|
serĉado :
|
INTERNACIA TAGO DE L’ INO
Marie Hankel

LA SIMBOLO DE L’ AMO
1.
Rozujo sovaĝa, simbolo de l’ amo,
En vintro vi staras sen ia ornamo !
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte,
Rozujo, malvarmo mortigos vin certe.
2.
Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas :
„Silentu, silentu, mi dormon bezonas,
Min nutras denove patrino la tero.
Trankvile atendas mi ĝis la somero.“
3.
Dormantan rozujon printempo vekigis,
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis.
Ho, donu al mi nun kroneton belfloran,
Girlandan, balancan kaj brile koloran !
4.
„Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian.
Mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
Pro amo mi miajn floretojn defendos,
Pro amo mi miajn pikilojn forsendos.“
5.
Al vento ĝi florofoliojn oferis,
Aŭtune la fruktoj fiere aperis :
Rozujo, simbolo de l’ amo vi estas,
Trankvila, alloga, kuraĝa vi estas.
.
PS : Donjo & Cezar gratulas nome de SAT al ĉiuj inoj je la Internacia Tago de l’ Ino per la poemo de Marie Hankel, kiu ricevis ĉe la Floraj Ludoj en la 5a Universala Kongreso 1909 en Barcelona la unuan premion. La aŭtorino fariĝis per tiu poemo reĝino de la festo. Imagu, kian impresan aĝon tiu tre frua feminismema Esperantopoemo jam havas – kaj la mesaĝo de la feministino kaj esperantopoetino Marie Hankel estas plu tre aktuala. La sovaĝaj rozoj estas simbolo por memkonsciaj allogaj kaj kuraĝaj inoj, kiuj trankvile iras sian aman vojon spite al ĉiuj obstakloj, al kiuj inoj ankoraŭ nun sufiĉe ofte estas elmetataj.
.
PSS : Marie Hankel, germanino. Nask. 2 febr. 1844 en Schwerin, mortis la 15-an de dec. 1929 en Dresden. En 1868 ŝi edziniĝis je la universitata prof. H. Hankel en Tübingen kaj vivis en plej feliĉa edzeco kvin jarojn, post tio la edzo mortis. En 1903 ŝi lernis Eo-n kaj transloĝiĝante en Dresdenon, tute dediĉis sin al la movado. De 1909 ĝis la morto ĉiulunde ŝi gvidis la orientan grupon de la loka ES. Kunorganizanto de la UK en Dresden. "Reĝino" de la Int. Floraj Ludoj en 1904 fond. kaj prez. de la E-ista Literatura Asocio. LK. Al ŝia plumo apartenas multaj versaĵoj en la E gazetaro. En apartaj eldonoj aperis ŝiaj verkoj : La simbolo de l’ amo ; kaj Sableroj (poezio kaj prozo). 1911. Hankel estas la unua E-poetino, portinta siajn modestajn sablerojn en la trezorujon de la originala poezio. Ŝiaj poemoj respegulas amemon kaj entuziasmon al la verda stelo, same ili atestas pri nobla idealismo kaj meditemo.

Ja egalaj, sed ne samaj
INTERNACIA INA TAGO de la 8a de Marto - Historio
VIRINO DE LA PARIZA KOMUNO
Ĉu ni daŭre edziĝu ?
La obskuraj kuirejoj
Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj
Marie Hankel : Simbolo de l’ amo
Enketo pri virinaj rajtoj en diversaj landoj
PETICIO AL JAPANA REGISTARO DE SUHARTI TERESIA, VIKTIMO DE "LA ARMEA KONSOLISTINO" EN INDONEZIO