sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Cirilo Orsinger : La obskuraj kuirejoj (artikolo pri sorĉistinoj en la historio)



La obskuraj kuirejoj


Se vi ne kapablas iomete sorĉi,ne estas peninde entrudiĝi en kuirarton. (Colette)


La sorĉistino estas grava personaĵo de la okcidenta kaj orienta historio. Ankoraŭ nun, ŝi okupas fundamentan lokon en nia imago kaj niaj pli mal pli vivantaj folkloroj. Infane, ni ofte kredigis al niaj geamikoj ke iu najbarino estas malica sorĉistino kiu boligas malafablajn geknabojn en sia kaldrono. En iuj karnavaloj oni ŝatas ŝminki sin tielmaniere ke ni similas al demonaj personaĵoj kiuj frekventas groteskan nigran meson kie, pelmele, pasas sorĉistinoj, monstroj, momioj, vampiroj, Napoleonoj, piratoj, klonoj de Elvis Presley, feinoj, bestoj ...ĉar ĉiufoje oni ŝategas ridindigi la personaĵojn kiuj hantas nin. Sed estas alia historio kiun mi tuj rakontos. En tiu ĉi historio la sorĉistinoj ne estas ridindaj personaĵoj sed kompatindaj viktimoj de la mizero, la obskurantismo kaj la frenezeco de la viroj. Ja, en Eŭropo, de la 15-a al la 18-a jarcento nenombreblaj virinoj mortis sekve de nenomeblaj, kruelegaj torturoj kaj diversaj perfortaĵoj aŭ sur la bruleŝafodoj de la Sankta Inkvizicio. Tio, kion oni nomas "la ĉasado kontraŭ la sorĉistinoj" estas, verdire, horora krimo, genocido kontraŭ, plej ofte, la malriĉaj, malsanaj virinoj kiu respondas al kompleksa historia, ideologia kunteksto kaj malnovaj simboloj.


La malriĉulinoj


Strange, la ĉasado kaj la perfortoj kontraŭ la sorĉistinoj kulminas dum la Renesanco kaj daŭras ĝis la 18- a jarcento (entute 100 000 viktimoj) kiam aperas la humanista filozofio kaj la kartezianismo, la modernaj sciencoj, la koncepto de la progreso,... Sed ĉiufoje kiam oni pli atente rigardas la historion oni rimarkas ke la perforto kontraŭ iuj virinoj intensiĝas kiam la mizero, militoj, epidemioj pereigas la sociojn kaj endanĝerigas jam malfortan Ŝtaton. Subite, por forturni la plagojn oni tuj trovas kulpulinojn, oferas povrulinojn. Estas tre facila tasko. Malriĉaj, solaj, malfortaj, kriplaj virinoj, vidvinoj, ciganinoj, paganinoj sed ankaŭ la ŝafpaŝtistinoj aŭ akuŝistinoj estas la ĉefaj viktimoj de la Inkvizicio kaj denuncitaj de ĵaluzaj aŭ timigitaj najbaroj. La pli altaj sociaj tavoloj ne estis preterlasitaj. Oni timas la ŝafpaŝtistinon ĉar ŝi vivas en la naturo kun bestoj kaj la akuŝistino ĉar ŝi ofte vivas sole, konas la sekretojn de la plantoj kaj sekrete abortigas la virinojn de la vilaĝo ! Oni akuzas ilin esti kaŭzo de sterileco, samseksemaj orgioj, malsanoj, morto, malbonaj rikoltoj, herezioj kaj blasfemoj. Verdire, tiaj akuzoj ankaŭ kaŝas tre realan sed strangan timegon : Oni timas la seksecon de la virino kaj sian eroton. Certe ja, ekzistis sorĉistinoj kiuj dank’al marko sur la haŭto malagnoskas la kristanismon kaj la socion kiu obeas al la oficiala moralo. Ili, laŭdire, renkontiĝus dum sekretaj sorĉkunvenoj kie ili preĝis Satanon, oferis bestojn, bebojn, seksumis kaj preparis venenojn kaj ĉi tiuj malbenaj kunvenoj naskis potencajn fantasmojn, kiujn antikvaj simboloj plikonkretigas. Jes, dum la sorĉkunvenoj la satanistinoj spitas la statuton de la virinoj en la eŭropa kristana civilizacio. Estas nepardonebla peko.


La melankolia fajro



Kiel mi skribis pli supre, la reprezentado de la sorĉistino en la okcidenta Eŭropo obeas al malnovaj kaj precizaj simboloj. La plej komuna el tiuj simboloj estas LA FAJRO. Ja, la sorĉistino estas, iumaniere, malvirta dommastrino kiu perversigas la familion, la socion, la moralon. Kiel la virta edzino kiu kuiras por nutri siajn geinfanojn, la sorĉistino bezonas fajron por prepari sorĉojn kaj dekoktaĵojn. Sed la fajro de la sorĉistino estas satana fajro kiu varmigas kaldronojn kaj potojn plenajn de venenoj. La fajro de la sorĉistinoj ankaŭ estas flamo de la kandeloj kiuj lumigas la noktajn sorĉkunvenojn, la haŭtmalsanoj kiuj terure jukas, la fulmo meze de la nokto kaj la interna fajro de la seksa deziro kiu konsumas korpon kaj animon. La ekvacio estas simpla : Sorĉistino= Fia Virino= Detruema Eroto. En la kristana moralo la emo al la sekso estas peko (la kulto de la Virgino aperis dum la 11-a jarcento), la seksa deziro estas do satana fajro, obskura kaj sterila kiel la cindroj kiun oni uzas por fabriki la sorĉojn. La cindroj estas kaŝita fajro. Eĉ la voĉo de la sorĉistinoj, laŭ la legendoj, bruligas. La sorĉistina fajro ellasas fumon kiu obskurigas la socion. Finfine, la satana fajro kontraŭas la baptan akvon. La sorĉkunvenoj estus la subfosa festo de la malobeo kie okazas nenomeblaj krimoj kontraŭ la gentoj, la infanoj, la fertileco de la virinoj, la fruktodonaj kampoj. Eĉ la kuirarto de la sorĉistinoj putrigas ĉion ĉar ĝi konsistas el fetoraj kaĉoj tro kuiritaj...


Laŭ la Eklezio la sorĉistino estas melankolia virino kies sango estas poluita de nigra humoro, unu viktimo de la Diablo kiu vivas en la fantasmo kaj la iluzio. Kaj por lukti kontraŭ tia infekto oni inventis ekzekuton konforman al la krimo : la bruleŝafodo !


Enĉenigi Lilith


Paralele al la sorĉistinaj kuirejoj ekzistas do inkviziciaj kuirejoj kie la Eklezio preparas la fiajn receptojn de la subpremo kiu celas simple nei la korpan plezuron de la virinoj kaj malebligi la egalecon kun la viroj. Kiel la sorĉistino kiu boligas la venenojn, la sankta inkvizicio boligas la korpon de fiulinoj, senkulpulinoj, malsanulinoj, frenezulinoj,... Kompreneble ankaŭ ekzistis multaj aliaj turmentoj kaj ĉiu torturo celas ankoraŭ redukti la korpojn, la dezirojn, la volojn, la liberecon (oni razis al ili la kapon kaj la pubon antaŭ torturi ilin ĉar oni kredis ke Satano kaŝis sin inter la harojn). Sed kion reale timegas la Eklezio ?

JPEG - 29.8 kb


La sorĉkunveno estas herezio kiu foje plenumas tre precizajn ritojn kaj enradikiĝas en tre malnovaj mitoj. Ja, laŭ iuj judaj tradicioj la vera edzino de Adamo estus Lilith kiu naskis de la lia karno mem. Ŝi do estus egala al li. Ili havas saman esencon. Tamen, Lilith estas la arketipo de la seduktantino kaj posedis nekontentigeblan seksan deziron, la absoluta vampo, unuvorte, la perfekta malo de Eva. Pli malfrue, ŝi kunfandiĝos kun la ĉefajn patrinajn diinojn de la antikveco kiel Lamashtu aŭ Isis. Ŝaktio de Lucifero ŝi simbolos la ribelantan virinon kiu malamegas la instituciojn, la familion, la paron, ne deziras infanojn, unuvorte, kiel Lilith, la sorĉistino spitas la familion, t.e. la unua ĉenero de la socio, la ŝtato do. La veraj sorĉistinoj certe kredis je tiuj mitoj kiuj substreĉis ŝian resenton. En tiuj epokoj ekzistis multaj herezioj kiuj pli mal pli minacis la stabilecon de la politika kaj religia eŭropo, kiun militoj jam malfortigis, por restarigi la regpotencon de la princoj kaj ordonpovon de la Eklezio la virinoj estis perfektaj krimulinoj.

Kurioze, kaj mi tie konkludas mian artikolon, la pli kaj pli rapida progreso de la presarto estis efika ilo por la ĉasado kontraŭ la sorĉistinoj. La plej fama libro kiu pritraktas la temon, la "Martelo de la sorĉistinoj" (Malleus maleficarum), estas eldonata en 1480 kaj verkita de dominikano, Heinrich Kramer, kiu ne kaŝis tre strangan, teruran malamon al la virinoj. Aliaj libroj estos eldonataj inter 1580 kaj 1670. La populara literaturo, la famaj "bluaj libretoj", ankaŭ ekspluatos la temon kaj efike disvastigos la neracian timon de la sorĉistinoj. Tiele, ilo de klereco, la libro povas esti ilo de fanatika malamo.

Cirilo
el [Sennaciulo->rub89], januaro 2007

Sama rubriko :


puce Vinko Markov : Ja egalaj, sed ne samaj (artikolo)

puce Internacia Tago de l’ Inoj je la 8a de marto

puce Vinko MARKOV : Kio pri la SAT-aninoj ? (artikolo)

puce Vinko Markov : Ĉu ni daŭre edziĝu ? (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : La obskuraj kuirejoj (artikolo pri sorĉistinoj en la historio)

puce Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj en banejo

puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

puce Jeanne Rubiner : Superpatrinoj (artikolo pri virpatrinoj)

puce Informoj de la unuiĝo "Terre des femmes" : Endomaj mistraktadoj

puce Kai Strittmatter : Lastaj lotusfloroj (artikolo pri malgrandaj piedoj en Ĉinio)

puce Enketo pri inaj rajtoj en diversaj landoj

puce Suharta Teresia : Peticio al la japana registaro

puce Usona sindikatino sur pentraĵo : "Ni kapablas- kaj ni atingos la celon en gloro. "




Supren