sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Stig Dagerman : Nia bezono de konsolo estas ne satigebla (eseo)


JPEG - 56.5 kb


Stig Dagerman
Nia bezono de konsolo estas ne satigebla



Mi tute malhavas kredon kaj tiel mi ne povas esti feliĉa, ĉar homo, kiu povas timi, ke lia vivo estas nura sensenca vagado al certa morto, ne povas esti feliĉa. Mi ricevis, kiel heredaĵon nek dion, nek fiksan lokon sur la tero, de kie mi povus allogi la atenton de iu dio ; oni ankaŭ ne postlasis al mi la bone maskitan furiozon de la skeptikulo, la ruzajn trukojn de la raciisto aŭ la ardan naivecon de la ateisto. Mi aŭdacas ĵeti la ŝtonon nek al ŝi, kiu kredas pri aferoj, kiuj inspiras nur dubon al mi, nek al li, kiu kultivas sian dubon, kvazaŭ ankaŭ ĉi tiu ne estus ĉirkaŭita de mallumo. Tiu ŝtono atingus min mem, ĉar mi estas ja certa pri unu afero : la bezono de konsolo, kiun la homo spertas, estas ne satigebla.


Koncerne min, mi serĉas konsolon, kiel la ĉasisto serĉas la ĉasaĵon. Ĉie, kie mi pensas, ke mi ekvidas ĝin en la arbaro, mi pafas. Ofte mi nur trafas vakuon, sed iam kaj iam, predo falas al miaj piedoj. Kaj, ĉar mi scias, ke konsolo daŭras nur la tempon de unu ventblovo en la arba altaĵo, urĝas min kapti la viktimon.


Kion mi havas tiam en la brakoj ?


Ĉar mi estas soleca : amata virino aŭ malfeliĉa vojaĝkunulo. Ĉar mi estas poeto : arko de vortoj, kiun mi streĉas kun ĝojo kaj timo. Ĉar mi estas mallibera : subita ekvido de la libereco. Ĉar mi estas minacata de la morto : animalo viva kaj ja varma, koro, kiu batas sarkasme. Ĉar mi estas minacata de la maro : rifo el ja malmola granito.


Sed estas ankaŭ konsoloj, kiuj venas al mi, ne invititaj, kaj kiuj plenigas mian ĉambron per abomenindaj flustroj : Mi estas via plezuro - amu ĉiujn ! Mi estas via talento - uzu ĝin tiel malbone, kiel vin mem ! Mi estas via ĝudeziro - nur vivas la frandemuloj ! Mi estas via soleco - malestimu la homojn ! Mi estas via aspirado al la morto - nu tranĉu !


La razileĝo estas tre mallarĝa. Mi vidas mian vivon minacata de du danĝeroj : ĉe unu flanko, de la avidaj buŝoj de frandemo, ĉe la alia, de la avareca amareco, kiu nutriĝas per si mem. Sed mi volegas rifuzi elekti inter la orgio kaj la asketeco, eĉ se mi devas, pro tio, suferi la turmenton de la brulo de miaj deziroj. Por mi, ne sufiĉas, ke, ĉar ni ne estas liberaj de niaj agadoj, ĉio estas pravigebla. Tio, kion mi serĉas ne estas pravigo por mia vivo, sed ekzakte la malo de pravigo : la pardono. La ideo venas al mi, ke ĉiu konsolo ne konsideranta mian liberecon, estas trompa, ke ĝi estas nur la spegulita bildo de mia malespero. Fakte, kiam mia malespero diras al mi : perdu konfidon, ĉar ĉiu tago estas nur paŭzo inter du noktoj, la falsa konsolo krias al mi : esperu, ĉar ĉiu nokto estas nur paŭzo inter du tagoj.


Sed la homaro fajfas pri vortludforma konsolo : ĝi bezonas konsolon, kiu iluminas. Kaj kiu deziras fariĝi malbona, tio estas homo kiu agas kvazaŭ liaj agoj estus defendeblaj, tiu devas almenaŭ havi la bonecon rimarki ĝin, kiam li sukcesas.


Neniu povas elnomi ĉiujn kazojn, kiam konsolo estas neceso. Neniu scias, kiam la krepusko falos, kaj la vivo ne estas problemo, kiu povas esti solvita per divido de lumo per mallumo, kaj de tagoj per noktoj, ĝi estas neantaŭvidebla vojaĝo inter lokoj, kiuj ne ekzistas. Mi povas, ekzemple, paŝi sur la bordo kaj senti subite la timigan defion, kiun la eterno ĵetas al mia ekzisto, en la eterna movo de la maro, kaj en la eterna fuĝo de la vento. Kio fariĝas tiam la tempo, se ne konsolo por la fakto, ke nenio homa daŭras - kaj kia mizera konsolo, kiu pliriĉigas nur la Svisojn !


Mi povas resti sidanta antaŭ la fajro en la ĉambro la malplej eksponita el ĉiuj al danĝero, kaj subite senti la morton ĉirkaŭanta min. Ĝi troviĝas en la fajro, kaj en ĉiuj pintaj objektoj, kiuj ĉirkaŭas min, en la pezo de la tegmento, kaj en la maso de la muroj, ĝi troviĝas en la akvo, en la neĝo, en la varmo kaj en mia sango. Kio fariĝas tiam la homa sento de sekureco, se ne konsolo por la fakto, ke la morto estas tio, kio estas plej proksima al la vivo - kaj kia mizera konsolo, kiu nur memorigas tion, kion ĝi volas forgesigi al ni !


Mi povas plenigi ĉiujn miajn blankajn paĝojn per la plej belaj kombinaĵoj, kiujn povas imagi mia cerbo.Ĉar mi provas certigi min, ke mia vivo ne estas sensenca, kaj ke mi ne estas sola sur la tero, mi kunigas ĉiujn ĉi vortojn en libron, kaj mi donacas ĝin al la mondo. Returne, ĉi tiu donas al mi riĉon, gloron kaj silenton. Sed kion mi ja povas fari per tiu mono, kaj kian plezuron mi povas preni el kontribuo al progreso de la literaturo - mi deziras nur tion, kion mi ne havos : konfirmon, ke miaj vortoj tuŝis la koron de la mondo. Kio fariĝas tiam mia talento, se ne konsolo por la fakto ke mi estas sola - sed kia terura konsolo, kiu nur sentigas al mi mian solecon kvinoble pli forte.


Mi povas vidi la liberecon enkarniĝintan en besto, kiu trairas rapide la senarbejon, kaj aŭdi voĉon, kiu flustras : simple vivu, prenu tion, kion vi deziras, kaj ne timu la leĝojn ! Sed kio estas tiu bona konsilo, se ne konsolo por la fakto ke la libereco ne ekzistas - kaj kia senkompata konsolo por tiu, kiu ekkonscias ke la homo bezonas milionojn da jaroj por fariĝi lacerto [1] !


Fine, mi povas ekonscii, ke tiu tero estas amastombejo, en kiu la reĝo Salomo, Ophelia kaj Himmler ripozas flankon ĉe flanko. Mi povas konkludi de tio ke la turmentisto kaj la malfeliĉulino havas la saman morton, kiel la saĝulo, kaj ke la morto povas ŝajni al ni, kiel konsolo por fuŝvivo. Sed kia kruelega konsolo por tiu, kiu ŝatus vidi en la vivo, konsolon por la morto !


Mi ne havas filozofion, en kiu mi povus moviĝi kiel fiŝo en akvo aŭ birdo en ĉielo. La nuro, kion mi posedas estas duelo, kaj tiu duelo estiĝas dum ĉiu minuto de mia vivo, inter la falsaj konsoloj, kiuj nur pligrandigas mian senpovecon, kaj pliprofundigas mian malesperon, kaj la veraj, kiuj kondukas min al nedaŭra liberiĝo. Mi eble devus diri : LA vera, ĉar, vere,ekzistas por mi nur unu konsolo kiu estas reala, tiu, kiu diras al mi, ke mi estas libera homo, netuŝebla individuo, suverena estaĵo ene de ĝiaj limoj.


Sed libereco komenciĝas per sklaveco, kaj suvereneco per dependeco. La plej certa signo de mia servuto estas mia timo vivi. La definitiva signo de mia libereco estas la fakto ke mia timo lasas lokon al la trankvila ĝojo de sendependeco. Ŝajnas, ke mi bezonas dependecon por ke mi fine konas la konsolon esti libera homo, kaj tio estas certe vera. En la lumo de miaj agoj, mi ekvidas, ke mia tuta vivo laŭŝajne nur celis la faradon de mia propra malfeliĉo. Kio devus alporti al mi liberecon, alportas al mi sklavecon, kaj ŝtonojn anstataŭ panon.


La aliaj homoj havas aliajn mastrojn. Koncerne min, mia talento sklavigas min, tiagrade ke mi ne aŭdacas uzi ĝin, pro timo ke mi perdis ĝin. Krome, mi estas tiagrade la sklavo de mia nomo, ke mi apenaŭ aŭdacas skribi unu linion, pro timo ke mi malutilus al ĝi. Kaj kiam la deprimo fine alvenas, mi estas ankaŭ ĝia sklavo. Mia plej granda deziro estas reteni ĝin, mia plej granda plezuro estas senti ke ĉio, kion mi valoris, kuŝis en tio, kion mi kredas perdinta : la kapablo krei belecon el mia malespero, mia naŭzo kaj miaj malfortoj. Kun amara ĝojo mi deziras vidi miajn domojn ruiniĝantaj, kaj vidi min mem superŝutita per la neĝo de la forgeso. Sed la deprimo estas rusa pupo, kaj en la lasta pupo troviĝas tranĉilo, razila klingo, veneno, profunda akvo kaj salto en grandan truon. Mi fine fariĝas la sklavo de ĉiuj ĉi mortigiloj. Ili sekvas min, kiel hundoj, krom ke la hundo estas mi. Kaj ŝajnas al mi, ke mi komprenas, ke la memmortigo estas la nura pruvo de la homa libereco.


Sed, venante de direkto, kiun mi ne ankoraŭ suspektas, jen alvenas la miraklo de la liberiĝo. Tio povas okazi sur la rando, kaj la sama eterno, kiu, antaŭ nelonge, estigis mian timon, estas nun atestanto de mia atingo al libereco. En kio do konsistas tiu miraklo ? Tute simple en la subita malkovro, ke neniu , neniu potenco, neniu homo rajtas eldiri al mi postulojn tiajn, ke mia vivdeziro forvelkas. Ĉar se tiu deziro ne ekzistas, kio tiam povas ekzisti ?


Ĉar mi estas ĉe la marbordo, mi povas lerni el la maro. Neniu rajtas postuli de la maro, ke ĝi portu ĉiujn ŝipojn, aŭ de la vento, ke ĝi ŝveligu ĉiame ĉiujn velojn. Same neniu povas postuli de mi, ke mia vivo konsistu en kateniĝo al iaj funkcioj. Por mi ne estas la devo antaŭ ĉio [2], sed : la vivo antaŭ ĉio. Samkiel la aliaj homoj, mi rajtu momentojn, kiam mi povas fari paŝon flanken, kaj senti ke mi ne estas nur parto de tiu maso, kiun oni nomas tutmonda populacio, sed ankaŭ memstara unuo.


Nur en tia momento, mi povas esti libera rilate al ĉiuj faktoj de la vivo, kiuj, antaŭe, kaŭzis mian malesperon. Mi povas agnoski, ke la maro kaj la vento certe postvivos min, kaj ke la eterno zorgas malmulte pri mi. Sed kiu demandas al mi, ke mi prizorgu la eternon ? Mia vivo estas mallonga, nur se mi metas ĝin sur la ŝtipo de tempo. La eblecoj de mia vivo estas limigitaj, nur se mi kalkulas la nombron da vortoj aŭ la nombron da libroj, kiujn mi naskis antaŭ ol morti. Sed kiu demandas al mi, ke mi kalkulu ? La tempo ne estas la etalono, kiu taŭgas al vivo. Fakte, la tempo estas senvalora mezurilo, ĉar ĝi trafas nur la progresigitajn verkojn de mia vivo.


Sed ĉio, kio okazas al mi grave, kaj ĉio kio donas al mia vivo ĝian mirindan enhavon : la renkontiĝo kun amata estaĵo, kareso sur la haŭto, helpo en kriza momento, la spektaĵo de la lunlumo, promenado sur la maro per velŝipo, la ĝojo, kiun oni donas al infano, la tremeto antaŭ la beleco, ĉiu ĉi okazas ekster la tempo. Ĉar ne gravas ĉu mi renkontas la belecon dum unu sekundo aŭ dum cent jaroj. Ne nur la feliĉego situas marĝene de la tempo, sed ĝi neniigas ĉiun rilaton inter tiu ĉi kaj la vivo.


Do mi forlevas el miaj ŝultroj la tempan ŝarĝon, kaj, samokaze, tiun de la glorfaroj, kiujn oni postulas de mi. Mia vivo ne estas io, kion oni devas mezuri. Nek la salto de la kaprido, nek la sunleviĝo estas glorfaroj. Homa vivo ankaŭ ne estas glorfaro, sed io, kiu grandiĝas, kaj provas atingi perfektecon. Kaj kio estas perfekta ne plenumas glorfaron : kio estas perfekta agas en kvieteco. Estas sensence aserti, ke la maro estas kreita por porti ŝiparojn kaj delfenojn. Certe ĝi faras tion -sed konservante sian liberecon. Estas ankaŭ absurde aserti, ke homo estas kreita por io alia, ol vivi. Certe li provizas maŝinojn, kaj li skribas librojn, sed li ankaŭ ja povus fari alion. Gravas, ke li faras tion, kion li faras tute libera, kaj tute konscia de tio, ke, samkiel ĉiu alia ero de la kreitaro, li estas memstara celo. Li kuŝas en si mem, kiel ŝtono sur sablo.


Mi eĉ povas liberigi min de la potenco de la morto. Estas vere, ke mi ne povas liberigi min de la ideo, ke la morto postpaŝas miajn kalkanojn, kaj eĉ malpli neniigi ĝian realecon. Sed mi povas redukti al nenio la minacon, kiun ĝi konsistigas, sendevigante min alkroĉi mian vivon al tiaj nefirmaj apogpunktoj, kiel la tempo kaj la gloro.


Male, ne estas en mia povo senĉese turniĝi al la maro, kaj kompari ĝian liberon kun la mia. Momento alvenos kiam mi devos turniĝi al la tero, kaj fronti la organizantojn de la subpremo, de kiu mi estas viktimo. Tiam, mi devige agnoskos, ke la homo donis al sia vivo formojn, kiuj, almenaŭ laŭŝajne, estas pli fortaj ol li. Eĉ per mia tute nova libero, mi ne povas rompi ilin, mi nur povas sopiri sub ilia pezo. Male, inter la postuloj kiuj pezas sur homo, mi povas vidi tiujn, kiuj estas absurdaj, kaj tiujn, kiuj estas fatalaj. Laŭ mi, speco de libero estas perdita por ĉiam aŭ por longe. Estas la libero kiu venas de la kapablo posedi sian propran elementon. La fiŝo posedas sian, same kiel la birdo kaj la tera besto. Thoreau ankoraŭ havis la arbaron de Walden -sed kie estas nun la arbaro, kie homo povus pruvi, ke eblas vivi libere ekster la rigidaj formoj de la socio ?


Mi devas respondi nenie. Se mi volas vivi libere, mi devas por la momento fari ĝin ene de tiuj formoj. La mondo estas do pli forta ol mi. Al ĝia povo mi povas oponi nenion, krom mi mem -sed aliflanke, tio estas konsiderinda. Ĉar tiom longe ke mi ne lasas min dispremi per la multego, ankaŭ mi estas potenco. Kaj mia povo estas timiga, tiel longe ke mi povas oponi la forton de miaj vortoj al tiu de la mondo, ĉar tiu, kiu konstruas malliberejojn, esprimas sin pli malbone ol tiu, kiu konstruas la liberecon. Sed mia potenco ne plu havos limojn, la tagon, kiam mi havos nur mian silenton, por defendi mian netuŝeblecon, ĉar neniu hakilo povas trafi la vivan silenton.


Tia estas mia nura konsolo. Mi scias, ke la refaloj en malesperon estos multaj kaj profundaj, sed la memoro de la mirakla liberiĝo elportas min, kiel flugilo al celo, kiu donas al mi vertiĝon : konsolo, kiu estas pli ol konsolo, kaj pli granda ol filozofio, tio estas vivokialo.


(1952-Stig Dagerman)


*******


Verŝajne Stig Dagerman ne trovis tiun vivokialon :
 li skribis "Nia bezono de konsolo..." en 1952
 li memmortigis sin en 1954 (NdT)


traduko (el la franca traduko*) far Fil kun helpo kaj korektoj far Vinko eldonita de la tradukinto (2007)


(* far Philippe Bouquet)


[1] En "La insulo de la kondamnitoj", Dagerman simboligas per lacerto la nesentemecon kaj la fermon al aliuloj (NdT-fr)

[2] "la devo antaŭ ĉio" estis la moto de la reĝo Gustave VI-a Adolphe (NdT-fr)

Sama rubriko :


puce Stig Dagerman : Nia bezono de konsolo estas ne satigebla (eseo)

puce Stig Dagerman : La homa destino... (eseo)

puce Stéphane Hessel : Indignu ! (eseo)

puce Eduardo Galeano : La rajto deliri (la humuraĵon tradukis kaj legas Miguel Fernández)




Supren