sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 5an de marto 2010 . ĝis nun estas 482 tekstoj










Letero 77a


De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo

Kio estas la kaŭzo, sinjorino, de via kruela zorgo eviti min ? Kial miaflanka plej milda diligenteco al vi nur atingas viaparte sintenon, kiun vi eĉ ne aŭdacus kontraŭ la plej riproĉinda viro ? Nu ! amo revenigas min al viaj piedoj ; sed kiam feliĉa hazardo lokas min apud vi, jen vi preferas ŝajniĝi malsaneta kaj maltrankviligi viajn geamikojn, ol toleri mian ĉeeston apud vi ! Kiom da fojoj vi hieraŭ deturnis viajn okulojn por senigi min de la favoro de via rigardo ? Ĉe unu sola momento mi povis ekvidi en ĝi iom malpli da severo ; sed tiu momento estis tiel maldaŭra, ke ŝajne vi pli volis sentigi al mi la doloron de ĝia perdo, ol la ĝojon de ĝia ĝuo.

Mi aŭdacu diri, ke tian sintenon nek meritas amo nek rajtigas eĉ amikeco. El tiuj du sentoj, vi scias kiel forte unu regas mian animon ; ŝajnis al mi, ke mi rajtas almenaŭ esperi je via konsento al la alia. Ĉar vi bonvolis ĝin proponi, vi sendube kredis min inda je via amikeco, al mi tiel kara ; kiel do mi poste kulpis, ke mi ĝin perdis ? Ĉu mia konfidemo malutilis al mi ? Ĉu vi punas mian sinceron ? Ĉu vi ne opinias, ke vi maljustas al ambaŭ ? Ĉu la sekreton de mia propra koro mi ne konfidis al amikina koro ? Ĉu mi ne honeste al amikeco rifuzis kondiĉojn facile akcepteblajn kaj poste ankoraŭ pli facile nerespekteblajn kaj trouzeblajn egoismocele ? Ĉu vi volas kredigi al mi, per via nemeritita rigoro, ke mi devus trompi vin por atingi vian indulgon ?

Mi ne pentas pro mia konduto ; male mi ŝuldas ĝin kaj al vi, kaj al mi mem ; sed laŭ kiu fatalo ĉiu laŭdinda faro mia iĝas por mi la signalo de nova malfeliĉo ?

Tuj post via sola laŭdo konsentita al mia konduto mi devis ĝemi, ke mi malplaĉis al vi. Pruvinte mian perfektan obeadon, seniginte min de la feliĉo vidi vin nur por kontentigi vian timemon, mi devis rompi ĉian korespondadon kun vi, perdi eĉ tiun kompenseton de mia ofero, kaj vidi vian detruemon al tiu amo mia, kiu mem sola tamen rajtigas vian sintenon. Fine montrinte mian tutan aman sinceron, kiun eĉ mia konkreta intereso ne malpliigis, mi vidas min konsiderata kiel danĝera delogulo, kies perfidecon vi senmaskigus.

Ĉu via maljusteco neniam lacigos vin ? Kiuj do estas miaj novaj kulpoj, kiuj pelis vin al tia severo ? Diktu la ordonojn, kiujn mi sekvu ; mi promesas obei ilin ; ĉu do la deziro koni ilin estas ankoraŭ troa ?

El… la 15an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 52a

puce Letero 51a

puce Letero 53a

puce Letero 54a

puce Letero 55a

puce Letero 56a

puce Letero 57a

puce Letero 60a

puce Letero 58a

puce Letero 59a

puce Letero 71a

puce Letero 61a

puce Letero 62a

puce Letero 63a

::: Ĉiuj :::



Supren