Tuj post la fino de la kongreso, tio estas de la 30a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, eblos al debatemuloj plu kompari faktojn kaj ideojn kadre de postkongreso okazonta en Kvinpetalo, pri la temo « Sennaciismo, de Lanti ĝis hodiaŭ ». Tute ne temos pri preĝosemajno antaŭ la portreto de Lanti, sed pri serio da prelegoj kaj diskutoj, kiuj klopodos klarigi kiel naskiĝis la sennaciisma idearo ene de SAT, kiel ĝi evoluis ĝis la nuna epoko, kaj kion ĝi eventuale plu povas nun alporti al la tutmonda laboristaro, ĉu esperantista aŭ ne, sur la kampo de socipolitika analizo kaj praktika agado.
La provizore antaŭvidita programo estas jena. Eblos ĝin adapti laŭ emoj kaj proponoj de la ĉeestantoj.
— Debatoj pri naciecaj problemoj en la laborista movado antaŭ 1914 :
Lenin kontraŭ Roza Luksemburg, la praktika ekzemplo de la unuaj laboristaj esperantistoj
— La fondo de SAT, en radikala kontraŭnaciisma kunteksto
— Multflanka formiĝo de la ideo pri sennaciismo : Nekrasov, Kolĉinski, Lanti, Bartelmes...
— Naciismaj influoj en la laboristaj partioj dum la 20-30aj jaroj.
— Praktikaj konsekvencoj por SAT : la fondo de la Sennaciisma Frakcio, en skisma kunteksto.
— La nova dekstrularo : celoj, ideoj, strategio.
— De pacismo al kulturismo kaj lingvosavismo en la ĝenerala Eo-movado.
— Refluso de sennaciismaj ideoj en SAT.
— Esperantaj : la kazo de la mondcivitanoj.
— Nacilingvaj : diskutoj ene de maldekstraj movadoj pri lingvaj kaj sendependec-problemoj. Universalistoj.
Indas precizigi, ke tiu-ĉi renkontiĝo estas malfermita ankaŭ al neSAT-anoj kaj nesennaciistoj.
Tiuj, kiuj pretas kontribui per debatenkonduko pri iu preciza temo
anoncu sin al :
Vinko Markov, 61 bd Vauban, FR-78180 Montigny le Bretonneux, Francio
rete : vinkomarkov ĉe yahoo punkto fr
Por praktikaj informoj kaj enskribiĝo, turnu vi al :
Kvinpetalo 86410 Bouresse
rete : informoj ĉe kvinpetalo punkto org
http://www.kvinpetalo.org