sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Stig Dagerman : La anarĥiismo kaj mi (eseo)


JPEG - 16.3 kb
Stig Dagerman


La kritikantoj de la anarĥiismo ne ĉiuj havas la saman ideon pri la ideologia danĝero, kiun tiu-ĉi reprezentas, kaj tiu ideo varias laŭ ilia grado de armiĝado, kaj laŭ la leĝaj eblecoj, kiujn ili havas uzi ĝin. Dum en Hispanio, inter 1936 kaj 1939, la anarĥiisto estis konsiderata tiel danĝera por la socio, ke decis lin pafi el ambaŭ flankoj (fakte, li estis submetita ne nur fronte, al germanaj kaj italaj pafiloj, sed ankaŭ dorse, al la rusaj kugloj de siaj komunistaj "aliancanoj"), la sveda anarĥisto estas konsiderata en iuj radikalaj rondoj, kaj ĉefe marksistaj, kiel obstinema romantikulo, ia politika idealisto, kun liberalaj kompleksoj profunde enradikigitaj. Pli-malpli konscie, oni ne rigardas la fakton, tamen esenca, ke la anarĥia ideologio kunigita al ekonomia teorio (la sindikatismo) finatingis, en Katalunio dum la intercivitana milito, sistemon de produktado perfekte funkciantan, bazita sur ekonomia egaleco, kaj ne sur mensa nivelado, sur praktika kunagado sen ideologia perforto, kaj sur racia kunordigado sen murdo de la individua libero, kontraŭdiraj konceptoj, kiuj bedaŭrinde ŝajnas pli kaj pli disvastigitaj en la formo de sintezoj. Komence, cele refuti ian kontraŭanarĥiistan kritikon, kiu estas ofte farita de homoj, kiuj konfuzas sian mizeran redaktistan foteleton kun barelo de pulvo, kaj kiuj, pro ekzemple kelkaj raportaĵoj pri Rusio, pensas, ke ili havas la monopolon de la vero pri la laborista klaso kaj ĝiaj kondiĉoj, mi intencas, en la sekvantaj linioj, restadi sur tiu formo de anarĥiismo, kiu estas konata, aparte en latinaj landoj, per la nomo anarĥo-sindikatismo, kaj montriĝis perfekte efika, ne nur por la konkero de antaŭe sufokitaj liberoj, sed ankaŭ por la konkero de la pano.


En la elekto de politika ideologio, tiu reĝa vojo al stato de socio, kiu esprimas almenaŭ kelkajn centonojn da similo kun la idealoj, kiujn ni revis, antaŭ ol ekkonscii, ke la teraj kompasoj estas senespere malĝustaj, enmiksiĝas preskaŭ ĉiam la ekkonscio pri la fakto, ke la malsukceso de la aliaj ebloj, ĉu ili estas naziaj, faŝistaj, liberalaj aŭ el ia ajn burĝa tendenco, aŭ ankaŭ ordoneme socialistaj el ĉiuj nuancoj, montriĝas, ne nur per la kvanto de ruinaĵoj, de mortintoj kaj kripluloj en landoj rekte trafitaj de la milito, sed ankaŭ per la kvanto da neŭrozoj kaj kazoj de frenezo, kaj manko de stabileco en landoj laŭŝajne ne trafitaj kiel Svedio.


La kriterio pri anomalio de socia sistemo, estas ne nur indigniga maljusteco en la dispartigo de nutraĵo, vestoj kaj instruaj ebloj, necesas ankaŭ ke estu bone starigita la fakto, ke tempa aŭtoritato, kiu inspiras timon al siaj administratoj, devas esti objekto de sana malfido. La sistemoj bazitaj sur teroro, kiel la naziismo, ja elmontras tuj sian naturon per fizika brutaleco, kiu ne havas limon, sed iom pli profunda pripenso kondukas rapide al kompreno, ke eĉ la ŝtataj sistemoj la plej demokrataj pezigas sur la simplaj mortemuloj angoran ŝarĝon, kiun nek la fantomoj nek la krimromanoj havas la plej etan ŝancon egali. Ni ĉiuj memoras tiujn grandajn nigrajn kaj timigajn titolojn en la ĵurnaloj, dum la munkena epoko -kiom da neŭrozoj ja pezas sur iliaj konsciencoj-, sed la milito de la nervoj, kiun la mastroj de la mondo faras precize nun en Londono kontraŭ la tergloba loĝantaro, per la ĝenerala asembleo de UNO, ne estas malpli rafinita. Ni lasu flanke tion, kio estas neakceptebla en la fakto, ke plenmano da delegitoj povas ludi kun la destino de pli ol unu miliardo da homoj, tiel ke neniu trovas tion indigniga, sed kiu diros kiagrade estas horora kaj barbara, psikologie, la metodo per kiu oni reguligas la mondajn destinojn ? La psika perforto, kiu ŝajnas esti la komuna denominatoro de la politiko, kiun faras landojn, alie tiel malsamaj, kiel Anglio kaj Sovetio, jam sufiĉas por pravigi, ke oni kvalifikas iliajn respektivajn reĝimojn nehomaj. Ŝajnas ke por la aŭtoritataj reĝimoj, tiel la demokrataj kiel la diktatoraj, la ŝtatprofito iĝis iom post iom celo en si mem, antaŭ kiu devis forviŝiĝi la origina celo de la politiko : faciligi la profitojn de iuj homaj grupoj. Bedaŭrinde, la defendo de la homa elemento en politiko estis aliigita en sloganon sensencan de liberala propagando, kiu kaŝis la egoistajn interesojn de iuj monopoloj sub la vualo de mildaĉaj homaraj dogmoj sen granda idealista enhavo, sed ĉi tio kompreneble ne povas, sola, endanĝerigi la homan kapablon de adaptiĝo, kiel la propagandistoj de la ŝtata doktrino volas kredigi nin.


La abstraktiga procezo, kiun spertis la koncepto pri ŝtato dum la tempoj estas, laŭ mi, unu el la plej danĝeraj konvencioj el la konvenciaro, kiun la poeto devas trairi. La adoro de la konkreto, pri kiu Harry Martinson ekkonsciis dum sia voyaĝo en USSR, ke ĝi estas la kerno de la ŝtata doktrino (kaj kiu montriĝis per portretoj de Stalino ĉiagrandaj kaj ĉiaspecaj), estis kompreneble nur ŝparvojo sur la vojo kondukanta al tiu kanonigo de la Abstrakto, kiu estas parto de la plej timigaj karakterizaĵoj de la koncepto de Ŝtato. La abstrakto precize, per sia netuŝebleco, per sia situo ekster la influa sfero, povas domini la agadon, paralizi la volon, malhelpi la iniciatojn kaj aliigi la energion al katastrofa neŭrozo de la enkateniĝo per psika perforto, kiu povas certe, dum ia tempo, garantii al regantoj iom da paco, da komforto kaj da ŝajna politika suvereneco, sed kiu povas finfine nur efiki kiel socia bumerango. La kompenso, kiu estas donacita al individuo dum ĉiu baloto, por la ageblecoj, je kiuj li estas senigita, estas ne sufiĉa per si mem, kaj estas tia kompreneble pli kaj pli, laŭgrade kiom lia interna kapablo de iniciato estos kunpremita. La nevideblaj ligoj, kiuj, super la nuboj, kunigas en komunumo de kompleksaj sed grandegaj destinoj, la ŝtaton kaj la grandan financistaron, la regantojn kun tiuj, kiuj manipulas ilin, kaj la politikon kun la mono, enŝovas en la malkleran parton de la homaro, fatalismon, kiun nek la ŝtatsocietoj por loĝejkonstruado, nek la romanegoj de Upton Sinclair sukcesis detranĉi.


Oni do povas pruvi, ke la demokrata ŝtato de la nuna epoko reprezentas ian tute novan malhomecon, kiu egalvaloras la aŭtokratajn reĝimojn de la antaŭaj epokoj. La principo "dividi por regi" certe ne estis forlasita, sed la angoro devenanta de la malsato, la angoro devenanta de la soifo, la angoro devenanta de la socia inkvizicio, devis, almenaŭ principe, doni lokon, kiel rimedo por suvereneco ene de la provindencoŝtato, al la angoro devenanta de la necerto kaj senpovo en kiu troviĝas la individuo, por disponi la ĉefan parton de sia destino. Enprofundigita en la ŝtata bloko, la individuo estas senĉese turmentata de obseda sento de necerto kaj senpovo, kiu probable memorigas la situacion de la boateto en la Malstromo, aŭ tiun de fervoja vagono ligita al freneziĝinta lokomotivo, kiu kapablas pensi, sed ne kapablas kompreni la signalojn, nek orientiĝi en la trakforkoj.


Iuj provis difini la obsedan analizon de la angoro, kiu karakterizas mian libron "La Serpento", kiel ian "romantikismon de la angoro", sed la romantikismo kuntrenas analizan nekonscion, intencan manieron ignori ĉiun fakton, kiu riskas ne akordiĝi kun la ideo, kiun li havas pri aferoj. Dum la romantikulo de la angoro, kaptita de sekreta ĝojo vidi subite ĉion akordiĝi, deziras almiksi la tuton en sistemon de angoro, la analizanto de la angoro batalas kontraŭ tiun tuton per sia analizo kiel antaŭa bastiono, nudigante per sia stileto ĉiujn ĝiajn sekretajn disbranĉiĝojn. Laŭ la politika vidpunkto, tio devas sekvigi, ke la romantikulo, kiu akceptas ĉion, kio povas nutri la braĝarojn de lia kredo, ne povas riproĉi ion al socia sistemo bazita sur la angoro, kaj eĉ akceptas ĝin kun fatalisma ĝojo. Por mi, kiu male estas analizisto de la angoro, endis, per analiza metodo de sinsekvaj forĵetoj, trovi solvon en kiu la tuta socia maŝino povas funkcii ne uzante angoron aŭ timon kiel fonton de energio. Kompreneble estas vere, ke tio supozigas politikan dimension tute novan, kiu devas esti liberigita el la konvencioj, kiujn ni kutimas rigardi kiel nepraj. La sociologia psikologio devas doni al si la taskon detrui la miton de la "efikeco" de la centralizismo : la neŭrozo kaŭzita de la manko de perspektivo kaj de la neeblo identigi la propran situacion en la socio, ne povas esti kompensita de materiaj avantaĝoj simple videblaj.


La dissplitiĝo de la makro-kolektivo en malgrandajn individuistajn unuojn, kiuj kunlaboras inter si, sed alie memregaj, kiujn rekomendas la sindikat-anarĥismo, estas la nura ebla psikologia solvo en neŭroza mondo, en kiu la pezo de la politika super-strukturo stumbligas la individuon. La obĵeto laŭ kiu la internacia kunlaborado estus malhelpita de la detruo de la diversaj ŝtatoj, kompreneble ne rezistas la analizon ; ĉar neniu aŭdacus aserti, ke la eksterlanda politiko farita, mondnivele, de diversaj ŝtatoj kontribuis al pliproksimiĝo de la landoj inter ili.


Pli serioza estas la obĵeto laŭ kiu la homaro ne kapablus, laŭ kvalita vidpunkto, funkciigi anarĥian socion. Eble estas vere ĝis ia punkto : la grupa reflekso ensorbigita de la edukado, kaj la paralizo de la iniciatemo efikis tute malfavore al politika penso eliranta el la multuzataj vojoj. (Precize pro tiu kialo mi elektis raporti miajn ideojn pri anarĥiismo ĉefe per negativa formo). Sed mi dubas, ke la aŭtoritatismo kaj la centralizismo estas denaskaj en la homo. Mi prefere kredus, male, ke nova penso, laŭ ĝia maniero, kiun, pro manko de pli bona termino, mi nomus la intelekta primitivismo, kaj kiu, per tre fajna analizo, plenumus radiografion de la ĉefaj konvencioj preterlasitaj de ĝia prao, la seksa primitivismo, povus fine fari prozelitojn inter ĉiuj, kiuj, koste de, interalie, neŭrozoj kaj mondmilitoj, deziras koincidigi siajn kalkulojn kun tiuj de Markso, de Adam Smith aŭ de la papo. Tio eble implicas siavice novan literaturan dimension, kies principoj indus esti esplorataj.


La anarĥia verkisto (necese pesimisma, ĉar li konscias la fakton, ke lia kontribuo povas esti nur simbola) povas momente atribui al si, tute bonkonscience, la modestan rolon de tervermo en la kultura humuso, kiu, sen li, restus malfekunda, pro la sekeco de la konvencioj. Esti la politikisto de la neebleco, en mondo kie tiuj de la ebleco estas ja tro multaj, estas, malgraŭ ĉio, rolo kiu kontentigas min, samtempe kiel socia estaĵo, kiel individuo, kaj kiel aŭtoro de "la Serpento".


Stig Dagerman (1946)


traduko far Phil


korektoj far Vinko

Sama rubriko :


puce Nikolao STEPANOV : FUTERFAS - Sorto de anarkiisto-esperantisto

puce  A. Neselbergs (17 457) : Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.

puce E.Lanti : Duonhoron kun Errico Malatesta (intervjuo)

puce Stig Dagerman : La anarĥiismo kaj mi (eseo)

puce  Cristian Sabaŭ : La krizo kaj foresto de solvoj, karakterizo de la ĉi-jarmila komenco (prelego)




Supren