Aliĝintoj
Bazaj praktikaj informoj
Kiel atingi la kongresejon ?
Kiu estis Jean Zay (Johano Zajo) ?
Loĝeblecoj
Provizora programo
Urĝe enskribiĝu al perbusaj ekskursoj !La tranoktejo disponas pri diverstipaj ĉambroj, kun varia prezo kaj konfortonivelo. Pluraj ĉambroj estas taŭge ekipitaj por handikapuloj. Eblas loĝi teretaĝe laŭ peto, kaj la tranoktejo estas ekipita per liftoj.
Kategorio Ŝ (por ŝparemuloj) :
Ĉambroj provizitaj per kvar litoj kaj 2 lavŝtonoj. Duŝejo dividita kun la najbara ĉambro. Necesejo komuna al la tuta etaĝo. Por unu ĝis kvar personoj.
Kategorio M (por mezuloj kaj malekstremistoj) Individuaj aŭ duopaj ĉambroj, kun duŝejo dividita kun la najbara ĉambro, kaj necesejo komuna al la tuta etaĝo.
Kategorio K (por komfortemuloj) : Individuaj ĉambroj en iom pli moderna konstruaĵo. Necesejoj en ĉiu ĉambro. Duŝejo dividita kun la najbara ĉambro.
Kategorio L (por luksemuloj)
Simplaj sed vastaj ĉambroj (25m²) kun propra banejo, kaj kuirejeto. Por unu ĝis kvar personoj.
| Kategorio | Nombro de tranoktantoj | Prezo por unu persono k unu nokto |
|---|---|---|
| Ŝ | 1 | 13,50 € |
| Ŝ | 2 | 11,50€ |
| Ŝ | 3 aŭ 4 | 9 € |
| M | 1 | 14,50€ |
| M | 2 | 12,50€ |
| K | 1 | 16,50€ |
| L | 1 | 23€ |
| L | 2 | 17,25€ |
| L | 3 | 12,75€ |
| L | 4 | 11,75€ |
En ĉiuj ĉambroj troviĝos litotukoj, sed ne bantukoj.