sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Vinko Markov : Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj



Ofte estas riproĉite al SAT-anoj, ke ili ĉiam elstarigas la figuron de Lanti, kvazaŭ li estus speco de dio aŭ geniulo, kaj la nura rimarkinda figuro, kiun produktis la SAT-movado. Li ja ludis gravegan rolon en la kreado de SAT kaj en la plifortigo de la tuta esperanto-movado, sed efektive li ne estas la sola priatentinda persono.


La titolo, kiun mi elektis, povas ŝajni stranga, ĉar SAT ne estas fermita sekto, sekve ĉiuj membroj rajtas libere aktivi en kaj ekster ĝi. Krome, SAT celas varbi racie pensantajn kleriĝemulojn, kaj ne gloravidulojn, kiu lasas sin logi de kelkaj famaj nomoj. Nu, konsentite, sed tiam, kial do mi klopodas skribi artikolon pri tiu temo ?


Efektive la algluo de eminentiga etikedo al kiel eble plej multaj nomoj ne ŝajnas al mi plej utila celo. Kaj eĉ se la parkerado de la mortodatoj kaj ceteraj informoj pri niaj antaŭuloj amuzas min, mi senproteste akceptas, ke aliaj preferas dediĉi sin al pli konkretaj okupoj. Tamen ŝajnas al mi grave scii iom pri tiuj fantomoj, ĉar ilia ekzemplo povas utili al ni por nia estonta agado. Tiel ni eble ne refaros iliajn erarojn, kaj ni pli facile orientiĝos en la informa ĝangalo, konante la nomojn de kelkaj legindaj aŭtoroj.


Por ne vundi la modestecon de niaj vivantaj kamaradoj (kaj ne riski la riproĉon, ke mi senpermese misuzas ilian nomon por glorigi SAT-on…), mi ĉi tie mencios nur kelkajn mortintajn aktivulojn, kiuj ŝajnas al mi nepre konindaj.


Tre kara al mi estas la kvaropo Miĥalski-Nekrasov-Izgur-Kolĉinski. Ĉiuj kvar aliĝis preskaŭ tuj al SAT kun granda entuziasmo, kaj estis devigataj forlasi la asocion post la skismo en la tridekaj jaroj. Tiam ili daŭrigis sian kulturan laboron kadre de IAREV, malgraŭ la tre malfavoraj cirkonstancoj. Imagu : meze de la tridekaj jaroj, kiam la tuta mondo suferis pri ekonomia krizo, dum diversaj totalismaj reĝimoj presekutis la esperantistojn, kaj la progresema esperanto movado krome estis dividita, tiuj « naivaj idealistoj » plu klopodis pri kreado de revolucia esperantlingva literaturo ! Malgraŭ la riskoj ligitaj al tio, ili klopodis korespondi kun eksterlandaj esperantistoj ĝis la lasta momento. Tial ili estis mortpafitaj, akuzitaj pro partopreno en la trockiista, kontraŭsovetia, kontraŭrevolucia, terorista, spiona organizaĵo konsistanta el sovetiaj esperantistoj, kaŝitaj sub masko de "SAT". (laŭ esprimo de la historiisto Nikst, http://nikst.boom.ru/Esperante/miĥal.htm). Kion farus tiaj homoj en nia nuna mondo, kie la cirkonstancoj estas multe pli favoraj por uzado de Esperanto ? Ni neniam scios, sed ilia ekzemplo restas por mi la plej forta instigilo al diligenta agado.


Eŭgeno Miĥalski (1897-1937) certe estas ankoraŭ konata de kelkaj, ĉar lia Plena poemaro estis reeldonita en 1994, kaj iam troviĝis en la programo por la ekzamenoj de FEI.


Nikolao Nekrasov (1900-1938) aperas dise en diversaj libroj pri la historio de la esperanta movado. Tamen lia ampleksa verkaro ankoraŭ vagas dise en diversaj revuoj. Kelkaj el liaj poemoj estas legeblaj sur la kulturpaĝoj de SAT.


Elio Izgur (1881-1937) kaj Viktoro Kolĉinski (1904-1937) dronis en preskaŭ kompleta forgeso, ĉar iliaj verkoj jam delonge ne plu estas haveblaj. Eldonitaj de SAT en la 20aj jaroj, ili ricevis grandan sukceson, kaj rapide elĉerpiĝis. Momente nur biografiaj informoj pri ili estas haveblaj, sed tiuj ĉi supozigas, ke indus iom klopodi por elfosi iliajn tekstojn.


Norberto Bartelmes (1897-1987), pri kiu certe memoras multaj malnovaj SAT-amikoj, ankaŭ meritus esti malkovrita de la novaj generacioj. Longtempa administranto de SAT kaj redaktanto de Sennaciulo, li verkis plurajn novelojn kaj romanoj, ĉefe direktitaj al infanoj. Tio ne signifas, ke ili estas seninteresaj por plenkreskuloj. Male, liaj pripensoj pri edukado certe meritas la legadon de ĉiuj gepatroj kaj instruistoj.


Iom marĝene inter tiuj verkistoj staras Luciano Banje (Lucien Bannier, aŭ Banmer, en la komenco), (1893–1986). Dum pli ol sesdek jaroj li prizorgis la administradon de SAT, kaj tiel ebligis la materian efektivigon de multaj projektoj, kiel la eldonon de la unua PIV en 1970, aŭ, tridek jarojn pli frue, tiun de la Vortoj de Lanti, por kiu li verkis antaŭparolon. Pro lia aparte longdaŭra kaj multflanka kariero li ankoraŭ estas memorata de kelkaj homoj, sed SAT ŝuldas sian pluvivon al multaj el tiuj diskretaj kaj sindonaj aktivuloj, kiuj senbrue plenumis la bezonatajn praktikajn taskojn.


Lucio Lora (alinome Revo, Lucien Laurat, aŭ eĉ Otto Maschl, 1898-1973) estis grava figuro ne nur kiel SAT-ano, sed ankaŭ kiel ekonomiisto, iam sufiĉe fama en Francio, kie li publikigis multajn verkojn por batali kontraŭ la soveta mistifiko. Li ankaŭ estis fervora aktivulo de la kabaredo „La Tri koboldoj“, pruvante tiel, se ankoraŭ necese, ke profunda politika konscio kaj ŝercado estas tute akordigeblaj. Cetere li prave rimarkigas, en la Ora libro de la Tri koboldoj, ke tiu kabareda agado estas la plej firma pruvo pri la vivanteco de Esperanto.


Valo (Rajmondo Laval, 1900-1996), alia kabaredemulo, granda amiko de Ŝvarc kaj fervora defendanto de la esperantigo de propraj nomoj (li eĉ planis kompili apartan vortaron pri la temo), verkis plurajn membiografiajn eseojn eldonitaj de la broŝurservo de SAT. Instruplenaj estas liaj vivatestoj. Ekzemple en Kontraŭflue, lia taglibro por la jaroj 1914-1918, li priskribas la Unuan Mondbuĉadon el la vidpunkto de juna esperantisto, kiu estis tro juna por iri ĉe la fronto.


Rol (alinome Rolando Levro, 1919-1992) estas la esperantiginto de la « Parolado pri memvola servuto », gravega teksto de La Boesi, kiun ĉiu normala homo devus esti leginta por konvinkiĝi pri la fakto, ke multaj nunaj problemoj ŝuldiĝas al la homa sklavemo. Li grave rolis sur la lingva kampo per partopreno al la kompilado de diversaj vortaroj kaj lernolibroj, kaj ankaŭ publikigis multajn klerigajn artikolojn, daŭre legeblaj danke al la broŝurservo de SAT.


Ĝilberto Ledon, (1931-2003) naskinta en Francio kaj translokiĝinta al Brazilo, certe memorata de multaj kiel akra gazeta polemikisto, ankaŭ ludis gravegan rolon per eldono de diversaj fakaj kaj teĥnikaj verkoj, kiuj tiom mankas en la esperantaj bibliotekoj. Perfekta ekzemplo de ĝismedola esperantisto, li ankaŭ verkis tre interesajn socipolitikajn eseojn. Kiel anarĥiisto, kiu havis la eblecon iĝi la kunposedanto de siaj produktorimedoj, li rekte spertis la sklavemon kaj rutinemon de siaj laboristaj kunuloj, kiuj preferis plu resti ekspluatataj anstataŭ ol partopreni en la mastrumado de la fabriko.


Pluraj el tiuj aŭtoroj publikigis librojn, kiuj estas plu legindaj kaj meditindaj. Do, ne hezitu mendi ilin ĉe viaj preferata libroservo, ĉu por mem kleriĝi, ĉu por fari utilan donacon al viaj amikoj okaze de la jarfinaj libroj. Ofte ankaŭ la elĉerpitaĵoj estas same valoraj kiel la ne plu haveblaj libroj. SAT klopodas iom post iom enretigi parton el tiu valora materialo, kaj ĉiuj bonvolemuloj estas bonvenaj por helpi al tiu laboro.


aperis en La SAGO, decembro 2004, en la rubriko "El la SAT-movado"

Sama rubriko :


puce Dimitrij Sneĵko estis la unua

puce Vinko Markov : Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj

puce Léo Robert : Henri Ménard, pliera subtenanto de ICEM-ESPERANT0

puce Marcelo Redoulez : Memore al Johano-Luko Berĝono

puce El letero de interbrigadisto Francisko Haiderer

puce Johano Aber (Habert) 1875-1937 (Nekrologo)

puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)




Supren