sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . ĝis nun estas 341 tekstoj









Letero 16a


De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo

Nu, mia Sofio, jen multe da informoj ! Mi eble ne devus diri ilin ; sed priparoli estas al mi nepre necese, mi ne povas rezisti. Tiu kavaliro Dansnio... Mi estas en konfuzo nedirebla : mi ne scias, kiel komenci. De post mia rakonto de la tiel agrabla vespero ĉe Panjo kune kun li kaj sinjorino de Mertejo [1], mi ne plu parolis al vi pri li ; mi volis nur silenti, tamen mi senĉese pensis pri li. De tiam li fariĝis malgaja, malgaja, tiel malgaja, ke tio afliktis min. Li pridemandite neis ; sed mi ja vidis, kiom li malgaja estas. Hieraŭ, tia li estis ankoraŭ pli ol kutime. Li tamen kompleze kantis kun mi kiel antaŭe ; sed premadis mian koron ĉiu rigardo lia al mi. Post la kantado, li portis mian harpon en ĝian ujon kaj redonante ties ŝlosilon, petis, ke mi denove ludu harpon vespere, kiam mi estos sola. Mi ne komprenis, eĉ rifuzis ; sed li tiom petis, ke mi konsentis. Li ja havis motivon ! Post la eliro de mia ĉambristino mi iris al mia harpo kaj trovis inter la kordoj simple falditan nesigelitan leteron de li. Ha ! se vi scius ĉion, kion li skribas ! De tiu legado, mi sentas tiom da plezuro, ke mi ne plu kapablas pensi pri io alia. Kvarfoje sinsekve mi relegis tion antaŭ enŝloso en mian leterujon. Mi parkeris kaj enlite tiom ripetis ĝin, ke dormado ne eblis. Ekferminte la okulojn, mi tuj vidadis lin, kvazaŭ li starus apude, mem dirante ĉion, kio estas sur la papero. Mi nur tre malfrue endormiĝis, kaj ĉe mia vekiĝo (ankoraŭ tre frua) mi reprenis lian leteron por relegadi ĝin laŭplaĉe. Mi prenis ĝin en mian liton kaj ĝin kisadis kvazaŭ... Eble estas maldece tiel kisi leteron, sed mi ne povis deteni min.

Nun, aminjo, mi estas tiel en kontento kiel en embaraso ; certe mia devo estas ne respondi ; sed ĝuste respondon li petis ; se mi ne konsentos, li fariĝos ankoraŭ pli malgaja. Kiel malfeliĉa li estos ! Kion vi konsilas ? Sed vi ne estas pli sperta ol mi. Mi ja inklinas priparoli la aferon al sinjorino de Mertejo, kiu estas amema al mi. Mi volus lin konsoli, tamen ne farante malbonon. Nin oni edukas al bonkoreco, kiun poste oni malpermesos, kiam ni volos turni ĝin al viro. Tio ne estas justa. Ĉu viro ne estas homo, kiel virino ? Ĉu ni ne havas fraton kaj patron, kiel ni havas fratinon kaj patrinon ? Kaj poste venos nia edzo... Tamen, se mi farus mispaŝon, eble eĉ s-ro Dansnio havus malbonan opinion pri mi. Ha ! je tio, mi preferus lian malgajon ! Nu, fine mi ankoraŭ havas tempon ; li skribis nur hieraŭ, do ne estas bezono de tuja respondo. Mi renkontos sinjorinon de Mertejo hodiaŭ vespere kaj, se mi havos kuraĝon, ĉion rakontos al ŝi ; sekvante ŝian konsilon, mi faros nenion riproĉindan. Eble ŝi konsentos al parta respondeto mia, ke li ne malgajiĝu. Ha ! mi estas ja en aflikto !

Adiaŭ, aminjo ; nepre skribu vian opinion.

El... la 19an de Aŭgusto 17**.


[1] Tiu letero malaperis (NdA)

Sama rubriko :


puce Letero 1a

puce Letero 2a

puce Letero 3a

puce Letero 4a

puce Letero 5a

puce Letero 6a

puce Letero 7a

puce Letero 8a

puce  Letero 9a

puce  Letero 10a

puce  Letero 11a

puce  Letero 12a

puce Letero 13a

puce Letero 14a

::: Ĉiuj :::



Supren