sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Komunumo de Parizo en 1871

Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

elfrancigis Petro Levi



(Jean-Patrick Annequin, La Châtre, Indre ; "La Commune",
Bulteno de laAsocio de la Amikoj de la Komunumo
de Parizo - 1871
 ; 2006 Automne-Hiver numero 29 ;
elfrancigis Petro Levi.)


JPEG - 63.1 kb


La Komunumo de Parizo de 1871 estas la referenco en la historio de la laborista movado por la formo de registaro alprenita kaj la estigitaj promesoj. Por realigi la tiel deziratan socian kaj demokratan Respublikon, ĝi elpensis novaĵojn sur la tereno de la laborista demokratio kaj organizado. Oni estas vere konvinkita, ke la principoj proklamitaj de la Komunumo de Parizo estas ankoraŭ hodiaŭ aktualaj - kaj tiaj ili estas pli ol iam ajn -, ĉar ĝia skizo de vere nova, egaleca kaj frateca socio restas konkreta utopio : fundamente estas, ke oni havu klaran konscion de tiuj grandaj principoj, kiuj ne povis koruptiĝi, sed ke oni apliku ilin en la spirito dezirita de la Komunumanoj. Ni restu simple ĉe la du grandaj unuaj urĝaj taskoj, kiujn la Komunumo de Parizo difinis al si.


Unue, instali la rektan demokration. Tiu de la komunumanoj ripozis sur la imperativa kaj nuligebla mandato. Tiu formo de rekta demokratio havas nenion komunan kun ia ajn partoprena demokratio, kiu metas la civitanojn antaŭ falsan agliberecon kaj neniel donas al ili la rimedon denunci la mandatajn perfidojn : ne ekzistas demokratio, krom tiu, kiu kontrolas la povon, kaj la popolo estas la demokratio. Tia estis la senco de la alvoko de la 23a de marto 1871, kiu postulis la emancipon de la laboristoj. Ankoraŭ pli hodiaŭ, la imperativa kaj nuligebla mandato esas necesa kaj ĉia rekta demokratio estas konceptebla nur kun tiu kondiĉo, ke konstante la ricevintoj de mandatoj publike respondas al la demandoj de la donintoj, aŭ pli koncize la demokratio ne bezonas kvalifikon.


Poste disvolvi la laboristan mastrumadon. La Komunumo situis, certe, en la kadro de la naskiĝanta kapitalismo, sed kapitalismo kun bone markitaj karakterizoj, kiu nur estis la bazo de la nuna tutmondiĝinta kapitalismo. La interklasa kontraŭstaro, kiun la membroj de la Unua Internacio tiel bone perceptis, estas tute certe la nuna realo : organizo, kiu havas konstantan, perforteman, senanimstatan klaskonscion, estas ja MEDEF (franca mastra movado).
Nenio povas ligi laboriston al mastro, hieraŭ kiel hodiaŭ, kaj la laborista klaso en la vasta senco de la vorto memkompreneble kontraŭas la "reformojn" volitajn de sinsekvaj registaroj, ne pro nostalgio pri pasinteco aŭ nekapableco evolui (ankaŭ laboristo ja pensas) sed simple ĉar tiuj "reformoj" kontraŭas la interesojn de la laborista klaso kaj detruas fundamentajn sociajn akiritaĵojn : laborista klaso, kiu plu apogas sin sur strikoj (la Internacio komprenis tion) por defendi sian laboron kaj sian rajton, sed kiun jam de jaroj regule perfidas multaj sindikataj responduloj aŭ forlasas politikaj tiel nomataj "progresistaj" gvidistoj. La sindikata tiel politika kiel financa sendependeco estas nepra, ĉar ĉia subordigo pereigus la sindikatismon : la laboristaj federaciaj ĉambroj de 1871 estis la ekzemplo mem de la laborista mobilizo kaj de la sendependeco. La rifuzo de ĉia formo de asocio kapitalo/laboro estis la forta principo de la Internaciistoj kaj Komunumanoj, ĉar tia asocio ĉiam nur havis unu saman finan celon : fari, ke la laboristoj kunmastrumu la kapitalisman profiton. Léo Fränkel (leo frenkel), voĉdonelektita kiel gvidanto de labordelegitaro, asertis dum unu el la multaj kunsidoj de la Komunumo, ke "oni devas apliki ĉian justan socian decidon ... sen la zorgo konsulti la mastrojn". La Komunumanoj ne havis la tempon finstarigi la laboristajn kooperativajn societojn kun funkciado antipoda de la kunmastrumado mastroj/laboristoj, kiun oni nun volus instali. Kio nun okazas en Argentino kaj Brazilo, kun tio, ke la laboristoj okupas fabrikojn kaj refunkciigas ilin, pasiigus la Internaciistojn, kiuj serĉis novan manieron produkti kaj konsumi : la ekzemplo de la specifa funkciado de la fabriko Zanon pri tio estas simbolo. Ni repensu pri la laborista registaro de la Komunumo kaj ĝiaj envojigoj. Kian diferencon prezentas la nuna kunteksto ? Nenian ! Ĉu nun ne plu estas subprematoj kaj subpremantoj, profitantoj, kiuj plu ekspluatas la laboranton ? Pensi la malon estas konduki la laboristan movadon al absoluta senelirejo. La Komunumo certe konsistis el multaj tendencoj, sed la deklaro de la 19a de aprilo 1871 idealigis la komunuman strukturon kiel bazon de la rekta demokratio. Ĝi hodiaŭ estas ankoraŭ pli celkonforma ĉar ĝi estas strukturo de maksimuma proksimeco, sed oni provas malaperigi ĝin pretekste de struktursimpligo : ankaŭ la Federacio de Komunumoj, pri kiu la Komunumanoj tiom revis, estas nia defendinda heredaĵo, kaj ĝi restas tute moderna. Fideleco al la idealoj de la Komunumo neprigas, ke oni portu ilin hodiaŭ tiaj, kiaj ili estis proponitaj en 1871 : ili estas plene aktualaj, realistaj kaj realigeblaj nur se oni pensas kun certeco, ke la kapitalismo kontraŭas la kolektivan feliĉon, sed ke tiu feliĉo plu restas nova ideo.


El Sennaciulo, februaro 2007

Sama rubriko :


puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo, jen la sama batalo !

puce Vinko Markov : Dekstro kaj maldekstro - kia estas la diferenco ?

puce Gary Mickle : La nova dekstrularo (artikolo)

puce Roland Peters : Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro (artikolo)

puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce Martin Luther King : Revon havas mi (parolado)

puce T-ĉemizo INTERNACIA SOLIDARECO

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce Ili havas pli da potenco ol iam ajn posedis imperiestro (Jean Ziegler en la jaro 2005 en intervjuo pri sia libro „La imperio de la hontindego“)

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo (kun citaĵoj de B.Traven)

puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

::: Ĉiuj :::



Supren