Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 20an de aprilo 2017 . Ĝis nun estas 2473 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

NE al la instalado de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio.

NE al la instalado de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio.
Ni subtenu la ĉeĥan popolon.

La 16-an de marto, la ĉeĥaj deputitoj devus ratifi la traktaton, kiu rajtigus la instaladon de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio. Tiu traktato estis jam subskribita de la Ĉeĥa Registaro kaj ratifita de la Ĉeĥa Senato. Nur mankis la ratifo de la deputitoj. Tamen 2/3 de la ĉeĥa loĝantaro kontraŭas la instaladon de usonaj radaroj en sia lando. La Registaro timis nean voĉdonon de la deputitoj kaj la voĉdono ne okazis la lundon 16-an de marto. Sed la Registaro decidis denove prezenti la ratifon de tiu traktato post la kunveno de NATO je la komenco de aprilo en Strasburgo (Francio) kaj Kelo (Germanio). Probable, en la venontaj tagoj, la Registaro provos konvinki kelkajn deputitojn por obteni plimulton dum la dua voĉdono.

Kial la usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio estus danĝeraj ?
Kial necesas subteni la ĉeĥan popolon ?

Freŝdate, la Prezidento de la Rusia Federacio, S-ro Dmitri Medvedev, dum alparolo ĉe la Dumao diris ke la instalado de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio rajtigus la rekomencon de la konkuro al la armado.
Ni ne lasu denove instali la « malvarman militon ». Ni ne lasu engluti gravajn sumojn en neutilaj elspezoj por la armado .

Ni agu !
Kiel ?

- ni petas ke la ĉeĥaj kamaradoj intervenu ĉe siaj deputitoj.
- ni petas ke la aliaj kamaradoj intervenu ĉe la Ĉeĥa Ambasado de sia lando por peti ke Ĉeĥa Respubliko rezignu la instaladon de usonaj radaroj sur sia teritorio.

Pacista Frakcio de SAT

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio