|
serĉado :
|
Nia fratĵurnalo LE MONDE LIBERTAIRE antaŭ nelonge represis malnovan artikolon de Jean ZAY, kiu statempe kreis veran skandalon en la burĝaj medioj. Sajnas, ke ĝi ne perdis sian aktualecon, kontraŭe !
Ve ! la aŭtoro, kiel multaj, poste « metis sian fusilon sur la alian ŝultron », kaj fariĝis ministro por Nacia Edukado en burĝa registaro [1] ! Kiom da tiaj « konvertiĝoj » ni povus priplori !
Unu miliono kaj duono mortis por tiu ĉi malpuraĵo !
Unu miliono kaj duono en mia lando ; dek kvin milionoj en ĉiuj landoj !
Unu miliono kvin centmil homoj mortis por tiu trikolora malpuraĵo ! Unu miliono kvin centmil homoj mortis, el kiuj ĉiu havis patrinon, amatinon, infanojn, domon, vivon, esperon, koron...
Kia do estas tiu ĉifonaĵo, por kiu ili mortis ?
Unu miliono kaj duono da mortintoj, Dio mia !
Unu miliono kaj duono, kiujn ni neniam plu aŭdos, kiujn iliaj amatoj plu revidos NENIAM.
Unu miliono kaj duono da homoj putriĝintaj en iu mortintejo, sen ĉerko, sen preĝoj.
Ĉu vi ne vidas, kiom belaj ili estis, kuraĝaj, feliĉaj pri vivo, kiom iliaj okuloj briladis, kiom la edzinoj ilin amis. Ili estas plu nur putraĵo. Pro tiu malpurega eta ĉifonaĵo !
Terura drapero, najlita sur cia stango, mi sovaĝe malamegas cin ; jes ! mi cin malamegas el mia tuta animo pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiujn ci simbolas, pro la freŝa sango, la homa sango akrodora el ciaj faldoj spruĉinta ; mi malamegas cin je la nomo de l’skeletoj ; mi malamegas cin pro ĉiuj, kiuj salutas cin. Ili estis unu miliono kaj duono ! Mi malamegas cin, mi malamegas cin pro la postaĵkombantoj, la stultuloj kaj la putenoj, kiuj trenas siajn ĉapelojn en la koton antaŭ cia ombro ; mi malamegas en ci la malnovegan subpremadon, la brutecan dion, la defion al homoj ; mi malamegas ciajn malpurajn kolorojn : la ruĝo el ilia sango, la bluo de ci al ĉielo ŝtelita, la livida blanko de ciaj rimorsoj !
Lasu min, malnoblega simbolo, tutsole ploradi, abunde priplori la dekkvincentmil junulojn mortintajn, kaj ne forgesu, spite al ciaj generaloj, cia orumita feraĵo kaj ciaj venkoj, ke ci apartenas je miaj okuloj al la malnoblega raso de la postaĵviŝiloj !
Jean ZAY
6 Mars 1924 Trad. CH. DESPEYROUX
el SAT-Amikaro, junio 1961
[1] Tamen, dum sia ministreco, li nuligis la dekreton, per kiu lia antaŭulo Léon Bérard malpermesis al la instruistaro okupiĝi pri Esperanto.
Franz Kafka (Franco Kafko)
Heinrich Böll kaj Bertolt Brecht
Kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
Unua de majo
PERSA RAKONTO
Ora et labora !
Mi renkontis la morton...
Nia bezono de konsolo estas ne satigebla
Taglibro de Eva
La homa destino...
La anarĥiismo kaj mi
Proverboj el la Infero
Pensoj ĉe tombo
Orienta rakonto