanto nune plenumita. Nuntempe multaj laboroj estas, plej bone, senutilaj kaj ni simple devus seniĝi el ili. Aliflanke - kaj mi pensas ke tio estas la nodo de la afero kaj la nova revolucia elirpunkto - ni devas preni la utilan laboron, kiu restas kaj ĝin transformi en agrablan diversecon de ludoj kaj artoj, kvazaŭ hobioj ne distingeblaj de la aliaj plaĉaj ŝatokupoj, krom ke, finfine, ili havigas utilajn produktojn. Certe, tio ne devus igi ilian plenumon malpli alloga. Poste, la artefaritaj bariloj de la potenco kaj de l’proprieto povus disfali. La kreado povus fariĝi amuzo. Kaj ni povus ĉesi timi de ĉiu aliulo.


Mi ne sugestas ke la plimulto da laboro estas tiamaniere savebla. Sed la plimulto da laboro ne indas esti savita. Nur eta, etiĝanta frakcio da laboro servas por iu utila celo sendepende de la defendo kaj reproduktado de la laborsistemo kaj ties politikaj kaj leĝaj pluiĝoj. Antaŭ 20 jaroj Paul kaj Percival Goodman taksis ke nur 5% de la laboro tiam plenumita povus kontentigi niajn elementajn bezonojn por nutrado, vestado kaj ŝirmado - probable tiu cifero, se ĝi estas ekzakta, estas nun pli eta. Ilia takso estis nur instruema supozo sed la ĉefa punkto estas sufiĉe klara : rekte aŭ ne, multaj laboroj servas la sterilajn aktivecojn de la komerco aŭ de l’socia kontrolo. Senprokraste, ni povas liberigi dekojn da milionoj da reprezentistoj, soldatoj, estroj, policistoj, monŝanĝistoj, pastroj, bankistoj, juristoj, instruistoj, bienuloj, sekurgardistoj, reklamistoj kaj ĉiu persono, kiu laboras por ili. Tie estas efekto de neĝbulo ĉar, je ĉiu momento kiam vi sendugas iun egestron, vi ankaŭ liberigas ties servistojn kaj subulojn. Sekve, la ekonomio dissplitiĝas.


Kvardek elcenton da laborforto konsistigas blankkolumaj laboristoj ; la plimulto da ili havas la plej tedajn kaj stultajn taskojn neniam ajn imagitajn. Kompletaj industrioj, asekureco, banko kaj domnegoco, ekzemple, konsistas el nenio krom senutila paper-brakmiksado. Tio ne estas hazardo, ke la terciara sektoro de la servoj kreskas dum la sekundara stagnas kaj la primara, tiu de la agrikulturo, preskaŭ malaperas. Tial ke la laboro estas sennecesa krom por tiuj kies potenco estas tiel plifortigita, la laboristoj translokiĝas de relative utila aktiveco ĝis sennutila aktiveco cele al certigi la publikan ordon. Io ajn estas pli bona ol nenio. Jen kial vi ne povas rehejmiĝi nur ĉar vi finus vian laboron. Ili volas vian tempon, sufiĉe por ke vi apartenu al ili, eĉ se ili ne havas uzadon por la plejparton da tiu ĉi. Alimaniere kial la averaĝa laborsemajno ne malkreskis je pli ol kelkaj minutoj dum la lastaj kvindek jaroj ?


Baldaŭ ni povas haktranĉi en la produktado mem. Ne plu da milita produktado, nutraĉo, senodorilo por ina higieno kaj ĉefe, sendire, ne plu da aŭtoindustrio. Okaze, unu "Ford T" aŭ "Steanley Steamer" estus akceptebla sed la aŭto-erotikismo de kiu dependas tiel fekejoj kiel Detroit kaj Los Angeles estas ekster demando. Jam, eĉ ne provante, ni virtuale solvis la energikrizon, la mediokrizon kaj tielajn laŭdire ne solveblajn sociproblemojn.


Finfine, ni devas malaperigi la notinde plej gravan okupadon, la unuan laŭ la plej ampleksaj horaroj, malaltaj pagoj kaj tedaj taskoj. Mi parolas pri la dommastrinoj, kiuj plenumas la domlaboron kaj la infanbredon. Abolante salajratan laboron kaj realigante la plenan senlaborecon, ni malprecizigas la seksan labordividon. La nuklea familio, kiel ni ĝin konas, estas neevitebla adaptaĵo de la labordivido trudita far la salajrata laboro. Vole nevole, kiel la aferoj fariĝis de unu aŭ du jarcentoj, tio estas ekonomie racia ke la viro alhejmigas nutraĵon, ke la virino laboras de matene ĝis nokte por havigi al li rifuĝejon en senkora mondo, ke la infanoj estas kondukitaj al junularaj koncentrejoj nomitaj "skoloj", origine por ilin malproksimigi el ties panjokruroj sed daŭre sub kontrolo, sed akcesore por ke ili enmensigu la kutimojn de obeeco kaj akurateco tiom necesaj al la laboristoj. Se vi volas liberigi vin el patriarkeco, liberigu vin el la ununuklea familio kies nepagita "nigra laboro", kiel asertas Ivan Illich, ebligas la laborsistemon, kiu necesigas ĝin. Rekte ligita kun tiu "kontraŭnuklea" srategio estas la abolo de la infaneco kaj la fermo de la skoloj$. Estas pli da plentempaj studentoj ol da plentempaj laboristoj en tiu lando. Ni bezonas infanojn kiel instruistojn ne kiel studentojn. Ili devas notinde kontribui al la luda revolucio ĉar il estas pli bonaj ludantoj ol la plenkreskuloj. Adoltoj kaj infanoj ne estas identaj sed ili fariĝos ekvaloj per interdepedenco. Nur la ludo povas salti la generacian foson.


Mi eĉ ankoraŭ ne menciis la eblecon forigi la etan parton da restanta laboro per la aŭtomacio kaj kibernetiko. Ĉiuj scienculoj, teknikistoj kaj inĝenieroj liberigitaj el la zorgoj de l’milita esplorado kaj planigita kadukiĝo devus pasigi agrablan libertempon diskuti pri la rimedoj elimini lacon, tedon kaj danĝeron el aktivecoj kiel minado. Sendube ili trovos aliajn projektojn por sin amuzi. Eble ili starigos integran tutteran plurkomunikilan sistemon aŭ trovos spacokoloniojn. Eble. Mi mem ne estas fanatika por la teknikbagatelaĵoj. Mi ne ŝatus vivi en prembutona universo. Mi ne volas sklavajn robotojn, kiuj farus ion ajn ; mi volas fari miajn aferojn per mi mem. La teknologioj ŝparantaj laboron havu sian lokon, tion mi pensas, sed modestan lokon. La historiaj kaj prehistoriaj atestoj ne igas nin optimismaj. Dum la produktada teknologio transpasis de la ĉasplukado ĝis la industrio tra la agrikulturo, la laborkvanto plialtiĝis tiam ke la lerteco kaj aŭtonomio malkreskis. La posta evoluo de la industrialismo emfazis tion, kion Harry Braverman nomis la difektiĝo de la laboro. Inteligentaj observantoj ĉiam konsciis pri tio. John Stuart Mill rimarkis ke ĉiuj laborŝparaj inventoj iame imagitaj neniam ŝparis momenton da laboro. Karl Marx skribis ke "estus eble skribi historion de la inventoj faritaj de 1830 por la nura celo havigi armilojn al kapitalo kontraŭ la ribeloj de la laborklaso". La entuziasmaj teknoŝatantoj – Saint-Simon, Comte, Lenin, B.F Skinner – ĉiam estis senhontaj aŭtoritatistoj, nome teknokratoj. Pli ol skeptikaj ni devus esti pri la promesoj de la komputilaj mistikuloj. Ili laboras kiel hundoj ; se oni lasas ilin agi, estas ŝancoj por ke ni havu la saman sorton. Sed ni iom aŭskultu ilin se ili havas iun ajn specialan kontribuon pli volonte subigitaj al homaj celoj ol la impeton de la altaj teknikoj.


LUDA REVOLUCIO


La laboro iĝinta ludo, tion mi volas vidi.


Unua paŝo estas forbalai la nociojn "tasko" kaj "okupado". Eĉ aktivecoj, kiuj jam entenas iun ludan parton, perdas ĝin ĉar ili estas reduktitaj en taskojn, kiuj kelkaj homoj, kaj nur ili, estas truditaj plenumi escepte de ĉiuj aliaj. Ĉu tio ne estas freneza, ke farmlaboristoj pene taskiĝas en la kampoj dum iliaj mastroj, klimitizitaj, rehejmiĝas ĉiusemajnfine kaj golfludas en siaj ĝardenoj ? Sub sistemo de ĉiama festo ni spertos la Ortempaĝon de la diletanteco, kiu hontigos la Renesancon. Ne plu estos taskoj, nur aferoj plenumindaj kaj personoj, kiuj plenumos ilin.


La sekreto igi laboron ludo, kiel Charles Fourier elmontris, estas aranĝi utilajn aktivecojn por profiti de tio, kion diversaj homoj je diversaj momentoj ŝatus envere fari. Por ebligi al kelkiuj plenumi la aferojn, kiujn ili povus ŝati, sufiĉos nur elradikigi la malraciecojn kaj distordojn, kiuj tristigas tiujn aktivecojn kiam ili estas reduktitaj en laboron. Ekzemple, mi ŝatus iom (sed ne tro) instrui, sed mi ne volas truditajn studentojn kaj mi primokas la botlekadon al malkapablaj pedantoj por havi postenon.


Due, estas kelkaj aferoj, kiujn homoj ŝatas fari portempe, sed ne tro longe kaj certe ne ĉiutempe. Vi povas ŝati vartadon dum kelkaj horoj por partopreni la kompanion de infanoj, sed ne tiom, kiom faras la gepatroj. Tiuj ĉi, dumtempe, ege ŝatas la tempon, kiun vi liberigas al ili, kvankam ili angorus tro longe disiĝi el sia naskitaro. Tiuj diferencoj inter individuoj estas tio, kio ebligas vivon de liberludo. La sama principo aplikiĝas al multaj aktiveckampoj, aparte la ĉefaj. Tiel multaj homoj ŝatas la artkuiradon kiam ili povas ĝin serioze praktitki dum la libertempo sed ne kiam temas pri provianti homajn korpojn por ties laboro.


Trie, kelkaj aferoj estas malkontentigaj kiam ili estas faritaj de vi tutsole aŭ en malagrabla ĉirkaŭaĵo aŭ sub la ordono de iu egestro, sed ŝatindaj, almenaŭ portempe, kiam tiuj cirkonstancoj estas ŝanĝitaj. Tio probable veriĝas, iugrade, por ĉia laboro. Homoj disvolvas sian ampleksan inĝeniecon por, kiel eble plej bone, igi ludon la plej malloga taskaĉo. Aktivecoj, kiuj logas kelkajn homojn, ne ĉiam logas ĉiujn aliajn sed ĉiu el ni, almenau potenciale, havas diversecon da interesiĝoj kaj interesiĝas pri diverseco. "Ĉiu afero almenaŭ unu fojon", kiel asertas la proverbo. Fourier estis la majstro, esplorante kiamaniere dislogikaj kaj perversaj emoj povus esti utiligitaj en la postciviliza socio, kiun li nomi Harmonio. Li pensis ke Imperiestro Nerono fariĝintus virta se, kiam li estis infano, li povintus satigi sian guston por la sango laborante en buĉejo. Infanetoj, kiuj notinde ŝatas sterniĝi en la koto, povus esti organizataj en "etaj hordoj" por purigi la necesejojn kaj malplenigi la rubujojn, kun medaloj premiantaj la elstaraj. Mi ne subtenas tiujn precizajn ekzemplojn de Fourier sed la entenatan principon, kiu, mi pensas, havigas perfektan sencon por ĝenerala revolucia transformado.


Ni ne forgesu ke ni ne devas preni la hodiaŭan laboron ekzakte kiel ni trovis ĝin kaj partigi ĝin al la taŭgaj personoj, inter kiuj kelkaj estus ja perversaj. Se la tekniko iel rolas en ĉio ĉi, tio estas malpli por eltiri laboron el la ĉiutaga vivo aŭtomatigante ĝin, ol malfermi novajn kampojn por la (re)kreado. Laŭ iu vidpunkto ni povus reiri al la manfarado, kiun William Morris konsideris probabla kaj deziderinda rezulto de la komunisma revolucio. La arto devus esti forprenita el la manoj de la snoboj kaj kolektantoj, abolita kiel fako kontentiganta elitan spektantaron, kaj ĝiaj kvalitoj de beleco kaj kreado redonita al la integra vivo de kiu ili estis ŝtelkaptitaj far la laboro. Estas pripensinde ke la grekaj vazoj, kiujn ni ekspozicias en muzeoj kaj pri kiuj ni verkas himnojn estis uzataj siatempe por stoki olivoleon. Mi dubas, ke niaj ĉiutagaj fabrikaĵoj tiom famos en la venonteco, se tiu lasta estos$. La problemo estas ke nenia afero kiel la progreso eblas en la labormondo, tute male. Ni ne devus heziti pruntepreni de la pasinteco tion, kion ĝi povas oferi, la prauloj nenion perdas eĉ ni estas pli riĉaj.


La reinvento de la ĉiutaga vivo signifas preterpasi nian ordinaran senson. Estas envere pli da allogaj konjektoj ol tio, kion suspektas multaj homoj. Flanke de Fourier kaj Morris – kaj eĉ de Marx, per aludo tie ĉi aŭ for - estas la skribaĵoj de Kropotkin, la sindikatistoj Pataud kaj Pouget, anarko-komunistoj malnovaj (Berkman) aŭ novaj (Bookchin). La Communitas de la Goodman fratoj (vidu p. $) estas ekzempla por ilustri kiajn formojn naskiĝas el niaj projektoj. Estas io plukinda de la ofte nebulaj heroldoj de la alternativa-alpropriga-peranta-kunvivema teknologio, kiel Schumacher kaj ĉefe Illich, ekde kiam vi malŝaltis ties nebulaparato. La situaciistoj – kiel reprezentitaj en "Revolucio en la ĉiutaga vivo" kaj en "Internacia Situaciisma Antologio" de Vaneigem estas tiel klarvidaj kiel ekzaltaj, eĉ se ili neniam sufiĉe klarigis la kongruon de la reguloj de la laborkonsilioj kun la abolo de la laboro. Iliaj malĝustecoj tamen pli valoras ol iu ajn nuntempa versio de la maldekstrismo, kies aktivantoj ŝajnas esti la lastaj ĉampionoj de la laboro, tial ke se ne plu estos laboro, ne plu estos laboristoj kaj sen laboristaro, pri kio la maldekstristoj devos zorgi ?


Tiel la abolistoj povos fidi nur sin mem. Neniu povas diri tion, kio okazus per la malkateno de la kreema potenco sufokita far la laboro. Ĉio povas okazi. La enuiga debato "libereco kontraŭ neceseco", kun ĝiaj teologiaj parfumoj, solviĝas per si mem praktike ekde kiam la produktado de utilaj riĉecoj kongruas kun plaĉaj ludaj agadoj.


La vivo fariĝos ludo, aŭ prefere ludaro, sed ne – kiel nuntempe – ludo kun nula sumo. Optimuma seksa interŝanĝo estas la paradigmo (centra modelo) de la produktiva ludo. Ĉiu partoprenanto maksimumigas alies plezuron, neniu kontrolas la poentaron kaj ambaŭ gajnas $iroquois. Ju pli vi donas, des pli vi havas. En la luda vivo, la plej bona el la seksaj aferoj disvastiĝos en la plej bonaj momentoj de la ĉiutaga vivo. Ĝeneraliĝinta ludo enkondukos al la libidigo de l’vivo. Reciproke, seksumado povas fariĝi malpli urĝa kaj malespera, pli riĉiga. Se ni bone ludas niajn kartetojn, ni ĉiuj kapablas ricevi pli el la vivo ol tio, kion ni alportis, sed nur se ni reale ludas.


Neniam iu ajn devus labori. Laboristoj el ĉiuj landoj… rilaksiĝu !


tradukis Djemil Kessous, aperis en Liberecana Ligilo.



- Vidu ankaŭ la version publikigitan (papere k rete) de la eldonkooperativa fako de SAT :

La abolo de la laboro de Bob Black (papera broŝuro)

La abolo de la laboro de Bob Black (reta libro)

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)

puce Tahira Masako : Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio (artikolo)

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830

puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)

puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)

puce Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.

puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !

puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)

::: Ĉiuj :::



Supren