sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Georg Rüschemeyer : La sento pri nevenkebleco (pri Martina Hingis kaj drogoj en la sporto)



La sento pri nevenkebleco


La drogo de klanoj de superriĉuloj, rimedo kontraŭ doloroj kaj stimulaĵo : Kial elstaraj sportistoj kiel Martina Hingis ĉiam denove estas kaptitaj kun la drogo kokaino ensange kaj enurine


Frankfurto. Je ĵaŭdo Martina Hingis sciigis la definitivan finon de sia teniskariero. Estis brila tempo : La svisino troviĝis dum 209 semajnoj sur la unua loko de la mondoranga listo. La malhonora kaŭzo de ŝia eksiĝo estis kvanteto da urino fine de junio transdonita en la turniro de Wimbledon, kiu estis testita kun pozitiva rezulto pri koakino. Hingis ja kontestis en gazetara konferenco en Zuriko, ke ŝi kiam ajn prenis dopilon aŭ drogojn. Sed ŝi diris plu, ke ŝi ne emas kvereladi dum jaroj „kun dopadaj oficialuloj“ kaj tial adiaŭos sin kun tuja efiko, ankaŭ pro daŭrantaj sanproblemoj kaj pro sia jam atingita aĝo (27 jarojn) .


Hingis estas per tio la plej juna kazo en distingita listo de elstaraj sportistoj, kiujn oni kaptis kun kokaino ensange kaj enurine. Ofte ĉe tio aŭdeblis la aserto, ke la koakino nur por privata plezuro estis uzata, kio laŭ la sociala ĉirkaŭejo de sportsteluloj kaj de klanoj de superriĉuloj eĉ ne estas malkomprenebla, jen sfero en kiuj multaj unuarangaj sportistoj nun moviĝas. Por la internacia kontraŭdopada agentejo Wada tio tamen ne faras diferencon - kiel dopito validas tiu, en kies sango pozitive estas testitaj malpermesitaj substancoj. Kaj al tiuj ja apartenas kokaino, la drogo de bonstatuloj.


La psikoaktiva planta substanco devenas el la folioj de la kokao-arbetaĵo, kiu kreskas antaŭ ĉio je la deklivoj de la Andoj, kie la maĉado de kokafolioj estas disvastigita minimume de 5000 jaroj. La planto ankoraŭ nun tie estas uzata kontraŭ ĉiaj doloroj, kontraŭ laco kaj eĉ kontraŭ la altituda malsano, kio havigis al ĝi ankaŭ la kromnomon „Anden-aspirino“. Kiel dopada rimedo jam la heroldokuristoj de la inkaoj, kiu estis responsaj por la interŝanĝo de informoj en la giganta regno, laŭdire estu maĉintaj kokaon. La efikon de pura kokaino buŝpleno de kokaaj folioj apenaŭ atingas : Koncernaj retejoj komparas la efikon kontraŭe la pura biokatalizilo kun tiu de papavobulkoj kontraŭe al opio.


La psikologiaj efikoj de la blanka pulvoro laŭ principo estas la samaj : kokaino pliigas la aktivecon de la simpata nerva sitemo kaj efikas tiel instiga en la tuta korpo. „Ĝi apartenas al la grupo de la stimulaĵoj, kune kun amfetaminoj, efedrino kaj la drogo „Ecstasy“ , diras la dopada eksperto Vilhelmo Ŝencer, direktoro de la instituto por biokemio de la Germana Altlernejo por Sporto en Kolonjo. Dopado per kokaino tamen estas tamen malofta : „ Wada konstatis inter la jaroj 2003 kaj 2005 ĉe pli ol 300 000 kontroloj nur 208 kazojn de misuzo helpe de kokaino.“


En kiu grado kokaino efektive pliigas la sportajn kapablojn de korpo estas malklara. Ĝuste en la kazo de Martina Hingis, kiu de jaroj havis gravajn problemojn kun la maleoloj kaj la koksoj, ankaŭ alia korpa efiko povus ludis rolon : kokaino estas forta ilo kontraŭ doloroj. Kiel tia ĝi disvastiĝis en al dua duono de la 19-a jarcento en la tuta Eŭropo. Decida estas la koakino por la pliigo de la kapabloj de sportisto pro la psikaj efikoj de tiu drogo. La konsumado de kokaino elvokas eŭforion kaj senton pri nevenkebleco, sen obtuzigi la spiriton kaj la reagokapablon, kiel faras tion aliaj drogoj. „Tio helpas elpremi ankoraŭ la lastan energion el la korpo“, diras la jurista medicinisto Frank Mußhoff en Bonn. Lia kolego Gerold Kauert de la universitato Frankfurto tamen pensigas pri tio, ke post la pinta sento de la kokainebrio sekvas korpa kaj spirita malbonfarto, dum kiu la korpaj kapabloj estas decide limigitaj. „Kiel dopilo kokaino nur tiukze havus sencon, se oni enprenus ĝin rekte antaŭ ludo.“


Je sia malŝarĝigo Hingis jaŭde menciis harteston, kiun ŝi analizigis kun negatica rezulto en la monato septembro. Sed tio pruvas sen plia detala sciado pri la testoproceduro nur tion, ke la tenisludistino ne regule konsumadis kokainon, diras Mußhoff. „Kokaino kaj siaj reduktaj produktoj efektive bone konstateblas en haroj. Sed ĝuste, se oni ekzamenas la longajn harojn de sinjorino Hingis entute, jen la spuroj de ununura dozo estas tiel reduktitaj, ke oni ne plu povas konstati ilin kun certeco.“ Pli bone konstatebla estus en tiu kazo analizo de la kreskinta hararo de la konernata tempo fine de junio, kiu devus troviĝi surkape de Hingis certe jam kvar centrimetrojn for de la harradikoj. En la jurista medicino oni povas fari helpe de tia sekcia analizo eĉ detalan profilon de la drogomisuzado de la lastaj monatoj ĝis jaroj.


Ĉu la la aperigitaj testrezultoj de la urinkvanteto en la kazo de Hingis povus alporti eble pli precizajn ekkonojn ? „Por restarigi la tempmomenton kaj la dozon de la koakinenpreno, urino multe malpli bone taŭgas ol sango. La rezultoj dependas ankaŭ tro de tio, kiam la koncernato laste urinis kaj kiom da likvaĵo tiu antaŭe trinkis“ diras Mußhoff. Sed kelkaj eldiroj eble tamen fareblas : Se oni trovus en urinkvanteto ankoraŭ puran kokainon, la konsumiĝo ne povus esti pli pasinta ol ses horojn Se la konsumixgo estus okazinta antaŭ pli longa tempo, tio ja ne ŝanĝus ion je la dopada verdikto, sed tio povus almenaŭ limigi la damaĝon por la endubigita prestiĝo de la iama tenisludista mirakloinfano Hingis. La svisino jaŭde revarmigis la ne tute novan konspiroteorion, ke iu eble povus esti miksinta kokainon en la manĝon al ŝi. Tion Mußhoff trovas tiel neverŝajna kiel la eblon de du interŝanĝitaj urinkvantetoj. „Trinkaĵoj kaj manĝoj por elstaraj sportistoj estas tre atenteme gardataj de ŝia teamo – jen kutime eĉ ne iometo da koakino senprobleme enkirliĝeblus.“


de Georg Rüschemeyer tradukis Cezar & Donjo el la felietono de FAZ, 04.11.07 (Frankfurter Allgemeine Zeitung)

Sama rubriko :


puce Georg Rüschemeyer : La sento pri nevenkebleco (pri Martina Hingis kaj drogoj en la sporto)




Supren