sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 17an de majo 2008 . ĝis nun estas 328 tekstoj









Letero 13a


De Markizino de Mertejo al Cecilo Volanĝo

Min tre ĉagrenas, mia bela, la perdo de la plezuro renkonti vin, kaj ties motivo. Mi esperas, ke okazo reaperos. Mi plenumos vian peton ĉe kavaliro Dansnio, kiun sendube ankaŭ tre ĉagrenos la malsano de via Panjo. Se morgaŭ ŝi konsentos, mi iros restadi apud ŝi. Ni ambaŭ kune ludos kontraŭ kavaliro de Belroko [1] en pikedoludo ; gajnante lian monon, ni krome havos la plezuron de via duopa kantado kun via afabla majstro, de kiu mi tion petos. Se tio plaĉas al via Panjo kaj al vi, jen afero farita, ĉar mi certas pri la konsento de ambaŭ kavaliroj. Adiaŭ, mia bela ; kun miaj komplimentoj al mia kara Sinjorino de Volanĝo. Mi tre milde kisas vin.

El... la 13an de Aŭgusto 17**.


[1] Tiu, pri kiu jam aludis markizino de Mertejo en siaj leteroj al Valmono, precipe en la 10a (NdA)

Sama rubriko :


puce Letero 1a

puce Letero 2a

puce Letero 3a

puce Letero 4a

puce Letero 5a

puce Letero 6a

puce Letero 7a

puce Letero 8a

puce  Letero 9a

puce  Letero 10a

puce  Letero 11a

puce  Letero 12a

puce Letero 13a

puce Letero 14a

::: Ĉiuj :::



Supren