sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Kai Strittmatter : Lastaj lotusfloroj (artikolo pri malgrandaj piedoj en Ĉinio)


JPEG - 27.8 kb


En la malgranda vilaĝo Liuyi vivas ankoraŭ nun ĉirkaŭ cent da maljunaj ĉininoj kun rompitaj, firme bandaĝitaj piedoj.


La knabino. Ŝi sidas sur la sino de la patro, li balancas ŝin, pinĉetas ŝin en la flankon, faras ŝercojn. La knabino ne ridas. Io estas alia hodiaŭ. Estas la drakoboata festo, la aŭguristo opiniis, ke tio estus bona tago. La fratino kaj la avino estas tiom silentaj. La patrino estas strange ekscitita, sur la tablo kuŝas porka ungego.


La dancistino. Ŝi dancis por li antaŭ jarmilo. Li estis poeto, sed ĉar li estis ankaŭ imperiestro, li donacis al ŝi scenejon el oro, formitan kiel lotusfloron, kiu leviĝas brilante el la ŝlimo. Ŝi estis juna kaj dancis sur la ora lotuso „kiel kirliĝanta nubo“. Ŝia delikata piedo tute malaperis en lia mano, iutage ŝi ĉirkaŭvolvis ilin per silkaj rubandoj, jen ili fariĝis ankoraŭ pli etaj, kaj ŝia danco ekde tiam estis senpeza flugo. Ŝi ektremigis lin.


Jen, diras kelkaj, la komenco. Ĉu vere estis tiel ?


Nur tio ĉi estas certa : Tiu imperiestro Li Yu perdis en la jaro 975 sian regnon, li estis la lasta de sia dinastio. Survoje en sian prizonon li ne funebris pri siaj familaj antaŭuloj, kiel tio estus deca. „Anstataŭ funebri“, plendis postnaskito „li staris kun ploroj en la okuloj antaŭ sia haremo kaj aŭskultis la adiaŭajn kantojn de liaj kortumaj belulinoj.“ Li Yu vivis por la beleco. La prezon por tio li ne pagis sola. „Kiom da ĉagreno oni povas elteni ?“, li demandas en unu el siaj poemoj : „Tiom da, kiom la rivero en torentoj povas konduki al la oriento.“ 30 generacioj. Mil jarojn. Kiom da inoj ?


La knabino. La patrino silentas, ĝemas. Ja kial ŝi devis naski kvar filinojn : ili ne povas oferi al la familaj antaŭuloj, ili faras nur kostojn, kaj edziniĝas en aliajn familiojn. La knabinoj dum tuta vivo havigis al la patrino nur malicetajn mokojn. Nun ne faru plian eraron, ŝi pensas por si mem. La filinjeto iam havu bonan edzon, pli bonan familion. „Xiuying, vi fariĝos baldaŭ plenkreska“, ŝi diris iutage. „Malgrandaj piedetoj, vi kresku iom pli lante !“ Je tiu tago la knabino ricevis ŝiajn unuajn ŝuojn, malvastajn kaj pintajn.“ Unue ŝi ne volis havi ilin, kaj kaptis vangofrapon. Ekde tiu tempo ŝi ne plu iris nudapieda.


La patro kaj la onklo ekbruligis siajn pipojn, instruis al ŝi gajajn versojn. En la kantoj plej ofte temis pri maljunaj, plumpe piedaj inoj kun oblikvaj buŝoj, kiuj ne ricevis edzon. La knabino kunkantis, ĉiuj aplaŭdis. Ĉiufoje, kiam la knabino renkontis ekde tiam surstrate inon kun grandaj piedoj, ŝi fermis timigite la okulojn, pro timo pri sia revo : fariĝi la plej bela en la vilaĝo, tiu kun la malgrandaj piedoj. Sed hodiaŭ, kiam la patrino trempas la porkan ungegon en la akvon kaj aspergas per ili la pordofostojn, kaj murmuras : „Por ke ili restu tiel malgrandaj kiel tiuj ĉi ungegoj de porkoj“. Jen en la mamoj de la knabino io kramfe kuntiriĝas. „Kial vi ploraĉas ?“ sakras la patrino. „Sango kaj puso fluas nur pli malfrue.“ La granda fratino prenas ŝian manon : „Ne timu ĝin !“ ŝi flustras. „Pensu nur, kiel bele vi estos !“ „Vi ja ne volas finiĝi kiel luoluo, flustras la avino. La knabino ektimiĝas, ne, ne luoluo. Tiel oni nomas ĉi tie la inojn de la montotriboj, ĉe la rando de la regno. Necivilizitaj popoloj. Inoj kun grandaj piedoj.


La odoranta lotuso. Kiel silueto antaŭ lanterno. Kuŝigita en la manon de viro. Tiel kiel gracia premsigno en la ĵus falinta neĝo. Tiel opiniis la estetikulo Fang Xun antaŭ pli ol du jarcentoj, piedo bandaĝita plej bone prezentas sian tutan belecon. Fang distingis 58 formojn de la „odoranta lotuso“. „Bambuŝoso“ ekzemple estis malpli pinta ol „Ekaperanta luno“. Mole estu laŭ li la piedo, harmonie volbita, svelta, pinta – kaj kiel eble plej eta. La „Ora lotuso“ estis la malofte atingita idealo. Ĝi mezuris tri colojn kaj dek centimetrojn. Arĝentaj lotusoj estis iom pli grandaj, kaj fera lotuso ekestis, se kamparaninoj provis imiti la urbajn kaj palacajn damojn.


Popolura la bandaĝado de la piedoj fariĝis en la Song-dinastio, je tempo, kiam la disfaliĝema ŝtato estis minacata de alsturmantaj mongoloj kaj konservativaj neokonfucianoj kun ĉiuj restintaj fortoj provis ĉarpenti novan ordon. Tio estis eruditoj, kiuj vidis embuski la pereon de viro en la „vangokavetoj de knabino“, kaj kiuj malpermesis al vidvinoj la denovan geedziĝon, kun la averto, ke „estas malgranda afero malsatmorti, sed granda peko, perdi sian ĉastecon.“


Odorantaj lotusoj. Plej valora trezoro de la ino kaj la plej granda sekreto samtempe. Komence ili estis la privilegio kaj la lukso de la kortegaj damoj. Sed baldaŭ la urbaninoj imitis la „palacan stilon“. Fine ankaŭ kamparaninoj firme ĉirkaŭvolvis al si la piedojn. Duono de popolo kripligis sin. Por plaĉi al la alia duono. Por povi trovi edzon. Ĉu neniam estis pensoj pri ribelo ? La demando denove kaj denove estigas la saman mirigitan rigardon : estis ja la volo de la ĉielo. Ĉiuj faris ĝin.


Oni lavis la piedojn nur en malhela ĉambro. Malpermesita rigardo sur la nudajn piedojn estis preskaŭ la sama kiel la rabado de la virgeco, oni raportas pri patrino, kiu glutigis venenon al ŝia filino, ĉar oni ŝtelis ĉe vilaĝfesto ŝuon al ŝi. „Skarabeto, kiu tiklas kaj tiklas kaj tiklas – kaj kiu ne lasas ekkapti sin.“ Tiel priskribas ravita verkisto la efikon de preterpaŝetantaj lotuspiedetoj al viroj. Naturaj piedoj fariĝis baldaŭ la celtabulo de mokoj. Estis lanternfaristo, sur kies lanterno troviĝis karikaturo pri la grandaj piedoj de la unua Ming-imperiestrino. La viro kaj ties tuta klano, ne malpli ol 300 da homoj, estis ekzekutitaj. Unu escepto de la prezentmalpermeso ekzistis : publikaj beleckonkursoj en lokoj kiel Datong, fama por etaj piedetoj. En la tempoj de la du lastaj dinastioj Ming kaj Ĉing, la lotuspiedoj jam delonge estis la sinonimo por beleco, ja por la ino mem : simbolo de virto – sed ankaŭ de tento. En la literaturo troviĝas elektrizigaj priskriboj:Viroj, kiuj ĉe la ekvido de nudigitaj piedoj krias kiel frenezuloj, amaso, kiu eniĝas en furiozon. Jen tremanta pendolado inter prudeco kaj senbrida ĝojo de la sencoj. Beleco kiel sekvo de perforto, kiu nutras sin de puso kaj de rompitaj ostoj.


La knabino. Ŝi ne volis fariĝi tia, kia Luoluo. La 20-a jarcento ĵus komencontis konduki la mondon en la duan grandan militon. Pri tio ili sciis nenion en la vilaĝo. Ĉu la mondo ? Kie ajn ĝi estis, kien ajn ĝi moviĝis, ĝi flankenmetis la vilaĝon. Kvin jarojn aĝa la knabino estis kaj kriis en tiu nokto la krion de ĵusnaskito. Jen sciis ĝin la najbaroj. Kaj neniu kamaradino plu alkuris, por inviti ŝin ludi ie. Nun ŝi ploras silente, rigardas plena de malamo sur la rubandon, dek centimetrojn larĝa, plurajn metrojn longa, , kiu en sep tavoloj firme tenas kaptita, kio iam estis piedo kaj nun jam nur bulo el fajro. Nur la patrino rajtas malbandaĝi la rubandon – por poste ĉirkaŭvolvi ĝin eĉ pli firme. Ĝis ĉiuj piedfingroj estas premegitaj sub la plandon. La grandaj piedfingroj restas stari, pro la serpoformo, kiun prikantis imperiestroj : „Ekaperanta luno en mia mano“. En la dua jaro la patrino kunpremegos la antaŭpiedojn kaj la kalkanojn. Kiel harmonian arkon.


Ekzistas precipa vorto en la ĉina lingvo por la sentoj de patrino al ties infano : teng. Teng signifas samtempe „senti amon por iu, dorloti“ - kaj „kaŭzi dolorojn al iu“.


La knabino apenaŭ povas iri plu. Kvazaŭ ĝi estus trapikita per pingloj. Dormi la knabino nur tiam rajtas, se ŝi estas saltinta. Tiom alte, kiom ĝi povas. Kaj se ŝi kun plena pezo denove surplankiĝas. „Ankoraŭfoje !“ ordonas la patrino. Tio kunpremegu. „Viropiedoj !“ insultas la patrino post kelkaj monatoj. „Kial tiuj ne putras ankoraŭ ?“ „Kio ne putras, ne fariĝas malgranda, murmuras la avino. Kaj ŝi aldonas fajnajn porcelansplitaĵojn en la rubandon. Tiam ŝlimon. Laste vermojn. Finfine : Karno inflamiĝas, putras, defalas. „Nu, do !“ diras la patrino. Nun la piedoj fariĝas etaj. Tiam senperceptaj kaj mortaj. La knabino ne plu havos dolorojn. Kiel en la verso : piedeto, jen malgranda tombo. La patrino ridas : „Nun vi trovos bonan viron.“ Pli malfrue la knabino pensos, ke tio estis la plej bela tago en la propra vivo.


Ŝi lernas nun brodi, faras sin mem ŝuojn. Teksas, ĉar tio estas laboro por inoj. La domon ŝi ne plu forlasas. Ĉar ŝi devas kaŝiĝi : la kruduloj de la distrikta estro ĉirkaŭe ŝteliras. Ili batas knabinojn tiajn kiajn ŝi kaj punas la gepatrojn- ekzistas novaj leĝoj. Ĉar bone edukitaj knabinoj jam sen tio ne forlasas la korton, ĉar ili eĉ ne pensas pri tio. La volo de la ĉielo. La najbara filino estis promesita al la filo de la grandbienulo. Ĉiuj enviis la elektitan inon. Ĝis tiu iutage ne plu eltenis tion kaj sekrete eliĝis kaj promenis en la arbaro. Nur unufoje. La familio de la fianĉo rifuzis nur per mangestoj. „Ni ne volas havi vagulinon en la domo !“


Ĉiuj en la vilaĝo konas la legendojn, kiuj plektas sin ĉirkaŭ la morusan arbareton. Kiel ĝi iam estis paradizo, kiel tiam invadis la rabistoj, la loĝantoj fariĝis sklavoj kaj la silkraŭpoj mortis. Kiel la rabistoj malaperis senspure kaj postlasis nenion alian krom venenaj herboj kaj serpentoj. La knabino estas dekdu jarojn aĝa, kiam ŝi unuafoje forlasas la korton kaj la vilaĝon kaj vidas la sovaĝejon la unuan fojon. Kun frapanta koro. Kiom granda la mondo estas !“ ŝi pensas. La morusa bosko troviĝas kilometron for de la vilaĝo.


La vilaĝo. Ĝi havas sian nomon laŭ la dato de la granda foirtago : „Liuyi“,unua de junio. Ĝi similis al fortikaĵo, ekde kiam la soldatoj de la imperiestro setlis ĉi tie. Defendkamparanoj il estis, ses klanoj el Nanking, senditaj el foro de miloj da kilometroj en la provincon Yunnan. „Suden de la nuboj“, al la sudokcidenta limo de la regno, por teni sub kontrolo barbarajn popolojn kaj banditojn. Tial oni prefere enmasonis sin, flegis la morojn de la antaŭuloj kaj vantis pri la noblaj moroj en la ĉefurbo. Tiel per unu fojo ankaŭ en Yunnan la piedoj estis ĉirkaŭvolvataj- kun fervoro, kiu ne malpliiĝis dum 600 da jaroj. Sed kiu estus pensinta, ke la malgranda kamparana vilaĝo pri persisto iam superus eĉ la tutan regnon ?


Venis ja la tempo, kiam la Mandŝu-imperiestro anoncis la unuajn ediktojn, por ke oni malpermesu tiun moron de la ĉinoj regataj de (antaŭ 350 da jaroj), kiam ankaŭ ĉinaj eruditoj diris kiel „mizere“ ĝi estas kripligi la propran filinon (antaŭ 200 jaroj), kaj kiam la modernigantoj plendis, ke la bandaĝado de la piedoj faras malforta la landon kaj rindinda antaŭ la mondo (antaŭ cent jaroj). La nombro de la malpermesoj oftiĝis – kaj kiam la lasta imperiestro estis eksigita kaj kiam la registaro de la naciistoj sendis siajn spionojn de domo al domo, jen la malpermesoj ekefikis iom post iom. La naciistojn pelis ĉe tio malpli la homamo ol la nura egoismo :. Ili bezonis la virojn kiel soldatojn, kiel nutraĵon por la kanonoj kontraŭ japanoj kaj komunistoj- tial do la inoj devis labori en la kampoj. Tiel la firma bandaĝado de la piedoj lante ĉesis. Unue en la urboj, poste kampare. Nur ne en Liuyi.


La malgranda vilaĝo rande de granda regno – Vjetnamio ne estas tre fora kaj ankaŭ ne Tibeto - simple preterdormis la finon de jarmilo da kulturhistorio, forgesis la mondon. Tempkapsulo. Eble helpis ĉe tio, ke la tekslaboroj de la inoj de Liuyi estis tiom ŝatataj de la komercistoj kaj enspezigis atentindajn sumetojn, la viroj tial vidis ilin pli prefere restanta en la domo ol en la kampoj.Ĉiukaze la avinoj profetis : Atendu do, la imperiesto ja revenos ! Kaj ne malmulte da patrinoj bandaĝis ankoraŭ en la 40-aj jaroj la piedojn, ne divenante, ke iliaj filinoj de ĉiuj viktimoj de la mistera kutimo fariĝos la plej malgajaj. La lastaj de sia speco, tiuj, kiujn humiligis eĉ du epokoj, kvankam ili havis la destinon esti la plej belaj.


Nun prezentas sin stranga vidaĵo al tiuj, kiuj venas pro iu hazardo al Liyui. Balanciĝema, paŝetema irado sur ĉiu vojo de la vilaĝeto kun kvar mil da loĝantoj. Lotuspiedoj en ĉiu korto : la 94-a Yang, kiu iam predikis al Mao, la malgaja naŭdekjara Luo, kiu dormas apud sia ĉerko, la 84-a Xiao, iam la plej bela en la vilaĝo. La juna komunuma oficisto kaj verkisto Yang Yang devenas de tiu vilaĝo : „Kiel infano mi pensis, ke inoj, se ili fariĝas maljunaj, aŭtomate ricevas malgrandajn piedojn.“ Li estas filo de la knabino el nia historio. Kiam li estis infano, Yang trovis tion bonega, ke lia patrino havas bandaĝitajn piedojn : ŝi neniam povis sekvi lin, kiam li faris iun stultaĵon. Liaj amikoj enviis lin. Pli poste li hontis antaŭ la samaj amikoj. Ankoraŭ pli malfrue venis la kompato, tiam la kolero. Al lia patrino Zhou Xiuying oni bandaĝis la piedojn en la jaro 1939. Hodiaŭ ŝi estas 68-jara kaj fiera ino. Ŝi detiras siajn ŝtrumpojn, rigardas piedon, kareseme : „tiel malgrandaj kaj fajnaj kiel miaj, tio estis tiam rara“ ŝi diras : „Mi estis deziregata. Manan larĝon super la maleolo estas ankoraŭ videbla kaveto : la elfluejo por sanĝo kaj puso.


Antaŭ la liberiĝo. „Tio estis la plej bela tempo de mia vivo.“ Tion la knabino opinias nun. Antaŭ la jaro 1949, antaŭ ol Mao Zedong liberigis la landon. Kaj la piedojn. Tiel ili nomis tion efektive, la komunistoj : „Liberigitaj piedoj“. Kiuj ja - tiel ironia povas esti la historio - tute ne volis esti liberigitaj. Ĉar la libero terure dolorigis. La plej bela tempo de ŝia vivo. Ŝi ne konsiderindas, ke ŝi devis kaŝi sin dum jaroj en la domo. La knabino havas malgrandajn piedojn, ŝi estas bela. Ŝi kombas sin dum horoj, antaŭ du speguloj. Se la monaĥoj tintigas la sonorilon en la templo, ŝi ekstaras kaj lavas sin. Kombas sin ĝis sunleviĝo. Ŝia hararo estas perfekta, la haroj ankoraŭ kovras la postaĵon. Se la suno fine leviĝas, ili brilas kiel silko.


La viroj. Ili sentas admiron, timon, ofte senliman kompaton por la beleco naskita el turmentoj. Ili sentis sin ekscititaj kontraŭrigarde al la piedoj, kiuj naskiĝis per perforto. Ili estis la plej granda el ĉiuj tabuoj. „Ankoraŭ pli sekretaj ol seksorgano“, kiel iu skribas : „Se oni povas ekvidi la piedojn de la amatino, la ebriigita ĝojo ne havas limojn... estas kiel forta kurenta impulso.“ Erotikaj legendoj abunde cirkulis. Oni flustris al aliaj, ke la ŝanceliĝema irado de etpiedulinoj malvastigas la vaginon kaj havigas al ĝi delikatajn haŭtsulketojn. („Pordetojn kaj pordojn, unu post la alia“.) Eĉ la fetoro de la piedoj lavitaj ofte nur unufoje po monato, kaj multfoje priskribita kiel bestaĉa, trovis ankoraŭ siajn ŝatantojn. Certan Gu Hongmin katenis ankoraŭ komence de la 20-a jarcento nur la ĉarmo de tiuj piedoj, kiuj estis tiom malgrandaj, ke oni povis suprenŝovi ilin „je duono en la naztruojn“.


Oni priskribis la ĉinajn inojn kiel kaptitojn de la internaj ĉambroj, kiel nesciantaj kaj humile tenataj kripluloj. Ĉe tio la libroj raportas pri ne malmultaj amfrenezaj viroj, kiuj mem fariĝis la predo, kiuj vendis sian domon kaj la korton, por konkeri la plej gracilajn lotuspiedetojn. La monaĥo Di Ming de la Perlorivero deturnis sin de la monaĥeja solena promeso de ĉasteco, por verki manlibron pri la amludo kun la lotuspiedoj, ne la ununuran. Ekspertoj nombris 18 seksmanierojn. („Du drakoj ludas kun perlo“), kaj eĉ la maljunaj kamparanoj en Liuyi rakontas – post kelkaj glasoj da rizobrando de litoĝojoj kiel tui („ŝovi puŝĉaron“) shun („suĉi cicumon“) aŭ xuan („en maŝoj pendigi al litofosto“) . Sed neniu protestis kontraŭ tio, ke „grandpieduloj“, kiuj turnas sin en la lito, estigas malagrablan aerbloveton.“


Al mokantoj el eksterlando, kiujn tio naŭzis, la franca kuracisto, praktikanta kuracisto en Pekino, obĵetis : „Kiu deformigo estas pli ridinda ? Tiu, kiu por la iranto estigas certan malhelpon, aŭ tiu, kiu al inoj ofte malebligas havi infanojn, per tio, ke ĝi translokigas la renojn, kontuzas la hepaton kaj malvastigas la koron ?“ La doktoro celis la eŭropan korseton. Kelkaj ĉinoj tiom estis en la sorĉo de la lotuspiedoj, ke erudito el la Ming-korto proponis eksporti la praktikon en la nordon, por mildigi la milite proksimen sturmantajn rajdopopolojn per beleco : „Barbaroj, kiuj fordonas sin al tiaj inoj“, verkis Qu Siju, „perdos sian kruelan kaj duran naturon.“ Ne longe post tio Ĉinion subhufigis la Mandŝu, popolo, kies inoj efektive neniam bandaĝis siajn piedojn.


Post la liberiĝo. En Liuyi la tempo ne nur unufoje haltis. Tabuloj je la pordofostoj de la malnovaj pitoreskaj domoj el ligno kaj argilo ankoraŭ nun informas pri la ismo de la granda liberiganto : Mao. Li, la Mesio. Lia popolo : Blanka folio da papero, sur kiu lasas desegni sin la plej belaj signoj.“ La fama sentenco troviĝas je la pordo de la maljuna Yang Zhaoshi. „Dufoje po tago mi tiam haltis antaŭ la tabulo kaj raportis“, rakontas la 94-jara : „Matene, kiam mi iris al la laboro, kaj vespere, se mi revenis. Mi demandis al Mao, ĉu li estas kontenta kun mia laboro de la tago.“


Subite ĉiuj tiuj knabinoj kaj plenkreskulinoj havis ĉiutagan laboron tre fore de la teksilo, rajtis, ne, devis forlasi la loĝoĉambron. Ili laboris en la kampoj, fandis ŝtalon, konstruis digon por la reteno de akvo. Brigado de kripligitaj piedetoj. Ĉar la revolucio parolis tiel : Kiu ne laboras por la starigo de la socialismo, tiu ankaŭ ne ricevas ion por manĝi. „La brigadestro sendis nin intence al la plej seka tero“, rakontas la maljuna Yang. Ili laboraĉis, por superi Britlandon, kaj por atingi la produktadan forton de Usono. Je la fino de tiaj tagoj kelkaj rampis sur ĉiuj kvar piedoj hejmen. La belulinoj, la fieraj, kiuj per unu fojo estis la hontego de la nacio.


Kio nur antaŭ momento ankoraŭ validis kiel la simbolo de civilizacio kaj gracio, estis nun barbara kaj provincaĉa. Simbolo por la malforto de la malnova, malsana Ĉinio. „Oni bandaĝis niajn piedojn, ĉar la imperiestro tion volis havi tiel“, ili diras, „kaj sub Mao oni mokis kaj malestimis nin pro tio. Zhou kaj Luo kaj Yang kaj ĉiuj aliaj etpieduloj akceptis eksplodojn de hato kaj publikajn humiligojn tiel kiel oni akceptas printempan pluvon kaj aŭtunan venton. Plej ofte. Sed foje iris la knabino al la ĉiujara fajrofesto, jen siblis grandpiedulino venene al ŝi : „Lamaj kripluloj ! Vi ne povas zorgi eĉ por la propra manĝo.“ Nun la knabino ne plu povis reteni sin. „Se mi iras, miaj piedoj desegnas la linion de floroj“, ŝi kontraŭdiris, „sed per viaj plumppiedoj oni povas grati la rizorestaĵojn el la poto.“


La plej terura estis, ke la komunistoj volis „liberigi“ la piedojn per perforto : Ili malpermesis malgrandajn ŝuojn kaj devigis la inojn malfermi la rubandojn. Tio dolorigis terure. Ĉu ili tute ne sentis ĝojon pri la fino de la kruela kutimo ? Levado de la ŝultroj, tiam la informo : „Unufoje rompitaj, ĉiam rompitaj.“ Kiam ili estis malgrandaj infanoj, oni turmentis iliajn korpojn, nun oni fitraktis ankaŭ iliajn animojn.


Kaj nun ? „Vivantaj fosilioj“, diras Yang Yang. Por la kadroj ĉi tie la inoj ankoraŭ nun estas hontiga atesto por la provinceco de la loketo : Yang Yang, la verkiston, ili demandis, ĉu li „ankoraŭ estas sana en la kapo“, ĉar li verkis libron pri la lotuspiedoj, scivolemajn ĵurnalistojn ili regule elĵetas el la vilaĝo.


Ombroboksado. Ili ekzistas, inoj kiel Luo Shenshi, kiu malbenas la tagon, kiam oni metis la rubandon sur ŝiajn piedojn. La patro Luo jen kuŝis sur la mortolito, konsolis la kriantan filinon. „Ĝi dolorigas dum la tuta vivo“, diras Luo. Ŝi estas povra kiel almozpetanto, la vilaĝkadroj antaŭ nelonge – ŝi ĝuste promenis- detruis parton de la domo. La domo fariĝu pli moderna. Nun ŝi dormas duone ekstere, naŭdekjara, vualita en multajn tavolojn da ĉifonoj, inter ligno por la forno, fulgokovritaj pajlmatoj, araneaj retoj. Ŝi portas ŝuojn, kies brodaĵojn ŝi mem faris, antaŭ kvardek jaroj. Ŝi atendas la morton. Ŝi dormas apud sia ĉerko. „Antaŭ 25 jaroj mia filo ĉarpentis la ĉerkon, tiam mi elkraĉis vermojn, tiom longajn kiel rizonudelojn. De tiam mi ne plu manĝas nudelojn. Ĉiuj esperas, ke mi mortu. Sed mi simple ne mortiĝas, mi fariĝas pli kaj pli aĝa. Al miaj filoj mi esta egala. Nun la ĉerko havas la vermojn. Mi dormas rekte apude. Tio estas praktika. Kiam mia fino venas, mi simple enrampos en ĝin.“


Sed tio, kio vere surprizas, estas la nerompita fiero, kiu ankoraŭ nun plenigas multajn. Vi vidos, oni diris : La grandpieduloj en la vilaĝo estas ofte terure malordemaj kaj kotaj, ni etpieduloj male ankoraŭ nun zorgas nin pri nia aspekto. „Ĉu pli bele ?“, diras Zhou Xiuying, nia knabino. „Kompreneble malgrandaj piedoj estas pli belaj.“ Denove kaj denove ni aŭdas tiun frazon - kio, mi petas vin, estu bela je anasopiedo, je lotusboato, je rizokulerego ? Zhou tiam bonŝancis, ŝi trovis ankaŭ post la revolucio bonan edzon, eĉ ruĝarmeanon. „Li enamiĝis en miajn piedojn.“ Ŝia filo Yang Yang, 38-a, diras : „Ĉu vi en la okcidento ne trovas erotika pikkalkanumajn ŝuojn ? Ankaŭ objektivaj sciencistoj devas koncedi, ke malgrandaj piedoj estas pli belaj. Ni ĉinoj nur eltrovis tion jam antaŭ mil jaroj.“


La edzo de la praonklino de Xiao apenaŭ plu havas dentojn, nun li hopadas gaje sur la korto, por montri kiel rapida kaj movebla lia karulino estis pli frue. 84-jare la vilaĝbelulino ankoraŭ nun plu havas glatan haŭton, blankajn kaj per oro enkadrigitajn dentojn kaj instepon kiel Mantou, ronda kunpremita bulko. Ĝis la lasta jaro ambaŭ ankoraŭ faris gimnastikon sur la vilaĝplaco, kune kun la aliaj maljunuloj : „Ĉiun matenon ni renkontiĝis : ombroboksado, diskoteko, al mi ĉio ĉi plaĉis. Ĝis iutage ankaŭ grandpieduloj aliĝis. „Ili vestis sin terure malordemaj“, rakontis Xiao : „Kaj tiam ili ĉe la dancado estis tiom mallertaj kaj plumpaj... jen mi do montris al ili kiel oni movas sin, kiel oni elegante dancas kaj iras.“ Rapide la paco sur la vilaĝplaco estis finita. Nun Xiao restas hejme kaj pripentras por poŝmono paperbiletojn kun trembrila oro : Mono por mortintoj, kiu estas bruligata antaŭ tomboj.


La ora lotuso. Nun la vilaĝo aspektas kvazaŭ mordis granda monstro plurfoje en ĝin. Primordataj domoj, al kiuj mankas jen angulo kaj jen antaŭvando. „renovigo de la loko“ nomas tion la vilaĝkadroj. Loĝoĉambroj staras nun nuda al ekstere. Sur la plankoj sidas viroj kun memfaritaj akvopipoj el bambuo kaj peco da pluvodefluilo. La inoj sidas plej ofte en la kortoj. Oni platigas ĝin, la malnovan fortikaĵon.


La lasta ŝuisto, kiu kudris lotusŝuojn, mortis antaŭ dek jaroj. Liaj klientinoj sekvas lin. Antaŭ du jaroj vivis ankoraŭ tricent piedetuloj, nun estas jam nur cent da ili. Je kelkaj tagoj mortas du aŭ tri da, diras Yang Yang.


En unu el la novaj domoj el cemento kaj lavbetono loĝas la lignaĵisto Xu Chuanhou. Li rakontas : „ Mi vidis multajn kruelajn sortojn. Kelkaj el la piedetuloj dronigis sin, aliaj venis kun sangantaj piedoj de la laboro, kelkaj sidis kripligitaj hejme, malkapablaj iri. Mia avino, mia patrino, mia bopatrino, ili ĉiuj havis malgrandajn piedojn. Nun ili estas mortaj. Mi volis fari monumenton por ili, pli belan ol ili iam estis.“ Xu iris en la urbon kaj vidis tie montrofenestrajn pupojn.


En la vilaĝo ili nomis lin poste „perversulo“. Kial ? Xu malfermas la pordon al sia dormĉambro. Apogite je la geedza lito staras du homgrandaj lignaj pupoj. Inoj kun densa hararo, blankaj vizaĝoj, grandaj mamoj kaj tre bone rekoneblaj reliefiĝantaj mampintoj. Xu skulptis, pripentris, lakis ilin, kaj metis ilin en malvastajn ŝtrumppantalonojn kaj pulovrojn. Junajn, lindajn, lascivajn estaĵojn. Kaj ambaŭ ili havas firme bandaĝitajn piedojn, ekzakte tri colojn longaj. Estas la solaj orolotusaj piedoj, kiujn la vilaĝo Unua junio iam vidis.


La knabino. Ŝi sidas malsupre en la korto, havas nun 68 jarojn kaj diras : „Ĉu tio ne estas bedaŭrinda ? Kiam ni iam ne plu estos, sur la mondo estas jam nur grandaj piedoj.


tradukis Donjo kaj Cezar

Sama rubriko :


puce Vinko Markov : Ja egalaj, sed ne samaj (artikolo)

puce Internacia Tago de l’ Inoj je la 8a de marto

puce Vinko MARKOV : Kio pri la SAT-aninoj ? (artikolo)

puce Vinko Markov : Ĉu ni daŭre edziĝu ? (artikolo)

puce Cirilo Orsinger : La obskuraj kuirejoj (artikolo pri sorĉistinoj en la historio)

puce Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj en banejo

puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

puce Jeanne Rubiner : Superpatrinoj (artikolo pri virpatrinoj)

puce Informoj de la unuiĝo "Terre des femmes" : Endomaj mistraktadoj

puce Kai Strittmatter : Lastaj lotusfloroj (artikolo pri malgrandaj piedoj en Ĉinio)

puce Enketo pri inaj rajtoj en diversaj landoj

puce Suharta Teresia : Peticio al la japana registaro

puce Usona sindikatino sur pentraĵo : "Ni kapablas- kaj ni atingos la celon en gloro. "




Supren