sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 29an de aŭgusto 2008 . ĝis nun estas 347 tekstoj









Louis Paul Boon : Unua de Majo


UNUA DE MAJO

Nun mi devas skribi per mia plej bela plumo, mia somera plumo, mia dimanĉa plumo. Ornami ĝin per ruĝa bendeto kaj trempi ĝin en inkon, per kiu skribiĝas nur vortoj de gajo, de suno kaj feliĉo, de libereco kaj gajanimeco.

Bedaŭrinde, tiu estas plumo, al kiu mi ne kutimiĝis.Mi skribas per ĝi tiel, kiel mi poste ankaŭ kunmarŝos en la procesio : iomete fremda, iomete perdita en la festĝojo.

Pardonu al mi.

Granda ĝojo kaj granda feliĉo ĉiam igas min iom silentema. Mi pinĉas la brakon por scii, ĉu mi ne sonĝas. Mi vidas tiom da flagoj en la manifestacio kaj mi scias, ke estas mia propra flago : la flago kiun mi sole ĉiam portas en mia koro, tagon post tago.

Mi tiam spertas denove, la unuan de majo, ke mi ne estas sola, ke mi ne tutsola batalis por havi iom da vivĝojo, por iom da justeco inter ni, por pli bela dometo kaj afabla edzino, kiu ne estas elĉerpita de tro da laboro.

Tio tuŝas min kore. Ne ĉio estas vana, mi silente ekpensas, profunde en mia koro. Centoj, miloj, milionoj da homoj tra la tuta mondo, pensas kiel mi, portas tiun saman flagon en la koro. Kaj la Unuan de Majo, en la plej bela tago de la jaro, ili venas eksteren kun tiu flago kaj marŝas en procesioj,ĉie, en Parizo kaj en Moskvo kaj en Londono kaj en mia propra vilaĝeto Waaiendijk.

Ĉie estas homoj, kiuj pensas same kiel mi, kiuj same kiel mi rikoltas la fruktojn de tio, kion niaj gepatroj efektivigis : la 8- horan tagon, la 5- tagan semajnon, la pagatajn feriojn. Kaj tio estas nur kelkaj videblaj aferoj, kelkaj konkretaĵoj.

Ĉar la restaĵo estas multe pli. La libereco skribi kion mi pensas, la rajto esti kiu mi estas, kaj povi rigardi al reĝo, imperiestro aŭ papo kun la manoj en la pantalonpoŝoj. Ne devi depreni mian ĉapeton, se mi ne emas fari tion, ne devi surgenuiĝi kaj petegi por panpeco aŭ loketo en la ĉielo.

Ni ne plu devas petegi, ni mem akiris ĉion.

Pro tio miloj kaj miloj marŝas unu apud alia, sub ruĝa flago de la Unua de Majo. Mi fakte devus jubili, mi scias, sed mi tro emociiĝas kaj mi silentas : pro respekto al mi mem.

Morgaŭ, postmorgaŭ mia flageto kuŝos denove kunfaldita, profunde en la poŝeto de mia koro, sed hodiaŭ ĝi estas malfaldita kaj flirtas, ruĝa, ruĝa, ruĝa, en la tuta mondo.

Louis Paul Boon

Tradukis Jakvo

Sama rubriko :


puce Pri klasbatalo

puce Senlaboreco kaj malriĉeco

puce La Bolkenstejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS).

puce Kio estas respekto ?

puce La abolo de la laboro

puce Progreso, katenoj kaj memmastrado.

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj), FRANCA REGISTARO, EŬROPA KONSTITUCIO, KAPITALISTA TUTMONDIGO, SAMA BATALO !

puce Hispanio : La respublikana memoro insultita.

puce MOZAIKO DA KONSIDEROJ PRI LA 21-a JARCENTO

puce La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero

puce Ne pafu ien ajn !

puce Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj

puce Kio estas burĝo ?

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando

::: Ĉiuj :::



Supren