sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Cirilo Orsinger : La sonĝo de Aldo Manuzio (artikolo)


JPEG - 90.1 kb

Sen homaj kaj ekonomiaj interŝanĝoj sed ankaŭ sen libroj, kulturo ne povus efike disvastiĝi. Tio restas vera eĉ en nia epoko, kiu kreis tiom potencajn komunikilojn de kiuj dependas la tutmonda ekonomio kaj politiko. Almenaŭ tion oni kredigas al ni... Malgraŭ la progresoj de la teknikoj, la sciencoj, la rapideco de veturiloj, la libro estas ankoraŭ nun kaj, mi esperas, ankaŭ longtempe, sendube la plej efika, perfekta ilo por "tutmondiĝo" de la scioj, la artoj, la teknikoj kaj la edukado de la estontaj generacioj. Tamen, vi certe legis, en la maja numero de S-ulo, la artikolon tradukitan de nia kamarado Petro Levi pri la "Gugla kulturo". Vi do scias nun ke privata firmao projektas enretigi grandparton de la monda kulturo. Tio, sen paroli pri la fundamentaj transformoj kaj la filozofiaj demandoj kiuj aperas, oni bezonas 200 milionojn da dolaroj kaj plurajn centojn da personoj por manipuli, reprodukti kaj enretigi la librojn ! Oni realigas la revon de Borges [1], tio estas la senfina biblioteko ! La fantasmo de la absoluta scipovo. Oni ankoraŭ malfacile ekkonscias kian revolucion oni spektas. Kian estontecon la papero havos ? Kiel evoluos la mensoj kaj lernkapabloj de niaj infanoj ? Kiaj novaj malegalecoj naskiĝos inter la klasoj kaj la popoloj de la mondo ? Kiuj lingvaj kaj kulturaj esceptoj falsigos la komunikadon inter la grupoj, la etnoj, la landoj ? Kiu formo de ŝtatcenzuro ? La avantaĝoj estas nombraj sed oni devas komenci, eble plej rapide, mediton pri la estonteco de la libro kaj diskonigo de la scioj.

Por helpi vin, mi ĉimonate deziras skizi la portreton de fama humanisto, kiu en sia epoko ankaŭ profunde transformis la intelektan kaj artistan pejzaĝon en eŭropo kaj, iel, la mondo. Temas pri la venecia eldonisto Aldo Manuzio.

JPEG - 92 kb
Manuzio


Aldo Manuzio naskiĝis en 1449, kelkajn jarojn antaŭ la disfalo de Konstantinopolo, kiam la Orientaj kaj Okcidentaj eklezioj provis unuiĝi fronte al la progreso de la turka imperio. Sia propra lando suferis de senfinaj militoj kaj post latinaj kaj grekaj studoj, li devas fuĝi la venecian armeon, en 1482, kaj rifuĝas ĉe la princo Alberto Pio. Ĉi tiu instruita homo estos unu el la plej karaj amikoj de Aldo Manuzio dum lia tuta ekzisto kaj lia ĉefa mecenato. Oni supozas ke estas en la palaco de Pio, ke Aldo Manuzio konceptis la projekton de sia presejo, ĉar li, sen plu atendi, instaliĝas en Venecio en 1489. Tre klera, li amikiĝis kun la greka scienculo Emanuelo Adramyttenos. A. Manuzio tamen nenion scias pri presarto. Sed sia epoko suferanta pro politika ĥaoso bezonis tiajn homojn kaj la Renesanco ebligis, por la aŭdaculoj, iujn ajn projektojn por konstrui novan civilizacion inspiritan de la helena idealo... post ok jarcentoj de malklereco ! Universitatoj prosperas kaj pli kaj pli nombraj laikuloj volas instruiĝi. Sed mankas la libroj por kontentigi ĉiujn spiritojn. Jen la genio de Aldo Manuzio : uzi sian scipovon de la antikvaj aŭtoroj por krei la plej taŭgajn kaj belajn eldonaĵojn. Li tiel eldonas siajn unuajn librojn en 1494 ( Ĝenova maristo ĵus malkovris novan kontinenton...), sekvos la unuan greklingvan eldonon de Aristoto ! Aldo Manuzio devas uzi malnovajn kaj preskaŭ nelegeblajn manuskriptojn, kiuj estis falsitaj pro la nombraj kopioj kaj tradukoj kiuj sinsekvis tra la historio. Aliparte, la greka lingvo posedas nombrajn akcentojn, kiuj endanĝerigas tro rapidan tradukon kaj necesigas multajn presliterojn. La tasko ŝajnas nehumana ! Sed Manuzio sukcesas fini sian verkon kaj, la sama jaro (1496), li eldonas Teokriton kaj Heziodon. Malgraŭ la penoj Aldo Manuzio ege laboras kaj preterlasas la aliajn aferojn. La venecia eldonisto ankaŭ kompostis la paĝojn de "La sonĝo de Polifilo" (1499), sendube la plej bela libro de la tipografia historio ! Temas pri esotera kaj alegoria verko de unu monaĥo : Francesko Colonna, kiu priskribas per la aventuroj de Polifilo "la obsedajn revojn" de sia aŭtoro. 171 anonimaj gravuraĵoj ilustras ĉi strangan libron, kiu profunde influos sian epokon, ekzemple : la arton de la ĝardenoj. Du jaroj pli malfrue, li eldonas latinan gramatikon, en 1515 grekan gramatikon kaj kreas sian propran kursivan presliteron : La aldinon, kiu imitas la naturan geston de la mano. Li mortas la 6-an de februaro 1515 pro pesto, malriĉe. La aldaj eldonaĵoj, laŭ franca libramanto Antoine-Augustin Renouard, "multobligis la instrurimedojn kiuj neprigas la emancipiĝon de la humana genro". Dank’al Manuzio oni remalkovris la grekajn pensulojn kaj poetojn ĉar la greka kulturo estis, por la renesanca homo, la fonto de la latina medecino, filozofio, tekniko kaj literaturo, la origino de imitinda civilizacio kaj modelo de Beleco por pensuloj kiel Marcilo Ficino (mi verkos pri li en venonta artikolo). Sed Aldo Manuzio ankaŭ estis la iniciatinto de la portebla libro. Tiel, laŭ la diroj de Erasmo, li inventis senmuran bibliotekon. En 1501, Vergilio estas la unua aŭtoro publikita en la formato in-octavo. Aĉetebla por 1.5 liro, ĉi tiuj libroj tiom kostis, kiom la komunaj formatoj sed, tre belaj kaj facile transporteblaj, estas komerca sukceso en tuta eŭropo. Ĉiumonate, oni presis mil ekzemplerojn de ĉiu verko !

Aldo Manuzio estis homo kiu sciis frekventi la bonajn personojn kaj sen siaj konatuloj li certe ne sukcesis tiajn ĉefverkojn. Tiel, profesoroj, scienculoj , princoj, iuj mecenatoj el diversaj landoj kunlaboris kun la eldonisto, kiu kreis la Aldan Akademion. La libroj kiujn ili konceptis plie sukcesis, eĉ se ili multe kostas, la belegaj libroj de Manuzio estos tre malofte egalitaj. La presejo de Manuzio estis la hejmo de humanista komunumo, kiu iluminos eŭropon dum pluraj jarcentoj... Oni tiel komprenas ke la volo de kelkaj noblaj personoj estas esenca por krei aŭ subteni la disvastigadon de klereco kaj se oni ne priatentas pri la malegaleco, kiu ekzistas inter la popoloj, la sciencoj kaj la artoj fariĝos la profiton de kelkaj malnoblaj ŝtelistoj.

Bela verko, eĉ se ĝi estas posedaĵo de princo, rajtas esti admirita de ĉiuj, ĉar la princoj ne estas eternaj kaj instruita popolo scios protekti sian heredaĵon...


el Sennaciulo, novembro 2005

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Günter Grass aŭ La potenco de la malsukcesintoj

puce Cirilo Orsinger : La sonĝo de Aldo Manuzio (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : Eluzita Generacio - Beat Generation (artikolo)

puce  La plej multaj jarkolektoj el niaj plej gravaj fruaj Esperanto-gazetoj estas senkoste legeblaj en la reto (ligoj)




Supren