|
serĉado :
|
deklaro de la kolektivo por enmigrantoj de FNTC CGT (Tutlanda Federacio de la Laboristoj de Konstruindustrio de la Franca Ĝenerala Konfederacio de la Laboro). La tradukinto mem partoprenis en la kunveno, kie la deklaro estis ellaborita kaj decidita.
La Federacia Plenumkomisiono, kunveninta la 19-an de januaro 2005 en Chorges (05) (ŝorĵ), ricevis grandan plimulton da opinioj malfavoraj al la konstitucia traktato, danĝera por la tuta laboristaro. Debatoj okazis ĉe la nivelo de la departementoj, komunikante al la federacio la kolosajn maltrankvilojn de la salajruloj pri la publikaj servoj kaj pri la laborprotekta leĝaro.
En la nuna momento, multe pli grave ol doni voĉdoninstrukcion, ŝajnas al ni necese daŭrigi la debatojn, samtempe reasertante la bezonon konstrui vere socian Eŭropon, harmoniigante supren la sociajn akiritaĵojn kaj konigante ĉiujn danĝerajn elementojn de tia projekto de konstitucio.
Tiusence ni vokas la salajrulojn al manifestacio en Bruselo la 19-an de marto 2005.
La diverseco de niaj sindikatanoj estas realaĵo, kiun ni konsideras kun respekto. Ĉies afero estas esprimi sian vidpunkton je ĉiuj niveloj de la necesa debato pri temo, kiu ne povas lasi iun el ni indiferenta, ĉar ni ĉiuj devas fronti la profundajn ŝanĝojn ligitajn al la eŭropa konstruo, kiun ili devige anticipas.
La direktivo tiel nomita "de Bolkestein", laŭ la nomo de la nederlanda komisaro pri konkurenco, Frits Bolkestein, kiu proponis ĝin, estas (en franca lingvo) teksto de 81 paĝoj. Ĝi havos leĝan forton en la tuta Eŭropa Unuiĝo, kiam ĝi estos alprenita, kaj ĝi superos la naciajn leĝojn en ĉiuj siaj terenoj de apliko. Ĝi starigas, anticipante ĝin, juran ponton inter la projektata Eŭropa konstitucio, kiu jam praktike funkcias, kaj ĜAKS (Ĝenerala Akordo pri la Komerco de la Servoj), persista sed plifortikigita sekvantaĵo de MAI (Multflanka Akordo pri Investado), forlasita de MOK (Monda Organizo de la Komerco) antaŭ kelkaj jaroj sub la premo de la publika opinio.
"Por forigi la barojn al la libera cirkulado de la servoj, la propono antaŭvidas :
la principon de la devena lando, laŭ kiu la
liveranto submetiĝas nur al la leĝo de la lando, en
kiu ĝi estas establita kaj la Membroŝtatoj ne devas
redukti la servojn liveratajn de liveranto establita
en alia Membroŝtato. Tiun principon akompanas
esceptoj ĝeneralaj, transiraj aŭ por individuaj
kazoj ; ili estos iom post iom forigitaj antaŭ 2010.
la rajton por la ricevantoj uzi servojn de aliaj
Membroŝtatoj sen malhelpo per reduktaj rimedoj
starigitaj de ilia propra lando aŭ per diskriminaciaj
kondutoj de publikaj instancoj aŭ privataj
operaciantoj" ...
Ekzemploj de koncernaj servoj : distribuo, dungaj, atestaj, laboratoriaj, konstruaj, domvendaj, kuracaj, metiejaj, turismaj agentejoj, regularigitaj profesioj, ktp. "Malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj" ĝenerale, "viktimoj" de "juraj riskoj", kiuj konsistigas "bremson super la tuta eŭropa ekonomio kaj super ĝia efikkapablo rilate al kresko, konkurkapablo kaj kreado de laborpostenoj", "ekstermezuraj proceduroj por la forkomando de la laboruloj".
Tio estas :
Por ĉiuj salajruloj, la ebleco de surloka
translandiĝo : ne plu necesos forlasi la patrolandon
por ĝui eksterlandan malfavoran leĝaron.
Por la enmigrintoj, la perspektivo retrovi, en la
akceptanta lando, kondiĉojn de salajro, laboro kaj
vivo almenaŭ same malfavorajn, kiel estas tiuj, kiujn
ili povus ĝui en sia devenlando.
Por la eŭropaj laboruloj, la samajn.
Samtempe, la garantio pri la disvolviĝo de subprema
sistemo same sistema kiel detalema, klarvorte
antaŭvidita en la projekto de konstitucia traktato,
kiu reduktas la "esencajn" funkciojn de la ŝtato al
la tribunaloj, la polico kaj la armeo, kies misio
estas porti la subpremadon kien ajn en la mondon. Ni
ne forgesu, en tiu sfero, kiel en ĉiaj okazoj oni
krimigas la sindikatan aktivecon, similigitan al
ostaĝkaptado, vandalismo, terorismo.
Ekzistas nenia malakordo inter la postuloj de MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj), la decidoj de la franca registaro, la projekto de Eŭropa konstitucio kaj la tutmonda disvolviĝo de la plej senbrida kapitalismo. Evidente, nenio iam ajn povos malebligi la praktikadon de la sindikata aktiveco por la defendo de la rajtoj kaj interesoj de la salajruloj, sed la konstitucia traktato faros ĝin pli malfacila.
tradukis Petro Levi
Pri klasbatalo
Senlaboreco kaj malriĉeco
La Bolkenstejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS).
Kio estas respekto ?
La abolo de la laboro
Progreso, katenoj kaj memmastrado.
MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj), FRANCA REGISTARO, EŬROPA KONSTITUCIO, KAPITALISTA TUTMONDIGO, SAMA BATALO !
Hispanio : La respublikana memoro insultita.
MOZAIKO DA KONSIDEROJ PRI LA 21-a JARCENTO
La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero
Ne pafu ien ajn !
Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj
Kio estas burĝo ?
Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando