sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Cirilo Orsinger : La afrikaj dancoj, genealogio de la supervivo (artikolo)


JPEG - 145.1 kb


Por lukti kontraŭ la sklavigo kaj nehumanaj vivkondiĉoj, la nigruloj kreis diversajn dancojn, kiuj havas originojn en foraj tribaj tradicioj.


La afrikaj dancoj, genealogio de la supervivo.


Danco sendube estas unu el la plej esencaj aspektoj de civilizo kaj ne ekzistas unu popolo sur la terglobo, kiu ignoras ĉi arton. Kiam aperis la lingvaĵo, la dioj, la ŝtato, la leĝoj, la kulpeco, laboro oni ne ekzakte scias, tiom la originoj de la homaro estas obskuraj. Kiam kaj kiel danco aŭ muziko kaj desegno aperis, oni ne pli bone scias. Sed ni certas pri tio : ni malfacile imagas popolon, eĉ "primitivan", sen dancarto, kiu ritmas la socion.


La afrika kontinento ne esceptas ĉi tiun fakton kaj danco estas aparte grava aspekto de la kultura identeco de kontinento, kiun oni koloniis, subpremis kaj popoloj, kiujn oni ekzilis. Malgraŭ la suferoj kaj la ofendoj, ĉiuj apartigitaj kaj sklavigitaj nigruloj kreis por supervivi originalan dancarton kaj muzikon. Kompreneble, mi ne volas diskonigi rasajn tezojn, kiuj ŝajnigas la afrikan nigrulon kiel homo, kiu havus "naturan" ritmon en la korpo sed, male, montri ke ĉi kontinento, kiel iu ajn mondparto, posedas altnivelan filozofion, kiu esprimiĝas ankaŭ per danco. Sed eble estas pri ĉi popolo kaj diasporo ke ĉi fakto eble estas la pli trafa.


Laŭ iuj afrikaj tradicioj, homo evoluas en tri niveloj aŭ cirkloj de realeco :


La fizika mondo, la vilaĝo, la aliaj, la korpo,... La menso, la konscio, la aŭtoritato,... La spirituala mondo


Al ĉiu nivelo aŭ cirklo pli malpli precize respondas dancoj :


La festaj dancoj
La iniciaj dancoj
La trancoj


Ekzemple, norde de la Burkino en la regiono Ya-Tanga, la dancoj okazas sur la vilaĝa placo kaj, meze de ĉi placo, unu fajro. Estas 4 koregrafiaj sekcioj kiu konsistas el 4 rondoj de diferentaj seksoj kaj aĝoj.7 dancistoj komponas la unuan rondon, 9 dancistoj la duan, 14 la trian, 21 la kvaran. La muzikistoj komponas plian rondon kun voĉa kaj ritma sekcio. La dancistoj ĉirkaŭdancas senĉese kaj anstataŭas tiujn, kiuj estas lacaj. Ne estas spektaklo kaj spektantoj ĉar ĉiuj partoprenas al la festo.


En Ebur-bordo 3 rondoj komponas tradician dancon : 7, 14 kaj 21 dancistoj. Ĉiu dancisto svingas du torĉojn kaj surmetas maskon sur la vizaĝon. La dancistoj de la unua rondo estas blanke vestitaj kaj ĉirkaŭdancas dekstre-maldekstren, la dancistoj, flave vestitaj, de la dua rondo dancas maldrekstre-dekstren kaj tiuj de la tria, bunte vestitaj, ĉirkaŭdancas dekstre-maldekstren kaj ĉiuj samtempe kantas. Oni audas tintilojn, flutojn, tamtamojn. La celo de ĉi tiu danco estas :" la regpotenco, la kono, la suprema silenco". Subite, la voĉo de la ŝamano gruntas kaj la torĉoj estingiĝas.


En ĉiu ekzemplo la pli granda rondo permesas la homajn renkontiĝojn preter la kutimaj konvencioj kaj ilustras la mondkoncepton de tuta popolo. Temas pri festaj dancoj kaj sociaj kuniĝoj, kiujn oni improvizas aŭ sekvas specifajn religiajn ordonojn. La diversaj sencoj de la vorto "danco" aŭ "danci" en pluraj afrikaj lingvoj klarigis la gravecon kaj originalecon de ĉi arto en la tradiciaj kulturoj ĉar en la Svahilia le vorto chesa signifas : danci kaj ludi. En la Ruanda : gutemba kaj gukina ankaŭ esprimas ideon de danco kaj ludo samkiel la mandeaj popoloj per la vorto : tolo...Sine de la afrikaj ŝtatoj eblas rekoni tribuon simple per ĝia danco.


Ĉi tiuj dancoj, en la vilaĝoj aŭ en la (afrikaj kaj okcidentaj) urbegoj, ebligas arigi personojn, kiuj konas la samajn dancteknikojn kaj, inter ili, homo stimulas la popolamason kaj, sen iu ajn hierarkio, ĉiuj eniras en la rondon kaj profitas el la amikeca etoso, la plezuro de la festo. Afrika proverbo diras : Danco estas la pli mallonga vojo de homo al la alia.


La iniciaj dancoj, male, severe obeas al striktaj reguloj kaj tre ellaboritaj teknikoj kiuj apartenas al plurjarcenta tradicio, kiujn oni povas priskribi en simpla artikolo. Ili celas veki la psikon, unu senton, eksciti la korpon kaj konduki al la tranco aŭ komunikado kun la spiritoj, dioj, substreki la diferentajn stadiojn de la homa kaj socia vivo. Ili posedas tre potencajn simbolojn por densigi kaj liberigi la energiojn. La iniciaj dancoj necesigas do fizikan trejnon kaj postulas belecon, gracon kaj majstrecon de la korpo.


Fine, ekzitas la spiritualaj dancoj kiuj celas krei ligon inter la dancisto kaj dia ento, spirito. Ne plu temas pri dancteknikoj sed mistika sperto. La dancisto serĉas fandiĝi kun la universo.


Tio ŝajnas esti tro obskuraj aspektoj de la afrikaj kulturoj. Do, kial verki pri ĉi tiuj dancoj ? Simple, ĉi dancoj kaj la muzikoj, kiuj akompanis ilin, estas la originoj de nombraj aliaj kulturaj manifestoj kiuj, kiel mi skribis pli supre, permesis al subpremitaj gentoj ne morti pro malespero : en brazilio, kaj la fama capoeira, kiu estas danco sed ankaŭ formo de lukto, kiun sklavoj sekrete praktikis por bati iliajn mastrojn, Kubio, Jamajko, Usono  [1], eŭropaj kolonioj kaj ĝis nun en la aktualaj ĉirkaŭurboj de la okcidento, ĉie, kie la nigruloj estis ekzilitaj, ili kreis per la spuroj de la tradicia heredaĵo kaj la interŝangoj kun la kulturo de la "mastroj" kaj aliaj sklavigitaj minoritatoj originalan kulturon, kiun oni pli malfrue nomos : la rumba-on (kiu jam ekzistis meze de la 16-a jarcento), ĵazon, hiphop-on,...


Ĉiu diasporo supervivas dank’al siaj kreadokapableco kaj fervoro.


[1] En Usono, komence de la naŭdekaj jaroj, aperis danco kiu ankaŭ ŝajnigas lukton inspiritan de la hiphopon kaj afrikaj tribaj dancoj :"la krump-on". Estas kultura reago al la murdo de Rodney king kaj la ribeloj de Los Angeles kaj celas protekti la gejunulojn de urba perforto.

Sama rubriko :


puce Cirilo Orsinger : La afrikaj dancoj, genealogio de la supervivo (artikolo)

puce Ĉiuj artoj kontribuas al la plej granda el ĉiuj artoj, al tiu vivi. (Breĥt)




Supren