sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)


JPEG - 32.3 kb
La nuna brita imperio


En Londono okazis la Imperio Konferenco. Venis tien ĉi delegitaroj el la sinregantaj regnoj : Kanado, Aŭstralio, Novzelando, Navlando, Sud-Afriko k Irlando, k ankaŭ el Hindio, kies "delegitojn" afable elektis la brita registaro, por ke la konferenco estu vere reprezenta. Ili diskutis pri la interrilatoj politikaj, juraj k - plej gravaj - la ekonomiaj. De iliaj decidoj dependas multe la sorto de la Brita Imperio.


Al ĉiu marksisto estis delonge evidente, ke la Imperio disiĝos ; k la konferenco trovas malfacilon kaŝi tion. La eksporto de kapitalo el Britio al ĉiuj partoj de la Imperio retroportis profiton, sed ĝi ankaŭ helpis la disvolviĝon de naciaj burĝaroj, kies intereso finfine kontraŭas tiun de l’ patra lando. De l’ vidpunkto de la britaj kapitalistoj, Kanado, Aŭstralio k la alraj devas kontentigi sin per la produktado de krudaj materialoj, greno k. s. por interŝango kontraŭ la produktoj de britaj fabrikoj. Sed bedaŭrinde la "infanoj de l’ patrolando" estas maldankemaj : ili preferas kovi la proprajn kreskantajn industriojn (por kiuj la brita industriisto estas malamiko samkia la usona k la germana) per doganoj k tamen volas, ke Britio estu privata merkato por ilia greno ktp.


Kun ekonomia disiĝo venas la politika. Jen temas ĉefe pri sintenoj al afero, de milito : ĉu la infanoj ĉiufoje devas helpi patron ? En la afero de 1914 estis dubo : kiel eŭropa milito rilatas al, ekzemple, Aŭstralio, nova landa, kiu ne volas elspezi monon por alies kvereloj ? Kaj ĉu Britio povas fidi je helpo en venonta milito kontraŭ Usono, estas tre dubinde- Nu, ĝis nun la sinregantaj regnoj sintenis dube pri agnosko de superregado de l’ brita parlamento, k neniu kuraĝis postuli klaran respondon. Nun oni sugestas, ke la nuntempaj oficialaj reprezentantoj de l’ brita registaro estu anstataŭigitaj per reĝidoj, kiel per reprezentoj de l’ Brita Reĝo, Georgo la Kvina, Plej Moŝta Moŝto el ĉiuj Moŝtoj, ridiga malgrandulo, kiu per si mem ne povus regi kuniklodamon. Per tio, estus aro da sendependaj ŝtatoj sub unu rega, k tiele eble La Imperio daŭrus. Oni esperas kontraŭstari ekonomiajn fortojn per la ĉarmaj personecoj de princoj ! Sed estas atentigite, ke eĉ tio prezentus demandon, ĉar ĉiu enloĝanto de la Imperio restus regatulo de l’ reĝo, k se ĉi tiu deklarus militon, tia deklaro leĝe efikus sur ĉiujn liajn regnanojn.


Ĉe la komenco de l’ konferenco, Tomŝ (Thomas), brita ministro, anoncis al la tnondo, ke "ni estas feliĉa familio", dum hurais la ĵurnaloj. La feliĉa familio frue sin montris - ne tiel feliĉa ! Benet (Bennett), ĉefdelegito el Kanado, faris proponon, kiun principe subtenis la aliaj infanoj. "Ni amas la patrolandon" li diris, "sed nia politiko estas : Kanado unue ! Ni kredas je doganoj por protekti niajn industriojn. Nu, ni proponas interimperian favoron : t. e. se vi konsentos je doganoj por forteni eksterimperiajn produktojn favore al la Imperio, ni reciprokos, plialtigante la nuntempajn dogano,jn kontraŭ eksterimperiaj produktoj favore al vi, kondiĉe ke la doganoj kontraŭ ili restu sufiĉe altaj por protekti niajn proprajn industriojn." Dankon pro nenio, respondis britaj ĵurnaloj...


Anstataŭ pledi por doganoj, la brita registaro faris alian proponon. Tie ĉi estas ne facile, enkonduki doganojn, ĉar en la estinto, kiam la brita industrio facile superis ĉiujn aliajn, la burĝaro mem favoris al libera komerco k bone edukis la popolon kontraŭ vivmultekosto, sekvo de doganoj. Tial estas bone, kiam la situacio postulas doganojn, ne nomi lin tiel. Do la brita registaro sugestis jenon : starigi ŝtatajn importfakojn por aĉeti grenon amase k devigi, ke ĉiu pano enhavu iomajn proporciojn da greno el Britio k la Imperio. Sed, kompreneble, se ne ekzistos laŭvola aĉetrajto, la prezoj altiĝos. Donu al hundo alian nomon : ĝi ankoraŭ mordos . . .


el Sennaciulo, la 6an de novembro 1930

Sama rubriko :


puce Jakvo Ŝram : Internacia solidareco (prelego)

puce Ronald J. Glossop : Ĉu vi estas mond-civitano ? (interparolado)

puce Petro Levi : Lapenna pri la homaj rajtoj (artikolo)

puce Cristovam Buarque : Internaciigado (Parolado de la brazila Ministro pri edukado en Usono (2004)

puce  Ĵo Lomoso : Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ? (artikolo)

puce Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)

puce W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)

puce Marcos Roitman Rosenmann : La afrika elmigranto - sango kaj morto

puce Pro kio mortas la homoj

puce Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)

puce Valo : La « Kvara Mondo » (artikolo)

puce Jorge Martin : Kunteksto de la ŝtatrenverso en Honduro




Supren