sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 26an de marto 2013 . ĝis nun estas 595 tekstoj










PETICIO AL JAPANA REGISTARO DE SUHARTI TERESIA, VIKTIMO DE "LA ARMEA KONSOLISTINO" EN INDONEZIO


Al Sinjoro Okada Kacuja, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj :

Ni, Indonezia Solidareca Reto por "Konsolistinoj" sendas al vi la peticion de s-ino Suharti, kiu estis damaĝita kiel konsolistino pere de Japana Armeo.

1. La Japana Registaro bonvole pardonpetu oficiale al ĉiuj damaĝitaj eks-"konsolistinoj". Tio ja utilos por kuraci vundojn en la koroj kaj korpoj de la oldaj eks"konsolistinoj" antaŭ iliaj forpasoj.

2. La Japana Registaro bonvole rekompencu oficiale al ĉiuj damaĝitaj "konsolistinoj". Tio ja utilos por ili reakiri dignecon.

3. La Japana Registaro bonvole skribigu en histori-lernolibroj pri malhumaneco de la sekssklaveco pere de Japana Armeo, kaj eduku infanojn kiuj surŝulturiĝos je venonta generacio. Tio utilos al junuloj por ke ili ne iru al militvojo por solvi internaciajn problemojn.

4. La damaĝitaj "konsolistinoj" en Indonezio tute ne konsultiĝis far de Indonezia Registaro, Japana Registaro, "Azia Virina Fonduso". Iliaj politikoj ne nur ignoris la "konsolistinoj"-n sed ankaŭ ja mokis nin.

Ni postulas al Japana Registaro tujan leĝdonon por sincere respondi al supraj kvar peticioj

2009/12/1
Suharti Teresia (damaĝita konsolistino)
[ stampo]

Eka Hindurati (prezidanto de SRKI)
[ subskribo]

Sama rubriko :


puce Ja egalaj, sed ne samaj

puce INTERNACIA INA TAGO de la 8a de Marto - Historio

puce VIRINO DE LA PARIZA KOMUNO

puce Ĉu ni daŭre edziĝu ?

puce La obskuraj kuirejoj

puce Svedaj feministinoj kun nudaj mamoj

puce Marie Hankel : Simbolo de l’ amo

puce Enketo pri virinaj rajtoj en diversaj landoj

puce PETICIO AL JAPANA REGISTARO DE SUHARTI TERESIA, VIKTIMO DE "LA ARMEA KONSOLISTINO" EN INDONEZIO




Supren