sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Cristian Sabaŭ : La krizo kaj foresto de solvoj, karakterizo de la ĉi-jarmila komenco (prelego)



Prelego de Cristian SABĂU, ĵurnalisto en Piteŝto, dum la 83-a Kongreso de SAT


La politiko estas tiu arto malhelpi homojn decidi pri la aferoj, kiuj koncernas ilin - Paul Valéry


La 11-a de Septembro, teroro en Wall-Street


Wall Street – Murstrato – estas konata nomo por la teranoj apartenantaj al la moderna civilizacio. Same ankaŭ la dato de la 11-a de septembro, nigraseptembra dato en la kalendaro de la usona socio, nur ke ĝi estas asociita nur kun la atenco kiu faligis la novjorkajn ĝemelajn turojn. Sed en la jaro 1973 laŭ scenaro de CIA la ĉilia armeo faligis la registaron demokratie elektita kaj atakis la prezidentan palacon de Salvador Allende tiun tagon. Kaj tamen... ekzistis ankaŭ alia 11-a de septembro kiel grava dato por la historio de Usono – la tago en kiu eksplodis Wall Street.

JPEG - 26 kb
Vanzetti kaj Sacco


...La tago dum kiu Wall Street eksplodis dum tago en fora kaj forgesita septembro 1920 estis ree alportita en la publika konscienco per la verko de Beverly GAGE, The Day Wall Street Exploded. A Story of America in Its First Age of Terror (Oxford University Press, 2008, 416 p., 27,95 USD). Tiu sanga evento estis la kulmino de preskaŭ unu jarcento da bataloj de la usona laboristaro incitita precipe de italaj anarkiistoj enmigrintaj en Usonon kaj iĝintaj rapide veraj instigantoj de la usona politika (sed ankaŭ kultura) vivo. Post la Secesia Milito (praktike la plej granda milito mondskale en la dua duono de la 19-a jc.), okazis inter 1870 kaj 1920 pli ol 37.000 strikoj kaj atencoj. La atenco de la 11-a de septembro 1920 estis respondo de anarkistoj (grandparte italaj elmigrintoj) al la aresto kaj kondamno de du konataj anarkiistoj Sacco kaj Vanzetti akuzitaj pro ŝtelo kaj murdo okazintaj en la ŝu-produkta fabriko South Braintree. Tiu atenco estis konsiderita kiel pinto en la batalo de anarkiistoj kiuj malvenkis – laŭ opinioj tre seriozaj – pro la maksimumismo de sia programo kiu povintus almenaŭ timigeti sed ne timigi kaj forigi la eblajn adeptojn de politika kaj agada programo sociala rekta pli modera.


Beverly Gage komencis la historian rekonstruon de la atenco de la 11-a de septembro 1920 citante la faman historiiston Richard Hofstadter, kiu asertas per argumentoj, ke usonanoj havas la esceptan kapablon forgesi la plej impresajn kazojn de amasa perforto. Unu el tiuj kazoj tro facile forgesataj estis ĝuste tiu atenco de la 11-a de septembro 1920 kiam en la momento en kiu la sonorilegoj de la Preĝejo de la Sankta Triunuo anoncis la tagmezon, en Wall Street eksplodis kune kun eroj de bankaj konstruaĵoj (precipe el la banko J.P. Morgan), bankistoj, oficistoj, sekretariinoj... Vera masakro, kulmino de vera industria milito okazanta inter laboristoj kaj la riĉeguloj de la usona industrio dum pluraj jardekoj.


La batalo de anarkiistoj kiel organizitaj grupoj kaj personaj iniciatoj estis helpita per alveno en Usonon de gravaj figuroj de la monda anarkiismo kiel Emma Goldman, Alexander Berkman, Miĥail Bakunin, Piotr Kropotkin, Leon Czolgosz, Carlo Tresca, Bill Haywood forpelitaj de la policoj de la Malnova Kontinento. Aparta figuro inter anarkistoj estis Luigi Galleani , vera organizanto de la anarkiista movado, ĵurnalisto kaj oratoro, kompare kun kiu, ĉiuj aliaj – skribis B. Gage – ŝajnas nur simplaj turistoj. Ĉiuj ĉi koliziis kun reprezentantoj de la nova reprezalia burokrataro, kiel ekzemple Mitchell Palmer, konsiderita kiel la inventinto de la amasaj deportadoj aŭ la estonta estro de la federacia polico, J. Edgar Hoover.


Nuntempaj esploroj eblaj en la arkivoj de la polico kaj de la juĝejoj montris la gravecon kiun havis la anarkiistaj kluboj en la klasbatalo en Usono eĉ nur ĉar ili eldonis pli ol 500 periodaĵojn (el kiuj pli ol 100 estis italaj). Post 10-12 laborhoroj en fabrikoj, uzinoj aŭ minejoj pluraj dekoj (aŭ centoj) da gravaj kadroj el la anarkiistaj rondoj regrupiĝis en eldonejoj, presejoj, lernejoj, dancejoj kaj kulturaj kluboj kie skribis kaj publikigis flugfoliojn, broŝurojn aŭ eĉ propagandajn librojn.


La atako de la 11-a de septembro 1920 direktita kontraŭ gravaj financaj institucioj de Wall Street estis sanga reprezalio kaj ago facile anticipebla de anarkiistoj, respondo morto pro morto por la jura arbitracia traktado, kiun havis Sacco kaj Vanzetti. Nuntempaj analizoj fortigas la impreson, ke tiuj du estis kondamnitaj je morto kaj ekzekutitaj ne pro la murdo kaj ŝtelo de la ŝufabriko South Braintree sed ĉar ili aperis sur la listo de anarkiista klubo konsiderata de polico kiel tre danĝera. Kiam aŭdis pri la kulpigo de tiuj du, ilia amiko Mike Boda venis de Porthmouth, organizis kaj faris la atencon, eĉ sukcesis malaperi senspure kvankam la ĝenerala prokuroro promesis 100.000-dolaran premion, grandega rekompenco tiutempa. Tiu monpremio ne malhelpis Mike Boda reveni en Napolo kaj en Romagna kie li restis ĝis sia morto. La maksimumismo de tiuj kiuj apogis Luigi Galleani, alertigis la usonan policon kiu sukcesis akiri listojn da membroj de anarkiistaj kluboj. Sekvis centoj da arestoj kaj deportadoj, kiuj detruis la anarkiistajn nukleojn. La granda krizo, kiu atingis la saman Murstraton, kompletigis la agadon pri elimino de la anarkiistoj el la scenejo de la usona historio.


La 26-a de januaro 2009 – venko de revolucio

JPEG - 50.9 kb
Revolucio en Islando, januaro 2009


Post kvaronjarcento la tago de la 26-a de januaro estis por rumanoj datrevenon dum kiu oni alportis omaĝon al la granda estro, Nicolae Ceauşescu, direktisto de la nacio. Mondskale 26-a de januaro estis venko de revolucio (preskaŭ) paca de islandanoj, eble la unua revolucio dum tiu ĉi jarmilo. Revolucio de islandaj civitanoj kontraŭ ŝtataj kaj bankaj institucioj malkapablaj, malicaj kaj servutigitaj al aliaj interesoj ol tiuj de la propraj civitanoj kaj ordinaraj mondeponantoj. En januaro 2009, islandanoj, civitanoj kaj mondeponantoj ne plu povis regi la malesperon kaj koleron kontraŭ tiuj, kiuj tiras ilin en krizon malfacile imageblan kelkajn jarojn antaŭe kiam Islando estis prospera lando kaj ĝia ĉefurbo Rejkjaviko altirpunkto por gravaj turistaj celoj. El sukcesa turismejo Islando iĝis spektakla kazo de ekonomia falo en oktobro 2008, tiam kiam la ĉefaj tri bankoj estis ŝtatigitaj kaj deklaritaj bankrotaj. Tujtuje sufiĉe multaj islandanoj ne plu povis pagi la ŝuldojn por grandaj aŭtomobiloj kaj por la vilaoj kaj vidis siajn ŝparojn malaperintaj dum kelkaj horoj. Same okazis al tiuj islandanoj kiuj proksime al emeritiĝo aĉetis akciojn de la bankoj Landbanki, Glitnir kaj Kaupthing, kies kurzoj falis rapide dum ĉiuj prezoj spektakle kreskis. En intervjuo al la ĵurnalistino Sophie Morris de The Independent la verkisto Hallgrímur Helgason deklaris, ke kune kun la kulpo de ĉiu islandano kiu revis bonstaton de suspektinda deveno („Ni lasis nin allogitaj de niaj iluzioj dum tro da tempo, ni iris tro rapide kaj tro fore, ni faris ŝuldojn kiujn ni ne povas pagi. Ni kondutis kvazaŭ infanoj, kiuj dum la foresto de la gepatroj, detruis la domon”). Kompreneble ke en lando kun ekonomia nivelo kiel Islando tirita en bankroton fare de senrespondecaj financistoj kaj politikuloj oni ne atingis la nivelon de la „popolaj manĝoj”, sed The Independent observis, ke la ebriula stato elektita kiel forkuro de parto sufiĉe grava de islandanoj (kiuj tradicie aprezas la alkoholajn drinkaĵojn) povas esti indiko, ke en tiu vera insulo de feliĉo ankoraŭ estas pluraj senefikaj elpagon.


Pendumilo antaŭ Parlamentejo


Protestoj kiuj okazis ekde oktobro 2008 iĝis veraj ribeloj en la 20-a kaj la 21-a de januaro, kiam manifestaciantoj kolektiĝintaj en la ĉefa placo de la ĉefurbo tiu antaŭ Althing (la islanda parlamentejo) ĵetis ŝtonojn kontraŭ policistoj, kaj incendis kaj detruis la fenestrovitrojn de la parlamentejo. La polico uzis larmigajn gasojn. La rezulto de tiu tumulto estis pli ol 130 manifestaciantoj kiuj bezonis medicinan helpon (sekve de inhalo de larmigaj gasoj) kaj policisto kiu estis serioze vundita. En la 23-a de januaro 2008 Hördhur Torfason, aktivulo por la homrajtoj kaj unu el la organizantoj de tiu manifestacioj, rakontis al ĵurnalistino de la The Independent skuigan okazaĵon, ekzemplo de la malespero kiu kaptis plurajn islandanojn. Li ricevis telefonalvokon de viro kiu volis helpon por instali antaŭ Althing... pendigilon. Demandite kial li deziras fari tiun simbolan geston, la viro diris, ke li vere volis pendigi sin antaŭ filmkameraoj ĉar li perdis la tutan riĉaĵon akiritan dum 4 generacioj. Li estis certigita ke oni helpos lin sed ne tiamaniere, Hörhur Torfason deklaris ke – bedaŭrinde – tiu persono kiu petis instalon de pendumilon antaŭ Parlamentejo sin mortigis la postan tagon. La Ruĝa Kruco sed precipe la preĝejoj estis tiuj kiuj organizis bonfarajn agadojn ofertante – kune kun la jam bezonata spirita helpo – ankaŭ nutraĵojn per agado kiu havis kiel celon ŝirmi la personecon de la celintoj per tiaspeca helpo. Por islandanoj, kune kun parto de (mal)respondeco revenanta al ĉiu islandano tro malŝparema kaj tro fida al tro rozkolora estonteco, foresto de efikaj kaj travideblaj reglamentoj, la alta korupto de politikistoj konsistigis la fonton de tiaj bankrotoj malfacile klarigeblaj. Ni ne admiru tiujn „novajn vikingojn”, kiuj montris, ke la islanda socio estas juna kaj nematura estrata de politika klaso kiu senhonte trompis siajn proprajn civitanojn lasitajn al la bontrovo de senrespondecaj financistoj kredantaj sin dioj de la financoj. „Preskaŭ ni ĉiuj estis ruinigitaj” deklaris Magnús Björn Ólafsson unu el la organizintoj de la manifestacioj, situacio en kiu li estis konvinkita ke nuntempe oni bezonas tiajn normojn (inkluzive en la Konstitucio) kiuj ne permesu financajn maĥinaciojn. Islandanoj faris revolucion (preskaŭ) paca por ŝanĝi la ludregulon. por enkonduki jurajn normojn rilate al la respondeco de la politikistoj.


Krizoj de 1929 kaj 2008, paralelismo malfacile akceptebla


Pajlaj politikuloj kaj veluraj ekonomikistoj, faligintoj de bankoj kaj merkatoj opinias pri la paralelismo inter la krizo de 1929-1933 kaj „nia krizo” komencinta antaŭ cirkaŭ du jaroj kaj akceptita en Rumanio per la prezidenta voĉo antaŭ kelke da monatoj. Oni diris (kaj ankoraŭ diras per kondamninda superflueco) tiom da rakontoj (kaj stultaĵoj) pri la ciklikeco kaj memreguliga kapablo de la merkato, apogante mensogajn kaj danĝerajn sloganojn kiujn iuj konsideris kiel veraj revelacioj. La mensoga liberalismo sukcesis encerbigi verajn ordonojn kiel : „merkato pli gravas ol fabriko” aŭ „ŝtato estas stulta administranto” aŭ „ŝtato devas retiri sin el la ekonomio”, ekonomiaj ordonoj tute danĝeraj dum meza aŭ longa periodo sed avantaĝaj por koterioj da profitantoj ĉirkaŭ la politika potenco.


Itala ĵurnalisto Luciano Fuschini faris interesan paralelon inter la tiama krizo, tiu de 1929-1933, kaj la nuna, de la jaroj 2008-2011 (kiom oni povas prognozi). Tiu paralela analizo kiu ekiris de la soci-politikaj premisoj kaj de la postsekvoj prezentis kelkajn signifajn diferencojn. Krizo de 1929 alportis – asertis L. Fuschini – la faligon de la fidon je bankoj kaj liberal-kapitalistaj ekonomiaj retoj. Neniu kredis plu la faman memregadan kapablon de la Merkato per la dialogo peto-oferto kaj je la kvalitoj de la libera konkurenco. Oni konstatis kiom da malbono povas alporti al la socio ĝenerale manko de merkatkontrolo kaj kiom da bono al kelkaj cinikaj profitemuloj. La malfeliĉo al kiu la krizo de 1929-1933 puŝis la socion igis la kreskon pri la fido kiun la ideologoj havis pri la korporacia idealo, ĉu maldekstrema, ĉu dekstrema. Manko de fido en la burĝa socio de ĉiuj eblecoj individue ekspluatitaj kondukis al la fortigo de la ideologioj kiuj havis en la centro de sia atento la ĝenerala intereso : komunismo, faŝismo kaj social-demokratio nordtipa nutritaj per la ekonomikaj ideoj de Keynes. Je la aliĝo al la komunistaj ideoj – vera laika religio kiu akiris milionojn da adeptoj tutmonde – gravas pli la sukceso de la ekonomiaj kvinjaraj planoj de Stalin ol la fakto ke je lia ordono estis ekzekutitaj aŭ deportitaj kune burĝoj, grandbienuloj sed ankaŭ (komunistaj) estroj kiuj, ĉar ili opozicias stalinismon, estis rigardataj kiel servantoj de la kapitalo, agentoj de imperiismo. Certe ke tiu maniero pri politika agado kondukis dum kelkaj jaroj al la plej sanga milito en la monda historio sed almenaŭ ekzistis viva ideo-movado (eĉ kontraŭaj), kun naciaj social-politikaj projektoj, kiuj aperigis karismajn personecojn aŭ politikajn grupojn kaj altirajn platformojn pri alternativaj social-politikaj projektoj.


Male dum la nuna krizo oni vidas nenion el la idea efervesko el jaroj de la Granda Krizo. Ĉie nur senvivaj deklaroj, manko de ideoj kaj programoj, suspekta kvieteco pri kiom gravaj estas la ekonomiaj perdoj tiom individuaj, kiom kolektivaj. Senkarismaj politikistoj, sen ia ajn kredindeco kaj kun influo sur nur ia publik-tipo kun malgranda instruiteco propra nur al la regionoj malpli disvolviĝintaj kulture ; politikistoj enmiksitaj (ĉu rekte, ĉu diskrete) en dubajn aferojn, kiujn neniu aŭskultas plu, aperas en televidoj (pluraj klientemaj, servigitaj al la potenco), dirantaj la samajn (jam verifikitajn) mensogojn kaj kliŝojn dube optimismajn militigajn. Neniu estro proponanta programon kiu alportu esperon, sindikatoj kiuj aligas dum unu monato malpli da protestantoj ol apogantoj dum piedpilka matĉo dum unu horo. Neniu nukleo altiranta la publikan intereson, la socio ŝajnas enkotigita en marĉo de unusola triumfanta ideologio post la falo de la Berlina Muro, ultraliberala ideologio pri la ora bovido, en kiu la politikon de „riĉiĝu !” kompletigis la ordono „ne diru kaj demandu kiel”. Tia ideologio niveliga apenaŭ maskita per vortoj kiel tutmondigo (vasaligo kaj dominado) kiun kontestis nur kelkaj marĝenuloj tiras sian influon eĉ el la liberaldemokrata teorio kaj praktiko konsiderata kiel maksimumo da ebleco atingita en la evoluo de moderna socio.


Malkuraĝiga estas konstati la mankon de serioza reago de la publika opinio, precipe de tiuj socialtipaj organizaĵoj : sindikatoj, asocioj pensiulaj, veteranaj, virinaj, de enmigrintoj ktp. Pli malkuraĝiga estas konstati la mildan tonon de preskaŭ tuta gazetaro skriba kaj aŭdovida. Manko de reakcio de la civila socio estas grandparte klarigebla per la plenigo de la gazetaraj konsumistoj per defetismaj ideoj kiel „restas nenio farebla, ĉiuj aliaj eblecoj pruviĝis estis pli malbonaj, tio estas la sola ebleco... Faŝismo fiaskis, komunismo fiaskis, ĉiuj alternativoj eksperimentitaj kondukis al malbonaj rezultoj, ni akceptu kion ni havas, kion ofertas al ni niaj registaroj”. Registaroj, regataj el ombro de tutmondigaj bankoj kaj financaj interesoj, de interesitaj grupoj kiuj financas ĵurnalojn, revuojn, teatrajn aŭ kinajn produktojn kun neŭtral-deklarita etoso sed kiu dissendas ĝissate por konvinki la konsumiston de gazetaro kaj reklamoj. Same kiel preskaŭ ĉiuj filmoj holivudaj prezentis la indianon aŭ meksikanon de Usono kiel drinkemuloj kaj sangaj perfortuloj ĉiam pretaj mortigi bonajn kristanojn anglo-saksajn kiuj forŝtelis iliajn terojn kaj akvofontojn.


Rumanoj transformitaj en nomadoj pro la boneco de tutmondigo sentis proprahaŭte kiom da vero havas la diroj de profesoro Ricardo Petrella de la Katolika Universitato de Louvain kiu montris ke : „Tutmondiĝo puŝas la ekonomiojn al produkto de efemereco, de volatileco, de dumtempeco (dumtempaj oficoj, flekseblaj, kun reduktita labortago)”. Ni esperu ke, se laŭ la nivelo de premisoj la du krizoj havas la samajn radikojn – precipe la manko de ŝtataj mekanismoj kapablaj regularigi la merkatojn – la nuna krizo ne kondukos al mondmilito kiel tiu de 1939-1945.


Krizo kaj la miksiĝo de financ-politikaj interesoj Post la falo de 1939 grava akto New Deal malpermesis al komercaj kaj investaj bankoj riski la monon de siaj klientoj, la usona ŝtato ne dezirinte esti devigata solvi la eventualajn postpagojn pro iuj bankrotoj. Tiu akto subskribita de la prezidanto F.D. Roosevelt jam en 1933 ankoraŭ estis valida en 1996 (leĝo Glass-Steagall). Ĝi ne konvenis al bankieroj precipe al tiuj dragonoj de mirakloj financaj. Tiel ke en 1996, kiam li bezonis financan apogon por sia reelekto kiel prezidanto, saksofonludanto Bill Clinton akceptis la peton de la granda financo precipe de la trusto Goldman Sachs kiu estis rekte ligita per interesoj de iuj proksimuloj (Robert Rubin, Henry Paulson) kaj post kelkaj labormanĝoj (iuj ĵurnalistoj nombris ĉirkaŭ 103 tiajn labormanĝojn) la usona Financa Ministerio sendis al la Kongreso plurajn leĝojn inter kiuj ankaŭ nuligo de la leĝo Glass-Steagall. Estis aplikita leĝaro kiu likvidu la barilojn inter bankoj kaj la aliaj financaj institucioj. Sekvis tuj eŭforio de spekulacioj el la jaroj 2000, apero de venenaj financaj produktoj, la famaj hipotekajn kreditojn kiuj kondukis al la kolapso de 2008. Eble tute senintence nur unu monaton post kiam la mensoga saksofonludanto Bill Clinton akceptis de Goldman Sachs pli da mono ol li akiris (honeste) dum sia tuta vivo : 650.000 dolarojn por 4 publikaj prezentadoj kie li havis mallongajn paroladojn. Maskita salajro por la servoj alportitaj antaŭe al la banko... Nur ke la saksofonludanto Clinton ne estas la sola ŝtatisto kiu helpis senkaŝe la grandan financistaron. Ĉirkaŭ 600 membroj de la registaroj de Clint kaj Bush-filo laboras en financa merkato de pli ol 8 miliardoj da dolaroj ĉiujare, grandega sumo kiu favorigas kaj kuraĝigas la interplekton de la politikaj kaj financaj interesoj.


Pli serioza estas la fakto ke gravaj sociaj segmentoj helpis senscie kaj senintence la financajn maĥinaciojn de iuj bankieroj kiuj akiris profitojn treege grandajn. Tavoloj de la loĝantaro el pluraj landoj kontribuis per la pensiaj aŭ investaj fondusoj al la grandegaj kaj fraŭdaj gajnoj de la „blankaj kolumuloj” bankaj. Dum sia kampanjo por la dua prezidanta mandato, Bush-filo sin turnis al tiuj supozita „investanta klaso” kiu ligas pli malpli konscie sian vivon al la granda financo, tio estas al la profitemuloj de la grandaj maĥinacioj kiuj riĉigis manaĝerojn kaj grandaj akciistoj de la „(grand)sukcesaj kompanioj”. Dum tiu periodo Wall Street Journal donis ankaŭ klarigojn : „ju pli la voĉdonantoj estas ankaŭ akciistoj des pli ili apogos la liberalajn politikojn de respublikanoj... 58 % el la usonaj civitanoj estas rekte aŭ malrekte investantoj de la financa merkato, rilate al 44 % antaŭ 6 jaroj”. Tio estas tre klare, ke per la privatigo de la pensiaj fondusoj la filo Bush kaj la profitantoj malantaŭ li estis intencontaj pligrandigi la elektan bazon. Antaŭ tia situacio la savo de iuj bankoj el bankroto estas farata sub la slogano „ni savu la situacion de la malgrandaj investantoj, de la funkciuloj, de tiuj kiuj aĉetis akciojn por havi pli bonan pension”.


Sklavoj de la financaj institucioj de pli ol du jardekoj, la registaroj reagas kontraŭ tiuj nur tiam kiam ili superas toleran sojlon – skribis ekonomikisto Frédéric Lordon. Restas nur vidi kiel reagos registaroj de Germanio, Francio aŭ eĉ Usono, kaj kiujn rimedojn ili havos kontraŭ la spekulaciantoj. Aŭ pli precize se la popola ribelo eksplodinta de la sufiĉeco de iuj fioficistoj kiuj sin konsideras dioj kaj de la bankista cinikismo ne igos la registarojn – inkluzive tiun de Rumanio – levu la kapon kaj ne plu akceptu esti traktataj kiel servistoj kiuj laboris kontraŭleĝe, kontraŭ ridindaj salajroj.


Bezonatas (Bezonatus) revolucio


Antaŭ unu jaro ĵurnalisto Burkhard Spinnen skribis por Die Welt : „Mi kredis, ke en Eŭropo la tempo de la revolucioj jam pasis. Mi tute ne pravis...” Nek en 1968 nek en 1989 la revoluciaj movadoj ne sukcesis anstataŭigi pensmanieron, ne sukcesigis la superecon de intelektulo al la bankiero. Ŝajne ke, komence de la 3-a jarmilo, danke al la meza aŭto, al la oftaj rapidmanĝejoj kaj al la kreditoj disponigitaj per stranga rapideco, la homaro rezignis pensi, analizi. Teorie se ne plu ekzistas disputantaj ideologioj, kiam la historiaj antagonismoj jam falis, se ĉie la bankoj estus ŝtatigitaj laŭ islanda maniero, kontraŭ kiu okazu ribelon ? Kontraŭ la venka kapitalismo kaj ĉie estanta en urboj kaj vilaĝoj ? Kontraŭ koalicioj en kiuj ne malofte la maldekstrularo kaj dekstrularo kunagadas por savi la naciojn ? Ŝajnas – asertas Spinnen – ke niaj nepoj vivos en mondo senalternativa kaj ilia sola problemo estos la batalo kontraŭ la karbonbioksido...


Bezonatus do serioza revolucio. Kaj kiam oni organizas revolucion oni devas okupacii la prezidentan palacon, radiostacion, la trajnstacion kaj la nacian bankon. Kaj, se la revolucio seriozas kaj inteligentas, oni devas okupacii unue la nacian bankon. Tio apartenas ankaŭ al la teorio kaj ankaŭ al la tradicio : oni devas depreni la financojn el la manoj de grupo, de oligarkio, de klaso (nepre ekspluatista)... En la nunaj kondiĉoj homoj, la eblaj revoluciuloj, iom forgesis la teknikojn de la revolucio, intelektuloj kiuj en la historio instigis kaj teoriumigis la revoluciojn jam delonge ne plu legis La Kapitalon, kaj por la nunaj bankieroj la plej timiga malamiko estas ne la progresema intelektulo kaj plena da humanismaj ideoj pri egaleco, moraleco kaj digno, sed la sperta HACKER kiu dum duonhoro povus malplenigi bankon, sen eksplodigiloj. Oni parolas afekteme per babilaj spektakloj televidaj pri la financa merkato, nur ke tiu financa merkato iĝis tiel virtuala kaj malproksima al la realeco ke ĝi povas esti konsiderata – laŭ la parolo de nia sperta ŝtata prezidanto – danĝero (eĉ granda) de la socia sistemo. Estas vere, ke la revolucion faras la amasoj, nur ke la strato – la laborloko de revoluciuloj – estas iom malplena, kaj la civitano etakciisto sidas antaŭ televidilo aĉetita (kaj eble jam ne finpagita) en domo aĉetita (certe ne finpagita) interesata vidi se liaj reprezentantoj, kiujn per sia voĉdono li igis parlamentanoj, defendas lian rajton konsumi. Certe ke hodiaŭ la perforto ne plu bezonatas, certe ke ekonomio ne povas reorganiziĝi aŭ resaniĝi per financa helpo alportita per kamiono aŭ ŝipo plena da mono. Do, oni nenion povas fari ? La eta akciisto sidanta antaŭ ne finaĉetita televidilo ne povas transformi sin en reala homo, ne povas eliri el la logiko de la trompiga virtualeco ? La respondo estas JES, oni povas, kaj la unua paŝo estis jam farita, per la timo de ordinarulo antaŭ noveco kiu anoncis nenion bonan. Kaj ĉar la tuta mondo estas timigita pro tia realeco el virtualeco senvirta (kaj senvirtuoza*), la revolucio estas la sola solvo...


Bezonatas revolucio kontraŭ la virtuala mondo, kontraŭ la ĉiapoveco de la spekulantoj (kaj direktantoj) de la Borso, por restarigi la realan ligon inter valoro kaj sia monesprimo. Ĉar – bedaŭrinde – hodiaŭ spekulacii estas trompi... „Bezonatas – kredas Burkhard Spinne – revolucio kiu finu la virtualigon de la ekonomio kiu niveligas la sukcesojn kaj energiojn, veran insurekcion kontraŭ parolado kiu jam de tro longe perdis ĉian ajn kontakton kun la realo, la socio kaj ekonomio. Insurekcion kontraŭ pensmaniero kiu sin montris deficitan, kontraŭ burokrataro kies korupta kaj koruptiga diskurso alportis la mondon sur la sojlo de bankroto”.


Mi akceptas la ideon de Spinnen sed mi kredas, ke ni devas fari moralan revolucion, purigon ne nur de la politika klaso sed ankaŭ de la financistaro, kiu alportis la nuna ekonomia detruo pro kio ĝi devas respondeci antaŭ juĝistaro.


Ciklika blasfemo sur la rumanojn : oferaj kurboj


En Rumanio historio ripetiĝas. Malgraŭ tio la loĝantoj de la ĝardeno de la Dipatrino de Karpatoj komprenas nenion. Antaŭ 80 jaroj en Rumanio estis la samaj problemoj, ampleksigitaj de spertomanko la registaro instalita de unu el la grandaj profitoprenintoj de la nacia historio – reĝo Karlo la dua. La rumana registaro ne havis monon por pagi pensiojn, ne kapablis kontrui ŝoseojn (unuafoje aperis la vorto „aŭtovojo”), ne kapablis kolekti la impostojn, estis devigita maldungi oficistojn. La reĝo tre deziris rezigni pri Parlamento, kiu lin malhelpis, oni elspezis tro kaj sencele, la ŝtato estis tiam (samkiel nun estas) rabita pro privataj interesoj.... Kaj eble la generanto de ĉiuj malfeliĉoj estis – tiam kiel nun – manko de civita virto. La granda historiisto rumana Nicolae Iorga skribis en la 6-a volumo de siaj Memoroj :


„13-a de januaro 1931 - ...kun la pensiuloj ni ne povas interkompreni. Komisio lia helpos en la redaktado de la nova leĝo pri pensioj... Ili foriras kontentaj... Iliaj reprezentatoj estas ankoraŭ sur trotuaro”.
„18-a de februaro 1931 – Tiuvespere en la itala legacio kie estas ankaŭ la senatano Poricelli, fakulo pri vojoj, al kiu Argetoianu donis esperojn (aŭtoŝoseo kiu estis pezonta nin per pli ol miliardo), kiujn ni ne povas plenumi.”


„24-a de junio 1931 – konferenco en Konstanco pri Manko de civitana virto.”


„23 marto 1931 – Ene la anarkio disvastiĝis. La financoj estas plene ruinigitaj (la ĉefministro rekonis : 30 milionojn dummonate, kaj oni projekciis trioble). Necesegas maldungo de oficistoj, parta pago per ŝtataj paperoj.”
„1-a de aprilo 1931 - ...la registaro deziregas pruntepreni monon de la bankoj. La situacio estas senelira. Kaj en la Ĉambro [de Deputitoj] fluas leĝoj, kiuj petas pagojn.”


„28-a de aprilo - Tiuvespere en la franca legacio... Puaux estas malkvieta... Li kredas ke dissolvo de la Parlamento malkontentigos Okcidenton. Ekzistas iaspeca solidareco de la Parlementoj. Mi montris al li kia granda malsimileco estas inter tiea mondo kaj la ĉi-tiea. Se mi falos, reaperos rabado...”


Ŝajne tro similas tio kio okazis en 1931 kun tio kio okazas nun por ke ni ne pripensu tion. Sorin Alexandrescu, sperta intelektulo (kiu – pro malfacile klarigeblaj motivoj – apogis la nunan prezidenton Băsescu) skribis en sia libro La Rumana Paradokso : „almenaŭ unufoje en 50 jaroj rumanoj detruadas ĉion, kion ili kontruis en la lastaj jardekoj. Ĉu tio estus blasfemo de la Majstro Manolo naciskale ? Ĉu bezonatas ankaŭ aliaj oferoj por la konstruaĵoj de la sekvanta periodo da kelkaj jardekoj ? ”

Sama rubriko :


puce Nikolao STEPANOV : FUTERFAS - Sorto de anarkiisto-esperantisto

puce  A. Neselbergs (17 457) : Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.

puce E.Lanti : Duonhoron kun Errico Malatesta (intervjuo)

puce Stig Dagerman : La anarĥiismo kaj mi (eseo)

puce  Cristian Sabaŭ : La krizo kaj foresto de solvoj, karakterizo de la ĉi-jarmila komenco (prelego)




Supren