sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 15an de aŭgusto 2008 . ĝis nun estas 345 tekstoj









Orienta rakonto


Jen la rakonto pri tiu soldato, kiu hazarde renkontis la Morton, kaj li kredas, ke li vidis ĝin minace gesti al li. Li kuras al la palaco de la reĝo, por peti de tiu ĉi lian plej bonan ĉevalon, por fuĝi la Morton, for, forege, ĝis Samarkando.

Tiam la reĝo venigas la Morton en la palacon, por riproĉi al ĝi timigi tiamaniere unu el liaj plej bonaj servistoj.

Sed ĝi, mirante, respondas al li : "Mi ne volis timigi lin. Estis nur gesto pro surprizo vidi ĉi tie tiun soldaton, dum ni rendevuos ekde morgaŭ en Samarkando."

Orienta rakonto, citita de Jean Baudrillard (johano bodrijar) en "De la séduction" (pri allogo)

Sama rubriko :


puce Franz Kafka (Franco Kafko)

puce Heinrich Böll kaj Bertolt Brecht

puce Kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?

puce Unua de majo

puce PERSA RAKONTO

puce Ora et labora !

puce Mi renkontis la morton...

puce Nia bezono de konsolo estas ne satigebla

puce Taglibro de Eva

puce La homa destino...

puce La anarĥiismo kaj mi

puce Proverboj el la Infero

puce Pensoj ĉe tombo

puce Orienta rakonto

::: Ĉiuj :::



Supren