sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










La azeno de Buridano (pri alegorio)


JPEG - 120.6 kb

La azeno de Buridano

Ĝi estas filozofia alegorio : „Azeno staras inter du kaj same grandaj kaj same proksimaj fojnonstakoj. Finfine li malsatmortas, ĉar li ne povas decidi sin, kiun li unue manĝu.“ La rolo de la filozofio kaj la interpretado de la azeno de Buridano estas kontraŭdira. La alegorio en la verkoj de Johano Buridano (14-a jarcento) ne troveblas. Sed Buridano demandas en sia skribo pri la „Nikomaĥa etiko“ de Aristoteles : „Ĉu la volo, elmetita al du tute identaj alternativoj kapablus preferi unu alternativon al la alia ?“ Buridano respondas la demandon rifuze kaj emfazas sian konvinkon je la ekzemplo pri migranto je vojkurbiĝo kaj velisto, kiu eniĝis en mardanĝeron kaj kiu devas decidi, ĉu li jes aŭ ne delasu de sia ŝarĝo. Nuntempe oni supozas, ke la kontraŭloj de Buridano lanĉis la supran alegorion pri la azeno por moki la opinion de Buridano, por okulfrape montri ties absurdecon.

Simila tekstparto troviĝas en la komento de Buridano pri De Caelo de Aristotelo, en kiu Buridano skribas pri hundo, kiu ne povas decidi sin pri unu el du nutraĵfontoj. Tiu teksto de Aristotelo temas interalie pri hararplektaĵo, kiu spite al forta tirado de ambaŭ flankoj ne diŝiriĝas kaj pri viro, kiu devas morti starante, ĉar li estas kaj same malsata kaj same soifa, kaj ne povas decidi sin, kion fari unue, ĉu trinki aŭ manĝi.

Do, la azeno de Buridano estas nur komento de komento pri komento, sed tamen tre interesa alegorio.

Kompilis Donjo & Cezar

PS : Informoj laŭ Vikipedio


Sama rubriko :


puce Petro Levi : Por aŭ kontraŭ Niĉeo ?

puce H.Heine : Demandoj (prozpoemtraduko)

puce S. Aarse : Spinoza - La filozofo de la homa feliĉo (eseo)

puce Nietzsche : Tiele parolis Zaratuŝtra

puce Agrippa de Nettesheim 1486-1535 : Agrippa

puce La azeno de Buridano (pri alegorio)

puce Mario Bohoslavsky : Kial ni estas skeptikuloj




Supren