Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 17an de majo 2012 . Ĝis nun estas 1302 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
2012 (85a) : Jalto

En la sama rubriko

puce Bonvenon !
puce 1-a kongresa bulteno kaj aliĝilo
puce Loĝeblecoj
puce 2-a bulteno : kiel alveni k ekskursoj
puce Provizora programo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon en Jalto !
puce Pri pasintaj kongresoj

Loĝeblecoj

La kongreso okazos en ripozejo, kiu situas nemalproksime de la urbocentro. La kongresanoj loĝantaj en la ripozejo estos en aparta 3-etaĝa domo, kie preskaŭ ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun la oportunaĵoj (duŝejo, necesejo). Duono de la ĉambroj estas kun vastaj balkonoj. En la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo, ĉambro por aromoterapio. Kuracado estas senpaga.

Dum la kongreso, tranoktado k manĝado eblos laŭ jenaj kondiĉoj (kiel aperas en la ĉi-apuda aliĝilo, per kiu vi antaŭmendu laŭ via prefero) :

Tranoktoj - Ĉiuj prezoj por unu persono. Deviga antaŭpago 30%

Ripozejo

- Inkluzivas nepran 3-fojan manĝadon
- Garantio pri loko nur ĝis 31.05.2012. Post tiu dato estas konsilinda anticipe kontroli ĉe OKK.

Ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun oportunaĵoj (duŝejo kaj necesejo)

PNG - 11.5 kb

Studenta komunloĝejo

- La komunloĝejo situas en alia parto de la urbo. Kvankam la urbo estas negranda, por atingi la kongresejon loĝantoj de la studenta komunloĝejo bezonos veturi tien kaj reen per urbaj aŭ menditaj busetoj.
- Sen manĝado

PNG - 12.3 kb
PNG - 12 kb

Manĝado en studenta manĝejo (pago surloke) : matenmanĝo = €2, tagmanĝo = €3, vespermanĝo = €2

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip