sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)



Deklaro de la fama greka komponisto Mikis Teodorakis pri la kontraŭkomunisma memorando de la Konsilio de Eŭropo


Ateno, 22a de decembro 2005.

Teodorakis en 2004


La Konsilio de Eŭropo decidis ŝanĝi la historion. Tiu volas distordi ĝin, konfuzigante la agresantojn kun iliaj viktimoj, la heroojn kun la krimuloj, la liberigintojn kun la konkerintoj, la komunistojn kun la nazioj.


Ĝi konsideras, ke la plej gravaj malamikoj de la naziismo, tio estas, la komunistoj, estas krimuloj, kaj eĉ egaligas ilin al la nazioj ! Kaj ĝi maltrankvilas kaj protestas nun ĉar, dum la nazioj estis kondamnitaj de la internacia komunumo, nenio okazis ankoraŭ al la komunistoj. Tial, oni proponas fari tiun kondamnon dum la plena kunsido de la Konsilio de Eŭropo, inter la 24-a kaj la 27-a de januaro. La Konsilion maltrankviligas, ke « la publika konscio kontraŭ la krimoj, farataj de la komunismaj reĝimoj, estas tre malforta ». Kaj ankaŭ, ke « la komunistaj partioj estas leĝaj kaj aktivaj en kelkaj landoj kaj, foje, ili ne distanciĝis el tiuj krimoj ».


Alivorte, la Konsilio de Eŭropo antaŭanoncas la estontan persekutadon kontraŭ la eŭropaj komunistoj, kiuj ne deklaris sian penton pro tiuj krimoj, samkiel iam tion postulis la ekzekutistoj de la Gestapo kaj la torturistoj de Makronisos [1]


Eble morgaŭ ili decidos malleĝigi la komunistajn partiojn kaj ekmalfermi la pordon por revenigi la fantomojn de Hitler kaj Himmler, kiuj, kiel sciite, komencis siajn karierojn malpermesante la komunistajn partiojn kaj enkarcerigante la komunistojn en ekstermejojn.


Tiuj nazioj finfine dronis en la sango de siaj propraj viktimoj, la 20 milionoj da pereintoj de la komunisma Sovetio kaj la centoj da miloj da komunistoj, kiuj oferis sian vivon irante ĉekape de la naciaj rezistomovadoj, kaj en Grekio kaj tra la tuta Eŭropo.


Sed je tiuj klopodoj reinstaŭrigi la metodojn kondamnitajn de la konscio de la historio kaj la popoloj, tiuj « Gesinjoraj Moŝtoj » de la Konsilio de Eŭropo malfruas, ĉar jam preterpasis ilin la granda frato, Usono, kiu masakras tutajn popolojn per siaj hitleraj metodoj, kiel en Irako, kiun ĝi transformis en ruinon dissemigitan per usonaj malliberejoj, kie ĉiutage miloj da senkulpaj viktimoj estas abomene torturataj.


Fronte al tiu granda krimo kontraŭ la homaro, kiu egaligas la hitleran torturkoncentrejon kaj la modernan Guantanamon, la Konsilio de Eŭropo havas nenion direndan.


Kiel oni povas kredi, ke tiu konsilio zorgas pri la homaj rajtoj, kiam en ĝia hejmo, Eŭropo, oni permesas al la CIA-aviadiloj transporti homojn senigitajn de tiuj rajtoj, por torturi ilin en specialaj malliberejoj ? Tiuj « civitanoj » ne povas esti akuzistoj. En la Kortumo de Justico de la Historio, kiu iam kondamnos la sennombrajn krimojn de ilia granda frato en Vjetnamo kaj Ĉilio, en Ameriko kaj Irako, ili mem estos juĝataj pro la permeso aŭ komplico en tiuj krimoj.


Bedaŭrinde, oni igas min paroli pli nome de la mortintoj ol nome de la vivantoj. Nome de miaj mortintaj komunistaj kamaradoj, de tiuj kiuj pasis tra la Gestapo, tra la ekstermejoj, tra la ekzekutaj vojfosaĵoj, por renversi naziismon kaj atingi la liberecon, restas al mi nur unu vorto por direkti al tiuj « Gesinjoraj Moŝtoj » : HONTU !


Mikis Teodorakis


el http://www.mikis-theodorakis.net


Tradukis : Pedro A. Hernandez Ubeda kaj Tonjo del Barrio


Aperis rete sur la paĝoj de SATeH k papere en La Sago n°23, februaro 2006


[1] Greka insulo, kien grekaj komunistoj kaj rezistantoj estis deportitaj, kaj tie torturitaj, kaj kie en 1949, en plena kontraŭkomunisma deliro, la torturistoj deartikigis la dekstran kruron de Teodorakis, kaj dufoje viv-enterigis lin.

Sama rubriko :


puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo, jen la sama batalo !

puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)

puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)

puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce Martin Luther King : Revon havas mi (parolado)

puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce Ili havas pli da potenco ol iam ajn posedis imperiestro (Jean Ziegler en la jaro 2005 en intervjuo pri sia libro „La imperio de la hontindego“)

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo (kun citaĵoj de B.Traven)

puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

::: Ĉiuj :::



Supren