sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita merkredon la 11an de januaro 2017 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)


PNG - 39.8 kb

(...)

Al tiuj, kiuj faras el ortografio de propraj nomoj fetiĉon, sendube ne plaĉos ties esperantigo laŭ proksimuma prononciĝo. Ĉiuj eventualaj kritikoj tiurilate lasos min absolute indiferenta : mi estas sennaciisto k havas nenian respekton por naciaĵoj. Ĉi-okaze mi nur rimarkigas, ke la ĉinaj, japanaj k slavaj esperantistoj rajtus senĉese kriplori ĉe la konstato, ke iliaj nomoj estas en esperanto k en eŭropaj lingvoj abomeninde kripligitaj. Ĉu do la eŭropanoj rajtas postuli, ke oni traktu ilin aliel ol homoj el aliaj mondpartoj ? Certe ne ! Al tia imperiismo mi kontraŭstaras.

La fetiĉistoj pri propraj nomoj devus cetere rimarki, ke ilia vidpunkto, se ĝi estus pravigebla, fariĝus tre danĝera por esperanto mem. Ĉiuj kritikoj pri "kripligo" al propraj nomoj ankaŭ valorus rilate al multaj vortoj el nia lingvo, k la konsekvenco de tio estas bato al esperanto k senkonscia aprobo al la tezo de la "okcidentalistoj".

Dekkvarjara, ĉiutaga uzado de esperanto estigis ĉe mi eĉ la fortan bedaŭron ke Zamenhof ne sufiĉe "kripligis", sennaciigis multajn vortojn el nia lingvo. Kiuj konsideras la proprajn nomojn tabuoj, tiuj estas nur duon-esperantistoj k senkonsciaj malamikoj de la mondlingva afero.



(...)


Eŭgeno Lantio (Lanti), en sia Antaŭparolo de l’ tradukinto al Skizo pri filozofio de la homa digno de Paŭlo Ĵilo (Paul Gille), SAT, 1934.

Sama rubriko :


puce Klaŭdo Roux : La natursciencaj terminoj en la Nova PIV

puce Pri propraj nomoj

puce Lanti pri esperantigo de propraj nomoj (citaĵo el antaŭparolo)

puce Oldo (Auld) pri esperantigo de propraj nomoj

puce Ŝulco pri esperantigo de propraj nomoj

puce Berlina komentario pri la Fundamento

puce UNIVERSALA ESPERANTO METODO DE DOKTORO BENSON (sprita kaj bele ilustrita malnova instrulibro de Esperanto, eĉ rete legebla)

puce Ĝemil Ksus : Kian lingvon uzu la progresemuloj ?




Supren