"DEKLARO DE SAT" pri la atencoj en Usono
Manifestacio en Bruselo- 13-15.12.2001
FORPASIS KAMARADO IVO
POLITIKA FORUMO
KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO
Unua de Majo en Parizo (2002)
DEKLARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE S.A.T. PRI MILITMINACO
Korektoj de eraroj en la Nova PIV elŝuteblaj en la PDF
Libro pri Mortopuno : unua eldono de la kooperativo
OSIEK-Premio atribuita al k-do Barkovich
Sennacieca Revuo 2005Arturo Prent proponas ke okazu "politika forumo" (aŭ pli precize inform-interŝanĝo) kiel laŭmemore okazis dum kongresoj antaŭ multaj jaroj. Ĝi rilatu al la situacio de la laboristaro en la mondpartoj reprezentataj de la partoprenantoj kaj ĝi efektive tuŝu aferojn ne diskutotajn dum la laborkunsidoj.
Tiaj inform-sesioj povas esti gravaj aktualigoj de parto de la bazaj celoj de SAT, kaj se sukcesaj, ankaŭ povus allogi pli da seriozuloj al venontaj kongresoj. La celo estu unuavice informiĝi. Opinioj pri tiaj informoj eble havu duan rolon.
Arturo pretas (mallonge) enkonduki, kaj se necese gvidi, tian diskuton, sed volonte cedas tiun rolon al alia kapabla kamarado. Ni emfazu ke ne rilatas al prelego – ĉar plejparte devos kontribui la aliaj ĉeestantoj. La daŭro de la kunveno devus esti minimume unu horo.
LKK estas tute preta okazigi tian kunvenon. Viajn reagojn ni petas. Ankaŭ bonvolu pretiĝi por tia diskuto.